Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto – N° 9
Choisy-le-Roi, la 3an de Februaro 1965.
Estimata Kolego,
Okaze de la sesdeka datreveno de la oficialigo de nia “Fundamento”, ni opiniis, ke estus dezirinde entrepreni sur la gramatika tereno tion, kio estis jam farita pri la vortaro, t.e. ian sisteman esploradon de la respondoj tie troveblaj al kelkaj sintaksaj problemoj, ekz‑e la pasivaj participoj, la pronomoj si kaj sia, ktp...
En la kadro de tiu esplorado, kaj en akordo kun la Direktoro de la Gramatika Sekcio, la Estraro prezentas al vi la sekvantan demandaron, redaktitan de la Prezidanto. Sur la bazo de viaj respondoj, la Direktoro provos ellabori precizajn regulojn de uzado de tiuj participoj, kiujn la Estraro poste submetos al via vochdonado.
* La dangheron de tiaj statistikoj montros jena eltirajho el publika letero de K. Kalocsay: “Kolego Vilborg, bedaurinde, lasis sin erarigi de la statistiko de kolego Jung, lau kiu che Zamenhof kontrau unu devia (= itisma) formo staras 670 nedeviaj (= atismaj), sekve Zamenhof estis “itisto” nur en 0,176%... La lerteco de kolego Jung konsistas en tio, ke la procenton li kalkulas ne el tiuj verboformoj, che kiuj trovighas diferenco inter atismo kaj itismo, sed el chiuj verboformoj, ankau el la simplaj, che kiuj trovighas nenia diferenco... Formojn atismajn che Zamenhof ghis nun oni malkovris sume 5: chiuj aliaj shajne atismaj formoj estas klarigeblaj au kiel iterativoj, au kiel abstraktaj imperfektoj (vd. “Vojagho inter la Tempoj” p. 85)...” Kaj li konkludas, ke tiel malgrandega nombro pruvas, ke povas temi nur pri pens-, skrib-, leg- au preseraroj. G.W.
Ni petas vin, bonvolu respondi chi tiun demandon en la limtempo de du monatoj, kiu certe estos suficha por la esploro de la koncerna materialo.
Altestime vin salutas
| G. Waringhien | Prezidanto, |
| W. E. Collinson | Vicprezidantoj, |
| P. Neergaard | |
| R. Bernard | Sekretario. |
En la jam longa historio de nia lingvo nur du okazoj prezentighis, en kiuj gramatika diskuto ricevis vastan publikecon kaj dividis – kaj ghis nun ankorau plu dividas – la esperantistojn en du skolojn: la afero de la landnomaj sufiksoj kaj la afero de la participaj sufiksoj. Sed en tiuj chi du aferoj la pozicio de la demando ne estas ghuste la sama.
Che la unua problemo, efektive, du punktoj chiam restis ekster diskuto: 1° Temas pri konkurenco inter du sufiksoj (-uj kaj -i), el kiuj chiu havas siajn apartajn kromsignifojn, sed kiuj, sur la koncernata tereno, havas ghuste kaj ekzakte la saman signifon. La ekzisto de du sufiksoj por esprimi la saman ideorilaton povas estigi ja ian embarason (de richeco), sed absolute nenian konfuzon pri la kompreno. 2° Neniu iam kontestis, ke la Fundamento prezentas por esprimi tiun saman ideorilaton sole nur la sufikson -uj, kaj chiu konfesas, ke la eventuala enkonduko de la sufikso -i estus unu el tiuj “neologismoj”, kiujn aludas la Antauparolo al la Fundamento: la sola demando estas do pesi, chu la utileco de tia aldono al la Universala Vortaro estas ghenerale rekonata, kaj chu venis la tempo sankcii tian aldonon.
Che la dua problemo la situacio estas tute mala: 1° Temas pri la samaj verboformoj (ekzemple: estis -ata kaj estis -ita), al kiuj chiu el la du skoloj atribuas malsaman signifon: tiel ke la kunekzisto de tiuj po du signifoj por la samaj formoj neeviteble kreas miskomprenojn. 2° La aserto de unu skolo, ke ghi uzas la pasivajn verboformojn lau la Fundamento, estas kontestata de la alia skolo, kiu siaflanke asertas, au ke la Fundamento ne entenas sufichajn klarigojn por decidi pri tiu demando, au ech ke ghi permesas ankau la uzadon praktikatan de tiu alia skolo.
Tiuj du aspektoj de la demando pri la pasivaj verboformoj igas ghin la plej urghe diskutenda. Char allasi, ke unu sola konjugacia formo povu esti komprenata en du manieroj, estus pereiga por lingvo internacia, kies esenca kondicho estas la senduba klareco, char, lau la chiam memorinda diro de Zamenhof, “lingvo plenumas sian difinon nur tiam, se chiuj uzas ghin severe egale”. Kaj ne esplori, kia estas ghuste la instruo de la Fundamento pri tiu speciala punkto, estus ne nur nescienca sinteno, sed ankau malrespekto al la propra valoro de tiu Fundamento, kiu, lau la vortoj de ghia iniciatinto, “devas nur savi nin kontrau anarhhio”, kaj perfido de la propra funkcio de la Akademio, kia ghi estas difinita de ghia statuto.
* * * * *
Sed tiu chi principa motivo ne estas la sola: unu alia, kvankam cirkonstanca, akcelis mian decidon entrepreni la nunan esploron.
Unu el la chefaj celoj de niaj propagandaj instancoj estas la enkonduko de nia lingvo en la lernejojn: de pluraj jaroj ilia kampanjo rimarkinde progresis kaj en kelkaj lokoj atingis ech pozitivajn sukcesojn. Sed tiuj sukcesoj mem des pli urghigas ian decidon pri tiu demando: char estas neimageble, ke devokonscia shtatestro au parlamento permesus la devigan instruadon de lingvo tiel malperfekta, ke en ghi unu sama frazo povus signifi du inter si kontrausencajn aferojn (ekz‑e:
| char mia auto estis riparata chi-matene, | mi ne povis au mi povis | veturi al nia bankedo), |
au, ke unu sama frazo povus havi du tre malsimilajn signifojn, ekz‑e “Estas interkonsentite, ke la vilaghoj detruitaj dum la milito estos rekonstruataj antau 1966”: kiu klauzo signifas, por unuj, ke la rekonstruadon oni komencos antau 1966, kaj por la aliaj, ke la rekonstruadon oni finos antau 1966.
En la tute ne malvershajna okazo, se malamiko de nia afero turnus la atenton de favora ministro de edukado sur tiun gravan difekton, kaj se tiu ministro demandus min, kiel Prezidanton de nia plej alta lingva institucio, kiun sencon la Akademio rigardas korekta, mi devus povi doni klaran kaj difinitan respondon.
Cetere, de tiel longa tempo la du skoloj argumentadas unu kontrau la alia, ke la Esperanta publiko komencas miri pri la silentado de ghia lingva institucio kaj dubi pri ties utileco.
Jen kial esplori nun tiun demandon postulas de ni same kiel la interesoj de la lingvo mem kaj de nia movado, tiel ankau la digno de nia Akademio.
Ne povas temi pri analizo, komparado kaj diskutado de la diversaj teorioj elmetitaj diversflanke pri tiu demando. Krom tio, ke, lau la sagha konsidero de Zamenhof, “teoria diskutado kondukos al nenio”, ni estas ligitaj per la Artikolo 16‑a de nia statuto, lau kiu la “Akademio solvas la lingvajn demandojn lau la principoj de la Fundamento de Esperanto”. Ni devas do simple esplori tiun bazan dokumenton “por chiam devigan por chiuj esperantistoj”, kolekti la informojn, kiujn oni povas tie trovi pri la uzado de la pasivaj verboformoj, kaj konstati, chu el la du skoloj ili pravigas unu au ambau au neniun.
Tiun esploron mi penos fari en la plej objektiva maniero; mi ne kontentighos per simpla elnombrado de la ekzemploj, nek postulos, ke vi fidu al mi pri ilia interpretado kaj klasifikado. Char estas evidente, ke chiu el vi povas kompreni ilin en alia maniero, ol la mia, tial, che chiu grava punkto mi petos vin esprimi precize vian opinion per “jes”, “ne” au “sindetene”. Tia proceduro, kiu estus absurda, se temus pri pruvado de ia scienca verajho, estas la plej tauga, por difini la ghustan sencon de jam ekzistanta kaj de neniu kontestita teksto, kiu estis destinita al la tuta esperantistaro kaj kies sencon povas kaj devas difini ties ghenerala konsento. Char finfine tio, kion ni urghe bezonas, estas praktika gvidregulo, kaj tian povas ja starigi nur formala vochdono de la Akademio, al kiu la esperantistaro konfidis la decidon de la lingvaj problemoj.
Se per tiu esplorado ni sukcesos atingi pozitivan rezulton, ni estos farintaj almenau unu pashon al la solvo de la demando; de tiam ni disponos oficialan interpretadon, difinantan, kiu sistemo de pasiva konjugacio estas fundamenta, kaj kiu ne. Tiel farighos klare kaj ne plu diskuteble, ke iuj ajn aliaj sistemoj estas pure privataj iniciativoj kaj deflankighoj personaj.
Por tiu esplorado mi uzos la sciencan eldonon de la Fundamento, publikigitan de nia kolego Albault che la Esperantaj Francaj Eldonoj (1963). Mi supozas, ke chiu el vi ghin disponas.
Por povi senkonfuze difini la pozicion de la Fundamento rilate al la du skoloj, estas necese precizigi unue, en kio kaj pri kiuj punktoj tiuj chi diferencas.
1) La plej unuavide frapanta diferenco estas che ilia uzo de la formo “estis -ita”. Por unu skolo – ni diru: la skolo A – tiu estas pluskvamperfekto (antaupreterito). Ekz‑e la frazo: “Oni transportis lin en hospitalon, en kiu li estis operaciita” signifas, ke en okazo antaua al tiu transportado oni jam pli frue operaciis lin en tiu sama hospitalo.
