Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto – N° 9
La sekvanta Raporto estis, en sia primitiva formo, akceptita de la Sekcio pri la Ghenerala Vortaro kaj transdonita de ghia Direktoro al la Prezidanto por submeto al vochdonado de la Akademio; tio estis farita en la Cirkulero N° 78a de la 4a de Junio 1965. La rezultojn registris la Cirkulero N° 81a de la 21a de Januaro 1966:
El la 45 akademianoj respondis 33, t.e. pli ol la du trionoj; la necesa plimulto estis do 17. Vochdonis
| jese 28 | (Albault, Atanasov, Auld, Bernard, Butler, Collinson, Conterno, Domingues, Faulhaber, Gregor, Haferkorn, Hodakowski, de Hoog, Jung, Kalocsay, La Colla, Lapenna, Nakamura, Neergaard, Obruchev, Rakuša, Régulo Pérez, Rosbach, Rotkvič, Setälä, Szilágyi, Vilborg, Waringhien); |
| nee 1 | (Pragano); |
| sindetene 4 | (Bokarev, Kawasaki, Krestanov, Wong Kenn). |
Krome ne respondis 12 (Baghy, Bugge-Paulsen, Cseh, Downes, Isbrucker, Lippmann, Ossaka, Pumpr, Sevak, Söderberg, Solzbacher, Støp-Bowitz).
El tiu vochdonado la Prezidanto tiris jenajn konkludojn:
La teorio de vortfarado, prezentita en la “Konstatoj”, estas en sia principo kaj gheneralaj linioj aprobita de la granda plimulto el la akademianoj. Tamen pluraj lokoj en ghi estas vershajne plibonigeblaj, aliaj estas pli funde diskutindaj. Ni do invitas la kritikantojn kunlabori en la polurado de tiu teksto, sendante siajn kontrauproponojn al la Direktoro, kiu faros pri ili komplementan raporton kun precizaj proponoj de plibonigoj... Ni volonte konsentas, ke la “Konstatoj” estas tro longa kaj kompleksa teksto, por esti oportune oficialigita kaj publikigita en la gazetaro. Tial, sekvante la saghan sugeston de nia kolego Butler kaj en akordo kun la Direktoro de la Sekcio pri la Ghenerala Vortaro, ni proponas al vi rigardi la jhus vochdonitajn “Konstatojn” (post la eventuale enmetotaj plibonigoj kaj ghustigoj) kiel la akceptitan bazon por formulado de koncizaj reguloj de vortfarado kaj ni petas de la Direktoro, ke li, post konsultado de sia Sekcio, proponu al la Akademio tekston de malmultaj simplaj reguloj, en kiujn kondensighu la materialo de la “Konstatoj”.
Sekve de tiuj konkludoj, la Direktoro redaktis tekston de “Rekomendoj”, kiujn aprobis la Sekcio kaj kiujn la Prezidanto prezentis al la vochdonado de la Akademio per la Cirkulero N° 86a de la 16a de Marto 1967. La rezultojn registris la Cirkulero N° 88a de la 20a de Junio 1967 en la Aldono A. 2:
El la 39 tiamaj akademianoj respondis 27, t.e. pli ol la du trionoj: la necesa plimulto estis do 14. Vochdonis
| jese 24 | (Albault, Auld, Bernard, Bokarev, Butler, Collinson, Conterno, Domingues, Faulhaber, Gregor, Haferkorn, de Hoog, Kawasaki, Lapenna, Nakamura, Pumpr, Rakuša, Régulo Pérez, Rosbach, Rotkvič, Söderberg, Szilágyi, Vilborg, Waringhien); |
| mikse 1 | (Downes: ne por la § 6a, jes por la ceteraj); |
| sindetene 2 | (Jung, Wong Kenn). |
Krome ne respondis 12 (Atanasov, Bugge-Paulsen, Cseh, Hodakowski, Kalocsay, Lippmann, Neergaard, Ossaka, Setälä, Sevak, Solzbacher, Støp-Bowitz).
La “Rekomendoj” estis do akceptitaj.
En tiu sama Cirkulero N° 88a, kiel Aldono C, la Direktoro de la Sekcio prezentis la modifojn, kiujn, post ricevo de la petitaj kritikoj kaj post konsulto de la sekcianoj, li redaktis kaj transdonis al la Prezidanto por submeto al la vochdonado de la Akademio.
La rezultojn de tiu vochdonado registris la Cirkulero N° 90a de la 1a de Oktobro 1967.
El la tiamaj 45 akademianoj respondis 36, t.e. pli ol la du trionoj: la necesa plimulto estis do 19. Vochdonis:
| jese 34 | (Albault, Ariste, Atanasov, Auld, Bernard, Bugge-Paulsen, Butler, Conterno, Domingues, Downes, Faulhaber, Gregor, Ghughev, Haferkorn, Hodakowski, de Hoog, Jung, Kalocsay, Kawasaki, Lapenna, Mijake, Nakamura, Pumpr, Rakuša, Régulo Pérez, Rosbach, Rotkvič, Setälä, Solzbacher, Støp-Bowitz, Szilágyi, Tárkony, Vilborg, Waringhien); |
| nee 1 | (Rossetti); |
| sindetene 1 | (Sonnenfeld). |
Krome ne respondis 9 (Bokarev, Boulton, Collinson, Cseh, Lippmann, Neergaard, Sevak, Söderberg, Wong Kenn).
La proponitaj modifoj estis do akceptitaj de granda plimulto. Oni trovos chi-poste la definitivan tekston de la “Konstatoj de la Sekcio” (chapitro IIa) kaj de la “Oficialaj Rekomendoj de la Akademio” (chapitro IIIa).
