Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto – No. 10
La celo de chi tiu Aldono estas meti ordon en la Fundamentan kaj en la Oficialan Vortaron: ghi do konsistas el tri partoj: kompletigo de la listo de la Fundamentaj vortoj, aperinta en la Sepa Oficiala Aldono; listeto de radikoj “paralelaj” al aliaj, jam Fundamentaj au Oficialaj, kaj de modifoj al Oficialaj radikoj; listo de novaj oficialaj radikoj, kiuj montris sin relative pli oftaj en la ordinara lingvouzo.
La Direktoro de la Sekcio
pri la Ghenerala Vortaro,
D-ro A. Albault.
Tiu chi parto celas kompletigi la 7an O.A., bazitan sur la laboro de Prof. Waringhien “Inventaro de la Fundamenta kaj Oficiala Vortotrezoro” (“Scienca Revuo” Novembro 1955). La nuna kompletigo uzas la rezulton de la esploroj de D-ro A. Albault “Vortoj el la Fundamento ekster la alfabetvico de la U.V.” (“Scienca Revuo” Novembro 1959); cetere tiuj esploroj estis poste komparitaj kun aliaj similaj de P. Ciliga (“Franca Esperantisto” Majo 59), de E. Wüster (“La Oficiala Radikaro”, 1923) kaj de P. Stojan (“Oficiala Gazeto”, Februaro 1912). Fine, okaze de la editorado de la 9a eldono de la “Fundamento de Esperanto”, D-ro Albault efektivigis plian kontrolon, tia, ke ne ekzistas probablo, ke iu Fundamenta vorto ne estus registrita.
En la chi-subaj listoj la cifero inter krampoj montras la numeron de la Oficiala Aldono, en kiu tiuj Fundamentaj vortoj estis siatempe kolektitaj.
A.A.
Estas Fundamentaj jenaj radikoj:
| adres/o | (1) |
| kilogram/o | (1) |
| centr/o | (1) |
| material/o | (1) |
| frank/o | (1) |
| metal/o | (1) |
| general/o | (1) |
| muzik/o | (1) |
| jur/o | (3) |
| oficial/a | (1) |
| jhurnal/o | (1) |
| tekst/o | (1) |
RIM.I. En la 7a O.A., inter la komunaj vortoj el la listo de la Fundamentaj radikoj, oni korektu la evidentan preseraron geograf/o al geografi/o.
RIM.II. Ni presas la Zamenhofan “streketon” inter radiko kaj finajho kiel chi-supre, por eviti chian konfuzon kun apostrofo (vd “Fundamento de Esperanto”, 9a eldono, noto v sur p. 301CH).
CH La indikita paghonumero estas malghusta. La ghusta numero estas 298.
RIM.III. En la dua “Ekzerco de Legado” aperas la formo deino: ghi estas fundamenta, char ghi trovighas tie, sed ghi estis neniam uzita kaj prezentas ian mortnaskitajhon; ghi povas deveni de pra-Esperanta radiko (de- anstatau di-) au de simpla preseraro (deino anstatau feino).
RIM.IV. La nomo Zamenhof komence estis uzata kun apostrofo (ekzemple en la “Unua Libro”); en la Fundamento (fine de la Antauparolo) ghi aperas sen apostrofo, tiel same kiel la virnomo Vashington (12, 19). Dume oni trovas en la U.V., che an/, la urbonomon Nov-Jork sen apostrofo, sed en la Ekzercaro (37, L.1) trovighas Nov-Jorko, kie ne povas temi pri preseraro. Fakte temas pri neesprimita licenco al la 16a Regulo pri apostrofado de substantivoj, licenco, lau kiu che propraj nomoj povas esti forlasata ne nur la finajho de l’ substantivo, sed ankau la apostrofo mem.
RIM.V. En la 7a O.A. staras kiel Fundamenta la virina antaunomo Paulino: oni devas rigardi kiel Fundamentan la radikon Paul, de kiu ghi derivighas.
1. La ses formoj: alkemio, arkaismo, arkitekturo, kemio, mekaniko kaj monarko estas oficialigitaj kiel paralelaj al la Oficiala alhhemio kaj al la Fundamentaj arhhaismo, arhhitekturo, hhemio, mehhaniko kaj monarhho.
Estas oficialigitaj la du jenaj duformaj vortoj: mekanismo / mehhanismo kaj monarhhio / monarkio.
2. La formo vipero trovighis en la unua eldono de la Universala Vortaro (1894) kaj estis la sola uzata de Zamenhof ghis 1907. Kiel tia ghi estas paralela formo al vipuro trovighanta en la Fundamento, kaj povas esti rajte uzata.
3. Estas oficialigitaj la novaj formoj bugheto kaj proleto apud la jam oficialaj budgheto kaj proletario.
La pli simplaj verboj federi kaj riveli estas oficialigitaj apud la jam oficialaj substantivoj federacio kaj revelacio.
4. Estas oficialigitaj sateno (ia shtofo) kaj atlaso (kolekto de kartoj, ktp . .), malgrau la jama oficialeco de atlaso (= sateno).
5. Pro evoluo en naciaj lingvoj kaj en Esperanto estas oficialigitaj la teknikaj vortoj difterio kaj glukozo, kiel paralelaj formoj al difterito kaj glikozo, jam oficialaj sed praktike elirintaj el uzado.
RIM.I. La chi-supre cititaj novaj oficialigitaj formoj trovighas ankau en la tria parto de la nuna Oficiala Aldono.
RIM.II. Chiuj formoj deklaritaj kiel “tolerataj” de la Akademio en Junio 67 (Aktoj de la Akademio, 1963-1967, p.73D) estas nun oficialigitaj, escepte de du: dekori kaj konversi, kiuj konservas sian kvaliton de “tolerataj”.
D La paghonumero 73 estas lau la origina eldono de Aktoj de la Akademio 1963 - 1967. En la nova eldono de 2007 temas pri pagho 62.
1. La vorto koncentra perdas sian oficialecon: ghian signifon oni jam de longe esprimas per: samcentra. Aliparte estas oficialigita la verbo koncentri kun la signifoj: “kunvenigi en centron; maldilui”.
2. El la substantiva kutimo derivighas la verbo kutimi, kiu regule signifas havi kutimon; la signifo akiri kutimon jam de longe arkaikighis.
3. Apud la Fundamenta substantivo nulo estas oficialigita la numeralo nul.
4. Lau Zamenhof -au estas “finajho neutrala kaj difinita” (“Letero pri la deveno de E-o”). Tamen, malgrau diversaj provoj, tiun finajhon la uzado neniam rigardis elfaligebla, kaj aliflanke ghi donas agrablan varion de la vortfinajhoj.
