Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto – No. 10
Chi tio estas reeldono de la Aktoj de la Akademio II 1968-1974, unue publikigitaj en la jaro 1976-a kaj tiam presitaj en Britujo de The Blackburn Times Press.
Ni skanis unu el la presitaj versioj, kaj prilaboris la skanajhon komputile por krei tiun chi novan eldonon. Ni provis kiom eble fidele redoni la tipografion de la antaua eldono, sed la paghodivido estas tamen alia en tiu chi nova eldono. En la diversaj presitaj versioj de la unua eldono estis ialoke diferencoj. Ni provis en chiu tia okazo redoni la plej ghustan varianton.
En kelkaj okazoj ni aldonis klarigan piednoton. Malgravajn preserarojn ni korektis senkomente.
Ni shuldas dankon al multaj personoj, kiuj helpis pri tiu chi reeldono. Mi menciu nur kelkajn:
Michela Lipari, kiu faris la bazan laboron por transformi la tekston en komputilan formon;
Andreas Kück, kiu kontrollegis la dokumenton kompare kun la originalo;
Bertilo Wennergren, kiu ankau kontrollegis, kaj kiu aranghis la tipografion de la nova eldono.
Pri eventuale restantaj eraroj respondecas nur mi, Renato Corsetti, kiu, kiel sekretario de la Akademio de Esperanto, kunordigis la laboron.