* Nia kolego Jung kolektis en “La Esperanta Konjugacio” (p. 163) amason da ekzemploj por pruvi, ke en la rilatpropozicioj Zamenhof uzas la formon “estis -ita” sole nur por esprimi antauan okazajhon. Sed li preteratentis du-tri detalojn: 1° En chiu el la ekzemploj kolektitaj de li temas pri rilatpropozicioj epitetaj, dum en la chi-supra frazo temas pri pseudo-subpropozicio (char kiu = kaj tiu), donanta novan informon, montranta pluan etapon en la rakontado: la samaj reguloj povas do ne validi por tiuj du malsamaj specoj de propozicioj. 2° Kaj efektive nia kolego de Hoog demonstris, ke, kiam Zamenhof uzas unu el tiu dua speco (kiun oni povus nomi: kontinuativa), li donas al “estis -ita” la sencon de simpla preterito, esprimanta postvenantan okazajhon; pruvo, inter multaj: “En la fenestro staris mirtujo, kiu estis shovita iom flanken, por ne esti elpushita, dum la maljuna fraulino sin klinis antauen, por rigardi.” (Fabeloj de Andersen, III, p. 112: la shovado okazas post la stato priskribita en la chefpropozicio!). Ke T. Jung ne rimarkis tiajn frazojn, kiujn trovi ne estas malfacile, ne estas rekomendo pri la ghusteco de liaj “statistikoj”. 3° Cetere, se oni volus, malgrau la uzado de Zamenhof, tute malpermesi tiajn kontinuativajn subpropoziciojn, sufichus skribi: “Oni transportis lin en hospitalon: en tiu li estis operaciita”, por retrovi skemon de frazo bone konatan de T. Jung (Vidu “Lingvo kaj Vivo”, p. 191). G.W.
Tiun facile uzeblan kriterion mi uzos en la unua parto de mia esploro.
2) Alia kriterio, iom pli delikata, estas la uzmaniero de la sufikso -at- che la pasivaj verboformoj. Por la skolo A tiu sufikso havas nur tempan valoron kaj signifas, ke la pasiva ago okazas en la priparolata momento. Ekz‑e la frazo: “La 30‑an de Decembro mi estis renversata de automobilo” signifas simple, ke tiu akcidento okazis en la dirita tago.
Por la skolo Z tiu sufikso signifas, ke la pasiva ago ankorau ne atingis sian finighon au plenumitecon, chu pro tio, ke ghi plu kaj plu dauras, chu pro tio, ke ghi ree kaj ree ripetighas. Ekz‑e la frazo: “La 30‑an de Decembro li estis batata de nekonatoj” signifas, au ke la batado longe dauris, au ke ghi plurfoje okazis en tiu sama tago.
Tiun chi duan kriterion mi uzos en la dua parto de mia esploro. Tiamaniere oni povos kontroli la rezultojn de la apliko de la unua kriterio per tiuj de la apliko de la dua, kaj atingi pli grandan certecon.
** Vidu la “Sepan Oficialan Aldonon”.
La kvinlingva Gramatiko tushas nian temon en sia paragrafo 6a. Sed ghi donas pri ghi nur morfologiajn indikojn, kiel klare montras la subtitolo au anonco, trovighanta tiuloke en la kvin lingvoj, kiu tradukighas per “Formoj de la Verbo”. Kie oni parolas pri “formoj”, oni evidente ne intencas paroli pri la uzmaniero de tiuj formoj.
Vere estas, ke la diversaj participaj sufiksoj estas nomataj per nacilingvaj vortoj, kiuj en chiu lingvo egalas al “participo aktiva prezenca, preterita, futura”, “participo pasiva prezenca, preterita, futura”: sed tio tute ne povas signifi, kiel kelkaj asertas, ke tiuj sufiksoj havas pro tio sencon strikte tempan: oni nur ekpensu, ke en tiuj lingvoj oni disponas pri nenia alia rimedo, por ilin nomi; kroma pruvo estas, ke tiuj nomoj estas uzataj egale en la gramatiko de la slavaj lingvoj, en kiuj estas sciate, ke la senco de la verbaj formoj ne estas pure tempa; cetere en la germana parto mem Zamenhof uzis la tiutempe kutimajn latinajn nomojn, el kiuj almenau unu: “perfektum” signifus propre ne la pasintecon, sed la elfinighon de la ago!
* Alian escepton, kiun mi pretervidis, malkovris nia kolego Lapenna, skribante: “En la Fundamenta ruslingva Gramatiko Zamenhof tradukis ‘farata’ per la rusa ‘delaemyj’, kio signifas, ke la ago estas en stato de disvolvigho. Sekve -ata per si mem neniam povas implici kompletighon de la ago. Por ‘farita’ Zamenhof havis je dispono du pasintajn participojn en la rusa: ‘delannyj’ kaj ‘sdelannyj’. La unua – ‘delannyj’ – indikas nefinitan, nekompletigitan pasivan agon en la pasinteco, do disvolvighon de la ago mem en la pasinteco. La dua – ‘sdelannyj’ – signifas, ke la ago komplete plenumighis. Kompreneble, pro la plenumiteco, la ago mem estas necese ‘pasinta’, kaj tial en la Fundamento, same kiel en la rusa, tiu participo estas nomata ‘pasinta’. Kiel konate, Zamenhof perfekte sciis la rusan kaj, sekve, povis traduki ‘farita’ au per ‘delannyj’ au per ‘sdelannyj’. – Li elektis ‘sdelannyj’, kaj per tio absolute klare difinis la signifon de la pasiva pasinta participo kiel agon, kiu kompletighis.”
Eble ne estos senutile rimarkigi, ke, ankau che la angla kaj germana tekstoj de la Fundamenta Gramatiko, la sama kontrasto inter la tradukoj de –at (being done/der gemacht wird) kaj de –it (having been done/gemacht – kaj ne: der gemacht wurde!) certigas por la unua la signifon de ago disvolvighanta kaj por la dua la signifon de la postaga stato. Grava peko kontrau la plej elementa klareco kaj kontrau la spirito mem de Esperanto, lau kiu chiu lingv-elemento – radiko, afikso, finajho – konservas chiam kaj chie sian propran signifon, estas do atribui al –at en kelkaj esceptaj okazoj (ekz-e post “estis”) la sencon de –it, kiel faras nia kolego Vilborg (Vidu “esperanto – moderna lingvo” p. 26, 27.) G.W.
Jen do la 1a punkto, pri kiu mi petas vian opinion: chu vi akceptas chi tiun konstaton?
el la kvinlingva Gramatiko oni ne povas tiri ian precizan instruon pri la uzmaniero de la participoj.
* * * * *
Se montrighos el viaj respondoj, ke la § 6a de la Gramatiko ne sufichas, por informi pri la ghusta uzo de la participoj, ni devas do turni nin al la Ekzercaro. Sed antau ol studi ghin, ni devas klare precizigi, ke tiu Ekzercaro havas ghuste la saman valoron de fundamenteco, kiel la Gramatiko. Tion evidentigas la Antauparolo ( Alineo A 2 ); tia cetere estis jam la intenco de Zamenhof, kiam li anoncis la aperon de tiu Ekzercaro per jenaj vortoj: “La “Ekzercaro” donas al chiu komencanto... la eblon facile kaj sisteme ellerni nian lingvon... Tiam farighi perfekta esperantisto estos jam afero tre facila por chiu”. (“Esperantisto”, 15. Sept. 1894.) Kio klare signifas, ke en la opinio de Zamenhof la Ekzercaro liveras sisteman prezentadon de la lingvo, kaj ke oni ne estas perfekta esperantisto, se oni preteratentas ghiajn instruojn.
Jen do la 2a punkto, pri kiu mi petas vian opinion:
chu la Fundamenta Ekzercaro estas unu el la leghdonaj dokumentoj pri la uzado de la lingvo?
* * * * *
La unua ekzemplo de pasiva preterito trovighas en § 12, 19: “Georgo Vashington estis naskita la dudek duan de Februaro de la jaro mil sepcent tridek dua”. Doni al tiu “estis naskita” la valoron de pluskvamperfekto au antaupreterito oni povus nur per hipoteza aldono de ia antaua frazo (kiel jena, proponita de unu kolego: “En 1752, li havis samaghan amikon: Georgo... ktp”). Sed tiaj kompletigajhoj estas pure arbitraj kaj kontrauaj al bona scienca metodo. Aliflanke, aserti, ke en tiu frazo “temas pli pri stato ol pri ago“, nenion klarigas, char estas tamen neeble koncepti, ke la naskigho tute ne estas ago. En efektiveco, se ni sen antaujugho konsideras la chi-supran frazon, ni konstatas, ke ghi pure kaj simple esprimas unu pasintan okazajhon, kaj estas ghuste paralela al jena frazo: “Georgo Vashington mortis en 1799”.
Sekve oni devas konkludi, ke en tiu frazo la formo “estis naskita” ne estas pluskvamperfekto kaj klarighas nur lau la sistemo Z. Chu vi aprobas tiun konkludon? (Punkto 3a).
* * * * *
La dua ekzemplo trovighas en § 25, 21: “Kiam via domo estis konstruata, mia domo estis jam longe konstruita”, sed la ekzemploj de tiu § devas esti ekzamenataj kune, kion ni faros en la chapitro VI.
* * * * *
La trian ekzemplon ni trovas en § 33, 7: “Li sentis sin tiel malfelicha, ke li malbenis la tagon, en kiu li estis naskita.” La priparolata momento estas evidente la “tagon, en kiu ktp.”: sed se li malbenas tiun tagon, la kauzo estas ghuste, ke en tiu tago – kaj ne antau ghi – okazis la naskigho. Tiel ke ne povas temi chi tie pri la pluskvamperfekto, kaj tiu frazo havas logikan sencon nur lau la sistemo Z. Chu vi konsentas? (Punkto 4a).
* * * * *
La kvara ekzemplo trovighas en § 35, 18: “La tuta suprajho de la lago estis kovrita per naghantaj folioj kaj diversaj aliaj kreskajhoj.”
Shajne ambau skoloj akordighos, ke “kovrita” havas chi tie la statan signifon kaj la valoron de adjektivo: ne temas do pri vera pasivo. Chu vi konsentas? (Punkto 5a).
* * * * *
La kvinan ekzemplon ni trovas en § 39, 11: “Mia onklo ne mortis per natura morto, sed li tamen ne mortigis sin kaj ankau estis mortigita de neniu; unu tagon, promenante apud la reloj de fervojo, li falis sub la radojn de veturanta vagonaro kaj mortighis”.
Tiu frazo prezentas al ni diversajn manierojn de morto: natura, memfarita, murda kaj akcidenta: estas evidente, ke en chiuj tiuj kvar variantoj temas pri unu sama momento. Doni al “esti mortigita de neniu” la valoron de pluskvamperfekto igus la frazon sensenca, kiel montrighas, se oni eksplicite esprimas tian antautempecon: “Mia onklo ne mortis per natura morto, sed li tamen ne mortigis sin kaj ankau estis jam pli frue mortigita de neniu...”. Aliflanke la suplemento de aganto “de neniu” neebligas doni al “mortigita” statan signifon.