Sinjoro Prezidanto !
Post la memorindaj laboroj de la fama logikisto COUTURAT, kiu volis trudi al Esperanto aprioran kaj do arbitran strukturon, sed kiu finfine sukcesis nur krei skismon en la internacilingva movado, nia lingvo havis la bonan shancon profiti la laborojn de autenta sciencisto: René de SAUSSURE. Li ne kontentighis per la rimarko, ke la derivreguloj inventitaj de COUTURAT neniel konvenas al Esperanto kaj do ne povas utili kiel kriterio por ghi, sed dum pluraj jaroj li studis la strukturon de la Zamenhofa lingvo kaj fine li povis starigi la bazajn regulojn, al kiuj fakte kaj dekomence obeas la vortfarado.
Liaj chefaj verkoj pri la temo estis:
La logika bazo de la vortfarado en Esperanto (“Sci.Rev.”, Aug. 10);
La construction logique des mots en Espéranto (du eld.: U.E.L., 1910, 84 p. – Kündig, 1910, 84 p. + 8 p.) Tiu verko ricevis la aprobon de ZAMENHOF (O.V., p. 455);
Fundamentaj reguloj de la vort-teorio en Esperanto – Raporto al la Akademio Esperantista, verkita de D‑ro René de Saussure, Prezidanto de la Komisiono pri vortfarado (Bern, 1915). Tiu broshuro post enkonduko donis sur kvar paghoj 16 regulojn (pli ghuste: Difinoj: 1 – 6; Vortanalizo: 7 – 14; Vortsintezo: 15 – 16); la cetero estis dedichita al detalaj klarigoj de diversaj vort-kunmetoj prenitaj el la kunteksto de ekzemplaj frazoj, eltiritaj chefe el la Fundamento kaj el la Fundamenta Krestomatio.
En ekzemplero de tiu tria broshuro mi trovis rozan folieton “Al la membroj de la Lingva Komitato”, lau kiu mi eksciis, ke ZAMENHOF donis en letero sian personan opinion al la autoro, “sed por ne influi la Akademianojn kaj L.K.‑anojn, li deziras, ke oni ne konigu ghin ghis post la decido de la Akademio”. Pro la milito neniam estis decido; sed mi povis retrovi la leteron de ZAMENHOF en artikolo, kiun de SAUSSURE publikigis post la morto de la majstro (“Svisa Espero”, Jun. 17, p. 70‑72; kun faksimilo de la autenta letero), prave opiniante, ke certe la kreinto de la lingvo estas plej kompetenta jughi, kiu el la diversaj teorioj tiam interbatalantaj estas la ghusta. Efektive jen la (elfrancigita) komenco de tiu letero:
“Koncerne viajn “Fundamentaj Reguloj de la Vort-teorio”, mi povas diri al vi, ke en ghi mi trovas nenion malaprobindan. Mi opinias, ke la Akademio povas doni sian aprobon al via broshuro.”
La Akademio okupighis pri la problemo kaj en 1913 akceptis la du unuajn “propoziciojn” de SAUSSURE (1910, 2., p. 73); nome: 1‑e: ...“ke la vortformado en Esperanto estas fondita sur la logika kaj senpera konstruo de chiu aparta vorto kaj ne sur tiel nomitaj reguloj de derivado”... – 2‑e: ke oni observu “la du principojn de neceso kaj de suficho”...
Precipe pro la milito, sed ankau pro diversaj oponantoj (HÖVELER, PANEL,...) kaj la prudenta nerapidemo de la Akademio, kiu opiniis la teorion ne plene matura en sia formo, neniam estis traktitaj la 3 aliaj “propozicioj” de SAUSSURE (1910, 2.), nome kaj chefe: (3): logika ghenerala signifo de la finajhoj kaj egaleco kun la sufiksoj: ul, ajh, ec, ad; (4): klasigo de la radikoj lau la kvin klasoj: ul, ajh, ec, ad, e.
Ankorau malpli estis traktitaj la 16 “Fundamentaj reguloj de la Vortteorio” (1915), en kiuj de SAUSSURE iom pli ellaboris sian teorion kaj ech skizis la chefajn regulojn de la vortfarado.
Inter la du mondmilitoj oni disputis chefe pri la kerno de la teorio: chu estas konvene klasi la radikojn en tri grandaj kategorioj, au ne? – Sed evidentas, ke tiu klasigo havas valoron, nur se ghi ebligas klarigi la mekanismon de la vortfarado: vortklasigo kaj vortfarado formas unu nedisigeblan tuton kaj la ghusteco de la premisoj (la vortkategorieco) estas plej bone demonstrita per la deduktitaj konsekvencoj: per la fakto, ke la tuta teorio kapablas maksimume pravigi la vortformojn, kiuj kreighis kaj estas uzataj de la komenco ghis nun. Ja restas esceptaj kazoj, kiujn oni akceptu pro la tradicio; sed ili ne povas endangherigi la teorion.
Tre instrua pri la historio de la demando ghis 1930 estas la broshuro Pri la vortfarado en Esperanto de J. R. G. ISBRUCKER (“Of. Bult. Akademio”, 1959 – Represo el: “Esperantologio”, II. 12-36, 1959).
Estis la merito de nia eminenta Kolego KALOCSAY plene ellabori tiun teorion (en: Lingvo, Stilo, Formo. Literatura Mondo, 1931. 143 p.; kaj poste en: Plena Gramatiko kunlabore kun G.WARINGHIEN). SAUSSURE serchadis la ghustan vojon kaj devis argumenti unue kontrau COUTURAT kaj pli poste kontrau la internaj oponantoj al lia teorio. KALOCSAY feliche povis flanke lasi tiajn zorgojn, kaj prosperis al li elchizi novan formon de la sama teorio, klaran kaj spirito-kontentigan, senbalastigitan je chiuj flankaj konsideroj. Liaj distingoj de la rekta kaj de la inversa vortefikoj estas, interalie, notindaj.
