La Akademia Vortaro prezentas la oficialajn kaj Fundamentajn lingvoelementojn de Esperanto. Ghi enhavas ankau oficialajn difinojn, sed ankorau ne por chiuj elementoj.
Por trovi elementojn, uzu la serchilon.
La nuna TTT-a versio de la Akademia Vortaro estas pli simpla, sed kredeble pli rapida, ol la antaue instalita versio. Ghi nun enhavas iom pli da oficialaj difinoj - precipe el la 4a kaj 7a Oficialaj Aldonoj.
Por ke vi povu bone uzi la Akademian Vortaron, necesas ke via TTT-legilo akceptu t.n. kuketojn. Per kuketoj konservighas personaj agordoj, memoro pri farita sercho k.s.
La serchilo serchas nudajn elementojn, ekz. KUR, MAL (ne "kur/i" au "mal/o", nek "kuri" au "malo"). En la serchokampo oni povas enskribi elementon, ekz. KUR, MAL, AL (ne tutajn vortojn), au parton de elemento.
En serchesprimoj oni povas uzi la jenajn specialsignojn:
Se oni do enskribas ekz. la serchesprimon ?ON, la serchilo montras BON, DON, FON k.t.p. Se oni enskribas ekz. L*N, la serchilo montras LAGUN, LAMEN, LAN, LANTERN k.t.p. Se oni enskribas ekz. *A, aperas A, BALA, BOA k.t.p.
La serchado ne atentas la diferencon inter majuskloj kaj minuskloj.
Vi povas skribi serchesprimojn kun veraj Esperantaj supersignaj literoj, se la retumilo regas Unikodon. Oni ankau povas uzi ^ post la koncerna litero. Tiam dusignajho kiel c^ kalkulighas en la serchado kiel unu sola signo. Anstatau ^ oni povas egale uzi X, x au ~.
Oni povas limigi la serchon al diversaj partoj de la aro de Fundamentaj kaj oficialaj lingvoelementoj: nur Fundamentaj elementoj, nur elementoj el la Unua Oficiala Aldono, k.s.. Por klarigoj pri la partoj vidu la klarigojn pri Fundamentaj kaj oficialaj elementoj.
Per la jes/ne-elektiloj oni povas elekti, kiuj specoj de elementoj estu inkluzivitaj en la serchoj. Estas uzata la jena klasado de la elementoj:
Finajhbezonaj elementoj: Tio estas elementoj, kiuj ne povas uzighi kiel memstaraj vortoj en la lingvo. Tiuj elementoj estas chi tie plu dividitaj en tri subklasojn:
La klasado de prefiksoj kaj sufiksoj estas lau la Baza Radikaro Oficiala.
Radikoj, prefiksoj kaj sufiksoj aperas kun posta signeto, "/", en la serchorezultoj, ekz. RADIK/, MAL/, UL/.
Fundamenta estas chiu Esperanta lingvoelemento, kiu trovighas en la verko Fundamento de Esperanto, en ties Universala Vortaro, en ties Ekzercaro, en ties Gramatiko au en ties Antauparolo.
Oficiala estas chiu lingvoelemento, kiun la Akademio de Esperanto au la antaua Lingva Komitato decidis aldoni al la Universala Vortaro.
En la Fundamento, kaj ankau en la Oficialaj Aldonoj, trovighas ne nur simplaj elementoj, sed ankau kunmetajhoj. Tiu chi teksto traktas tamen nur nekunmetitajn elementojn (morfemojn).
La Fundamenton de Esperanto deklaris baza legho de Esperanto la Bulonja kongreso en 1905.
Oficialigoj de lingvoelementoj fare de la Lingva Komitato au la Akademio de Esperanto okazis en la jenaj jaroj:
| 1909 | Unua Oficiala Aldono al Universala Vortaro (1OA) |
| 1919 | Dua Oficiala Aldono al Universala Vortaro (2OA) |
| 1921 | Tria Oficiala Aldono al Universala Vortaro (3OA) |
| 1923 | Oficialigo de la elemento ANALOG/ |
| 1929 | Oficialigo de la elemento MIS/ |
| 1929 | Kvara Aldono al Universala Vortaro (4OA) |
| 1934 | Kvina Aldono al Universala Vortaro (5OA) |
| 1935 | Sesa Aldono al Universala Vortaro (6OA) |
| 1953 | Oficialigo de la elemento END/ |
| 1958 | Sepa Oficiala Aldono al la Universala Vortaro (7OA) |
| 1974 | Oka Oficiala Aldono al Universala Vortaro (8OA) |
| 2007 | Naua Oficiala Aldono al Universala Vortaro (9OA) |
En 1923 la Lingva Komitato decidis neoficialigi la elementon ANALOGI/ (oficialigitan en 1OA). Samokaze ghi oficialigis la elementon ANALOG/. Pri la neoficialigo de ANALOGI/ vidu ankau 10.9.