5. Estas oficialigitaj jenaj vortoj: aristokratio, demokratio, fotografio, litografio kiel paruloj al la Fundamenta fotografi kaj al la Oficialaj: aristokrato, demokrato kaj litografi.
Konsciante, ke la landnomoj, tiuj tre apartaj propraj nomoj plej ofte jam monde internaciaj, apartenas al du kategorioj de formighado: Lando/landanoj kaj homoj/homujo, la Akademio decidis oficialigi kiel ekzemplojn malgrandan liston de radikoj, kiuj estas sendube internaciaj, tradiciaj en nia lingvo, jam akceptitaj de la granda plimulto. De la unua kategorio oni derivas la nomon de la landano per la sufikso -ano; de la dua kategorio oni derivas la nomon de la lando per diversaj rimedoj lau la monda internacieco (sufikso -io, vorto lando, ktp.) au per la Fundamenta sufikso -ujo.
La Akademio, konsiderante, ke la Lingva Komitato, kiam ghi en 1922 malkonsilis la enkondukon de la sufikso -io por formi landnomojn, bazis sian decidon sur la konstato de la tiama uzado;
konstatante, ke nuntempe, malgrau tiu oficiala malkonsilo, la uzado de tiu sufikso -io ne malkreskis, sed male disvastighis;
memorante la vojon, indikitan de Zamenhof en la Antauparolo al la Fundamento por ebligi senrompan evoluon de la lingvo, kaj konsistantan en la propono de formo nova, uzebla paralele kun la malnova formo;
opinias, ke la okazo de la sufikso -io apud la Fundamenta -ujo por ricevi pli internaciajn formojn de landnomoj estas ghusta apliko de tiu Zamenhofa metodo;
kaj, nuligante la antauan malkonsilon de la Lingva Komitato, sed ne shanghante ghin al rekomendo, lasas al la ghenerala uzado libere decidi pri la venko de la pli oportuna formo.
RIM. Pri tiu teksto, el 43 membroj de la Akademio vochdonis 41; ne vochdonis 2; la demandon pri -io jesis 33 kolegoj, neis 5, sin detenis 3.
Pro simpleco la suba listo donas por chiu radiko: la kategorion (per la finajho), difinon (plej ofte prenitan el “Plena Ilustrita Vortaro”) kaj tradukon en ses lingvoj: angla, franca, germana, hispana, itala kaj portugala (indikitaj per la kutimaj simboloj, respektive A.F.G.H.I.P.)
Rusaj tradukoj estas sub preparado, sed pro tipografiaj malfaciloj ili devos aperi aparte.
La primitiva listo, sur kiu laboris la Sekcio pri la Ghenerala Vortaro, entenis ankau: la daton de unua apero de chiu radiko (granda parto de la nun oficialigitaj vortoj fakte eniris en la lingvon antau la unua Mondmilito, kaj sufiche multaj jam antau 1908); la etimologion; sugeston al pli vasta internacieco de la koncernaj vortoj (chefe per prezento de tradukoj en tri pliaj lingvoj: nederlanda, pola kaj sveda). Ghi entenis ankau rusajn tradukojn, sed transliteritaj per latinaj literoj. Tiu aparato ebligis al la Sekcio pli kompetente decidi, kaj la Akademio profitis el tiuj decidoj.
Chi tie ni aparte danku la kolegojn, kiuj bonvole kontrolis la tradukojn en la naciaj lingvoj: Broadribb, Downes, Gregor kaj Auld por la angla, Haferkorn, Lippmann, Sonnenfeld por la germana, Sonnenfeld por la hispana, Minnaja por la itala kaj Domingues por la portugala.
A.A.
Afrik/o. La kontinento sude de Europo.—A.Africa, F.Afrique, G.Afrika, H.Africa, I.Africa, P.Africa.
alkemi/o. Moderna formo de: alhhemio.—A.alchemy, F.alchimie, G.Alchimie, H.alquimia, I.alchimia, P.alquimia.
amator/o. Neprofesiulo, kiu amas kaj praktikas ian aktivecon sportan, artan, sciencan...—A.amateur; F.amateur; G.Liebhaber (einer Sache); H.aficionado, (amateur); I.amatore, cultore; P.amador, curioso.
ambasad/o. Ambasadoro kun ties sekvantaro, konsilantaro ktp.—A.embassy, F.ambassade, G.Botschaft (diplomatisches Amt), H.embajada, I.ambasciata, P.embaixada.
Amerik/o. La kontinento inter Atlantiko kaj Pacifiko, konsistanta el tri partoj: Norda, Centra kaj Suda Amerikoj.—A.America, F.Amérique, G.Amerika, H.América, I.America, P.America.
ampol/o. Eta vazo, ordinare el vitro, uzata interalie a) en kemia laboratorio, b) por hermete enteni medikamentojn, c) por envakue enteni la filamentojn de elektra lampo.—A.phial, ampoule, bulb; F.ampoule, fiole; G.Phiole, Kolben (chem. Glasgefäss), Ampulle, Glühbirne; H.ampolla, bombilla, pipeta, redoma; I.ampolla, fiala, fialetta, bulbo; P.ampola.
animal/o. Komuna vorto por bestoj kaj homoj, opone al vegetaloj kaj mineraloj.—A.animal (as opposed to vegetable or mineral), F.animal, G.Lebewesen, H.animal, I.animale, P.animal.
aristokrati/o. Reghimo, en kiu la politika povo apartenas al la aristokrataro.—A.aristocracy (form of government), F.aristocratie, G.Aristokratie, Adelsherrschaft, H.aristocracia, I.aristocrazia, P.aristocracia.
arkaism/o. Moderna formo de: arhhaismo.—A.archaism, obsolete word; F.archaïsme, G.Archaismus, H.arcaísmo, I.arcaismo, P.arcaísmo.
arkitektur/o. Moderna formo de: arhhitekturo.—A.architecture, F.architecture, G.Architektur, H.arquitectura, I.architettura, P.arquitetura.
asemble/o. Interkonsiligha au leghodona instanco au organo de iu organizajho, kontraste al la ekzekutiva responda instanco.—A.assembly, F.assemblée, G.Versammlung, H.asamblea, I.assemblea, P.assembléia.
asist/i. Pro devo au profesio helpi en fake difinita maniero: ~i kirurgon che operacio; sociala ~antino en fabriko.—A.to assist (officially), to be in attendance (as experts or advisers), to support, to take part in; F.assister, servir d’assistant; G.beistehen, assistieren; H.asistir, servir de asistente; I.assistere, essere assistente; P.assistir, auxiliar.