Restas do, ke en chi tiu kvina ekzemplo la formo “estis mortigita” ne povas esti pluskvamperfekto kaj ke la frazo havas sencon nur, se oni komprenas ghin lau la sistemo Z. Chu vi same opinias? (Punkto 6a).
* * * * *
La sesan kaj lastan ekzemplon ni trovas en § 42, 8: “El la tri leteroj unu estis adresita: al Lia Episkopa Moshto...”
Same kiel en la antaua okazo (§ 35, 18), shajnas ke “adresita” havas chi tie la statan valoron de adjektivo, kaj ke ne temas do pri vera pasivo. Chu vi konsentas? (Punkto 7a).
* * * * *
Resume, el la 6 ekzemploj de la formo “estis -ita”, du (§ 35, 18 kaj § 42, 8) ne estas konsiderindaj, char en chiu el ili temas efektive pri stat-participo kaj ne pri vera pasivo; unu (§ 25, 21) ni ekzamenos poste; restas tri ekzemploj (§ 12, 19; § 33, 7 kaj § 39, 11), en kiuj la formo “estis -ita” ne povas, lau mia opinio, havi la sencon de pluskvamperfekto, kaj kiuj klarighas nur lau la sistemo Z.
Mi konkludas do la unuan parton de mia esploro per la konstato, ke la sistemo A ne kongruas kun la Ekzercaro. Chu vi same opinias? (Punkto 8a).
* * * * *
La konkludon de la unua parto mi devis tiri el ekzemploj dismetitaj tra la Ekzercaro, kio estas tute natura afero, char demonstri, ke unu formo ne havas ekskluzive la sencon de pluskvamperfekto, ne postulas apartan chapitron de lernolibro. Male, al la instruado de la ghusta uzado de -ata Zamenhof ne nur dedichis tutan duonon de chapitro (§ 25), sed ech aranghis tiun instruon en plej rimarkinda maniero, kiel oni vidos, se mi skribos ghin en du kolumnoj:
|
1-6 |
Mi estas, estis, estos, estus amata. |
7-12 |
Vi estas, estis, estos, estus lavita. |
|
19 |
Tiu chi komercajho estas chiam volonte achetata de mi. |
20 |
La surtuto estas achetita de mi, sekve ghi apartenas al mi. |
|
21 |
Kiam via domo estis konstruata, |
mia domo estis jam longe konstruita. |
|
|
22 |
Mi sciigas, ke de nun la shuldoj de mia filo ne estos pagataj de mi. |
23 |
Estu trankvila, mia tuta shuldo estos pagita al vi baldau. |
|
24 |
Mia ora ringo ne estus tiel longe serchata, |
se ghi ne estus tiel lerte kashita de vi. |
Kiel oni vidas, tiu tabelo prezentas serion da frazoj, kiuj duope kontrastas unu kun la alia per tio, ke en la maldekstra kolumno ili entenas at-participon kaj en la dekstra it-participon. Chie tie temas do pri intenca, sistema instruado de la diferenco inter tiuj du sufiksoj en la pasiva konjugacio. Kia do estas tiu instruo?
1) Kontraste kun la kvar ghin sekvantaj ekzemploj, la unua duopo prezentas formojn de pasiva konjugacio sen kunteksto: la indikon de la diferenco ni devas do serchi aliloke, t.e. en la malsamaj uzitaj verboj, kies elekto devas helpi al la ghusta kompreno. Nu, estas facile konstati, ke “ami” esprimas konstantan animdispozicion, dum “lavi” esprimas agon, kiu post pli-malpli longa plenumigho lasas post si novan staton (de pureco). La kontraumeto de tiuj duspecaj verboj reliefigas diferencon ne inter du momentoj de la tempo, sed evidente inter dauro kaj rezulto.
Tute saman kontraston montras al ni la sola punkto de la franclingva testo en la 6‑a Regulo de la Gramatiko, per kiu ghi diferencas de la alilingvaj tekstoj: la dua ekzemplo “la pordo estas fermita” kontrastas kun la unua “shi estas amata de chiuj” ne per malsameco de la tempo (temas ambauloke pri estanteco), sed per la elekto de du diversvaloraj verboj: ami kaj fermi , kapablaj evidentigi la nuancojn de dauro (ami) kaj de rezulto (fermi); kaj tiun kontraston Zamenhof klare substrekis per la du parentezoj, kiuj tradukighas jene: “amata (la afero farighas)... fermita (la afero estas farita)”.
La unua duopo de la ekzemploj 1‑6 kaj 7‑12, same kiel la franclingva precizigo de la § 6 de la Gramatiko, celas do montri, ke oni devas uzi -ata por esprimi dauran agon, kaj -ita por esprimi la rezultan staton de ago. Chu vi konsentas (Punkto 9a).
* * * * *
2) En la frazoj 21 kaj 24, oni povus unuavide opinii, ke la uzo de -ata en la unua subordigita propozicio kaj de -ita en la chefpropozicio esprimas simple la rilaton de antautempeco al posttempeco. Tia rilato sendube ekzistas, se al ghi aldonighas alia ideo, ech pli grava ol la memevidenta tempa rilato.
Pri la frazo 21, se oni konsiderus nur la duan parton, oni povus diri, ke la participo konstruita havas la signifon de stato kaj egalvaloras al simpla adjektivo (= preta); sed la kontraumeto de konstruata, al kiu estas malfacile atribui adjektivan valoron, montras, ke ambau principoj havas signifon de ago, kaj ke la rilato inter tiuj du agoj estas, almenau parte, tempa. Chu do temas pri simpla antaueco de unu kontrau alia en la pasinteco, t.e. pri pluskvamperfekteco, kaj chu tiu ekzemplo apogas la sistemon A? Al tia interpretado kontraustaras du faktoj:
a) la ideo de pluskvamperfekto estas esprimita ne de la sola verba formo “estis konstruita”, kiel postulus la sistemo A, sed de la komplekso “estis jam longe konstruita”: kio montras, ke en la penso de Zamenhof, tiu nuda verba formo povas esprimi la pluskvamperfektecon, sed ne sufichas por esprimi ghin per si mem.
b) se temus pri pura kontraumeto de la tempoj de la du agoj, la frazo devus prezenti chiun el ili sub la sama angulo, ekz‑e “Kiam via domo estis konstruita, mia domo estis jam longe konstruita”. La kontraumeto de konstruata-konstruita evidente celas komprenigi, ke, en la priparolata momento, la unua domo estis ankorau ne preta, dum la dua estis loghebla jam de longa tempo: alivorte “estis konstruata” signifas, ke la konstruado plu kaj plu dauris, dum “estis konstruita” signifas, ke ghi estis ghisfine plenumita: rilato inter dauro kaj rezulteco, tute simila al tiu, kiun ni trovis en la duopo 16/7‑12, kaj kiu estas klarigebla nur lau la sistemo Z. Chu vi samopinias? (Punkto 10a).
* * * * *
3) En la frazo 24, same temas ne tiom pri la tempa rilato inter la agoj kashi kaj serchi (kio estas evidenta el la senco mem de tiuj verboj), kiom pri la kontrasto inter la longe dauranta serchado kaj la stato rezultinta de la kashado: tion montras la kontraumeto de la du simetriaj “tiel longe” kaj “tiel lerte”. La frazo devas do esti komprenata lau la sistemo Z. Chu vi konsentas? (Punkto 11a).
* * * * *
4) En la duopoj 19-20 kaj 22-23 ne povas evidente temi pri ia temprilato inter frazoj, kiuj havas inter si nenian sencan rilaton. Tial la paraleleco inter ili klare pruvas, ke temas pri io alia.
En la duopo 19-20 la kontrasto starighas inter ripetata (“chiam”) achetado kaj unufoja acheto; en la duopo 22-23 same starighas la kontrasto inter la rifuzo de ripetata pagado de (eventualaj) shuldoj kaj la unufoja pago de difinita shuldo.
Nu, tia kontrasto inter ripetado kaj unufojeco estas nekonata de la sistemo A, sed konforma al la sistemo Z. Chu vi konsentas? (Punkto 12a).
* * * * *
* * * * *
Se oni respondas per “jes” al la diversaj punktoj de la chapitroj V. kaj VI., oni konstatas perfektan kongruecon, kaj tia kongrueco permesas aserti kun certeco, ke la Fundamenta Ekzercaro, sekve la Fundamento mem klare kaj kohere instruas unu solan sistemon de pasivaj formoj, kaj ke tiu sistemo estas tiu de la skolo Z.
Pri chi tiu fina, 14a punkto mi petas vian opinion.
La Prezidanto,
G. Waringhien.
Choisy-le-Roi, la 21an de Aprilo 1965.
Estimata Kolego,
...
6°. La 10an de chi tiu monato nia kolego Støp-Bowitz anoncis per cirkulera letero la publikigon kaj la dissendon al la Akademianoj de volumeto “esperanto – moderna lingvo”, verkita de la “Akademia Triopo: Setälä, Vilborg, Støp-Bowitz” kun antauparolo de W. E. Collinson, kaj prezentanta la vidpunkton de la skolo A, tiel pleniganta senteblan mankon en la bibliografio de la participa problemo*. Ni esperas, ke chiu akademiano ja ricevis tiun cirkuleran leteron kaj tiun kolekton de tri disertacioj. Por ebligi al vi la studon de tiuj novaj dokumentoj, ni decidis prokrasti la templimon de la respondoj al la Demandaro aldonita al la Cirkulero n° 76a ghis la 30a de Junio. Tiamaniere chiu kolego, kiu, jam vochdoninte, dezirus shanghi sian vochon, provos tion fari sen ia gheno.
* Esence ghi entenas jenajn verkojn:
a) por la Zamenhofa uzado:
“Plena Gramatiko de Esperanto” de Kalocsay-Waringhien, 3 eldonoj: 1935, 1938, 1964.
“Lingvo kaj Vivo” de Waringhien, 1959.
“La Zamenhofa Esperanto – Simpozio pri -ata/-ita”, de 11 autoroj, 1961.
“Ne kiel Meier!” de R. Schwartz, 1964.
“Vojagho inter la Tempoj” de Kalocsay, 1966.
b) kontrau:
“esperanto – moderna lingvo” de Setälä, Vilborg, Støp-Bowitz, 1965.
“La Esperanta Konjugacio” de Jung, 1965-1966.
Altestime vin salutas
| G. Waringhien | Prezidanto, |
| W. E. Collinson | Vicprezidantoj, |
| P. Neergaard | |
| R. Bernard | Sekretario. |
Kelkaj kolegoj skribis al mi, okaze de mia Demandaro, por diri sian bedauron, surprizon au miron, ke mi malfermis denove la debaton pri la participoj. Char mi havas nenian motivon rezervi al kelkaj miajn klarigojn, mi preferas respondi kolektive.