En 1974 (8OA) la Akademio de Esperanto neoficialigis la (ecosignifan) elementon KONCENTR/ ("koncentra" = "samcentra") oficialigitan en 1OA, kaj anstataue oficialigis la samforman, sed agosignifan elementon KONCENTR/ ("koncentri"). Oni atentu, ke temis tiam ne pri nura kategoridiferenco, sed pri du radikoj kun tute malsamaj signifoj.
Kunlige kun 8OA la Akademio ankau ellaboris la verkon "Baza Radikaro Oficiala", BRO (Aktoj de la Akademio II), kiu difinas bazan vortprovizon dividitan lau nau oftecogrupoj.
En la Universala Vortaro la radikoj aperas sen vortklasa finajho, kaj ankau en pluraj Oficialaj Aldonoj estas same. La tuta demando pri radikokarakteroj, bazaj formoj, bazaj finajhoj k.s., estas teoria demando sufiche kompleksa. En BRO la Akademio la unuan fojon entreprenis metode difini tiajn bazajn formojn por la elementoj, kaj en la chi-posta listo tiuj bazaj formoj de BRO estas cititaj che la koncernaj elementoj. Ankau en la Akademia Vortaro por chiu radika finajhbezona elemento estos elektita finajhhava bazformo, por kiu difino estos verkita. Bazformoj de radikoj, por kiuj ankorau mankas oficiala difino, estu rigardataj kiel provizoraj indikoj.
Majuskla au minuskla skribo ne estas chi tie kalkulata kiel parto de la oficiala formo de elemento. La Fundamento mem ne estas konsekvenca pri tio, kaj la diversaj Oficialaj Aldonoj al la Universala Vortaro diversmaniere traktis la uzon de majuskloj kaj minuskloj, iafoje ech prezentante chiun elementon kun komenca majusklo. Pro tio apenau eblas sencohave paroli pri oficiala majuskleco de elemento, kaj tial chiuj elementoj estas en la Akademia Vortaro baze listigataj en neutrala tutmajuskla formo.
La elementoj estas chi tie klasitaj en tri kategoriojn: finajhbezonaj elementoj, vortetoj kaj finajhoj. Tiu klasado ne prezentas en sia tuteco ian oficiale validan teorion. Ghi estu rigardata kiel praktika helpilo por distingi la diversajn elementojn. Tamen ghi respondas sendube al efektive validaj reguloj en la lingvo, kaj ne povas esti neglektata.
Al tiu kategorio kalkulighas chi tie ordinaraj radikoj kaj afiksoj (sufiksoj kaj prefiksoj). Ili aperas kun posta signeto, kiu indikas, ke ili ne povas uzighi kiel memstaraj vortoj en la lingvo, ekz. RADIK/. Iuj finajhbezonaj elementoj havas la plian indikon "prefikso" au "sufikso". Tio ne estu komprenata kiel ia oficiala statuso de tiuj elementoj, sed nur kiel helpilo por facila rekonebleco.
Al tiu kategorio kalkulighas chiuj elementoj, kiuj povas aperi kiel memstaraj vortoj sen aldono de finajho. Ili aperas en la listo sen posta signeto, ekz. LA. La nomoj de la Esperantaj literoj estas memstaraj elementoj, sed ili estas en la Akademia Vortaro apartigitaj pro praktikaj kialoj.
Al tiu kategorio kalkulighas la gramatikaj finajhoj -O, -A, -E, -I, -AS, -IS, -OS, -US, -U, -J kaj -N. Ili aperas en la listoj kun antaua dividostreko.
Multaj Fundamentaj elementoj aperas ankau en Oficialaj Aldonoj, precipe en 1OA, 7OA kaj 8OA.
Plej ofte la kialo de tio estas, ke la elemento ne trovighas en la Universala Vortaro, sed aliloke en la Fundamento, au tamen en la Universala Vortaro, sed ne en la normala alfabetorda loko tie.