Atlantik/o. La oceano inter Europo kaj Ameriko.—A.Atlantic, F.l’Atlantique; G.Atlantik, Atlantischer Ozean; H.Atlántico, I.Atlantico, P.Atlântico.
atlas/o. Libroforma kolekto de mapoj, desegnajhoj, bildoj, fotoj ktp. pri aparta temo: geografia, historia, anatomia, moda ~o.—A.atlas, F.atlas; G.Atlas, Kartensammlung; H.atlas, I.atlante, P.atlas.
audac/a. Riskema fari ion malgrau la dangheroj au malhelpoj.—A.audacious, bold, daring; F.audacieux; G.kühn, verwegen; H.audaz, atrevido; I.audace; P.audaz.
Australi/o. La kontinento de la suda hemisfero okcidente de Pacifiko.—A.Australia, F.Australie, G.Australien, H.Australia, I.Australia, P.Austrália.
aut/o. Mallongigo de: automobilo.—A.car, automobile; (US) auto; F.auto; G.Kraftwagen, Auto; H.auto; I.auto; P.auto(móvel).
autobus/o. Granda publika automobila veturilo, kiu transportas pasagherojn de stacio al aliaj lau difinitaj linioj.—A.motor-bus, bus; F.autobus; G.Autobus, Bus; H.autobús, I.autobus, P.auto-ônibus.
avantagh/o. Tio, kio donas ian superecon, pli grandan profiton, au enhavas pli grandan utilon, oportunon.—A.advantage; F.avantage; G.Vorteil, Vorzug; H.ventaja, I.vantaggio, P.vantagem.
avenu/o. Largha strato, ambauflanke borderita per arboj, ofte kun perspektivo al monumento au pejzagho.—A.avenue, F.avenue; G.Anfahrt, (breite bepflanzte) Strasse, (Avenue); H.avenida, I.viale, P.avenida.
Azi/o. La nordhemisfera kontinento, kiu okcidente limas Europon kaj Afrikon.—A.Asia, F.Asie, G.Asien, H.Asia, I.Asia, P.Asia.
beb/o. Tre juna infano.—A.baby, F.bébé; G.Saügling, Kleinkind, Baby; H.bebé, “baby”; I.bimbo, bimbetto, (“bebè”); P.bebê.
bend/o. Mallargha kaj longa peco el ia maldika materio.—A.tape, band; F.bande (d’étoffe, ...); G.Binde, Band, Streifen; H.tira, venda, banda; I.fascia, benda, banda, nastro; P.tira, fita, faixa.
bovl/o. Largha, duonsfera taso, ordinare el argilo au fajenco.—A.bowl, F.bol, G.(Trink)schale; H.tazón, bol; I.ciotola; P.tijela, escudela.
bred/i. 1. Teni kaj reprodukti (bestojn) por la homuzado. 2. Plibonigi kulturformojn de plantoj kaj bestoj produktante novajn per krucado au selekto.—A.to breed; F.élever, produire (bêtes, plantes), améliorer (race); G.züchten, aufziehen; H.criar; I.allevare; P.criar (animais), cultivar (plantas), melhorar (raça).
bughet/o. Detala antaukalkulo de en- kaj el-spezoj por difinita periodo, ofte prezentita en formala dokumento.—A.budget, F.budget; G. Haushaltsplan, Budget; H.presupuesto, (“budget”); I.bilancio, preventivo; P.orçamento.
central/o. Centra loko, kie oni produktas ion chirkaue distribueblan (elektron, betonon, ...) au funkciigas telefonan sistemon, au kie oni administras komunan agadon (sindikatoj, partioj, ...).—A.centre (of activity), (generating) station, (telephone)exchange; F.une centrale; G.Zentrale, Kraftwerk, Gewerkschaftszentrale; H.central, I.centrale, P.central.
cep/o. Legomo, specio el la genro ajlo, kulturata por sia bulbo (Allium cepa).—A.onion, F.oignon (légume), G.Zwiebel, H.cebolla, I.cipolla, P.cebola.
cirkl/o. La lokaro de chiuj punktoj en ebeno, kiuj havas fiksan distancon al donita punkto, nomata la centro.—A.circle, F.cercle, G.Kreis, H.círculo, I.circolo, P.circunferência.
cirkvit/o. La vojo, lau kiu kurento povas cirkuli.—A.circuit (electric); F.circuit (électrique); G.Stromkreis, Leitung; H.circuito (eléctrico); I.circuito (elettrico); P.circuito (eléctrico).
demokrati/o. Reghimo, en kiu la politika povo apartenas, jen pere, jen senpere, al la popolo, kaj en kiu estas plej fortaj la sendistinge egaligaj tendencoj.—A.democracy, F.démocratie, G.Demokratie, H.democracia, I.democrazia, P.democracia.
difteri/o. Moderna formo de: difterito.—A.diphtheria, F.diphtérie, G.Diphtherie, H.difteria, I.difterite, P.difteria.
distribu/i. Disdoni al chiu lau ghia destino: ~i leterojn, laboron, provianton.—A.to distribute, F.distribuer; G.ver-, auf-, aus-, zu-teilen; abgeben; H.distribuir, I.distribuire, P.distribuir.
drat/o. Tre maldika, fleksebla kaj longa vergo el metalo au alia materio, ordinare kun ronda sekco.—A.wire, F.fil (de métal), G.Draht, H.alambre, I.filo (di metallo); P.fio de metal, arame.
ekran/o. Surfaco, kiu haltigas diversajn radiojn au substancojn, chu por shirmi kontrau ilia efiko (kamena ~o; iks-radia ~o el plumbo), chu por videbligi ilin (kineja ~o, fluoreska ~o).—A.screen, F.écran; G.Schutzschirm, Schutzwand, Filmwand, Leuchtschirm; H.pantalla, lienzo; I.schermo, parafuoco, ventola; P.anteparo, biombo, tela (para projecção).
elektronik/o. Scienco pri la fenomenoj estigataj de liberaj elektronoj kaj tekniko uzanta tiajn fenomenojn.—A.electronics, F.l’électronique, G.Elektronik, H.electrónica, I.elettronica, P.eletrónica.
emerit/o. 1. Oficisto, kiu post difinita tempo de servado forlasas honore la oficon kaj ricevadas pension. 2. Pli ghenerale, persono, kiu retirighis de la aktiva vivo.—A.retired person, emeritus; F.un retraité; G.Beamter im Ruhestand, Ruhegehaltsempfänger, (Emeritus); H.jubilado, (emérito); I.pensionato; P.(funcionário) aposentado, reformado, jubilado.
eskap/i. Liberigi sin de tio, kio katenas; sukcese eviti per forkuro.—A.to escape; F.échapper, s’échapper; G.entspringen, entwischen, entlaufen, entschlüpfen; H.escapar, escaparse; I.sfuggire, P.escapar.
etap/o. Haltoloko, kie oni ripozas au tranoktas, kaj ankau distanco inter du tiaj haltolokoj.—A.stage, halting-place, stopover; F.étape; G.Rastort, Etappe; H.etapa; I.tappa; P.estádio, etapa.
