Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto – No. 10
Estas chi tie kolektitaj la rezultoj de la laborado de la Akademio de Esperanto dum la montritaj sep jaroj. Mi ne dubas, ke la publiko dece komprenos kaj shatos la gravecon de tiuj atingoj, shulditaj precipe al la iniciatemo kaj dedichiteco de la Direktoroj de la Sekcioj pri la Ghenerala Vortaro kaj pri la Gramatiko, resp. niaj kolegoj A. Albault kaj D. B. Gregor, kiun poste anstatauis H. A. de Hoog. Estas al mi granda plezuro esprimi al ili tiel merititan dankon.
La broshuro konsistas el du partoj: la unua entenas la oficialajn tekstojn, laustatute vochdonitajn de la Akademio, la dua la neoficialajn, kiuj, kvankam siatempe komunikitaj al la Akademio kiel indaj je ties konsidero, ne estis submetitaj al formala vochdono.
En la unua parto trovighas, krom diversaj administraciaj informoj: 1° La Oka Oficiala Aldono al la Universala Vortaro. 2° La Baza Radikaro Oficiala. Tiuj du dokumentoj celas precipe interharmoniigi kaj oportune klasigi nian oficialan vortotrezoron, tiel ke ghi pli fidele respegulu la efektivan uzadon de la lingvo, kaj faru ghian instruadon pli metoda kaj racia. 3° La Rekomendoj de la Akademio pri la ghusta uzado de la refleksivaj pronomo kaj adjektivo kaj pri la senco de “po”.
En la dua parto disponighas: 1° Raporto de R. Schwartz pri la uzado de la pasivaj participoj en la Zamenhofa traduko de “La Rabistoj”. Tiu teksto estis komunikita al la Akademio aldone al la Cirkulero No 92, sed ghi certe meritas pli vastan publikon, prezentante admirindan modelon de scienca esplorado. R. Schwartz ja ne apartenis al nia Akademio, sed sole nur pro sia rifuzo kandidatighi; kaj pri li mi volonte ripetus la verson, kiun oni povis legi sur la busto de Moliero, kiam oni ghin instalis en 1778 en la salono de la franca Akademio:
Rien ne manque à sa gloire, il manquait à la nôtre
(Al lia glor’ nenio, al nia li mem mankas).
2° Du artikoloj de D-ro Albault, pri kiuj la Akademio decidis ilin publikigi en chi tiu loko de la “Aktoj”, kun la celo nur informi la publikon, nek aprobante, nek malaprobante liajn proponojn, kaj lasante al la uzado la fiksadon de la definitivaj formoj. 3° Konsultoj de la Prezidanto kaj de la Direktoro de la Gramatika Sekcio pri kelkaj lingvaj punktoj.
Pro la shparado postulata de la nuntempaj cirkonstancoj kaj pro la amplekso de la dokumentaro mi ne donas la ciferojn de chiuj vochdonoj nek la nomojn de la vochdonintoj: mi nur diru, ke tiujn oficialajn tekstojn vochdonis chiufoje konsiderinda plimulto, ordinare supera al la du trionoj de la membroj.
La 3an de Junio 1975, la Prezidanto
G. Waringhien.