Apero de tia Fundamenta elemento en Oficiala Aldono do celis konfirmi la Fundamentecon de la elemento, kaj ankau servis por formale aldoni ghin al la Universala Vortaro, se ghi tie ne jam trovighis.
Iafoje temas pri oficiala interpreto au reinterpreto de la statuso de Fundamenta radiko.
| Elementoj | |
|---|---|
| Sume | 4955 |
| Fundamentaj | 2769 |
| Oficialaj | 2186 |
| Okazoj de oficialigo | |
| 1OA (1909) | 806 |
| 2OA (1919) | 587 |
| 3OA (1921) | 203 |
| 1923 | 1 |
| 1929 | 1 |
| 4OA (1929) | 118 |
| 5OA (1934) | 8 |
| 6OA (1935) | 21 |
| 1953 | 1 |
| 7OA (1958) | 31 |
| 8OA (1974) | 200 |
| 9OA (2007) | 209 |
| Elementospecoj | |
| Finajhbezonaj | 4760 |
| Vortetoj | 184 |
| Finajhoj | 11 |
Tiuj nombroj estas komparindaj al la kalkulo, kiu aperis en 7OA: "La fina sumo de la Fundamentaj kaj Oficialaj Radikoj estas do: 2.759 + 1.777 = 4.536."
Post tio 8OA rekonis ankorau 13 Fundamentajn elementojn (ADRES/, CENTR/, FRANK/, GENERAL/, JUR/, JHURNAL/, KILOGRAM/, MATERIAL/, METAL/, MUZIK/, OFICIAL/, TEKST/ kaj ZAMENHOF/), kaj oficialigis 200 pliajn elementojn. En 9OA la Akademio oficialigis ankorau 209 radikojn Tio donas la jenan ghisdatigon de la kalkulo en 7OA:
2759 + 13 = 2772 Fundamentaj elementoj
1777 + 200 + 209 = 2186 oficialaj elementoj
2772 + 2186 = 4958
Mia suma nombro de elementoj estas tamen 4955. La diferenco estas che la Fundamentaj elementoj. Iel Waringhien (kiu faris la kalkulon de 7OA) kalkulis 3 pliajn Fundamentajn elementojn. Mi ne povis kontroli, kiamaniere li kalkulis au rezonis, sed mi supozas, ke temas pri la tri kunmetajhoj PRO/CENT/, RE/PREZENT/ kaj RE/SUM/, kiujn mi ne kalkulis, char tiu chi kompilajho traktas nur nekunmetitajn simplajn elementojn. Sed nuntempe oni tute prave preferas rigardi ilin kiel unuradikajn PROCENT/, REPREZENT/ kaj RESUM/. Waringhien tiel ilin registris en la Plena Ilustrita Vortaro, kaj tute povas esti, ke li rigardis ilin kiel radikojn ankau kiam li faris la kalkulon en 7OA. Tio estas en moderna vortaro tute prudenta aliro, sed en la Fundamento ili estas prezentataj kiel kunmetajhoj, kaj tiel oni devas ilin en tia chi kunteksto rigardi. Ilia unuradikeco, kiom ajn prava, estas ekster-Fundamenta afero.
Mi kontrolis chiujn elementojn pere de la 9-a eldono de la Fundamento de Esperanto kaj pere de la nau Oficialaj Aldonoj. Krome mi uzis "Plenan Ilustritan Vortaron" kaj la verkojn "Akademia Vortaro-Radikaro", "Enciklopedia Vortaro Esperanta-Germana" kaj "Etimologia Vortaro de Esperanto" (vidu la liston de literaturo).
Montrighis, ke fideblaj estas nur la Oficialaj Aldonoj mem. Precipe mankohava estas Plena Ilustrita Vortaro. Se iu volas helpi al plia kontrolado (char povas ankorau esti eraroj en la datumoj), tiu do nepre faru tion helpe de la efektivaj oficialaj dokumentoj.
Tio, kion la Fundamento mem indikas kiel kunmetajhon de du elementoj, sed kion oni nuntempe ofte analizas kiel unu radikon, ne trovighas inter la elementoj chi tie. Temas pri tri kunmetajhoj jam menciitaj en 8.: PRO/CENT/ ("procento"), RE/PREZENT ("reprezenti") kaj RE/SUM/ ("resumi"). Ilia eventuala unuradikeco estas ekster-Fundamenta afero.
