Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto – N° 9
Jam de la komenco de la historio de niaj Lingvaj Institucioj la publiko plendis, ke ili nenion faras, kaj jam Zamenhof respondis al la tiamaj kritikantoj: “Oni forgesas, ke Komitato, kies membroj loghas en malsamaj urboj kaj el kiuj chiu havas siajn proprajn profesiajn okupojn, ne povas multe fari.” (Leteroj, II, p. 108). Tiuj konsideroj estas chiam validaj, kaj oni devas esti des pli danka al la personoj, kiuj dedichas parton el sia vivo kaj el siaj fortoj al tia kolektiva laborado, kiu estas la propra funkcio de chiu akademio.
Antau la unua kaj inter la du mondmilitoj la chefa aktiveco de la Lingvaj Institucioj estis la kompletigado de la vortaro: oni efektive tiam plej bezonis, ke kompetenta instanco fiksu la formon kaj difinu la sencon de la vortoj, pli-malpli internaciaj, kiujn postuladis la disvastighanta uzo de la lingvo en pli kaj pli diversajn mediojn. Ni simple memoru, ke al la 2.641 radikoj de la “Universala Vortaro” aldonighis 1.907 aliaj en sep “Oficialaj Aldonoj”. Sed ekde 1930 kaj precipe de 1934, jaro de ghia dua eldono, la “Plena Vortaro”, kvankam ne oficiala, iom post iom pruvighis la oportuna registrilo, referencilo kaj kribrilo de nia vorttrezoro. Tio klarigas, ke post la dua mondmilito la Akademio iel stagnis, ne plu sentante la saman instigon daurigi siajn leksikologiajn esplorojn kaj ankorau ne difininte al si novajn studkampojn.
Jen kial, elektite prezidanto, mi intencis direkti la agadon de la Akademio al la pli delikataj demandoj de sintakso au vortfarado, kiujn oni ghis tiam nur heziteme aludis, sed kiuj kun la paso de la tempo kaj la kreskanta deziro al la unueco kaj perfekteco de nia lingvo farighis pli kaj pli urghantaj. Mi havis la grandan shancon trovi en la larghvida erudicio de niaj Vicprezidantoj, W. Collinson, P. Neergaard kaj A. Atanasov, en la fruktoricha iniciatemo de la Direktoroj de la tri bazaj Sekcioj, A. Albault, D. B. Gregor kaj R. Haferkorn, fine en la klera diligenteco de nia Sekretario R. Bernard, la helpadon necesan por plenumi mian intencon. Al ili, kaj ankau al chiuj miaj kolegoj, de kiuj mi postulis eble tro oftajn oferojn de tempo kaj atento, sed sen kies konsiloj kaj kritikoj nenio solida povus esti starigita, mi chi tie prezentas mian tutkoran dankon.
La rezultojn de nia kolektiva laborado la publiko disponas en chi tiu broshuro, kune kun kelkaj utilaj informoj pri nia Institucio. Mi esperas, ke tiu dokumento vekos gheneralan intereson, kio ebligos al ni ne tro malbaldau eldoni alian bultenon, ekzemple pri la “Baza Radikaro”.
La 31an de Decembro 1967,
La Prezidanto,
G. Waringhien.