event/o. Difinita, sufiche grava okazajho.—A.event; F.événement (marquant); G.Ereignis, Vorkommen, Vorkommnis, Begebenheit, Geschehen, Geschehnis; H.evento, (acontecimiento imprevisto); I.avvenimento, evento; P.evento, (acontecimento importante).
fac/o. Ordinare, ebena parto de surfaco de objekto, limita de pli-malpli difinita figuro; ~o de glitvalvo, de martelo, de amboso, de osto.—A.face (of an object); F.face (d’un objet); G.Seite, Fläche; H.faz, frente; I.faccia, P.face (mat.).
farb/o. Materio, ordinare likva, uzata por shmiri surfacon en la intenco ghin shirmi au ghin kolorigi: ~o el minio; blanke~ita kradajho.—A.paint; F.matière colorante, colorant; G.Farbe, Farbstoff, Färbemittel; H.materia colorante, colorante; I.materia colorante, colorante; P.tinta (para pintar).
feder/i. Kunigi shtatojn, societojn, sindikatojn au similajn organizajhojn en federacion.—A.to federate, F.fédérer; G.vereinigen, verbünden; H.federar, I.federare, P.federar.
film/o. Bendo kovrita de fotoemulsio; tuto de la bildoj fiksitaj sur tia(j) bendo(j) kaj projekcieblaj sur ekranon.—A.film; F.film, pellicule; G.Film, H.film(e); I.film, pellicola; P.fita, filme.
fotel/o. Komforta kaj sufiche ampleksa sidilo, kun brak- kaj dors-apogiloj, por unu persono. (Ordinare, la fotelo estas malalta kaj chiuflanke kusene remburita, dum la braksegho, pli malpeza, havas apartajn brakapogilojn kaj pli similas al ordinara segho).—A.easy-chair, armchair, (fauteuil); F.fauteuil; G.Lehnstuhl, (Sessel), (Fauteuil); H.butaca, sillón; I.poltrona, P.poltrona.
fotografi/o. Arto de fotografado kaj chiuj kun ghi ligitaj laboroj.—A.photography, F.la photographie; G.Photographie, Lichtbildkunst; H.fotografia, I.fotografia, P.fotografia (arte).
fugh/i. Forkuri, por savi sin de reala au imagata danghero.—A.to flee; F.fuir, s’enfuir; G.(ent-)fliehen, flüchten, davonlaufen; H.huir, I.fuggire, P.fugir.
garagh/o. Konstruajho, kie oni tenas, prizorgas au riparas autojn.—A.garage, F.garage, G.Garage; H.cochera, garaje; I.garage, P.garagem.
glukoz/o. Tipa glucido, kun dolcha gusto, trovebla en kelkaj fruktoj (ekz. vinbero); C6H12O6; plej ofta en la sukeroj, ghi estas komponanto de tre multaj hidrolizeblaj glucidoj.—A.glucose, F.glucose, G.Glukose, H.glucosa, I.glucosio, P.glicose.
ghir/i. Transpagi iun sumon el sia konto en la konton de iu alia.—A.to transfer (funds), F.virer; G.übertragen, (girieren); H.girar; I.girare, stornare; P.transferir (com.).
hangar/o. Granda shirmejo esence formita el metalcharpenta tegmento subtenata de metalaj fostoj kaj uzata por enteni fojnon, kulturmashinojn, aviadilojn, aerostatojn, k.s.—A.hangar, storage building; F.hangar; G.Schuppen, Halle, Hangar; H.cobertizo, hangar; I.tettoi, hangar, capannone, (avio)rimessa; P.hangar.
hegh/o. Barilo el interplektitaj arbedoj.—A.hedge; F.haie, haie vive; G.Hecke, (Hag); H.seto, cerco; I.siepe, chiudenda; P.cerca viva.
helikopter/o. Flugmashino ekipita per granda vertikalaksa helico kaj kapabla sin levi kaj mallevi vertikale, sin movi en la aero au tie shvebi.—A.helicopter, F.hélicoptère, G.Hubschrauber, H.helicóptero, I.elicottero, P.helicóptero.
humid/a. Entenanta ian kvanton da likvo au vaporo.—A.damp, humid; F.humide, G.feucht, H.húmedo, (húmido), I.umido, P.úmido.
impet/i. Forte kaj vive sin jheti antauen.—A.to rush forward, F.s’élancer; G.sich vorwärts stürzen, loststürzen; H.lanzarse, arrojarse, tener ímpetu; I.slanciarsi, avventarsi, scagliarsi, scattare; P.arremeter, arrojar-se.
injekt/i. Enshprucigi substancon en organismon, aparaton au materialon.—A.to inject, F.injecter; G.einspritzen, injizieren; H.inyectar, I.iniettare, P.injectar.
interpelaci/i. (Se paroli pri deputito en parlamento) publike demandi al ministro por ricevi klarigojn pri agoj de la registaro.—A.to interpellate, F.interpeller, G.interpellieren, H.interpelar, I.interpellare, P.interpelar (parlamentar).
invent/i. Krei, elpensi ion novan per la forto de la spirito: ~i mashinon, novan metodon, procedon, modon, kombinon.—A.to invent, F.inventer, G.erfinden, H.inventar, I.inventare, P.inventar.
kakt/o. Planto kun karnecaj tigoj kaj branchoj, kiuj surhavas skvamojn au pikilojn anstatau folioj.—A.cactus, F.cactus, G.Kaktus, H.cacto, cactus, I.cacto, cactus, P.cacto.
kamion/o. Granda automobila veturilo por pezaj sharghoj.—A.lorry, truck; F.camion; G.Lastkraftwagen, Lastauto, Laster; H.camión; I.camion, P.camião, caminhão.
kanzon/o. Versajho, plej ofte gaja, sprita au moka, konsistanta el egalaj strofoj finighantaj per refreno kaj destinita esti kantata.—A.(chanson), (little) song; F.chanson; G.Lied, Gesang, Chanson; H.canción; I.canzone; P.canção, modinha.
kasked/o. Chapo kun viziero, portata au de uniformuloj, au de civiluloj. RIM.: la kaskedo estas pli plata, iafoje kap-ronda; la kepo estas pli alta, ordinare cilindra.—A.(peaked) cap, F.casquette, G.(Schirm-)Mütze, H.gorra, (casquette), I.berretto, P.boné.
kejl/o. Ligna au metala peco, ordinare konusa, uzata anstatau najlo, por perforte shtopi truon au rigide kunfiksi du partopecojn.—A.peg; F.cheville (de bois); G.Pflock, Zapfen, Keil (Verbindungsteil zum Befestigen—Verkeilen—von Rädern, Riemenscheiben auf Wellen); H.clavija; I.cavicchio, caviglia, cuneo; P.cavilha.
