Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto – N° 9
Chi tio estas reeldono de la Aktoj de la Akademio 1963-1967, unue publikigitaj en la jaro 1967-a kaj tiam presitaj en Nederlando (che “Zwagers, Rotterdam”).
Ni skanis la presitan kajeron, kaj prilaboris la skanajhon komputile por krei tiun chi novan eldonon. En tiu chi HTML-a versio de la nova eldono ni redonas la enhavon, sed ne la tipografion de la antaua eldono. En kelkaj lokoj ni anstataugis paghonumerajn referencojn per ligiloj. Malgravajn preserarojn ni korektis senkomente.
Ni shuldas dankon al multaj personoj, kiuj helpis pri tiu chi reeldono. Mi menciu nur kelkajn:
Michela Lipari, kiu faris la bazan laboron por transformi la tekston en komputilan formon;
Andreas Kück kaj Marc Bavant, kiuj kontrollegis la dokumenton kompare kun la originalo;
Bertilo Wennergren, kiu ankau kontrollegis, kaj kiu aranghis la HTML-an version de la nova eldono.
Pri eventuale restantaj eraroj respondecas nur mi, Renato Corsetti, kiu, kiel sekretario de la Akademio de Esperanto, kunordigis la laboron.