Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto – No. 10
Post kiam la Akademio oficialigis kaj publikigis la regulon pri la refleksivoj, venis al mi kelkaj leteroj, demandantaj pri tiu au alia detala punkto.
La uzo de la refleksivo estas kompleksa afero, kaj eble tial ghi neniam estis ghis nun formulita en regulo; ghi postulas de la uzanto apartan decidon en chiu okazo, nome chu la efikanta radiko havas la karakteron de ago kaj kiu estas la (gramatika) subjekto de tiu ago. La decidoj povas varii lau la speco de la radiko, lau la kunteksto kaj fine lau intenco au lingvokutimoj de la uzanto. Tio klarigas, kial la Akademio provis ja difini la gvidliniojn de la uzado, sed respekti samtempe la liberecon de interpretado pri dubaj okazoj.
Praktike, la plimulto el la Akademianoj opinias:
l) ke oni devas konsideri la subjekton de infinitivo, participo au substantivo nur, se ghi estas esprimita. Tion klarigas la ekzemplo sub 1(1): “La regho sendis voki sian kuraciston” (same estus pri la samvaloraj “La regho venigis sian kuraciston” au “la abatino lernigis al shi shian novican preghon”).
ke la deverbaj substantivoj montrantaj personojn ne estas konsiderendaj por la uzo au neuzo de la refleksivo; “servanto” estas traktenda kiel “sklavo”, “instruisto” kiel “profesoro”, au “flatulo” kiel “kortegano”.
3) ke la ceteraj deverbaj substantivoj ofte povas montri egale au la agon au rezulton de la ago, tiel ke la decidon devas fari la intenco de la uzanto. La du lastaj ekzemploj sub 1(3) ilustras la unuan eblon, char ghi estas ghis nun la pli ofte renkontata: “shi kompleze audis la flatadon de shiaj amindumantoj” kaj “shi ribelis kontrau la interveno de (la) edzo en shiajn aferojn”. Sed en ambau frazoj, se oni komprenus “flatado” kvazau “komplimento” kaj “interveno” kvazau “enketo” au “operacio”, oni tute bone povus uzi “sia”.
Pri la substantiva predikativo estas ankorau tro frue por difini la uzadon, kiu hezitas inter la Zamenhofa “La Eternulo bonvolis fari vin Lia popolo” kaj la pli moderna “La regho faris lin sia ministro”. Estas cetere facile eviti la heziton, skribante: “La regho faris el li sian ministron”.
La Prezidanto,
G. Waringhien.
Aprilo 1971.
La Direktoro de la Sekcio pri Gramatiko, en akordo kun la Prezidanto de la Akademio, atentigas la redaktorojn de gazetoj, la autorojn kaj ghenerale chiujn uzantojn de Esperanto pri jenaj, chiam pli disvastighantaj eraroj:
a) Oni skribu “ekde” au “eke de”, sed ne “ek de” per du vortoj, char “ek” estas tie uzata prefikse au adverbe, sed ne kiel interjekcio.
b) Oni ne uzu “dankema”, kiam ne temas pri konstanta emo al danko, sed pri la momenta manifestigho de danko pro konkreta servo oni simple uzu “danka”.
c) Oni ne konfuzu “kompensi” kun “rekompenci”: “kompensi” signifas havigi (al iu) ion egalvaloran pro suferita perdo, malprofito au farita peno; “rekompenci” signifas montri sian kontentecon pri ies meritoj per vortoj, faroj au donacoj (kvankam la bona ago ofte rekompencas la farinton propramove per sano, felicho, kontenteco, interna paco) “rekompenci” estas preskau chiam “malpuni”.
H. A. de Hoog.
Junio 1973,