En 1OA trovighas KALKANUM/ prezentita kvazau radiko. Ghi estas chi tie rigardata kiel kunmetajho de KALKAN/ kaj la sufikso UM/, kaj tial ghi ne aperas.
En 7OA estis oficiale rekonita la Fundamenteco de la radiko PAULIN/ (virina nomo). En 8OA la Akademio tamen deklaris, ke la radiko PAUL/ estas Fundamenta, kaj ke PAULIN/ estas de ghi derivita (per la sufikso IN/). Tial chi tie aperas nur PAUL/, ne PAULIN/.
En la Universala Vortaro aperas AUGUST/ kiel nomo de monato. En la Ekzercaro, en ekzerco 22, aperas la vira nomo "Augusto". Oni povas heziti, chu kalkuli tiujn du AUGUST/ kiel unu saman elementon kun du malsamaj signifoj, au kiel du malsamajn, sed samformajn, radikojn. En 7OA, kaj en la sciencaj notoj de la 9-a eldono de la Fundamento ili estas traktataj kiel du apartaj radikoj, kaj tiel ili estas ankau chi tie kalkulataj. Tial aperas AUGUST/ dufoje.
Che du elementoj la Fundamento erare indikas, ke temas pri finajhobezona radiko (per posta signeto). Temas pri evidentaj preseraroj: MIL/ (nombra vorteto) kaj POR/ (rolvorteto). Chi tie ili aperas en ghustigita formo: MIL kaj POR.
En 3OA la elemento HURA aperas kun posta signeto kvazau ghi estus finajhbezona radiko: HURA/. La nacilingvaj tradukoj en 3OA tamen prezentas nur ekkriajn vortojn. Temas do pri preseraro, kaj chi tie HURA aperas sen signeto kiel vorteto nefinajhbezona.
La elemento NUL/ estas en la Fundamento finajhbezona radiko. En 8OA okazis la jena decido: "Apud la Fundamenta substantivo 'nulo' estas oficialigita la numeralo 'nul'." La Akademio ne rajtas shanghi la statuson de Fundamenta elemento (nur interpreti dubajn okazojn), kaj tial oni povus argumenti, ke NUL/ kaj NUL estas du apartaj elementoj (unu Fundamenta elemento finajhbezona, kaj alia oficialigita elemento nefinajhbezona). Sed ankau eblas diri, lau la "Baza Radikaro Oficiala" de la Akademio, ke 8OA nur difinis novan manieron uzi la elementon NUL/ ("sen finajho en kalkuloj, nombrado..."), sen shanghi ghian principan statuson kiel finajhbezona radiko. Tiu aliro estas elektita tie chi, kaj tial aperas nur NUL/ chi tie.
La propranomajn elementojn VASHINGTON/ kaj ZAMENHOF/ 7OA kaj 8OA prezentas kiel finajhbezonajn radikojn. Ilia statuso en la Fundamento estas dubebla (ili aperas tie nur kiel memstaraj vortoj, sed sen O-finajho kaj sen apostrofo). 8OA interpretas tion kiel neesprimitan licencon, "lau kiu che propraj nomoj povas esti forlasata ne nur la finajho de substantivo, sed ankau la apostrofo mem". Ili lau tiu oficiala interpreto principe estas ordinaraj finajhbezonaj radikoj, kaj do aperas chi tie kiel VASHINGTON/ kaj ZAMENHOF/.
Lau Rimarko en 7OA la Lingva Komitato en 1923 decidis neoficialigi la elementon ANALOGI/ (oficialigitan en 1OA). Pri tiu decido estas iom da malklarajhoj, kaj ghin ignoris pluraj gravaj vortaroj kaj aliaj verkoj. Tamen chi tie ANALOGI/ estas rigardata kiel neoficialigita kaj do ne aperas. Aperas tamen la elemento ANALOG/, kiun la Lingva Komitato samokaze oficialigis.
Lau neoficiala parto de Aktoj de la Akademio 1963-1967 (pagho 8) la elemento MIS/ (prefikso) apartenas al 4OA. Sed en 4OA tamen ne menciighas MIS/. Efektive MIS/ estis oficialigita aparte en la sama jaro, en kiu aperis 4OA, la jaro 1929. La rezultoj de la apartaj vochdonoj pri 4OA kaj pri MIS/ ech estis anoncitaj en la sama cirkulero: "Akademio kaj Lingva Komitato – Rezultato de la diversaj balotoj – Majo 1929". La prefikso MIS/ do ja estas oficiala, sed ghi ne apartenas al 4OA.