Nun, ni estas en tia stato, ke ni posedas elprovitan teorion, kiu fidele klarigas, kiel estas formitaj – kaj plu chiutage formataj – la vortoj uzataj de Zamenhof kaj de la bonaj autoroj. Plie chiuj nunaj uzantoj de la lingvo, se nur ili korekte lernis ghin, skribe au parole formas la vortojn lau la principoj de tiu teorio, ech se ili ne studis aparte tiujn chi. Kaj tie chi oni ne povus tro emfazi, ke ne temas, kiel che COUTURAT, pri reguloj arbitre elpensitaj, lau iuj “logikaj” modliloj, sed tute male, ke temas pri konstatoj, pri reguloj science ekstraktitaj el la lingvo mem, kia oni ghin uzas skribe kaj parole.
Ni opinias, ke post la dua mondmilito ech ne unu sola vocho levighis kontrau tiun teorion en ties tuto. Sed ja levighis aliaj vochoj, ke la Akademio devus finfine ghin aprobi! Aliparte, kelkaj autoroj ja diskutis iujn detalpunktojn, sed konforme al la gheneralaj linioj de la teorio (1). Vershajne ankorau eblos fajli detaletojn, fiksi la karakteron de kelkaj radikoj (iam STOJAN asertis: ducento) ktp... Sed chefa punkto estas jena: la probablecon, ke oni starigos novan teorion, ni povas konsideri nula, char necesus, ke la nova kapablu klarigi almenau tiel multe kaj tiel funde kaj esence kiel la ghisnuna: ghi povus esti nura parafrazo.
(1) Ni citu i.a.:
. GREGOR. Kion la U.V. vere instruas pri la gramatika karaktero de la E‑aj radikoj? (en “La fontoj de E‑o, kaj du notoj pri la U.V.” – Depresajho el Sci. Rev., 9, p. 92/115, 24 p.)
. de HOOG. La senpera verbigo de adjektivoj. K.U.N.E., Den Haag (1956?) 32 p.
ŰSTER. La oficiala radikaro kun enkonduko kaj notoj. E‑o Verlag Ellersiek und Borel. Berlin, Dresden, 1923. XVI + 70 p.
Tial ni konvinkighis, ke estas tempo por la Akademio aprobi tiun teorion, kaj en la nomo de la Sekcio pri la Ghenerala Vortaro mi petas vin, kara Prezidanto, submeti al la vochdonado de niaj Kolegoj jenan tekston de Konstatoj de la Sekcio, kiu poste estus publikigebla; ghi resumas en harmonian tuton de 17 paragrafoj la chefajn liniojn de nia vortfarado: ekde la vortkategorieco ghis la principo de neceso kaj suficho. – Komence de la jaro mi verkis unuan tekston por tiuj Konstatoj kaj nia Kolego K. KALOCSAY bonvolis honori nin per sia kunlaboro, plene reverkante tiun unuan tekston; shajnas al mi, ke nun ni apenau povus ricevi pli kompetentan kaj pli eminentan prezenton de tiu teorio: tiun lastan tekston bonvole legu chi-poste.
Kun altestimaj salutoj,
D‑ro A. ALBAULT,
Direktoro de la Sekcio pri la Ghenerala Vortaro.
I. NI KONSTATAS, ke en la kvinlingva Universala Vortaro de la “Fundamento de Esperanto” la Esperantaj vortoj estas prezentitaj sen finajho kiel nudaj radikoj kaj estas tradukitaj en la naciajn lingvojn parte per substantivo, parte per adjektivo, parte per infinitivo de verbo. Lau tio do oni povas distingi tri grandajn kategoriojn de radikoj: substantive tradukitajn, adjektive tradukitajn kaj infinitive (verbe) tradukitajn. Char lau la sama Vortaro la substantivecon markas la finajho -o , la adjektivecon la finajho -a kaj la verbo-reprezentan infinitivon la finajho -i , tiujn tri kategoriojn oni povas nomi O-radikoj, A-radikoj kaj I-radikoj kaj signi per O-, A- kaj I-.
RIM. Krome ekzistas ankau adverbe tradukitaj radikoj (E-radikoj) kaj aliaj elementoj, kiuj ne estas finajhbezonaj (numeraloj, pronomoj, tabelvortoj, primitivaj adverboj, prepozicioj, konjunkcioj, partikuloj, interjekcioj). Chiuj chi tamen au ne havas signifon en la vortfarado, au estas klaseblaj en iun el la tri grandaj kategorioj, au postulas specialan konsideron.
II. NI KONSTATAS, ke lau la Fundamenta Gramatiko la finajhoj “estas rigardataj ankau kiel memstaraj vortoj” (R. 11). Tio tamen ne signifas, ke ili estas uzataj kiel memstaraj vortoj, char tiaj provoj sporadaj (ekz‑e “la mastro as fore” au “l’ o necesa” au “a birdo”) ghis nun ne estis imitataj; tio signifas nur, ke ili povas funkcii kiel substantiviga, adjektiviga au verbiga elementoj (sufiksoj). Efektive, el la tri kategorioj de radikoj (O-, A-, I-) kaj el la tri finajhoj (-o, -a, -i) oni povas fari nau kombinajhojn: O + o, O + a, O + i; A + a, A + o, A + i; I + i, I + o, I + a). Ekzemple oleo, olea, olei; avida, avido, avidi; skribi, skribo, skriba.