La antaua Prezidanto de nia Akademio deklaris, en sia Cirkulero n° 50a, § 4, ke “tia diskuto estas unu el niaj unuaj taskoj”, kaj konsekvence iniciatis ghin en la Brusela Kongreso per publika disdonado de flugfolio, en kiu li resumis sian propran teorion.
Post mia elektigho, mia unua zorgo devis esti kompreneble la reorganizo de nia Akademio kaj la plibonigo de ghia Statuto; sed, tion plenuminte, mi ne povis fari alion, ol konduki al fino la entreprenitan studadon de tiu problemo. Cetere ankau en chi tiu nova periodo la iniciativo venis ne de mi mem, sed de nia kolego Teo Jung, kiu en du cirkuleraj leteroj de la 1.IX.64 kaj de la 15.X.64 donis sian interpretadon de la uzado de la participoj che Zamenhof. Char tiuj liaj leteroj kauzis nenian agitadon, mi povis esperi, ke ankau mia Demandaro ghuos la saman akcepton.
Kaj nun mi miras, ke tiel senpasie prezentita enketo elvekis tiom da pasioj en kelkaj animoj. Mi tute ne shatas polemiki, kaj volas nur diri chi tie, ke tian ekstreman ekscitighon mi tute ne komprenas. Se la afero estas, kiel oni diversflanke asertas al mi, nur disputo pri bagatelajhoj, kial aludi pri minacanta katastrofo au skismo? Ech se, kiel mi opinias, temas pri principa demando, kial miksi faktojn kun sentoj? “Mi amare scias” skribis nia kolego Butler en sia Nefermita Letero al s‑ro Auld, “ke per miaj vortoj mi riskas perdi amikojn plej shatatajn”. Mi absolute ne vidas, kial kaj kiel amikoj devus malpacighi, char ili malsame interpretas kelkajn frazojn de la Ekzercaro. Pri mi mem, mi volonte deklaras, ke la opinio, kiun miaj kolegoj Cseh au Jung, ekz‑e, havas pri la nuna demando, nenion deprenas de la admiro, kiun mi sentas kaj konservos pri la pedagogia genio de la unua, pri la kuragha, kaj en certa periodo kuraghega fideleco de la dua al la afero Esperanta. Mi intencis ataki au ofendi neniun, mi volis nur filologie kaj historie difini la ghustan sencon de la instruo de la Fundamento. Se, kiel shajnas el la ricevitaj respondoj, la plimulto de niaj kolegoj akceptos mian vidpunkton, nek mi nek la Direktoro de la Gramatika Sekcio intencas prezenti la finan vochdonon kiel la venkon de unua partio super alia. Mi estas profunde konvinkita, ke la rezulton de la nuna enketo oni povos vortigi en pozitiva kaj objektiva maniero, kiu ne aspektu kiel kritiko au kondamno de iu ajn. Kaj mi vive esperas, ke la interpartianoj helpos al ni trovi la plej adekvatan kaj nuancan formuladon. Tute ne estas en mia plano komenci tian kampanjon de ekskomunikado, kiun la Prezidanto Cart faris post la vochdono de 1922 kontrau la partianoj de -io. Mi tro bone scias, ke la lastan vorton en chiuj lingvaj problemoj diktas la uzado – kaj cetere, se jughi lau la nuna evoluo, mi ne havas motivon por ghin malfidi.
Atendante do trankvile la finon de la nova limtempo, mi esperas, ke chiuj rememoros la belajn vortojn, kiujn mia antauirinto kaj kolego Isbrucker skribis pri chi tiu diskuto en sia Cirkulero n° 49a: “La temo estas pure lingva... Mi nepre deziras, ke la spirito restu sur alta kaj amika nivelo. Mi estas certa, ke mi povos kalkuli je via kunsento kaj via subteno, por teni la diskutojn en la altaj regionoj de la harmonio kaj de Esperantista samideaneco.”
La Prezidanto.
Klariginte chi-supre mian agadon kiel Prezidanto, oni eble permesos al mi diri, kiel simpla akademiano, mian opinion pri la interpretoj, kiujn la “Akademia Triopo” donis de la Fundamentaj tekstoj.
Mi volas antaue fari du rimarkojn:
unue: nek en la paragrafoj de la “Plena Gramatiko” pri la participoj, nek en mia Demandaro mi ech unu fojon uzis la vorton “aspekto”: senutila estas do chia protesto kontrau la “enkonduko de aspektoj en nian konjugacion”. La uzadon de Zamenhof kaj en la Fundamento kaj en lia Verkaro oni povas tute kontentige klarigi per la tre simpla difino, kiun li mem donis al Beaufront (“Lingvaj Respondoj”, 6a eldono, n° 109), ke -ata entenas chiam ideon pri la disvolvighado de la ago, -ita pri ties rezulto.
due: dauro kaj plenumiteco, same kiel la aliaj fazoj de ago-evoluo, ankau apartenas al la kategorio de la tempo. Se la atistoj volus precize nomi sian teorion, ili devus diri, ke al la participaj sufiksoj ili donas nur tempopunktan valoron. Sed ghuste en tio ilia teorio kontraudiras la propran valoron de la participoj, tian, kian ni vidas en la memstara, epiteta uzado: bakata pano diferencas disde bakita pano, konstruata domo disde konstruita domo ne tiom per rilato al “la priparolata momento” (kie ghi estas ekz‑e en la frazo: “Dimanche infanoj ludadis en la konstruata domo”?), kiom per rilato al la nefiniteco au preteco de la objekto. La analogio igas neevitebla, ke tiun signifon ili konservu chie en la konjugacio – kaj ghuste la historio de nia lingvo tion konfirmas: pli ol 80 % el la tekstoj publikigitaj en la kvin lastaj jaroj observas la zamenhofan uzadon.
La kuragha provo de niaj tri kolegoj demonstri, ke ankau la atisma teorio povas pretendi la zamenhofecon kaj la fundamentecon, konvinkos nur la jam konvinkitajn. Ghi malsukcesis same che la du partoj de mia Demandaro:
I. – En la tri kernaj frazoj de la Ekzercaro (§ 12, 19 - § 25, 21 - § 33, 7) ili kapablis doni al la formo “estis -ita” sencon de antautempeco nur per trudado de nenatura interpreto. Pri Georgo Vashington, ekz‑e, nia kolego Isbrucker elpensis al tiu granda homo “samaghan amikon”, pri kies ekzisto oni supozeble “parolus en 1752”; dum nia kolego Vilborg asertas, ke por ghuste kaj korekte paroli pri la dato de ies naskigho, oni devas antaue scii, chu tiu persono estas ankorau vivanta au ne.
Same pri la frazo de la malfelicha onklo, che kiu nia kolego Vilborg estas devigata supozi, ke “mortis” estas ankau pluskvamperfekto kaj klarighas nur per la subkompreno de ia antaumetita tempopunkto: “Estis en la jaro 1875. Onklo Ferdinando ne vivis plu. Mia onklo ktp...” Nu, per tia metodo de arbitre subkomprenitaj frazoj oni facile povas demonstri chion, ech ke la fama onklo estas ankorau en la limboj (sufichus subkompreni: “Mediumo antaudiris al mi, ke en la jaro 2975 iu skribos: mia onklo ktp...”).
La tria frazo estas ech pli ghena por la atistoj, char ghi precize mencias la tempopunkton, je kiu io okazis (“... la tagon, en kiu li estis naskita”). Por elturnighi el tiu kaptilo, nia kolego Setälä asertas, ke “sana prudento akceptas, ke malfelichon ne povas kauzi la okazo de naskigho mem, nur la vivo, kiu sekvis”, kaj ke “tiuj malfelichoj ja komencighis nur, kiam li estis naskita, t.e. post la okazo”. Li simple preteratentas, ke ankau al nenia “sana prudento” iam venus la ideo “malbeni tagon”, kaj ke la frazon klarigas nur la antikva kaj ankorau nun vegetanta kredo astrologia, lau kiu ne nur la tago mem, sed la ghusta horo de la eluterigho de homo antaudeterminas ties tutan vivon (Kp Ijob III, 3 – kie li povos konstati, ke por Zamenhof “estis naskita” kaj “naskighis” estas ghuste sinonimaj). Siaflanke, nia kolego Vilborg, kiu klarigas la participon per antautempeco, konsideras tute certa, ke la aktivigo: “li malbenis la tagon, en kiu lia patrino naskis lin” bone redonas la sencon de la frazo: sed kiu do, krom por la bezonoj de apriora teorio, vidus en chi tiu “naskis” ian pluskvamperfekton?
Jen al kiaj fortostrechoj de sia imago kondamnas sin tiuj, kiuj ne volas akcepti simplan tekston en ghia natura senco, kaj anticipe decidis perforte enirigi ghin en aprioran teorion. La vero estas, ke al chiu senantaujugha spirito la formoj “estis -ita” en tiuj tri frazoj aperas kiel simplaj pasivaj preteritoj; tion cetere agnoskis interpartianaj lingvistoj, kiel nia kolego D‑ro Collinson kaj nia ekskolego D‑ro Manders.
II. – En la parto de la § 25a klare dedichita al la distingo inter -ata kaj -ita, niaj tri kolegoj asertas, ke neniu el la tieaj frazoj estas en konflikto kun la tempopunkta sistemo, kaj mi tre volonte konsentas kun ili. Sed ne pri tio sole estas la demando. Ili forgesas, ke teorio estas plenvalora nur, se ghi klarigas chiujn aspektojn de la fenomeno.
Nu, la koncerna paragrafo prezentas al ni kvar duopojn da frazoj, kaj en chiu el tiuj kvar duopoj senmanke enestas che la ata-frazoj la nuanco de dauro-ripetigho kaj che la ita-frazoj la nuanco de finiteco-definitiveco: chu tiel okulfrapa insistado shuldighas nur al okaza koincido? Kiu do kredus, ke inteligenta homo, kiel sendube estis Zamenhof, por klarigi la “nete tempan signifon” de la participoj, estus elpensinta nur frazojn, kiuj chiuj reliefigas alian signifon? Kial do, ekz‑e, anstatau kontrastigi la definitivan pagon de unu shuldo al unu persono difinita kun la nepagado de eventualaj shuldoj al diversaj personoj, li ne uzis unu el la tipaj frazoj karakterizaj de la atismaj demonstracioj: “Je la 10a mia shuldo estis pagota, je la 11a ghi estis pagata, je la 12a ghi estis pagita”? Se tion li ne faris, li do celis demonstri ion alian.