kemi/o. Moderna formo de: hhemio.—A.chemistry, F.chimie, G.Chemie, H.quimica, I.chimica, P.química.
kin/o. Kinematografio, filmarto.—A.cinema, film (as an art form); F.ciné, cinéma; G.Filmkunst; H.cine; I.cinema; P.cinema, cine (arte).
kirurg/o, (hhirurg/o). Specialisto pri kirurgio.—A.surgeon, F.chirurgien, G.Chirurg, H.cirujano, I.chirurgo, P.cirurgião.
kirurgi/o, (hhirurgi/o). Medicina teorio kaj arto kuraci malsanulojn per operacioj.—A.surgery, F.chirurgie, G.Chirurgie, H.cirujía, I.chirurgia, P.cirurgia.
kolumn/o. 1. Vertikala dividajho de pagho prezentanta serion da samlongaj linioj skribitaj au presitaj unu sub alia. 2. Vico de objektoj au personoj aranghitaj unu post au sub alia.—A.column, file (of soldiers), rib (of knitting); F.colonne (de chiffres, de journal), file (de soldats), côte (de tricot); G.Spalte, Reihe, Kolumne; H.columna (de cifras, de diario), filo (de soldados); I.colonna, fila, catasta; P.coluna.
konced/i. Post hezito au dubigho, konsenti pri la ebleco de io: mi ~as, ke mia sinteno povas shajni mensoga.—A.to concede; F.concéder; G.einräumen, gewähren, bewilligen; H.conceder; I.concedere; P.conceder, admitir.
koncentr/i. 1. Dense kunigi en iun lokon: ~i trupojn, shipojn, kaptitojn. 2. Pliigi la proporcion de solvita substanco en solvajho, per relativa forigo de la likvajhoj: ~ita acido, ~ita lakto, ~ita infuzo.—A.to concentrate, F.concentrer, G.konzentrieren, H.concentrar, I.concentrare, P.concentrar.
kontest/i. Diskute malakcepti aserton, postulon au establitan situacion.—A.to contest; F.contester; G.bestreiten, einwenden, anfechten; H.discutir, negar, impugnar; I.contestare, impugnare; P.contestar.
kosm/o. La universo rigardata kiel unu ordigita tuto.—A.cosmos, space; F.cosmos; G.Kosmos, Weltall; H.cosmos; I.cosmo; P.cosmo(s).
kurent/o. Fluo de elektro pasanta tra konduktilo: kontinua ~o, alterna ~o.—A.current (electric), F.courant (électrique), G.Strom (elektrischer), H.corriente eléctrica), I.corrente (elettrica), P.corrente (elétrica).
laboratori/o. Laborejo, destinita por teknikaj au sciencaj esploroj, operacioj, eksperimentoj.—A.laboratory, F.laboratoire, G.Laboratorium, H.laboratorio, I.laboratorio, P.laboratório.
lap/o. Specio de arktio kun alkrochighemaj globaj kapituloj (Arctium lappa).—A.burdock; F.bardane, glouteron; G.Klette; H.bardana, lampazo; I.bardana, lappa; P.bardana, pegamassa.
latitud/o. La angula distanco, norden au suden, inter unu loko kaj la ekvatoro.—A.latitude, F.latitude, G.geographische Breite, H.latitud, I.latitudine, P.latitude
licenc/o. 1. Permeso, donita de registaro au grava organizajho al unu el ties anoj, plenumi difinitan socian agadon (presi, instrui, prediki, vendi tian au tian varon, konduki auton ...). 2. Escepta malobeo al gramatika au poezia regulo.—A.license, permit; F.licence, permis; G.Erlaubnis, Erlaubnisschein, Lizenz; H.licencia, permiso; I.licenza, permesso, patente; P.licença.
likv/o. Substanco, kiu diference de solidoj kaj gasoj alprenas la formon de la ghin entenanta ujo, sed praktike konservas la saman volumenon che kunpremado: la tri statoj de la materio estas gaseco, likveco kaj solideco.—A.a liquid, F.un liquide, G.Flüssigkeit, H.un líquido, I.un liquido, P.líquido.
litografi/o. Tekniko kaj arto de litografisto.—A.lithography, F.lithographie (art), G.Lithographie, H.litografia, I.litografia, P.litografia.
longitud/o. La angula distanco, mezurata lau la ekvatoro, inter la meridiano de loko kaj la origina meridiano, nome la Grenvicha meridiano por la teraj ~oj, kaj la meridiano de la printempa ekvinoksa punkto por la chielaj ~oj.—A.longitude, F.longitude, G.geographische Länge, H.longitud, I.longitudine, P.longitude.
lotus/o. Nomo de pluraj vegetaloj, nome: 1/ la greka ~o, legumenaco uzata kiel furagho; 2/ la nordafrika ~o, arbo el kies nigra kaj malmola ligno oni fabrikis flutojn kaj kies fruktojn manghis la Lotofagoj, specio el zizifoj (Zizyphus lotus); 3/ la egipta ~o, nimfeo ankau nomata Nila lilio (Nymphæa lotus, N.caerulea); 4/ la hinda ~o, nimfeaco, sankta signo de la budhismo (Nelumbium speciosum).—A.lotus, F.lotus, G.Lotos, Lotosblume, H.loto, I.loto, P.loto, lotus, lódão.
lubrik/i. Meti substancon speciale glitigeman inter du frotighantajn surfacojn, por faciligi la glitadon.—A.to lubricate; F.lubrifier; G.schmieren, einölen; H.lubricar, lubrificar; I.lubrificare; P.lubrificar.
luk/o. Aperturo, pli-malpli trairebla de homo, destinata al enlaso de lumo au aero au al simpla trairo, diversmaniere fermebla, kaj trovebla interalie: 1/ en domo: a) che la tegmento: tegmento~o, mansardo~o; b) che la plafono au planko: klapo~o; c) en la kelo: kelo~o (Kp.: ventotruo); 2/ en shipo: a) sur la ferdeko: ferdeko~o (Kp. ferdekpordo); b) che la sheloparieto: shipo~o (tre ofte ronda); 3/ sur shoseo au trotuaro: kloak~o k.s. (Kp. rigardilo, aperturo).—A.1/a) dormer-window, b) trap-door, c) air-hole, ventilator; 2/a) hatchway, b) port-hole; 3/ man-hole; F.1/a) lucarne, b) trappe, c) soupirail; 2/a) écoutille, b) hublot; 3/ ouverture d’ accès, trou d’homme; G.1/a) Dachluke, b) Falltür, Klapptür, c) Kellerloch; 2/a) Deckluke, b) Bullauge; 3/ Einsteigöffnung, Mannloch; H.1/a) lumbrera, b) trampa, c) toma de luz; 2/a) escotilla, b) portilla, tragaluz; 3/ orificio de acceso, boca de entrada; I.1/a) abbaino, finestrella (sul tetto), b) trappola, c) pozzo di luce; 2/a) boccaporto, b) obló, sportello; 3/ bocca d’accesso; P.1/a) trapeira, b) olho-de-boi, c) lumieiro, claraboia; 2/a) escotilha, b) vigia; 3/ boca de bueiro.
map/o. Folio, sur kiu estas konvencie figurita jen pli-malpli granda parto de la tergloba surfaco, jen porcio de la astra chielo.—A.map; F.carte (géographique. céleste); G.Landkarte, Himmelskarte; H.mapa; I.carta, cartina (geografica), mappa; P.mapa (geog.).