III. NI KONSTATAS, ke en la “Fundamento de Esperanto” ne trovighas regulo, kiu malpermesus, ke iun ajn finajhon oni uzu kun iu ajn radiko; la sola kondicho de la uzebleco estas, ke la formita vorto havu ian sencon.
IV. NI KONSTATAS, ke, kiam la kategorio de la radiko estas identa kun la karaktero de la finajho (O + o, A + a, I + i), la finajhoj havas ja gramatikan signifon, char ili signas la singularon kaj la nominativan kazon, au la infinitivon, sed ili ne havas vortfaran, char la vortoj formitaj per ili havas la saman tradukon, kiel la nuda radiko en la Universala Vortaro. Oni povas do diri, ke la finajhoj tiaokaze estas pleonasmaj el la vidpunkto de la vortfarado. Tiu pleonasmeco signifas, ke ne nur la finajhoj markas la signifo-kategorion substantivan, adjektivan au verban, sed ke ankau la substantiva, adjektiva au verba traduko de la radikoj en la Universala Vortaro markas ties signifo-kategorion substantivan, adjektivan au verban. La O‑radikojn oni do povas nomi substantivaj, la A‑radikojn adjektivaj, la I‑radikojn verbaj.
V. NI KONSTATAS,
A) ke la substantive tradukitaj radikoj (= O‑radikoj, substantivaj radikoj) havas tre diversajn sencojn: ili signifas ekz‑e individuojn (persono, infano, viro), profesiulojn (tajloro, profesoro, barbiro), familianojn (filo, edzo, onklo), bestojn (leono, kankro, vermo), plantojn (kverko, lilio, fungo), lokojn (hejmo, urbo, lando), instrumentojn (violono, martelo, broso), materialojn (oro, metalo, shtono), sciencojn (fiziko, matematiko, logiko), nociojn (ideo, eklezio, poezio), ktp. ktp., sed ili havas la komunan karakterizajhon, ke
1. kun la o‑finajho ili havas la sencon donitan en la Universala Vortaro;
2. kun la a‑finajho ili povas havi tri signifojn: a) identa al la radiko (regha persono); b) karakterizata de la kvalito de la radiko (regha sinteno); c) rilata au apartena al la radiko (regha palaco). Alivorte: O + a povas esti: a) O‑identa, b) O‑kvalita, c) O‑rilata au O‑apartena;
3. kun la i‑finajho ili havas la sencon: agi au stati kiel la radiko (tajlori, gasti), au agi per la radiko (marteli), au agi karakterizate de la radiko (ondi, nesti). Alivorte: O + i = manifestighi (agi au stati) O + e.
B) ke la adjektive tradukitaj radikoj (= A‑radikoj, adjektivaj radikoj)
1. kun la pleonasma a‑finajho havas la sencon donitan en la Universala Vortaro;
2. kun la o‑finajho ili signas la nomon de la kvalito donita en la Universala Vortaro (la bono, la belo) au la konkretan manifestighon de la respektiva kvalito (la forto, la varmo);
3. kun la i‑finajho ili signifas: manifestighi (stati au efiki) karakterizate de la radiko (rapidi, verdi, sani).
C) ke la infinitive tradukitaj radikoj (= I‑radikoj, verbaj radikoj)
1. kun la i‑finajho havas la sencon donitan en la Universala Vortaro;
2. kun la o‑finajho ili signas la nomon de la ago donita en la Universala Vortaro, ago konsiderata kiel fakto kaj kune kun sia konkreta manifestigho au rezulto (promeno, flego, parolo; altaj konstruoj, sigelita skribo, rompita baro);
3. la a‑finajho lausence gluighas ne senpere al la verba radiko, sed al ties substantivigita formo, do I+a = I+o+a. La senco de la a‑finajha verbradiko, tiel same kiel che la a‑finajhaj substantivradikoj, povas esti: a) identa kun la ago (ama sento, detrua ago); b) havanta la agon kiel kvaliton (ama koro, detrua vento); c) rilata au apartena al la ago (ama letero, detrua intenco). Alivorte: I + a povas esti: a) I + o‑identa, b) I + o‑kvalita, c) I + o‑rilata au I + o‑apartena.
VI. NI KONSTATAS, ke pri la granda plimulto de la radikoj estas per si mem evidente, al kiu kategorio ili apartenas. Tiu kategorio, cetere, estas aludita en la Universala Vortaro (uv), Oficialaj Aldonoj (oa) kaj en la bonaj vortaroj.
Tamen ni konstatas, ke tiuj verkoj principe ne estis verkitaj kun la intenco montri la signifo-kategoriojn, kaj tial en pluraj okazoj oni devas esplori la Zamenhofan lingvuzon kaj la lingvuzon de bonaj autoroj por konstati la kategoriecon, char okazis, ke elementoj transiris el unu kategorio en alian.
Ekz‑e: flori (uv), floro (uv) estas O‑kategoria, char flori = manifestighi flore (t.e. produkti florojn).
firma (uv) (= solida) kaj firmo (uv) (= komerca societo) efektive estas du radikoj homonimaj: firma estas A‑kategoria, firmo estas O‑kategoria.
piki (uv) (per pinto) estas I‑kategoria, sed piko (uv) (ludkarta figuro) estas O‑kategoria.
planti (uv), (plantisto, plantado, ...) origine estis I‑kategoria; planto en la fruaj tempoj simple ne estis uzata. Ghia ekuzo kun la signifo de kreskajho transportis la radikon al la O‑kategorio; la ceteraj kunmetajhoj ne modifighis.