Kiel pli simple estus konfesi, kiel D‑ro Manders en sia grava artikolo-recenzo, afable dissendita de la Prezidanto Isbrucker al chiuj akademianoj: “Pri la zamenhofeco de la itismo mi ne plu kuraghas dubi: ne nur la Fundamento, sed ankau la tuta verkaro de Zamenhof atestas pri tio!”.
G. Waringhien.
La rezultojn de la vochdono registris la Cirkulero N° 79a de la 27. Julio 1965.
En la tempo de la vochdonado, la nombro de la akademianoj estis 46, la nombro de la vochdonintoj 33, do supera al la du trionoj de la membroj. La necesa plimulto estis do 17. Pri la dekkvar punktoj respondis:
| jese | 24 | (Albault, Atanasov, Auld, Baghy, Bernard, Conterno, Dalmau, Domingues, Downes, Gregor, Hodakowski, de Hoog, Kalocsay, La Colla, Lapenna, Nakamura, Neergaard, Obruchev, Pumpr, Rakuša, Régulo Pérez, Rotkvič, Szilágyi, Waringhien). |
| nee | 4 | (Rosbach, Solzbacher, Støp-Bowitz, Vilborg). |
| mikse | 2 | (Butler: ne pri la punkto 14a, senresponde pri la aliaj; Collinson: jes pri la 1a, 5a kaj 6a punktoj; ne pri la 4a, 12a, 13a kaj 14a; sindetene pri la ceteraj). |
| sindetene | 3 | (Faulhaber, Kawasaki, Krestanov). |
Krome rifuzis partopreni en la vochdonado 10 (Bugge-Paulsen, Cseh, Haferkorn, Isbrucker, Jung, Lippmann, Pragano, Setälä per kolektiva deklaro; Söderberg kaj Bokarev per apartaj leteroj). Ne respondis 3 (Ossaka, Sevak kaj Wong Kenn).
La Prezidanto komentis jene tiujn rezultojn:
Oni vidas, ke la enketo ne estis senutila, sed alportis pozitivan rezulton: la Akademio povis fine, per plimulto el 7 vochoj, esprimi sian opinion, ke la Fundamento entenas klaran instruon pri la uzado de la participoj, kaj ke tiu uzado estas konforma ne al la kutimoj de la skolo A (tiel dirita “atismo”), sed ja al la kutimoj de la skolo Z (tiel dirita “itismo”). De nun la Esperantistaro disponas do oficialan interpretadon de la Fundamento pri tiu punkto.
Restas dua etapo, doni praktikan formuladon de tiu fundamenta kaj zamenhofa uzado. Tiucele, lau la artikolo 14a de la Statuto, mi nun transdonas la dosieron de la afero al la Direktoro de la Gramatika Sekcio, petante lin ellabori, sur la bazo de la reguloj donitaj de Zamenhof al Beaufront kaj kun la konsidero de la rimarkoj faritaj de niaj kolegoj dum chi tiu enketo, vochdonotan tekston, kiu prezentu, en senpartia formo kaj ekster chia teorio au sistemo, la principojn de la fundamenta kaj zamenhofa uzado de la participoj, chu en epiteta, chu en apudverba uzado. Oni tiam klare vidos, ke neniam temis, kiel kelkaj kolegoj timas, pri enkonduko de aspekteco en la Esperantan konjugacion, sed pri la difino de la ghusta valoro de la participaj sufiksoj.
Estas cetere espereble, ke la tri kolegoj Bokarev, Butler kaj Solzbacher, kiuj aludis al ebleco de neutrala vidpunkto en tiu demando, sed bedaurinde ne havis ghis nun la tempon ghin detale klarigi, bonvolos komuniki al la Direktoro de la Gramatika Sekcio siajn proponojn pri nuanca kaj sufiche elasta formulado de la koncerna teksto.
Sekve de tiu decido, la Direktoro de la Sekcio pri Gramatiko verkis Raporton, pri kiu li petis, konforme al la artikolo 14a, la opiniojn de la sekcianoj: el la 8 ghin akceptis 5 (Albault, Gregor, Lapenna, Pumpr, Régulo Pérez), ne respondis 3 (de Hoog, Rosbach, Sevak). La vochdonado pri tiu Raporto havis por templimo la 1an de Julio 1966.
Vitry, la 15an de Aprilo 1966.
Sinjoro Prezidanto!
1. Pri la ata-ita problemo ekzistas dokumento, kiu povas esti rigardata kiel la esprimo de la vidpunkto de Zamenhof, kaj kiu tial estas autoritata. Estas la merito de niaj kolegoj Krestanov kaj La Colla, ke ili la unuaj atentigis pri la tiu-rilata signifo de la verko de L. de Beaufront “Commentaire sur la Grammaire Esperanto”*: ghi efektive apartenas al la “Kolekto Esperanta aprobita de D‑ro Zamenhof”, t.e. lau Zamenhof mem (vidu “Fundamento”, Antauparolo 5‑2) al tiuj verkoj “eldonitaj... sub mia persona kontrolo kaj kunhelpo”. Ekzistas plie pri la koncerna parto de la “Commentaire” la atesto de nia iama kolego D‑ro Pierre Corret pri la konfirmo, skribita al li de S‑ro de Beaufront en Marto 1933, ke tiu parto de la Commentaire “estis rekte inspirita de Zamenhof”. Tiu chi do sendube autoritata verko resumas la regulojn pri la uzado de -ata kaj -ita jene (Kp cetere en “Lingvaj respondoj”, eld. 1962: n‑rojn 109/110):
* “Komentario pri la Gramatiko de Esperanto”: teksto senshangha en la 5 eldonoj.
“Uzu ata, se la ago estas efektivighanta rilate al la tempo, pri kiu temas.
Ekz‑e: Mi estas amata (nun). Mi estis amata (tiam). Mi estos amata (en la tempo, pri kiu mi parolas au pensas).
La ago estas, estis au estos nuna rilate al la tempo, pri tiu temas.
Uzu ita, se la ago efektivighis pli frue, ol la tempo, pri kiu temas.
Ekz‑e: Mi estas vestita de du horoj. Mi estis vestita de du horoj. Mi estas certa, ke mi estos vestita du horojn pli frue, ol vi.
La agon oni estas, estis au estos plenuminta antau la koncerna tempo, antau la du horoj, pri kiuj temas.
Rimarko – Se oni konsideras nur la efektivigitan faron, la rezulton de la ago kaj ne ghian disvolvighadon, oni uzas ita.
Ekz‑e: Morgau mi estos akceptita de la regho. Tiu libro estos presita en Parizo. Mi konsideras nur unu aferon, tio estas, ke el la ago montrita de la du verboj rezultos, en la unua ekzemplo, homo akceptita ; kaj en la dua, libro presita.
Sed se mi konsiderus la agon mem en ghia plenumighado, en la kondichoj, en kiuj ghi malvolvighas, malvolvighis au malvolvighos en la tempo, pri kiu mi parolas, mi uzus ata, tial ke en tia okazo la ideo de tempo estus la pli grava, kaj temus ja efektive pri nuntempo rilate al la koncerna tempo.
Ekz‑e: Se mia amiko estus kuracata de tiu kuracisto, li certe resanighus. Li estos akceptata kun la plej grandaj honoroj: la ceremonio dauros almenau du horojn. Li estos nomata Petro.
En chi tiu lasta ekzemplo, mi komprenas, ke li havos konstante la nomon Petro, au almenau dum la dauro de difinita tempo. Sed, se mi volus aludi la nedauran okazon, per kiu che la bapto li ricevos la nomon Petro, mi dirus: Li estos nomita Petro.
Resume, ata chiam entenas ideon pri ioma dauro de efektivigho de la ago, kiun oni rigardas kiel nunan en ghia modo au tempo.
Male, ita chiam entenas ideon pri nedaura ago, che kiu oni atentas nur la plenumitan agon, la rezulton. Chi tiu formo montras ankau la antauecon de la ago, se oni komparas ghian tempon kun la tempo de alia ago.”
(Tradukita el la franca lingvo*)
* Ni penis reprodukti kiel eble plej fidele la tipografion de la originalo. G.W.
2. La Esperantaj literaturo kaj gazetaro, same kiel la Esperante elsendantaj radiostacioj, uzas la participojn nur lau la chi-supre klarigita maniero.
Shajnas evidenta, ke la “itismaj” formoj regas en la aktuala lingvouzo.
3. En enketo antau nelonge plenumita pri la uzado de la participoj en la “Fundamenta Ekzercaro”, pli ol 50 % el la Akademianoj vochdonis POR tio, ke Zamenhof uzis ilin en tiu lernolibro itisme , kaj nur 12 % neis tion.
La chi-supre citita instruo de Zamenhof, la fakta lingvouzado de la plimulto de la esperantistoj kaj la interpreto pri la uzado de la participoj en la Fundamento, aprobita de la plimulto de la Akademio, venigas min al la konkludo, ke la Akademio devas nun publike komuniki la decidon faritan sur tiu chi bazo.
Mi sekve havas la honoron proponi al la vochdono de la Akademio jenan rezolucion, kiu, se akceptita, estos poste publikigita.
La Akademio, aprobe konsiderinte la konkludojn de la Enketo de la Prezidanto pri la signifo de la ekzemploj de pasivaj verboformoj en la Fundamento;
atentante la Raporton de la Direktoro de la Gramatika Sekcio, decidas oficialigi jenajn principajn regulojn:
1°- La Esperanta konjugacio konsistas nur el tri verbotempoj: la estanta (au as-tempo, au prezenco), la estinta (au is-tempo, au preterito) kaj la estonta (au os-tempo, au futuro).
2°- Chiuj aliaj temporilatoj, kiel ekzemple la antaupreterito, la antaufuturo, ktp., estas esprimataj per adverboj, konjunkcioj, au simple per la kunteksto.
3°- La ses participoj, uzataj au apud substantivo (resp. pronomo) au apud la verbo “esti”, montras, en kia fazo de la ago trovighas la subjekto, respektive la objekto: au komencita kaj ne finita (-ant, -at), au finita kaj plenumita (-int, -it), au ankorau ne komencita sed intencata au atendebla (-ont, -ot ).
4°- Sekve la formoj “estas, estis, estos, estus, estu, esti -ata” insistas pri la dauro au ripetigho de la ago; kaj la formoj “estas, estis, estos, estus, estu, esti -ita” insistas pri la rezulto de la ago. La formoj kun “-ita” povas ankau montri la antautempecon en la okazo, se en la frazo estas tiurilata aparta indiko.