Mediterane/o. Granda maro, fermita inter Europo, Afriko kaj Azio.—A.Mediterranean, F.Méditerranée, G.Mittelmeer, H.Mediterráneo, I.Mediterraneo. P.Mediterrâneo.
mehhanism/o, mekanism/o. Sistemo de organoj au pecoj, kiuj kunefikas en mashino au aparato, au en biologia proceso, por atingi difinitan rezulton.—A.mechanism; F.mécanisme; G.Mechanismus, Getriebe, Vorrichtung; H.mecanismo; I.congegno, meccanismo; P.mecanismo.
mekanik/o. Moderna formo de: mehhaniko.—A.mechanics, F.la mécanique, G. Mechanik, H.mecánica, I.meccanica, P.mecânica.
metalurgi/o. Industrio, celanta elfosadon de minajhoj kaj ekstraktadon, fabrikadon kaj prilaboradon de metaloj.—A.metallurgy, F.métallurgie, G.Metallurgie, Hüttenwesen, H.metalurgia, I.metallurgia, P.metalurgia.
ministeri/o. Tuto de la oficejoj kaj oficistoj de iu ministra fako, kaj domego, kie ili trovighas.—A.ministry (pol.), F.ministère, G.Ministerium, H.ministerio, I.ministero, P.ministério.
minus. Konjunkcio kaj adverbo, indikanta resp. subtrahon au negativan nombron.—A.minus; F.moins (math.); G. weniger, minus; H.menos; I.meno; P.menos.
mistifik/i. Sherctrompi iun, trouzante lian kredemon.—A.to hoax, to fool; F.mystifier, berner; G.mystifizieren, foppen, zum besten halten; H.ambaucar, engañar, mofar, (mixtificar, mistificar); I.corbellare, turlupinare; P.mistificar, burlar, ludibriar.
monark/o. Moderna formo de: monarhho.—A.monarch, F.monarque, G.Monarch, H.monarca, I.monarca, P.monarca.
monarki/o, (monarhhi/o). Reghimo de regno regata de monarhho (monarko) kaj tia regno: absoluta, konstitucia, demokratia> ~o.—A.monarchy, F.monarchie, G.Monarchie, H.monarquía, I.monarchia, P.monarquía.
moskit/o. Komuna nomo por pikantaj dipteraj insektoj, precipe el la familio de kuledoj.—A.mosquito; F.moustique; G.Moskito, Stechmücke, Schnake; H.mosquito; I.zanzara; P.mosquito, pernilongo.
multiplik/i. Fari ~on, t.e. el du nombroj A kaj B, nomataj ~ato kaj ~anto, ricevi trian P nomatan produto; la produto P de la du entjeroj A kaj B estas la adicio de B nombroj, chiuj egalaj al A.—A.to multiply, F.multiplier (math.), G.multiplizieren, H.multiplicar (mat.), I.moltiplicare (mat.), P.multiplicar (mat.).
muzel/o. Elstara parto de la kapo de tiuj bestoj, che kiuj la nazo kaj busho elpintighas el la vizagho: ~o de hundo, de kato, de ezoko.—A.muzzle, snout (of animals, fish); F.museau, mufle, groin, boutoir; G.Schnauze, Maul; H.hocico, morro, jeta; I.muso, ceffo; P.focinho.
nadl/o. Pintforma metala vergeto elfarita por diversaj uzoj, sed ne por kudri.—A.needle, F.aiguille, G.Nadel, H.aguja, I.ago, P.agulha (téc.).
neglekt/i. Lasi ne farita, ne atentata, ne zorgita.—A.to neglect; F.négliger; G.vernachlässigen, unterlassen, versäumen; H.descuidar; I.trascurare, tralasciare, negligere; P.negligenciar, desleixar, descuidar, descurar.
nervoz/a. Havanta facile eksciteblan maltrankviligheman psikon.—A.nervous, fidgety, excitable, highly-strung; F.nerveux, (excitable); G.nervös, erregt, erregbar; H.nervioso (de nervios irritables); I.nervoso; P.nervoso, irritável, exaltado.
nilon/o. Nitrogenhava sinteza kombinajho, analoga al la plastoj, el kiu oni faras i.a. specon de artefarita silko.—A.nylon, F.nylon, G.Nylon, H.nilón, “nylon”, I.nailon, “nylon”, P.“nylon”.
nul. La nombrosigno 0 (radiko de la Fundamenta: nul/o).—A.zero, nought, nil; F.zéro; G.Null; H.cero; I.zero; P.zero.
obstakl/o. Tio, kio malhelpas au malfruigas la iradon (propre au figure).—A.obstacle, hindrance; F.obstacle, empêchement; G.Hindernis, Erschwerung; H.obstáculo; I.ostacolo; P.obstàculo, empecilho, embaraço.
ofert/i. Proponi (varon au servon) al kliento: la legho pri ~o kaj mendo.—A.to offer, to tender (for sale or supply); F.offrir (commerce); G.anbieten, feilbieten, offerieren; H.ofrecer (oferta), ofertar; I.offrire; P.oferecer (com.)
opon/i. Esprimi opinion kontrauan al la opinio de iu alia kaj peni, ke tiu ne povu efektivigi la sian.—A.to oppose; F.s’opposer à, aller contre, contrecarrer; G.entgegenstellen, entgegen, opponieren; H.oponer; I.opporsi; P.opor-se.
ort/o. 90-grada angulo: se du rektoj krucighas, tiel ke du apudaj anguloj estas egalaj, ili determinas kvar ortojn.—A.right angle; F.angle droit, un droit; G.rechter Winkel, Rechter; H.ángulo recto, recto; I.angolo retto; P.ángulo reto.