VII. NI KONSTATAS, ke la elementojn, krom la radikoj, chu pro ilia reala signifo-kategorio (afiksoidoj), chu pro la funkcioj, kiujn ili ekhavas en efektivaj kunmetoj, oni povas praktike klasi jene:
En la O‑kategorio: la finajhon -o, sufiksoidojn: ad, ajh, ec, ul; an, ar, ej, er, estr, id, il, in, ing, ism, ist, uj; obl, on, op;
En la A‑kategorio: la finajhon -a kaj la parencan -e (kiu estas propre adjektivo kun alia gramatika rolo), la adverbe tradukitajn radikojn au E‑radikojn (el la sama kauzo), la prefiksoidojn: dis, ek, for, mis, re; la sufiksoidojn: ebl, em, end, ind; la primitivajn (nesimetriajn kaj au‑finajhajn) adverbojn; la prepoziciojn, la interjekcion fi;
En la I‑kategorio: la finajhon -i (kaj la parencajn -as, -is, -os, -us, -u); la afiksoidojn: ig, igh; la prepozicion per; la interjekcion ve.
Eksterkategorie staras:
1. chiuj elementoj, kiuj ghenerale ne formas kunmetajhojn: la artikolo la, la partikulo chi, interjekcioj, konjunkcioj;
2. la elementoj obeantaj specialajn regulojn:
a) la numeraloj estas du-kategoriaj: jen O‑kategoriaj; du plus du estas kvar, jen A‑kategoriaj: du birdoj. La a‑finajho che ili servas formi vicmontran numeralon kaj tial ghi konservighas che ties pluformado (unuaeco); la substantivan karakteron oni povas plifortigi per la o‑finajho (unuo, cento); tamen che la a‑finajha pluformado tiu o‑finajho ne konservighas, sed estas anstatauata de la sufikso -op- (unuopa, centopa);
b) che la participoj la o‑finajho neniam formas la nomon de abstrakta koncepto au kvalito, sed la nomon de estulo au de ajho, kiu faras – respektive suferas – la agon difinitan de la radiko: ghenerale temas pri persono (amanto, konato). Chi tie do la a‑finajha kaj la o‑finajha formoj estas sendependaj unu de la alia.
c) la pronomoj personaj estas kvazau apartaj substantivoj, en kiuj la o‑finajho ne estas esprimita: mi(o), mi(o)n, mi‑a.
d) la du kares-sufiksoj (chj, nj) apenau estas uzataj memstare; se tamen jes, ili havas substantivan karakteron (mia njo, njo‑knabo).
e) la elemento um estas plurkaraktera: jen substantiva (bushumo), jen adjektiva (proksimuma), jen verba (krucumi).
VIII. NI KONSTATIS,
1. ke post adjektivaj radikoj la o‑finajho signas la nomon de la kvalito esprimata de la radiko au ties konkretan manifestighon. Tiu konkreta manifestigho povas esti konkretajho (malfaciloj, malagrabloj), kvalito de iu au de io (belo de virino, malfacilo de tasko), au ech individuo (mia kara, mia belo Z). Tiun komunan au resuman formon, tamen, oni uzas nur escepte, precipe en la poezio. Ordinare oni distingas la diversajn specojn de manifestighoj per la t.n. kategorio-sufiksoj (ajho, eco, ulo). La simpla o‑finajha formo signifas la respektivan kvaliton kutime nur kiel abstraktan nocion (la belo, la bono) au fizikan nocion (la varmo, la forto). La konkretan manifestighon indikas -ajho (malfacilajhoj, malagrablajhoj, belajhoj, bonajhoj), la kvaliton de iu au de io indikas -eco (ies beleco, boneco, forteco; malfacileco de tasko). La individuan manifestighon signas -ulo (belulo, bonulo, fortulo).
2. ke post verbaj radikoj la o‑finajho signas la nomon de la respektiva ago konsiderata kiel fakto kaj kune kun sia konkreta manifestigho au rezulto (konstruo, skribo, danco, kanto; altaj konstruoj, sigelita skribo, folklora danco, populara kanto). Sed se oni konsideras la agon en ties farigho, la agon evoluantan en sia dauro, oni uzas kunmetajhon per -ado (konstruado, skribado, dancado, kantado); aliflanke, se oni volas konsideri la konkretan manifestighon au la rezulton sed ne plu la agon mem, oni uzas kunmetajhon per ajho (konstruajho, skribajho).
IX. NI KONSTATIS, ke el la substantivradikaj substantivoj (O + o), oni povas finajhe formi kvalit-sencan adjektivon (O + a); ekz‑e: homa sento, edza vivo, hejma atmosfero. Por signi la nomon de tiuj kvalitoj, oni devus krochi al la a‑finajho la o‑finajhon: *homao, *edzao, *hejmao. Anstatau tio oni uzas la kategorio-sufikson -eco: homeco, edzeco, hejmeco. Lau chi tio do: eco = aO‑o.
Ni konstatis ankau, ke el ne‑verbradikaj substantivoj (O + o, A + o) oni povas formi finajhe verbojn (agenti, genui, verdi, rapidi, utili). Por esprimi la nomon de chi tiuj agoj, oni devus krochi la o‑finajhon al la i‑finajho (*agentio, *genuio, *verdio, *rapidio, *utilio). Anstatau tio oni uzas la kategorio-sufikson -ado: agentado, verdado, genuado, utilado, rapidado. Lau chi tio do: ado = iO‑o.
X. RILATE al la vortkunmeto, la Fundamenta Gramatiko diras: “Vortoj kunmetitaj estas formataj per simpla kunigo de la vortoj (la chefa vorto staras en la fino)” (R. 11). Ni konstatas, ke tiu chi regulo koncernas ankau la t.n. sufiksojn, escepte de eta, ega kaj acha, kiuj, kvankam starantaj en la fino de la kunmeto, ne estas “chefaj vortoj”, sed sole modifas (grandigas, malgrandigas, achigas) la sencon de la antaua radiko. Oni povas ilin nomi veraj sufiksoj, au deriviloj, au modifiloj.