Al tiu chi Rezolucio la Akademio deziras aldoni jenon: char ghis nun ne ekzistis ia oficiala difino por la uzado de la pasivaj participoj, la opinioj pri tiu temo estis kompreneble diversaj, kaj oni ne devas interpreti la nunan oficialigon kiel kondamnon de tiuj esperantistoj, kiuj alprenis la starpunkton uzi la pasivajn participojn lau la tiel nomata “nete tempa sistemo”. Tial la Akademio rekomendas eviti pliajn diskutojn pri tiu temo, kaj esperas ke oni en harmonio lasos al la praktika uzado, kiu en chiu vivanta lingvo estas la sole fakta definitiva instanco, restarigi ankau sur tiu chi punkto, lau la vortoj de Zamenhof, “tiun severan unuecon, kiu por lingvo estas multe pli necesa, ol chiu shajna au ech vera perfekteco.”
La Direktoro,
D. B. Gregor.
La rezultojn de la vochdono pri tiu Rezolucio registris la Cirkulero N° 84a de la 10. Novembro 1966.
En la tempo de la vochdonado, la nombro de la akademianoj estis 43, la nombro de la vochdonintoj 24, do malsupera al la du trionoj de la membroj. La necesa plimulto, en tiu okazo (Art. 16 de la Statuto) estis do 22. Respondis:
| jese | 21 | (Albault, Atanasov, Auld, Bernard, Conterno, Domingues, Gregor, Hodakowski, de Hoog, Kalocsay, Krestanov, Lapenna, Nakamura, Neergaard, Pumpr, Rakuša, Régulo Pérez, Rotkvič, Sevak, Szilágyi, Waringhien). |
| nee | 2 | (Butler, Haferkorn). |
| sindetene | 1 | (Downes). |
Krome, kolektive rifuzis partopreni en la vochdonado 6 (Faulhaber, Jung, Lippmann, Setälä, Støp-Bowitz, Vilborg). Ne respondis 13 (Baghy, Bokarev, Bugge-Paulsen, Collinson, Cseh, Isbrucker, Kawasaki, Ossaka, Pragano, Rosbach, Söderberg, Solzbacher, Wong Kenn).
La Rezolucio ne estis akceptita. La diferenco inter chi tiu vochdono kaj la antaua venas de du kauzoj: a) intertempe mortis tri akademianoj fidelaj al la Zamenhofa uzado: Dalmau, La Colla kaj Obruchev. b) la ses chi-supre montritaj kolegoj faris kampanjon por la nerespondado: kvankam tiu taktiko estas kontraua al la spirito de la Statuto (vidu la artikolon 18), ghi havis la avantaghon aldoni al la grupo de la intencaj nerespondantoj la kolegojn, kiuj pro malsano au alia motivo preterlasis respondon au kutimas ne vochdoni. Se, anstatau rifughi en tiu procedura artifiko, la 6 iniciatintoj de tiu kampanjo estus vochdonintaj ne, konforme al sia konvinko, la cifero de la du trionoj (29) estus superita, la necesa plimulto estus 15 kaj la Rezolucio estus aprobita. La neakcepton de la Rezolucio estus do neghuste interpreti kiel definitivan forjheton de la Zamenhofa sistemo. Intertempe 16 akademianoj (Butler, Collinson, Cseh, Downes, Faulhaber, Haferkorn, Isbrucker, Jung, Lippmann, Pragano, Rosbach, Setälä, Söderberg, Støp-Bowitz, Vilborg, Wong Kenn) estis proponintaj formulon de “provizora kompromiso” kaj postulis, ke la Prezidanto vochdonigu pri ghi la Akademion. Al tio la Prezidanto respondis, fine de la sama Cirkulero:
Tion mi ne faros, char la utilecon de tia “kompromiso” mi absolute ne vidas.
Mi memorigas al niaj kolegoj, ke la levon de la nuna demando motivis la bezono de normo, lau kiu redakti la oficialajn tekstojn kaj decidi eventuale inter la du eblaj signifoj, kiujn la uzo de -ata povas estigi en juraj, komercaj, diplomatiaj ktp dokumentoj. Nenia nigra-blanka rezolucio povus doni praktikan solvon al tiu demando. Ech se supozi ghin tute neutrale redaktita, ghin chiu partio interpretus kiel la oficialigon de sia propra sistemo – kaj kian shanghon tio alportus al la nuna situacio?
Sed neutrale redaktita la proponita kompromiso ja ne estas: sufichas legi la nomojn de la subskribintoj. Se oni volus lojale prezenti la “regulon de Beaufront” (“aprobita kaj eldonita sub la persona kontrolo kaj kunhelpo” de Zamenhof, tion ni ne forgesu), oni ne elektu arbitre el la kvar egale graslitere presitaj paragrafoj nur la tri unuajn, al kiuj estas eble doni “nete tempan” interpreton forigante la kvaran, kiu ja klarigas la esencan signifon de la “estanta” kaj “estinta” pasivaj participoj: “Ata chiam entenas ideon pri ioma dauro de efektivigho de la ago, kiun oni rigardas kiel nunan en ghia modo au tempo. Male Ita chiam entenas ideon pri nedaura (1) ago, che kiu oni atentas nur la plenumitan agon, la rezulton.” Kaj ghuste tiu kvara paragrafo koincidas kun la regulo publike donita en 1932, antau la Pariza Universala Kongreso, de la tiama Direktoro de la Gramatika Sekcio, D‑ro Lippmann: “Ne estas malfacile trovi la ghustan formon: ghi rezultas el la simpla konstato de la efektiva dauro de la ago (-ata, se dauranta, -ita, se finita)”. (Oficiala Raportaro, p. 91). Al chi tiu minimuma formulo (se nur sub la dauro oni komprenas ankau la ripetighon) povus ja reduktighi la tuta Zamenhofa uzado. Sed chu nia kolego Lippmann subskribus ghin ankorau nun?
1 Oni povus traduki ankau: transira.
Vitry, la 1an de Oktobro 1967.
...Unu alian gravan problemon pri la pasivaj participoj ni ja elmetis al la esplorado de la Akademio per niaj Cirkuleroj n° 76, 79, 82 kaj 84; sekve de la neakcepto de la proponita Rezolucio, la demando estis laustatute resendita al la Sekcio pri Gramatiko por plua pristudo.
Sed de tiu tempo la Prezidanto ricevis de du grandaj naciaj Asocioj – la franca kaj la germana, de unua faka Asocio de Instruistoj – la germana, kaj fine de la internacia Komitato de UEA rezoluciojn, petantajn de la Akademio rapidan kaj definitivan solvon de tiu demando, kio interalie pruvas, ke la pozicio de la Estraro en la supre cititaj Cirkuleroj respondas al la tre ghenerala opinio de la esperantistaro. La valoro de la motivoj formulitaj en tiuj rezolucioj (kies tekston vi trovos chi-sube) kaj la reprezenta kapablo de ghiaj vochdonintoj devigas nin tuj elmeti denove antau vi la koncernan demandon, ne cedante al la kontraua rezolucio de la Norvega Ligo (15. Majo 1967), kiu “admonas serioze al la Akademio de E‑o ne alpreni decidon en la participa demando por unu el la du interpretoj kaj kontrau la alia, sed lasi la solvon al la natura, libera evoluo de la lingvo”, kun la motivajho, ke “oficiala decido por unu el la du interpretoj povos malhelpi la enkondukon de E‑o kiel facila internacia lingvo en la lernejojn de iuj landoj, kaj ech krei dangheran skismon en nia movado”.
Ni efektive opinias, ke che scienca esplorado kaj objektiva diskutado ne estas konvene paroli pri skismo kaj ke tiaspecaj minacoj ne povas esti utilaj kaj helpaj por trankvila laborado de la Akademio; sed precipe la unuan argumenton ni rigardas refutita de la sinteno de la Esperanto-Unuigho de la Germanaj Instruistoj, kiuj pro sia profesio mem estas pli kompetentaj jughi pri la instruebleco de nia lingvo en ghermanlingvaj landoj, ol la nefakaj norvegaj kongresanoj, kaj kiuj esprimis sian alighon al la Zamenhofa particip-uzado.
Cetere alia grava afero instigas nin urghi la Akademion al rapida kaj definitiva solvo de tiu demando. En somero de la nuna jaro nia kolego E. Vilborg eldonis la unuan numeron de “Interlingvistika cirkulero”, sub la titolo FOKUSO; ghi estas destinita starigi “kontakton intersisteman”, kaj estas senpage sendata al chiuj Akademianoj, “al aliaj eminentaj esperantologoj kaj al kelkaj konataj interlingvistoj reprezentantaj aliajn sistemojn”, krome al la ekspluatataj periodajhoj, i.a. al “Cosmoglotta” kaj al “Rivista de Interlingua”, du gazetoj, kiuj konstante atakas kaj misprezentas nian lingvon. Ne estas kontesteble, ke la tie presita bibliografio kaj la analizo de du novaj projektoj povas utili al interlingvistoj, kaj ke la iniciativo de nia kolego havas sciencan intereson. Sed tiun unuan numeron li inauguris per polemika artikolo “La participa demando ree aktuala”, en kiu li klare elmetas la fakton, ke unu sama frazo Esperanta povas havi unu signifon por atisto kaj alian malsaman por itisto. Sendube kun la plej bonaj intencoj nia kolego tiel metas en la manojn de niaj kontrauuloj plej dangheran batalilon: char chiufoje, kiam niaj propagandistoj provos atingi de iu nacia au internacia instanco enkondukon de Esperanto en iun fakon, instruan au alian, ili de nun frontos anon de Interlingue au de Interlingua, kiu, kun tiu cirkulero en la mano, facile pruvos al la koncernata instanco ke Esperanto ne estas akceptebla kiel internacia lingvo, char ghi malhavas la plej bezonatan klarecon kaj allasas por unu sama frazo du malsamajn sencojn, kio povus okazigi en la diplomatiaj, juraj ktp. tekstoj senrimedajn konfuzojn. Tiun grandan kaj jam de nun minacantan dangheron ni povos eviti sole nur, se ni kapablos respondi al tiuj konkurantoj “Ne, tio plu ne estas vera, char la Akademio decidis!”.
* * * * *
Jen nun la chi-supre aluditaj dokumentoj:
Parizo, la 17‑an de Majo 1967.
Estimataj gesinjoroj Akademianoj,
Kiel oficiala organizajho de la franca esperantistaro ni havas la honoron turni nin al vi, kiel al la plej alta instanco en Esperanto-lingvaj demandoj, por peti de vi oficialan decidon en la sekvanta afero.
Antau nelonge, kaj por certighi pri la klareco de nia lingvo post la konataj participdiskutoj, nia Unuigho submetis al la paralela Asocio en Germanujo kvar testofrazojn, kiujn vi trovos chi-kune.