Lau Ockey en "Akademia Vortaro-Radikaro" iaspeca decido pri la elementoj ARKITEKTUR/ kaj MONARK/ estis farita en la jaro 1922. Ambau elementoj estis oficialigitaj en 8OA. Mi ne povis eltrovi, kio efektive okazis rilate al tiuj elementoj en 1922. Mi supozas, ke temas pri decido pri uzado de K anstatau HH post R, kaj ne pri efektiva oficialigo de ARKITEKTUR/ kaj MONARK/. Chi tie do ARKITEKTUR/ kaj MONARK/ aperas kun indiko pri 8OA.
En la Fundamenta Ekzercaro aperas (sen kunteksto) la vorto "Deino" (en paragrafo 2, "Ekzerco de legado"). Lau 8OA tiu vorto "estas fundamenta, char ghi trovighas tie, sed ghi estas neniam uzita kaj prezentas ian mortnaskitajhon: ghi povas deveni de pra-Esperanta radiko ('de-' anstatau 'di-') au de simpla preseraro ('deino' anstatau 'feino')". Plej vershajne temas pri preseraro por "Diino" (eventuale sub influo de iama pra-Esperanta formo), char la vorto "Feino" aperas jam antaue en tiu sama "Ekzerco de legado". Mi decidis rigardi la formon "Deino" kiel simplan preseraron por "Diino", kaj ne aperigi ghin kiel apartan elementon chi tie. (Tio tamen ne signifas, ke eksperimentemaj autoroj ne rajtas uzi la vorton "Deino" kiel iaspecan arkaikajhon au simile.)
Krome en paragrafo 4 de la Fundamenta Ekzercaro, aperas la vorto "Cikano". Ghi estas evidenta preseraro anstatau "Chikano", kaj tial ne aperas chi tie ia radiko CIKAN/, sed nur CHIKAN/.
Fine oni povas noti, ke paghokape de la Antauparolo aperas trifoje la vorto "ANTAUPAROLO" (sen hoketo che la "U"). Ghi vershajne estas preseraro por "ANTAUPAROLO" - au eventuale ghi estas praktika apliko de la alternativa senhoketa skribo prezentita en la Fundamenta Gramatiko. Chiuokaze ghi ne estas motivo por registri ian radikon ANTAU (sen hoketo).
En 3OA aperas la elemento SPECULACI/ (kun C!). Preskau certe tio estas nura preseraro anstatau SPEKULACI/ (kun K), sed la afero eventuale estas pridubebla. En Plena Ilustrita Vortaro trovighas SPECULACI/ kun C (tamen alfabete enordigite kvazau ghi havus K!). En aliaj vortaroj troveblas nur SPEKULACI/. Chi tie, provizore, restas SPECULACI/ kun C, sed tio kredeble estos shanghita al la pli ghusta SPEKULACI/.
En 1OA aperas KOMPAN/, kiu estas evidenta preseraro por KOMPON/. Chi tie aperas do KOMPON/.
En 7OA aperas dufoje GEOGRAF/ (en du malsamaj listoj). La unua estas evidenta preseraro por GEOGRAFI/ (kiel agnoskas 8OA).
Fundamento de Esperanto - Zamenhof, L. L. - 9-a eldono, EFE, Marmande, Francujo, 1963.
Unua Oficiala Aldono al Universala Vortaro, Esperantista Dokumentaro, Kajero dek-tria - Esperantista Centra Oficejo, Paris, 1909 (fotokopio).
Dua Oficiala Aldono al Universala Vortaro, Esperantista Dokumentaro, Kajero trideka - Esperantista Centra Oficejo, Paris, 1919 (fotokopio).
Tria Oficiala Aldono al Universala Vortaro - Esperantista Centra Oficejo, Paris, 1921 (fotokopio).
Kvara Aldono al Universala Vortaro, Oficiala Bulteno de la Esperantista Akademio - Esperantista Centra Librejo, Paris, 1929 kaj 1930 (fotokopio).
Kvina kaj Sesa Aldonoj al Universala Vortaro, Jarlibro de la Lingva Komitato kaj de ghia Akademio - Esperantista Centra Librejo, Paris, 1935 (fotokopio).
Sepa Oficiala Aldono al la Universala Vortaro, Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto n-ro 1 - 1958 (fotokopio).