Pacifik/o. La Oceano inter Ameriko, Azio kaj Oceanio.—A.The Pacific; F.le Pacifique; G.der Stille Ozean, der Pazifik; H.el Pacífico; I.il Pacifico; P.o Pacífico.
pane/o. Akcidenta nefunkciado de aparato au de motorveturilo.—A.breakdown, failure; F.panne (tech.); G.Panne, Störung, Schaden, Defekt; H.avería; I.panna, panne, guasto (meccanico), avaria; P.pane.
parashut/o. Ombrelforma aparato, kiu uzas la aeran reziston por malrapidigi la malsuprenighon de falanta korpo.—A.parachute, F.parachute, G.Fallschirm, H.paracaídas, I.paracadute, P.pára-quedas.
plast/o. Genra nomo de makromolekulaj sintezaj materioj, transformeblaj per diversaj procedoj ordinare uzantaj varmon kaj premon.—A.plastic (material); F.matière plastique, un plastique; G.Kunststoff, Pressstoff, Kunstharz; H.material plástico, plástico; I.materia plastica; P.matéria plastica, plástico.
plongh/i. Lerte sin jheti en akvon, por naghi.—A.to dive, to plunge, F.plonger, G.tauchen, H.zambullir, I.tuffarsi, P.mergulhar.
plus. Konjunkcio kaj adverbo, indikanta resp. adicion au pozitivan nombron.—A.plus, F.plus (math.), G.plus, H.más, I.più, P.mais (mat.).
preleg/i. Fari kiel kompetentulo instruan au klerigan paroladon pri sufiche grava temo.—A.to lecture; F.faire une conférence; G.einen Vortrag (Vorlesung) halten; H.tener una conferencia (lección, discurso); I.fare una conferenza; P.fazer preleção.
preskrib/i. (pp leghoj au kuracistoj) Formale kaj autoritate ordoni.—A.to prescribe F.prescrire, G.vorschreiben, verschreiben, H.prescribir, I.prescrivere, P.prescrever.
prolet/o. Moderna formo de: proletario.—A.proletarian, F.prolétaire, G.Proletarier, (Prolet), H.proletario, I.proletario, P.proletário.
radiator/o. Aparato—ordinare tubaro entenanta akvon, oleon, vaporon au varman aeron—au mashinorgano, kiu disradias varmon chirkau si, chu por hejti lokon, chu por malvarmigi mashinparton au sistemon (kiel ekz-e: eksplod-motoron); ankau elektra hejtilo.—A.radiator, F.radiateur, G.Heizkörper, Kühler, H.radiador, I.radiatore, P.radiador.
reflekt/i. (pp surfaco de korpo) Fari, ke trafanta lumradio, sonondo k.a. ne penetru en iun surfacon, sed shanghu sian direkton al direkto simetria rilate al la ortanto che la trafpunkto.—A.to reflect (phys.); F.réfléchir (lumière), renvoyer (son); G.zurückstrahlen, zurückwerfen, reflektieren; H.reflejar, reflectar; I.riflettere, P.reflectir.
rivel/i. Aperigi tion, kio estis nekonata, sekreta au nevidebla: ~i planon, misteron; ~i foton per kemia bano.—A.to reveal, to develop (phot.); F.révéler, développer (photo); G.enthüllen, aufdecken, entwickeln; H.revelar; I.rivelare, sviluppare; P.revelar.
rivolu/o. Rotacio de 360°: la tero ~as chirkau sia akso en 24 horoj kaj chirkau la suno en iom pli ol 365 tagoj.—A.revolution (around an axis); F.révolution (méc., géom.), tour (d’hélice); G.Tour, Umdrehung, Umlauf, Rotation; H.revolución (mec., geom.), vuelta; I.rivoluzione (mec., geom.); P.revolução (mec., geom.).
sandvich/o. Manghajho, konsistanta el ia nutrajho metita inter du pantranchoj.—A.sandwich; F.sandwich; G.Sandwich, belegtes Brötchen, Doppelschnitte; H.“sandwich”, emparedado; I.“sandwich”, panino imbottito, panino gravido; P.sanduíche.
saten/o. Chefe silka, kaj nun nilona, sed ankau lana, kotona ... teksajho, de kiu unu flanko estas glata kaj brila.—A.satin; F.satin; G.Satin, Atlas; H.raso, satén, satín; I.raso, “satin”; P.cetim.
sens/o. Chiu el la specialaj korpaj kapabloj de homo au de animalo, per kiuj tiu ricevas sciigojn pri iaj elementoj, fizikaj au kemiaj, de la ekstera medio au de la interna medio: vidado, audado, flarado, gustumado kaj tushado estas la kvin klasikaj ~oj; muskola ~o, ekvilibro~o.—A.sense (the five senses), F.sens (les cinq sens), G.Sinn (die fünf Sinne), H.sentido (los cinco sentidos), I.senso (i cinque sensi), P.sentido (os cinco sentidos).
sin/o. Homa brusto, rigardata kiel formanta kun la brakoj au femuroj ian varman shirmejon.—A.bosom, breast, lap; F.sein, giron; G.Busen, Brust, Schoss; H.seno, regazo; I.seno, petto; P.seio, regaço.
singular/o. Gramatika nombro, montranta, ke oni parolas pri ununura persono au afero.—A.the singular, F.le singulier (gram.), G.Einzahl, Singular, H.el singular, I.il singolare, P.singular.
situ/o. Loko rigardata konsidere al la kondichoj, kiujn ghi prezentis au prezentas por la starigo de homloghejoj (naturo de la grundo, ebloj de vivtenado, defendorimedoj, ktp).—A.site, situation, position; F.site, situation (géo.), position, assiette (d’une ville); G.Lage, Situation; H.sitio, situación, posición, asiento; I.sito, situazione, posizione; P.situação, localização.
ski/o. Chiu peco el paro da lignaj, plastaj au metalaj tabuloj, longaj ch. du metrojn, larghaj 7 ghis 9 centimetrojn, kun suprenkurbita antaua ekstremajho, kiun oni alfiksas al chiu shuo kaj per kiu oni glitas sur la negho.—A.ski, F.ski, G.Ski, Schi, H.esquí, I.sci, P.esqui.
sled/o. Veturilo, provizita per glitiloj anstatau radoj, uzata por transporti sharghojn au homojn, tirata de chevaloj, hundoj, boacoj, au pushata de homo.—A.sled, sledge, sleigh; F.traîneau, (schlitte); G.Schlitten; H.trineo; I.slitta; P.trenó.
sorg/o. Grava greno, multe kulturata en varmaj sekaj regionoj por produktado de faruno, sukero, siropo, alkoholo ktp. (Andropogon sorghum).—A.sorghum, F.sorgho, sorgum, G.Sorghum, Mohrenhirse, H.sorgo, I.sorgo, P.sorgo.
spur/o. Postlasita enpremo, marko, signo, dank’ al kiu eblas diveni, kien iu au io pasis, au kion iu faris, au kio (fizike) okazis.—A.spoor, footprint, track, trace, trail; F.trace, empreinte, vestige, indice; G.Spur; H.huella, pisada, impresión, indicio; I.traccia, orma, indicio; P.indício.
