Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto – N° 9
La sekvantaj Komunikajhoj estis senditaj al la chefaj Esperantaj gazetoj, por regule informi la publikon pri la agado de la Akademio. Ni dankas la gazetojn, kiuj bonvolis dedichi iom el sia spaco al la reprodukto de tiuj Komunikajhoj.
La Estraro.
8. Novembro 1965
Je la komencigho de la tria jaro de mia prezidanteco mi opinias utila doni al la publiko, responde al pluraj diverslokaj deziresprimoj, mallongajn informojn pri la nuna agado de la Akademio.
La unua jaro (1963–1964) estis dedichita al la revizio de la Statuto, al la interna reorganizo kaj al provoj starigi en la akademianaro pli justan reprezentadon de la diversaj lingvofamilioj.
En la dua jaro (1964–1965) la Akademio esploris du chefajn demandojn, kiuj jam de longe atendis ian solvon, tiun pri la uzado de la pasivaj participoj kaj tiun pri la gramatika kategorieco de la radikoj; pri ambau estis jam atingitaj decidoj: pri la unua demando, la plimulto de la Akademio konstatis, ke la ekzemploj entenataj en la “Fundamento” ne povas esti klarigataj lau la tiel nomata “nete tempa sistemo” sen arbitra perforto de ilia senco; pri la dua demando, la plimulto konstatis, ke la Esperantaj radikoj havas unu gramatikan karakteron kaj ke la analizo de Saussure, kompletigita de Wüster kaj de Kalocsay, respondas al la realajhoj de la lingvo.
La koncernaj Sekcioj (pri Gramatiko unuflanke, kaj pri la Ghenerala Vortaro aliflanke) nun prilaboras la tekston de la definitivaj rezolucioj pri tiuj du demandoj. La ceteraj Sekcioj, pri la Teknika Vortaro, la Bibliografio, la Prononcado kaj la Literaturo pretigas nun raportojn pri temoj poste esplorotaj de la Akademio.
La Prezidanto,
G. Waringhien.
16. Marto 1967
La Akademio aprobis la ideon de starigo de “Baza Radikaro Oficiala”, kies celo estas aparte proponi la vulgaran au lernolibran vortprovizon, tiel ke laueble “la vortaro de la lernolibroj farighu tute unueca, kaj chiu povu certe scii, kian vortkonon oni povas supozi che iu, kiu cherpis sian konon sole el lernolibro”.
Tiu baza Radikaro Oficiala estos ellaborita en la venontaj monatoj surbaze de projekto, kiu entenas proksimume 2.500 radikojn kaj elementojn, dividitajn en nau grupoj de ofteco: de la unua grupo de plej oftaj elementoj ghis la naua kun relative malpli oftaj radikoj kaj elementoj.
La Prezidanto de la Akademio,
G. Waringhien.
La Direktoro de la Sekcio pri la Ghenerala Vortaro,
A. Albault.
20. Junio 1967
La Akademio alprenis jenajn decidojn:
§ 1.– La du formoj kemio kaj mekaniko estas tolerataj, kiel paralelaj formoj, apud la Fundamentaj hhemio kaj mehhaniko . Kompense ambau formoj mekanismo kaj mehhanismo estas rigardataj kiel egale bonaj.
§ 2.– a) Estas tolerata la nova ortografio bugheto anstatau la ghis nun oficiala budgheto.
b) Estas tolerata la nun tre uzata formo proleto, kiel paralela formo al la internacia kaj oficiala proletario.
c) Apud la oficialaj substantivoj federacio (svisa federacio), dekoracio (teatra dekoracio), konversacio (ambasadora konversacio) estas tolerataj la pli simplaj verboj: federi, dekori, konversi (federi societojn, dekori domon, konversi inter amikoj).
ch) Apud la oficiala substantivo revelacio (dia revelacio) estas tolerata la pli simpla verbo riveli (riveli sekreton, talenton, foton...).
§ 3.– La vorto koncentra perdas sian oficialecon: ghian signifon oni jam de longe esprimas per: samcentra. Aliparte estas tolerata la verbo koncentri en la signifoj: “kunvenigi en centron, maldilui”.
La Prezidanto de la Akademio,
G. Waringhien.
La Direktoro de la Sekcio pri la Ghenerala Vortaro,
A. Albault.
Noto. Pro akcidento en la franca poshtofico, tiu chi komunikajho ne atingis la adresulojn, kies pardonon ni petas. G.W.
25. Novembro 1967
Petite de la Germana Esperanto-Asocio (DEB) “solvi la problemon de la pasivaj participoj lau Zamenhof”, kaj de la unuanima komitato de UEA “kiel eble plej baldau” difini tiun solvon;
samtempe konsultite de la Unuigho Franca por Esperanto (UEF) kaj de la Esperanto-Unuigho de Germanaj Instruistoj (EUGI) pri la ghusta senco de kvar tipaj frazoj, kiaj povas trovighi en diplomatia, komerca, jura au politika dokumento, nome:
“Ni garantias, ke la domoj detruitaj dum la milito estos rekonstruataj en 1970” = do la garantiantoj estos kvitaj,
A) se en la dauro de 1970 oni komencos kaj daurigos la rekonstruadon;
B) nur se en la dauro de 1970 oni finos la rekonstruadon.
“Mi promesas, ke mia shuldo estos pagita la 9‑an de Majo” =
A) la shuldanto senshuldighos la 9‑an de Majo;
B) la shuldanto senshuldighos plej malfrue la 8‑an de Majo.
“Ni asertas, ke la automobilo de s‑ro X estis efektive riparata la lastan semajnon” =
A) la lastan semajnon oni efektive okupighis pri la riparado de la auto;
B) la lastan semajnon oni efektive finis la riparadon.
“Via propono estis unuanime akceptita la 3‑an de Junio” =
A) oni akceptis la proponon la 3‑an de Junio;
B) oni akceptis la proponon antau la 3‑a de Junio.
la Akademio, per 26 vochoj el 31 vochdonintoj (kaj 6 kromaj blankaj vochdoniloj) decidis kaj deklaras, ke en chiu el tiuj frazoj nur la senco A estas konforma al la tradicia lingvouzo de Zamenhof, kaj ke chia alispeca interpreto estas neoficiala. Tiu decido cetere nur konfirmas kaj kompletigas la rezulton de la vochdono farita de la Akademio en Julio 1965 pri la senco de la pasivaj participoj en la Fundamento.
Chia eblo de dusenceco en la uzo de tiuj participoj estas do forigita per chi tiu decido kaj ni esperas, ke la autoroj de lernolibroj de nun konsideros la chi-suprajn modelajn frazojn en la senco aprobita de la Akademio.
| G. Waringhien | Prezidanto, |
| P. Neergaard | Vicprezidantoj, |
| A. D. Atanasov | |
| R. Bernard | Sekretario, |
| D. B. Gregor | Direktoro de la Gramatika Sekcio. |
Noto. Chi tie devus trovighi la komunikajho entenanta la “Rekomendojn pri la Vortfarado”. Sed ties teksto estas, lau nia opinio, tro longa por povi esti facile publikigita en ordinaraj gazetoj, kaj tro delikatnuanca por povi esti ghuste resumita. Tial ni preferas simple peti la interesatojn, kaj precipe la autorojn de duagradaj lernolibroj, sin turni al la plena teksto (vidu III. REKOMENDOJ DE LA AKADEMIO).
G.W., A.A.