El nia enketo montrighis, ke la estraro de Germana Esperanto-Asocio sin deklaris nekompetenta por respondi pri la senco de la kvar frazoj kaj, sekve, nekapabla doni oficialan opinion. Ni rimarkigas, ke la diritaj frazoj estas kiel eble plej kompletaj en si mem kaj tre simplaj.
Per letero, ne oficiala, nur privata, la Prezidanto de G.E.A. informis nin, ke li tute ne akordas kun ni pri la senco de la kvar frazoj. La Vic-Prezidanto de GEA skribis, ke ambau sencoj estas ghustaj “depende de tio, chu oni estas atisto au itisto”.
Estas evidente, ke propagandi tian lingvon, en kiu la samaj vortoj ne havas la saman sencon por chiuj, povus farighi – almenau en Francujo – malfacila entrepreno. Pro tio, kaj por orienti nian estontan agadon sur la Esperanta kampo, ni petas vin insiste, ke vi bonvolu diri al ni, kiu el la du sencoj atribueblaj al chiu el la kvar frazoj estas konforma al la lingvouzo kaj kutimo de D‑ro Zamenhof.
Ni estos tre dankaj al vi, se vi bonvolos konigi vian decidon kiel eble plej baldau.
Kun sinceraj salutoj,
R.Llech-Walter, Prezidanto.
Hannover, 16.6.67.
Estimata Sinjoro Profesoro!
La Estraro de Esperanto-Unuigho de Germanaj Instruistoj (EUGI) havas la honoron informi vin, ke ghi akceptis en sia kunsido de la 5.3.1967 Rezolucion, en kiu ghi deklaris sin fidela al la Zamenhofa Esperanto. La tekston de tiu Rezolucio oni povas legi en la maja numero de “Germana Esperanto-Revuo”.
La Estraro de nia Germana Esperanto-Asocio ricevis de siaj francaj kolegoj kvar testofrazojn, kiujn ghi estis petita interpreti. La estraro respondis al la francaj kolegoj, ke ghi estas konvinkita, ke neniu el la organoj de GEA estas kompetenta decidi pri tio.
Char ankau ni opinias, ke ne estas nia tasko fari decidojn en pure lingvaj demandoj, ni turnas nin al la Akademio de Esperanto, kiun ni kredas la sola instanco, kiu povas doni klarecon al la afero. Ni petas vin, ke vi bonvolu komuniki al ni kaj al la Esperanta publiko, kia estas la senco de la kvar testofrazoj. Ni devas aldoni, ke ni ne deziras ricevi la opinion de tiu au alia Akademiano, sed nur la sencon, kiun la frazoj havas lau la Zamenhofa lingvouzo, kiun ni rigardas norma por Esperanto.
Ni kredas, ke, same kiel ni mem, la Esperanta publiko atendas de la Akademio la baldauan decidon en tiu demando.
Ni petas vin, Sinjoro Profesoro, akcepti la esprimon de nia alta estimo.
Por la estraro de EUGI
Heinrich Müller, Prezidanto.
Nürnberg, 20.7.1967.
Estimata s‑ro prof. Waringhien,
La jarchefkunveno de Germana Esperanto-Asocio, kiu okazis pentekoste en Hamburgo, diskutis lau propono de la estraro de la Sarlanda Esperanto-Ligo pri akcepto de rezolucio, en kiu la jarchefkunveno sin deklaru fidela al la Zamenhofa Esperanto.
La jarchefkunveno konstatis kaj decidis, ke ghi ne estas kompetenta decidi pri lingvaj aferoj, kaj komisiis la estraron de GEA transdoni al la Akademio jenan deziron:
“La jarchefkunveno de Germana Esperanto-Asocio esprimas sian deziron, peti la Akademion de Esperanto, science esplori kaj solvi la problemon de pasivaj participoj lau Zamenhof.”
Kun sinceraj salutoj,
D‑ro W. Bormann, Prezidanto,
L. Pickel, Ghenerala Sekretario.
Eltirajho el la Protokolo de la Komitatkunsido, la 4‑an de Augusto 1967 en Roterdamo (chapitro 14, Ghenerala trarigardo):
“La Prezidanto tute apogas la proponon..., ke oni transdonu la aferon de la participoj al la Akademio kun la peto, ke ghi solvu la demandon kiel eble plej baldau. Tiu chi propono estas unuanime akceptita de la Komitato.
“Plue la Prezidanto proponas, ke la Komitato rekomendu al chiuj landaj asocioj ne publikigi en siaj respektivaj organoj kion ajn pri tiu demando, kaj same tiel ke ankau estu farita rekomendo al la gazetoj, kiuj ne apartenas al UEA au al la landaj asocioj au fakaj organizajhoj ne ligitaj al UEA, ke ankau ili respektu tiun rekomendon de la Komitato kaj ne aperigu kion ajn pli pri tiu demando de la participoj. La Komitato akceptas unuanime ankau tiun proponon.”
* * * * *
Konforme al la deziroj tiel esprimitaj, ni komunikas al vi la kvar testofrazojn, petante vin vochdone elekti el la po du proponitaj sencoj tiu, kiu estas konforma al la lingvouzo de D‑ro Zamenhof. Poste, surbaze de la ricevitaj respondoj, ni petos de la Direktoro de la Gramatika Sekcio novan formuladon de la valoro de la pasivaj participoj kaj ghin submetos al via vochdono. Ni esperas, ke en tiuj du vochdonoj chiu Akademiano kuraghos eldiri klare sian opinion, kaj ne rifughos eviteme en facila nerespondeco.
Kun nia altestima saluto,
| G. Waringhien | Prezidanto, |
| P. Neergard | Vicprezidantoj, |
| A. Atanasov | |
| R. Bernard | Sekretario. |
1 - “Ni garantias, ke la domoj detruitaj dum la milito estos rekonstruataj en 1970.”
= Do la garantiantoj estos kvitaj,
A) se en la dauro de 1970 oni komencos kaj daurigos la rekonstruadon de la domoj detruitaj....
B) Nur se en la dauro de 1970 oni finos la rekonstruadon.
2 - “Mi promesas, ke mia shuldo estos pagita la 9‑an de Majo.”
= A) la shuldanto senshuldighos la 9‑an de Majo;
B) la shuldanto senshuldighos plej malfrue la 8‑an de Majo.
3 - “Ni asertas, ke la automobilo de s‑ro X estis efektive riparata la lastan semajnon.”
= A) la lastan semajnon oni efektive okupighis pri la riparado de de la automobilo;
B) la lastan semajnon oni efektive finis la riparadon de la automobilo.
4 - “Via propono estis unuanime akceptita la 3‑an de Junio.”
= A) oni akceptis la proponon la 3‑an de Junio;
B) oni akceptis la proponon antau la 3‑a de Junio.
Vitry, la 23an de Novembro 1967.
... Okaze de la vochdono aranghita en la Cirkulero 90‑a mi ricevis du deklarojn. La unua estis subskribita de kolegoj Jung, Faulhaber kaj Cseh; al tiu deklaro alighis krome kolegoj Støp-Bowitz, Vilborg, kaj “plenkore” Butler. Mi opinias preferinda, pro la digno de nia Akademio, pro respekto al la pasintaj meritoj de ghiaj autoroj kaj pro deziro al la paco, ne reprodukti en oficiala dokumento nek respondi tian pecon. Mi tiom pli bedauras, ke la autoroj komunikis ghin al personoj eksteraj al la Akademio.
La dua deklaro, subskribita de kolegoj Vilborg, Støp-Bowitz kaj Setälä, estas de pli serioza tono. Ghi prezentas kvin chefajn kritikojn: 1° “estas sub la digno de la Akademio transsalti la plej gravan fazon antauan al la decido: la esploradon”, farotan de la Sekcio pri Gramatiko; 2° la elpasho de la Estraro estas “influita de ekster-akademiaj organizajhoj”; 3° la “Zamenhofa Esperanto estas difinita per la Fundamenta Gramatiko”; 4° “Zamenhof atribuis pli da graveco al la Gramatiko ol al la Ekzercaro”; 5° “kiel eblan bazon por interkonsento... ni pli frue proponis la regulon de de Beaufront”.
La respondoj al tiuj kritikoj estas tiel facilaj, ke apenau plenvaloras ilin eldiri. 1° Kiam en Aprilo 1966 la Direktoro de la Gramatika Sekcio prezentis, post enketo daurinta jam de Februaro 1965, projekton de Rezolucio, tiuj samaj kolegoj principe rifuzis partopreni en la vochdonado. Tio estis ja lerta manovro, por igi necesa la absolutan plimulton de chiuj membroj kaj malhelpi la akcepton de rezolucio, kiu ricevis 21 jes kontrau 2 ne kaj 1 sindeteno; sed tio malbone akordighas kun la nuna subita respektego por la laboroj de la Gramatika Sekcio.
Chu la klarigo ne estus, ke tiuj du kontrauaj sintenoj devenas de unu sama taktiko de senfina prokrastado, kiun iniciatis jam en la Sofia kunveno de 1963 kol. Faulhaber, proponante lasi la aferon nedecidita... ghis la venonta jarcento? 2° Vidu en la Statuto la artikolon 13‑an, lastan alineon. 3° Tiu aserto estis jam forjhetita de la Akademio, vidu Cirkuleron 79‑an. 4° Tiun argumenton shajne elpensis s‑ro Kruit, kiu provis uzi ghin por disvastigi la “malsanon tiom-kiom”. Dezirante shpari vian tempon, mi simple resendas la interesatojn al la respondo, kiun mi faris siatempe al tiu sinjoro (Vidu Aldonon A). 5° Pli konforme al la vero estus diri, ke niaj kolegoj proponis la du unuajn alineojn de tiu regulo, farante tiele neakcepteblan kaj arbitran distranchon inter kvar tute egalaj kaj samtipe presitaj paragrafoj. Se eventuale ili shanghis tiun agmanieron kaj pretas nun akcepti tiun regulon en ghia tuteco, ili bonvolu tion nur diri, kaj ni chiuj ghoje tuj interbrakumos en reunuigita anaro!
* * * * *
Kaj nun, jen la rezultoj de la vochdono:
Respondis 37 akademianoj; ne respondis 8 kolegoj: Bokarev, Collinson, Cseh, Hodakowski, Sevak, Söderberg, Solzbacher kaj Wong Kenn.
El tiuj 37 respondintoj:
26 opinias, ke nur la senco A de la kvar testofrazoj estas konforma al la lingvouzo de Zamenhof; ili estas kolegoj: Albault, Ariste, Atanasov, Auld, Bernard, Boulton, Conterno, Domingues, Downes, Gregor, Ghughev, de Hoog, Kalocsay, Lapenna, Mijake, Nakamura, Neergaard, Pumpr, Rakuša, Régulo Pérez, Rossetti, Rotkvič, Sonnenfeld, Szilágyi, Tárkony kaj Waringhien.