Oka Oficiala Aldono al Universala Vortaro, en Aktoj de la Akademio II 1968-1974 2a eldono, Rotterdam, Nederlando, 2007 (Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto, 10).
Naua Oficiala Aldono al Universala Vortaro. Oficialaj Informoj de la Akademio de Esperanto. N-ro 8. 2007.
Aktoj de la Akademio 1963-1967. 2a eldono, Rotterdam, Nederlando, 2007 (Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto, 9).
Aktoj de la Akademio II 1968-1974. 2a eldono, Rotterdam, Nederlando, 2007 (Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto, 10). (Enhavas interalie la Okan Oficialan Aldonon al la Universala Vortaro, kaj la Bazan Radikaron Oficialan.)
La Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto. Gvidis Michel Duc Goninaz. Sennacieca Asocio Tutmonda, Paris, Francujo, 2005. Sennacieca Asocio Tutmonda, Paris, Francujo, 2005.
Akademia Vortaro-Radikaro - Edward Ockey - Banstead, Anglujo, 1978. (Malgrau la nomo ne temas pri eldonajho de la Akademio de Esperanto.)
Enciklopedia Vortaro Esperanta-Germana (1-a - 4-a partoj) - Wüster, E. - Ferdinand Hirt & Sohn, Leipzig, Germanujo, 1923.
Etimologia Vortaro de Esperanto. Volumo 1: A - D. Volumo 2: E - J. Volumo 3: K - M. Volumo 4: N - R. Volumo 5: S - Z. - Vilborg, E. - Eldona Societo Esperanto, Malmö;, Svedujo, 1989, 1991, 1993, 1995, 2001.
Chi tie antaue aperis klarigoj pri elektado de bazformoj (karakteroj) de radikoj. La Akademio nun diskutas, kiajn principojn ghi efektive uzu por tio en la Akademia Vortaro. Tial la antauaj klarigoj estas provizore forprenitaj. Eventuale aperos poste novaj klarigoj.
La sekva teksto estis verkita origine por la Reta Vortaro (ReVo). La vidpunkto, materialo kaj terminoj ne estas plene lau tiuj uzataj por la Akademia Vortaro en la chi-antauaj klarigoj. La teksto estas aldonita chi tie kiel referencomaterialo. La tekston verkis Bertilo Wennergren kune kun Marc Bavant.
"Elemento" estas ghenerala termino por vico de sonoj/literoj, kiu reprezentas ian signifon, kaj kiu ne estas dividebla en signifohavajn partojn.
Alia grava ghenerala termino estas "vorto". Ni ne provos difini ghin, sed fidas al la ordinara komuna kompreno de tiu termino.
La elementoj de Esperanto dividighas en kvar bazajn klasojn:
Tiu kvardivido bazighas sur la rilatoj de la diversaj elementoj al vorteco.
La primitivaj vortoj estas tiaj elementoj, kiuj povas roli en frazo kiel vorto sen kunmetighi vorte kun alia elemento.
Elementoj de la aliaj tri grupoj ne povas aperi en frazo kiel memstara vorto, sed nur kiel parto de kunmetita vorto:
La finajhoj servas por fari vortojn el radikoj, kaj por plu modifi vortojn sintakse.
La afiksoj servas unuavice kombine kun radikoj por formi kunmetajhojn, kaj sekvas diversmaniere specialajn regulojn en la vortfarado - specialajn kompare kun la gheneralaj vortfaraj reguloj validaj por la radikoj.
La radikoj estas chiuj aliaj elementoj.
La primitivaj vortoj plu disklasighas lau siaj diversaj manieroj roli en frazoj. Pluraj el ili povas uzighi en pli ol unu maniero, kaj tial chi-poste aperos en pli ol unu klaso (sed menciighos nur la plej gravaj kaj tipaj uzoj).
La finajhoj plu disklasighas lau tio, chu ili povas transformi radikon en vorton, au nur plunuancas vorton (primitivan au kunmetitan) sintakse.
La radikoj plu disklasighas lau sia uzigho kun vortklasaj finajhoj.
La afiksoj plu disklasighas lau siaj kutimaj pozicioj en kunmetajhoj: antau au post radikoj.
Jen sekvos skemo de la klasadsistemo. Por tiuj klasoj, kiuj ampleksas malgrandan kaj superrigardeblan nombron de elementoj, chiuj oficialaj elementoj listighos. Por la aliaj klasoj menciighos nur kelkaj ekzemploj. Post la skemo sekvos gravaj komentoj.