Krom en la vortoj kun chi tiuj modifiloj, ne validas la Fundamenta regulo de la vortkunmeto en la t.n. vortapudmetoj, en kiuj du vortoj de sama signifo-kategorio estas simple apudmetitaj, ne estante suborditaj unu al la alia; ordinare ambau vortoj konservas sian finajhon kaj ili estas ligitaj per streketo. Tiaj povas esti du substantivoj: majstro‑oratoro, soldato‑kamarado, membro‑abonanto; du, ech tri adjektivoj: surda‑muta, rugha‑blanka‑blua standardo; du adverboj: vole‑nevole, trafe‑maltrafe, pli‑malpli, iele‑tiele. Tia apudmeto estas signifa precipe per tio, ke tiel ligighas la kategorio-sufiksoj (Vd. §VIII: -ajho, -eco, -ulo), kaj plie: vir-, chef- kaj -ino.
En la ceteraj kunmetoj, la chefa vorto, kiu staras en la fino, subordigas al si la elementon starantan antau ghi. La chefan vorton oni povas nomi chefelemento kaj la vorton starantan antaue flankelemento. Ekzemple, en la vortkunmeto vaporshipo la chefelemento estas shipo kaj la flankelemento estas vapor(o).
Ni konstatas, ke la chefelemento vortigas la antauan elementon (la flankelementon), lau jenaj reguloj de la “rekta vortefiko”.
A) Substantiva chefelemento (t.e. ia‑ajn‑kategoria o‑finajha radiko staranta en la fino) substantivigas la ia‑ajn‑kategorian flankelementon, t.e. krochas al ghi manifeste au latente la o‑finajhon. La rilato inter la du elementoj estas esprimebla per la prepozicio de, kiu estas anstatauigebla ankau per alia, pli preciza prepozicio. Ekz‑e: homkoro = homo‑koro = koro de homo; varmenergio = varmo‑energio = energio de varmo; skribmashino = skribo‑mashino = mashino por skribo; kuraghprovo = kuragho‑provo = provo de au pri kuragho; libertempo = libero‑tempo = tempo de libero.
B) Adjektiva chefelemento substantivigas la antauan flankelementon, t.e. krochas al ghi manifeste au latente la o‑finajhon. La interelementa rilato estas esprimebla per la prepozicio je, kiu estas anstatauigebla ankau per alia, pli preciza prepozicio. Ekz‑e: herbricha = herbo‑richa = richa je herbo; varmplena = varmo‑plena = plena de varmo; servpreta = servo‑preta = preta por servo; florsimila = floro‑simila = simila al floro; komunutila = komuno‑utila = utila al komuno.
C) Verba chefelemento povas efiki al sia flankelemento trimaniere:
1. substantivige; la interelementan rilaton esprimas la prepozicio per. Ekz‑e.: martelbati = martelo‑bati = bati per martelo; pafmurdi = pafo‑murdi = murdi per pafo;
2. adjektivige, farante ghin, lau la formo, sia predikata adjektivo, lau la senco, rezulta adjekto: rughpentri = pentri rugha; purlavi = lavi pura; sanigi = igi sana;
3. adverbige, farante ghin manier-adjekto; tiu chi efiko, tamen, estas escepta che adjektivradika flankelemento (ekz‑e: bonfarti) kaj validighas precipe, kiam la flankelemento estas verba prefikso (disstarti, ekiri, foresti, misuzi, revidi) au prefikse uzata prepozicio (chirkaurigardi, ghisatendi, intershanghi, kontraukuri, trakuri).
Tiuj reguloj A, B, C estas la bazaj reguloj de la vortkunmeto en Esperanto.
RESUME: la interelementa rilato inter la elementoj de kunmetita vorto ghenerale estas tia, ke la flankelemento rilatas al la chefelemento kiel substantivo antauata de prepozicio: varmenergio = energio de varmo, servpreta = preta je servo, pafmurdi = murdi per pafo. Krome, la flankelemento de verba chefelemento povas esti predikata adjektivo kun senco de rezultadjekto: purigi = igi pura, kaj ankau manier-adjekto adverba, sed prefere nur, se la flankelemento estas adverba au prepozicia prefikso: revidi, chirkauflugi.
Ghenerale nekorektaj estas tiuj kunmetoj, en kiuj la flankelemento estas adjektiva epiteto de la chefelemento (dikonklo, belbirdo, bonprofesoro, diligentstudento, ks.). Evitindaj estas ankau tiuj kunmetoj, en kiuj la adjektivradika flankelemento rilatas al la verba chefelemento kiel adverba manier-adjekto (bonlerni, beldanci, precizkalkuli, ks.)
Kelkaj uzataj tiaj kunmetoj, nerespondaj al la bazaj reguloj, estas esceptoj kaj ne pravigas aliajn similajn kunmetojn; ekz‑e: dikfingro ne pravigas la vortojn dikonklo au dikporko; nek junedzino pravigas la vortojn: junamiko au junfraulino.
Aliajn shajnajn esceptojn klarigas la pluformado de la regulaj kunmetoj (Vd. § XI), la vortliga funkcio de la finajhoj (Vd. § XII, XIII) kaj la inversa vortefiko (Vd. § XIV, XV).