stadion/o. Loko, destinita kaj tauge aranghita por atletaj au sportaj ekzercoj kaj konkursoj, kun multaj shtupaj vicoj da sidlokoj por la publiko.—A.stadium, F.stade (sport), G.Stadion, Sportplatz, H.estadio (deporte), I.stadio, P.estádio, campo (de esportes).
start/i. (netransitiva) 1.Komenci sportan agadon en konkuro. 2. (pp motoro ks.) Ekfunkcii.—A.to start (in a race etc., intr.), 2.to start up (intr.); F.1/ partir (coureur), démarrer, prendre le départ, 2/démarrer; G.1/2/ starten; H.1/arrancar, salir, emprender la marcha, 2/arrancar; I.1/partire, prendere il via, 2/avviarsi; P.1/arrancar, partir, pôr-se em marcha, 2/pôr-se em movimento.
subtrah/i (nombron de alia nombro) Trovi la diferencon de la dua nombro per la unua nombro.—A.to subtract, F.soustraire, G.subtrahieren, abziehen, H.substraer, restar, I.sottrarre, P.subtrair (mat.).
suplement/o. Kompletiga aldono.—A.supplement, F.supplément, G.Ergänzung, Nachtrag, H.suplemento, I.supplemento, P.suplemento.
surfac/o. Lokaro de la punktoj limantaj porcion de spaco au solidon en la spaco.—A.surface, F.surface, G.Oberfläche, H.superficie, I.superficie, P.superfície.
shofor/o. Profesia kondukisto de automobilo, kamiono k.s.—A.chauffeur; F.chauffeur; G.Fahrer, Chauffeur, Schofför; H.“chauffeur”, chófer, conductor: I.autista, guidatore; P.chofer, motorista.
tajl/i. Doni difinitan formon al materialo, tute aparte al shtofo, tranchante el ghi pecojn au eretojn: ~i shtonon, gemon, shtofon.—A.to cut, cut to shape; to form; F.tailler; G.zuschneiden, zustutzen, anspitzen, abschleifen, behauen; H.cortar, tallar; I.tagliare; P.talhar, recortar.
tajp/i. Skribi per mashino.—A.to type, to typewrite; F.taper (à la machine), dactylographier; G.tippen, maschineschreiben; H.mecanografiar, escribir con máquina; I.dattilografare, scrivere a macchina, battere a macchina; P.dactilografar.
televid/i. Vidi per televizio.—A.to watch television, F.voir à la télévision, G.das Fernsehen schauen, H.mirar a la television, I.vedere alla televisione, P.assistir televisão.
tempest/o. Ventabunda vetero, pli forta ol shtormo, sed malpli forta ol uragano.—A.tempest; F.tempête; G.Sturm, stürmisches Wetter, Unwetter, Ungewitter; H.tempestad; I.tempesta; P.tempestade.
tener/a. Montranta varman delikatecon de la koro.—A.tender; F.tendre, caressant; G.liebevoll, herzlich, liebkosend, zärtlich; H.tierno, cariñoso; I.tenero. affettuoso, amorevole; P.terno, carinhoso, amoroso, afável.
teren/o. Terspaco, rigardata el la vidpunkto de ghia utiligado por difinita homa aktiveco.—A.ground, piece of land, terrain; F.terrain; G.Boden. Grundstück, Gelände; H.terreno, solar; I.terreno; P.terreno.
tig/o. Tiu parto de herbecaj plantoj, kiu portas burghonojn, foliojn kaj florojn, kaj kiu kune kun la radiko konsistigas la akson de la planto.—A.stem, stalk (of plant); F.tige, queue (fleur), pied (herbe); G.Stiel, Stengel; H.tallo; I.gambo, culmo; P.talo, haste, caule.
tonel/o. Unuo de volumeno, uzata por mezuri la internan kapaciton de shipo: la internacia ~o valoras 2,83m3.—A.ton (displacement); F.tonneau (de jauge); G.Tonneau, Tonne; H.tonel, tonelada; I.tonnellata; P.tonelada (mar.). Kp. tuno.
trajn/o. 1. Sinsekvo de similaj veturiloj au objektoj trenataj, au (se figure) vice irantaj unu post la alia: shipo~o, fos~o; (f) ondo~o. 2/Vagonaro movata de lokomotivo kaj iranta lau difinita horaro (= vagon~o). 3/Veturilaro, kiu transportas chion, kion la trupoj bezonas por vivi kaj batali (= proviza veturilaro, militista konvojo, loghistika servo).—A.1/2/3train; F.1/2/3/train; G.1/2/Zug. 3/Train, Tross; H.1/2/3/tren; I.1/2/treno, 3/carreggio, convoglio; P.1/2/3/trem.
traktor/o. Potenca motorveturilo uzata por tiri agrajn mashinojn au sharghveturilojn.—A.tractor; F.tracteur; G.Traktor, Zugmaschine, Schlepper; H.tractor. I.trattore, P.tractor.
trejn/i. Submeti al instruado kaj ekzercado, por konduki ghis la dezirata stato de kapableco au por prepari al sporto, batalado ktp……—A.to train; F.former (un disciple), instruire (conscrits), préparer (candidat), exercer (oreille), entraîner (sportif); G.trainieren, ausbilden; H.adiestrar, entrenar, ejercitar: I.allenare; P.treinar, adestrar, exercitar (par esporte, batalha, trabalho).
tun/o. Mezurunuo de pezo valoranta 1 000 kilogramojn—A.metric ton, tonne, F.tonne. G.Tonne, H.tonelada, I.tonnellata, P.tonelada (métrica).— Kp. tonelo.
vakcin/o. Substanco donanta imunecon kontrau mikroba au parazita malsano.—A.vaccine, F.vaccin, G.Impfstoff, Vakzine, H.vacuna, I.vaccino, P.vacina.
vegetal/o. Chiu membro de unu el la du regnoj de vivuloj, karakterizita per chelparietoj el celulozo, havanta la funkciojn de sinnutrado kaj reprodukto, kaj plej ofte posedanta klorofilon.—A.plant (as opposed to animal); F.un végétal; G.Pflanze, Gewächs; H.un vegetal; I.un vegetale, pianta; P.vegetal.
vertic/o. Sekcopunkto de la du lateroj de angulo, ankau se la angulo apartenas al plurlatero au al pluredro.—A.vertex, apex (of an angle); F.sommet (d’un angle); G.Scheitelpunkt (eines Winkels), Ecke (eines Dreiecks); H.vértice (geom.); I.vertice (geom.); P.vértice (geom.).
viper/o. Zamenhofa formo de: vipuro (genro de serpentoj: Vipera).—A.viper, F.vipère, G.Viper, H.víbora, I.vipera, P.víbora.
vit/o. Vinberplanto (Vitis ampelos, Vitis vinifera).—A.vine, F.vigne (plante), G.Weinstock, H.vid, viña, I.vite, P.videira.