1 , kol. Bugge-Paulsen, akceptas nur la sencon B che la kvar frazoj.
2 vochdonis mikse: kol. Haferkorn akceptas la sencon A de la unua kaj tria frazoj kaj la sencon B de la dua kaj kvara frazoj; kol. Lippmann opinias, ke la senco A estas akceptebla che la kvar frazoj, sed ke che la frazo dua la senco povas esti “antau au je, sed plej malfrue je la 9‑a de Majo”, kaj “same kiel 2” che la frazo kvara.
2 vochdonis sindetene: kol. Kawasaki, char “en Esperanto vera pasivo ne ekzistas”, kaj kol. Rosbach, char “la demandoj estas senkoncernaj al la problemo ata-ita” .
fine 6 kolegoj – Butler, Faulhaber, Jung, Setälä, Støp-Bowitz, Vilborg – resendis sian vochdonilon neplenigitan, deklarante, ke “la frazoj estas neklaraj au konfuzaj” (Butler), ke “ilia senco povas varii lau la kunteksto” (Setälä), au ke “la demandoj estas maladekvate formulitaj” (Støp-Bowitz) ktp. Shajnas, ke, blindigite de siaj aprioraj teorioj, al kiuj ili volas perforte adapti la faktojn, niaj kolegoj simple forgesis kaj la metitan demandon, t.e. kiu el la du sencoj estas konforma al la Zamenhofa uzado, kaj la oficialan interpretadon de la Fundamento vochdonitan en Julio 1965. Male, modelon de scienca metodo montras la respondo de nia Akademia korespondanto Broise, kies vochdono ne estis enkalkulita en la chi-supraj ciferoj, sed kiu meritas esti chi tie citita:
Frazo 1, senco A, pro la § 25, 25 de la Fundamenta Ekzercaro: “Mi pensas, ke ghi estos konstruata pli ol tri jarojn”;
Frazo 2, senco A, pro la § 25, 23: “Mia tuta shuldo estos pagita al vi baldau ”;
Frazo 3, senco A, pro la § 25, 21: “Kiam via domo estis konstruata...”;
Frazo 4, senco A, pro la § 12, 19: “Vashington estis naskita la...”.
Cetere, se kelkaj Akademianoj sentus sin ankorau ne plene informitaj pri la afero, mi estas felicha povi nun enmanigi al ili, anekse al chi tiu Cirkulero, studmaterialon* tute objektivan kaj pli solidan ol iaj fantaziaj statistikoj kaj piramidaj jhongloj: ghin disponigis al mi s‑ro W. Wingen, autoro de tre konata kaj bonega lernolibro de Esperanto por la germanlingvanoj. Lin mi dankas pro lia afableco kaj gratulas pro la seriozeco de lia laboro.
* Temas pri kolekto de 102 frazoj, tiritaj el la unuaj tri volumoj de la “Fabeloj de Andersen”: Zamenhof tradukis ilin el la germana traduko, farita de H. Denhardt el la dana originalo. La germanaj kaj Zamenhofaj frazoj estas cititaj paralele: en chiu el ili Zamenhof uzis -ita, dum la atistoj tradukis per –ata. G.W.
IV. Sume: el 45 akademianoj, 37 opini-esprimoj kaj 31 vochdonoj: char tiu lasta cifero superas la du trionojn el 45, la necesa plimulto estas 16. Estas do decidite, per plimulto el 10 vochoj, ke, lau la Fundamenta kaj Zamenhofa lingvouzo, chiu el la kvar testofrazoj havas nur unu sencon, kaj tiu estas la senco A.
Mi kompreneble konigos al la konsultintaj Asocioj la pozitivan rezulton de la nuna vochdono. Sed, char ghi prezentas gheneralan intereson por la esperantistaro, kaj liveras urghe bezonatan rimedon ne nur efike rebati la atakojn de niaj konkurantoj-interlingvistoj, sed ankau definitive forigi chian eblon de dusenceco en gravaj dokumentoj 1 , la Estraro decidis dissendi al la pli gravaj Asocioj, kaj al la gazetaro oficialan komunikajhon, kies tekston vi trovos chi-poste, kiel aldonon B."**
(1) Nia kolego Sonnenfeld jhus komunikis al ni trafan ekzemplon de tia danghero:
“Por prilumi la gravecon de la afero, ni citas el “Heroldo de Esperanto”, n° 14 (1423) de la 16-11-66 la jenan noton:
Tradukdiferencoj en internaciaj traktatoj.
Ne malofte malfacilajhojn en internacia vivo starigas la fakto, ke la tradukoj en traktato kun du au pluraj egale autentikaj tekstoj ne kongruas. Ekzemple en jhusa plendo antau la Europa Konvencio pri Homaj Rajtoj ekestis problemo pri la kompreno de art. 5 de la Europa Konvencio koncerne la liberecon kaj personan sekurecon de la individuo. Lau la angla teksto de la art. 5, akuzito havas rajton je proceso (“is entitled to trial”) en la dauro de laurezona tempo, sed lau la franca teksto la akuzito havas rajton esti prijughita (“d’être jugé”) dum laurezona tempodauro. Alivorte lau la angla teksto sufichas, ke nur komencighis la proceso, sed lau la franca teksto estas necese, ke la koncerna tribunalo jam faris sian verdikton antau la finigho de la menciita periodo. La diferenco inter la du tekstoj kauzis al la Europa Komisiono problemojn de interpretado.
Se en esperanta traduko de la sama teksto oni uzus anstatau “prijughita” la formon “prijughata”, tiam evidente ankau la Esperanta teksto estus ambigua (dubasenca).”
** Vidu Komunikajhon 4
(Eltirajho el “Sennaciulo”, n‑ro de Augusto-Septembro 1955.)
Mia opinio pri la egalvaloreco de la Ekzercaro kaj de la Gramatiko rezultas simple el la Antauparolo al la Fundamento, kiu diras: “La sekvantaj tri verkoj estas rigardataj kiel fundamento de Esperanto: 1° La 16‑regula gramatiko; 2° la “Universala Vortaro”; 3° la “Ekzercaro”. Tiujn chi tri verkojn la autoro de Esperanto rigardadis chiam kiel leghojn por li, kaj malgrau oftaj tentoj kaj delogoj, li neniam permesis al si (almenau konscie) ech la plej malgrandan pekon kontrau chi tiuj leghoj; li esperas, ke pro la bono de nia afero ankau chiuj aliaj esperantistoj chiam rigardados tiujn chi tri verkojn kiel la solan kaj netusheblan fundamenton de Esperanto.” (p. VI); kaj plue: “Chio, kio trovighas en chi tiu libro, devas esti rigardata kiel deviga por chiuj; chio, kio estas kontrau tiu chi libro, devas esti rigardata kiel malbona, se ghi ech apartenus al la plumo de la autoro de Esperanto mem.” (p. VII). Jen klara kaj nedisputebla aserto, kiu faras nenian distingon inter la “tri verkoj”, kaj kiu estis oficiale sankciita de la Unua Kongreso.
La “Lingvaj Respondoj”, male, kiel ajn altvaloraj ili estas, ne apartenas al la oficialaj dokumentoj, sed estas unu el tiuj verkoj, pri kiuj Zamenhof avertis nin, en tiu sama oficiala Antauparolo, ke “chio alia, kion mi verkis au verkos, konsilas, korektas, aprobas, k.t.p. estas nur verkoj privataj, kiujn la esperantistoj... povas rigardadi kiel modela, sed ne kiel deviga” (p. VII).
Jen do, en la principo, du absolute diversaj dokumentoj: unuflanke la plena Fundamento, kiu estas la definitiva “leghdonanto” de nia lingvo, aliflanke kolekto de autoritataj, sed ja privataj konsiloj. Uzi tiun chi duan dokumenton por submini la unuan estas vere kurioza metodo kaj ne tre scienca.
Sed, ech de la citita frazo de Zamenhof k‑do Kruit faras ne ghustan uzon. Se oni atentas efektive ghian chirkautekston, oni tuj rimarkas: 1° ke temas pri kritiko de unu verso el la “Pregho sub la verda Standardo”, t.e. pri teksto antaua al la oficialigo de la Fundamento; 2° ke temas pri tute bagatela punkto, kiu tushas nek la morfologion, nek la sintakson de Esperanto. Jen la du konsideroj, kiuj klarigas la Respondon, kiu tekstas: “La esprimo “reunuigi l’homaron” estas efektive nebona, char apostrofi la artikolon oni povas nur post prepozicio, kiu finighas per vokalo. Sed la neobservado de tiu chi regulo, kiu estis donita ne en la gramatiko, sed nur en la “Ekzercaro”, estas ne eraro, sed nur peko kontrau boneco de la stilo.” Oni nun bone komprenas, ke la distingo farita chi-okaze inter la Gramatiko kaj la Ekzercaro havas ne gheneralan valoron, kiel volas kredigi al ni k‑do Kruit, sed aplikon tute limigitan al la koncerna punkto. La samon certe Zamenhof ne estus dirinta pri reguloj, kiel ekz‑e la akuzativo de direkto post prepozicio, pri la uzo de da, pri la gerundio, pri la nominativigo de la objekta predikativo, kiuj estas formulitaj nur en la “Ekzercaro” (§§ 28, 32, 22, 33, 35). Ech pri la gramatikaj aferoj oni devas havi iom da takto, kaj ne rigardi chiujn regulojn kaj reguletojn same gravaj.
Sed ech pri tiel malgrava punkto, kiel tiu neregula apostrofado, la konkludo de Zamenhof estas tute alia, ol kredigus la fragmenta cito de k‑do Kruit: char la Respondo diras plue: “Sekve en prozo tiu chi regulo devas esti observata, sed en versoj, kie pro “licentia poetica” oni ofte permesas al si deflankighon de la ordinara stilo, la neobservado de la supre donita regulo (au pli ghuste konsilo) ne estas eraro.” Oni vidas, al kio reduktighas la duarangeco, kiun kelkaj atribuas al la reguloj de la Ekzercaro: temas simple pri okazo de “poezia licenco”! Mi tute ne kredas, ke Zamenhof estus montrinta la saman toleremon pri la uzado de tiom... kiom... che la komparativo – kaj ech se mi eraras en mia supozo, chiel k‑do Kruit ne verkadas verse, lau mia scio?
“Per du linioj skribitaj de plej senkulpa homo oni povas pendumigi lin”, diris iam kardinalo Richelieu; kaj tiu komprenis la aferojn.
G. Waringhien.