XI. NI KONSTATAS, ke la vortkunmetoj faritaj lau la bazaj reguloj estas pluformeblaj per finajhoj; tiam la finajho sendependighas de la chefelemento kaj rilatas al la tuta kunmeto. Ekz‑e: urbdoma = urbo‑domo‑a; domkonstrua = domo‑konstruo‑a; leterskribi = letero‑skribo‑i = i per leterskribo. Tiaj pluformitaj vortoj ne estas analizeblaj lau la bazaj reguloj (domo je urbo, au skribi per letero, skribi letere, skribi letera), char tiamaniere ili ne havas sencon. Oni devas serchi ilian bazan formon: urbodomo, domkonstruo, kaj al tiu rilatigi la memstaran finajhon.
XII. NI KONSTATIS en la § IX., ke ghenerale oni ne povas fari vortkunmeton el substantivo kaj el ties adjektiva epiteto. Tamen memstara a‑finajho povas efiki per interkrochado de tiaj du elementoj, farante el ili unu adjektivan vortkunmeton: facilanima = (facila animo)‑a, bluokula = (blua okulo)‑a, nigrahara = (nigra haro)‑a, larghashultra = (largha shultro)‑a, samidea = (sama ideo)‑a. Kompreneble, ankau chi tiuj vortkunmetoj ne estas analizeblaj lau la bazaj vortkunmetaj reguloj; krom chi tio ilin rekonigas, ke kun la o‑finajho ili donas kontrauregulan adjektivo-substantivan kunmeton (facilanimo, bluokulo, nigraharo ktp).
En chi tiuj kunmetoj, el la strukturo de la vortoj sekvas, ke la finajho de la adjektiva elemento devas esti -a kaj neniel -e: do nigranaza, larghashultra, char ne temas pri la adverba epiteto de adjektivo (naza, shultra) sed pri adjektiva epiteto de substantivo (nazo, shultro).
Kiel la memstara finajho, tiel same ankau sufiks(oid)oj povas efiki per interkrochado de la substantivo kun ties adjektiva epiteto: facilanimeco = (facila animo)‑eco, bluokuleco = (blua okulo)‑eco, nigraharulo = (nigra haro)‑ulo; larghashultrulo = (largha shultro)‑ulo, samideano = (sama ideo)‑ano.
XIII. NI KONSTATAS, ke la memstara finajho povas efiki per interkrochado ankau de substantivo kun prepozicio: chirkauurba = (chirkau urbo)‑a, eksterlanda = (ekster lando)‑a, transmara = (trans maro)‑a, senkora = (sen koro)‑a.
Kiel la memstara finajho, tiel same ankau sufiks(oid)oj povas efiki per interkrochado de la substantivo kun ties prepozicio: eksterlandano = (ekster lando)‑ano, senkorulo = (sen koro)‑ulo.
En la kazoj sub § XI., XII. kaj XIII. la vortkunmetoj estas trielementaj: ili konsistas el chefelemento, kiu estas finajho au sufiks(oid)o kaj el duobla flankelemento, el kiuj la dekstra estas substantiva kaj la maldekstra estas adjektivo au prepozicio.
Ni konstatas, ke che duobla flankelemento ties du elementoj povas interrilati lau la vortkunmetaj reguloj: urbodoma = (domo de urbo)‑a, domkonstrua = (konstruo de domo)‑a, kaj ankau lau la sintaksaj reguloj, do adjektiva epiteto au prepozicio kun substantivo: nigrahara = (nigra haro)‑a, senkora = (sen koro)‑a.
XIV. NI KONSTATAS, ke che duobla flankelemento ne nur la dekstra elemento povas difini la vortkarakteron de la maldekstra elemento (ekz‑e: skribmashina = skribo‑mashino‑a), sed ankau la maldekstra elemento povas efiki al la dekstra, difinante ties vortkarakteron. Adjektiva au prepozicia maldekstra elemento efikas substantivige: grandkuragha = (granda kuragho)‑a = karakterizita de granda kuragho; palblua = (pala bluo)‑a; helverda = (hela verdo)‑a; senforta = (sen forto)‑a; senutila = (sen utilo)‑a; senpova = (sen povo)‑a; senduba = (sen dubo)‑a. Verba prefikso kiel maldekstra elemento efikas verbige: reformo = re‑formi‑o; ekmartelo = ek‑marteli‑o. Tio estas la “inversa vortefiko”.
XV. NI KONSTATAS, ke per la inversa vortefiko povas estighi plurala au substantiva senco de elemento, kaj per tio la finajho povas roli kiel memstara. Ekz‑e, en triangulo “tri” sence pluraligas la elementon “angulo” kaj memstarigas la o‑finajhon lau la strukturo: (tri anguloj)‑o = triangulajho. Tiel same: senforto = (sen forto)‑o = senforteco; senpovo = (sen povo)‑o = senpoveco. Tiujn formojn oni nomas “strechitaj formoj”.
XVI. NI KONSTATAS, ke ekzistas vortkunmetoj ankau kun triobla flankelemento, kiu povas esti:
1. prepozicio + substantivo interkrochitaj per la a‑finajho: enlitighi = enlita‑ighi = (en lito)‑a‑ighi; altablighi = altabla‑ighi = (al tablo)‑a‑ighi; elselighi = elsela‑ighi = (el selo)‑a‑ighi. En tiuj kunmetoj anstatau la prepozicioj che au apud oni uzas al kaj anstatau ekster oni uzas el.
2. du substantivoj interkrochitaj per prepozicio: vizaghaltere = (vizagho al tero)‑e, vidalvide = (vido al vido)‑e; korpsurkorpa = (korpo sur korpo)‑a.
XVII. NI KONSTATAS, ke la vortfarado obeas al jenaj reguloj de neceso kaj suficho:
En la konstruon de la vorto oni devas enkonduki chiujn elementojn, kiuj necesas, sed ne pli ol kiom sufichas, por elvoki klare kaj plene la ideon reprezentotan.
La faktoroj, kiujn oni konsideras che la neceso kaj suficho, povas kushi ankau ekster la vorto, en la kunteksto. Helpe de ghi oni povas uzi t.n. resumajn formojn anstatau la ekzaktaj.
La Akademio de Esperanto,
aprobe konsiderinte la “Konstatojn
de la Sekcio pri la Ghenerala Vortaro”,
rekomendas, ke
oni atentu jenajn principojn de vortfarado,
kiuj rezultas el la analizo de la
konstanta uzado de la lingvo.
§ 1.– La tri chefaj finajhoj -o, -a, -i, kune kun siaj signifoj, difinas tri chefajn signifo-kategoriojn, al kiuj apartenas almenau chiu negramatika radiko; nome, la substantivan signifo-kategorion (ekz‑e: arb‑o, hom‑o, ide‑o), la adjektivan signifo-kategorion (ekz‑e: grand‑a, bel‑a, laut‑a), kaj la verban signifo-kategorion (ekz‑e: kur‑i, sid‑i, pens‑i).
§ 2.– La finajhoj havas duoblan funkcion, gramatikan kaj vortfaran. Rilate la vortfaradon, oni devas distingi du okazojn: en la unua, la finajho trovighas post unu radiko de la sama kategorio kaj sekve aldonas nenian signifon en la vorto (ekz‑e: patro, egala, ami); en la dua okazo, la finajho trovighas post unu radiko de alia kategorio kaj tiam ghi aldonas al tiu radiko sian signifon (ekz‑e: patra, egali, amo).
Tiu signifo che la tri chefaj finajhoj povas esti resumita jene:
-o: tio, kio estas.
-a: kiu havas la econ de.
-i: manifestighi per.
§ 3.– Pli precize,
1) kun radiko de adjektiva kategorio la finajho -o havas la signifon de kvalito kaj konkreta manifestigho de tiu kvalito; ekz‑e: la belo, la rugho, la eblo. Kontraste, ajh montras la nuran konkretan manifestighon, dum ec montras nur la kvaliton; ekz‑e: belajho, beleco.
2) kun radiko de verba kategorio la finajho -o havas la signifon de ago kaj konkreta manifestigho au rezulto de tiu ago; ekz‑e: la kuro, la danco, la konstruo. Kontraste, ajh montras ion konkretan estigitan de la ago, dum ad havas la signifon de ago konsiderata en sia dauro; ekz‑e: la dancado, la konstruado, la konstruajho.
§ 4.– En unu aparta speco de kunmetajhoj la lasta vorto estas la chefa kaj ghia radiko difinas la signifo-kategorion de la tuto; ekz‑e: tritikkampo estas kampo; vaporship- (en: vaporshipo, vaporshipa, vaporshipe,...) estas substantiv-kategoria, same kiel shipo; varmrugha estas rugha; martelbati estas bati.
Se la lasta vorto estas substantiv-kategoria au adjektiv-kategoria, ghi donas al la antaua vorto signifon substantivan; ekz‑e: varmrugha = rugha pro varmo; prespreta = preta por preso; aminda = inda je amo.
Se la lasta vorto estas verbo-kategoria, la antaua vorto ricevas au signifon adjektivan (ekz‑e: rughpentri = pentri rugha; sanigi = igi sana), au signifon adverban (ekz‑e: martelbati = bati martele (per martelo); bonfarti = bone farti).
En tiu speco de kunmetajhoj la finajhoj estas intershangheblaj kaj aldonas sian signifon en la sama maniero kiel en la unuradikaj vortoj; ekz‑e: vaporshipo, vaporshipa kompanio (same kiel: shipo, shipa); martelbati, martelbato, martelbate.
§ 5.– En alia aparta speco de kunmetajhoj – ne kompreneblaj lau la antaua paragrafo – la finajho mem estas la chefa vorto kaj difinas la signifo-kategorion de la tuto; ghi sekve ne estas intershanghebla kun alia finajho.
Se la radikoj de tia kunmetajho apartenas al la tri chefaj signifo-kategorioj, la unua ghenerale havas, au eventuale akiras, signifon de adjektivo, kaj la dua – de substantivo; ekz‑e: bluokula, grandkuragha, samidea = karakterizita per blua okulo, per granda kuragho, per sama ideo.
Se la unua radiko estas prepozicio au numeralo, ghi eventuale trudas substantivan signifon al la dua; ekz‑e: senutila = kiu estas sen utilo; triangulo = tio, kio estas tri anguloj; triangula = karakterizita per tri anguloj.
Por formi derivajhojn de tiuj kunmetajhoj, oni estas devigata uzi sufiksojn ; ekz‑e: bluokuleco, samideano, senutileco, trianguleco.
RIM.: Esprimoj similaj al blua okulo, bela reghino, varma radio, ... ne povas transformighi al samsignifaj kunmetajhoj: ili devas resti ghuste, kiel ili estas.
Aliparte, ekz‑e: belreghino, varmradio, ... povas signifi nur: reghino de la belo, radio de varmo.
Fine ekzistas kelkaj apartaj (tute maloftaj) okazoj ne oponeblaj al la jhusa paragrafo; ekz‑e: junedzino signifas personon, kies edzineco estas juna.
§ 6.– En la konstruo de la vorto oni devas enkonduki chiujn elementojn, kiuj necesas, sed ne pli ol kiom sufichas, por elvoki klare kaj plene la ideon reprezentotan.
G. Waringhien,
Prezidanto de la Akademio.
D‑ro A. Albault,
Direktoro de la Sekcio de la Ghenerala Vortaro.