Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto – No. 10
* * *
“Kio nun estas la Zamenhofa lingvajho, estas pridubata.”
D-ro W. BORMANN
“Zum Donnerwetter! Das wird sich doch feststellen lassen ...”
(El germana anekdoto, cetere ne tre deca.)
En la Esperanta teksto trovighas entute 106 ekzemploj de -ata kaj -ita-participoj en kunligo kun formo de la verbo “esti”, nome:
| I. | A) estas -ata | 10 | ekz. | B) estas -ita | 36 | ekz. | |
|---|---|---|---|---|---|---|---|
| II. | A) estis -ata | 3 | — | B) estis -ita | 22 | — | |
| III. | A) estos -ata | 0 | — | B) estos -ita | 11 | — | |
| IV. | A) estus -ata | 3 | — | B) estus -ita | 5 | — | |
| V. | A) estu -ata | 0 | — | B) estu -ita | 6 | — | |
| VI. | A) esti -ata | 5 | — | B) esti -ita | 5 | — | |
| Sume: | ata-ekzemploj | 21 | ita-ekzemploj | 85 |
El tiuj chi statistikaj ciferoj oni povas konkludi absolute nenion koncerne la metodon aplikitan de Zamenhof en la uzado de pasivaj participoj. Por malkovri la Zamenhofan manieron, oni devas kompari tre atente, ne nur la ata-ekzemplojn kun la ita-ekzemploj, sed ankau chiujn ekzemplojn senescepte kun la responda germana teksto.
Tiun chi studon oni devas fari “honeste kaj lojale”, t.e. sen ia antaujugho, sen ia anticipa deziro pravigi au malpravigi kion ajn, sed tute kaj sincere preta eventuale bruligi, kion oni adoris, kaj adori, kion oni bruligis.
Char chiu havas la eblecon kontroli la sekvantajn citajhojn en ilia plena kunteksto, eventuala riprocho pri “nur frazeroj” estas nepravigebla.
Pro praktikaj celoj la ekzemploj estas numeritaj de 1 ghis 106. La dua nombro indikas la paghon en la menciita eldono de “La Rabistoj.”
Por shpari tempon al la leganto mi mencias antau chiu ekzemplokategorio chi-rilatajn rimarkojn kaj konstatojn, tiel ke la leganto povos tuj che la unua lego kontroli la pravecon au malpravecon de tiuj rimarkoj kaj konstatoj. —La konkludojn oni trovos che la fino.
I. A) estas -ata (No 1-10)—Char tiu chi formo estas samsence interpretata de atistoj kaj de itistoj, ne estas necese ekzameni kritike tiujn ekzemplojn.
| 1. | p. | 6 | La pekoj de liaj patroj estas punataj en la tria kaj... Die Sünden seiner Väter werden heimgesucht im dritten... |
| 2. | 9 | ...au kiel ili alie estas nomataj tiuj titoloj ...und wie die Titelchen alle heissen mögen |
|
| 3. | 16 | kaj via senmorteco estas gheme trenata und eure Unsterblichkeit mühsam fortgeschleppt wird |
|
| 4. | 18 | La funebra parolado estas aranghata en plena parado Der Leichenpomp wird veranstaltet in aller Pracht |
|
| 5. | 23 | Francisko estas nomata la kanajlo Franz heisst die Canaille |
|
| 6. | 26 | kaj dum potenculoj estas konsumataj de tineoj und wenn Potentaten von Motten verzehrt werden |
|
| 7. | 37 | Artritaj sentadoj estas chiam akompanataj... Gichtige Empfindungen werden jederzeit begleitet |
|
| 8. | 44 | mi estas portata en la tombon... ich werde zu Grabe getragen |
|
| 9. | 53 | la sinjoro estas arestata, perforte pridemandata der Kerl wird eingezogen, parforce inquiriert |
|
| 10. | 126 | ekshajnis al mi, kvazau mi audas, ke mia nomo estas vokata la unua Da war mir’s als hört ich meinen Namen zuerst gennant |
B) estas -ita (No 11-46) —El tiuj chi 36 ekzemploj ech ne unu respondas al germana “Perfectum” (2. Verg.). Chiuj estas PREZENCA konstato pri stato ekzistanta de pli au malpli longa tempo. En chiuj ekzemploj la ita-participo estas predikato.
| 11. | p. | 7 | prezo estas anoncita por lia kapto ein Preis ist auf seinen Kopf gesetzt |
| 12. | 17 | estas vero, ke mi estas jam antaue cirkumcidita ich bin freilich schon voraus beschnitten |
|
| 13. | 28 | kaj rompita estas chio, se li... und leck ist das Ganze, wenn er... |
|
| 14. | 38 | Chu la batalilaro jam estas tute elcherpita? Ist das Arsenal so bald erschöpft? |
|
| 15. | 40 | Karlo estas jam kvazau senheredigita Karl so gut als enterbt ist |
|
| 16. | 47 | Li estas venghita Er ist gerochen |
|
| 17. | 54 | tri monatojn poste li jam estas pendigita drei Monate drauf hangt er |
|
| 18. | 54 | la kandeloj estas estingitaj die Lichter gehen aus |
|
| 19. | 57 | se la honestulo unu fojon estas elpelita el la nesto... wenn der ehrliche Mann einmal aus dem Nest gejagt ist... |
|
| 20. | 59 | Roller estas pendigita Roller ist gehangen |
|
| 21. | 62 | ni eksciis, ke Roller estas bone enpeklita wir hatten Wind gekriegt, der Roller liege tüchtig im Salz |
|
| 22. | 64 | Nun chio estas forgesita Nun ist’s verschwitzt |
|
| 23. | 65 | Roller, vi estas kare pagita! Roller, du bist teuer bezahlt! |
|
| 24. | 66 | Ve... Ni estas kaptitaj, radshiritaj, kvaronigitaj! Weh! Wir sind gefangen, gerädert, gevierteilt! |
|
| 25. | 67 | Ni estas perditaj au ni devas batali Wir sind verloren oder wir müssen fechten |
|
| 26. | 70 | vi estas chirkaufermita de niaj rajdantoj ...bist du eingeschlossen von unseren Reitern |
|
| 27. | 72 | char vi sen ia dubo estas jam jughitaj denn ihr seid wahrhaftig gerichtet |
|
| 28. | 72 | kaj vi estas efektive kondamnitaj und ihr seid wirklich verdammt |
|
| 29. | 79 | miaj membroj estas kvazau dehakitaj meine Glieder wie abgeschlagen |
|
| 30. | 80 | shajnas, ke vi estas tre kortushita du scheinst tief gerührt |
|
| 31. | 81 | Mi sola estas forpelita, mi sola estas eljhetita... Ich allein der Verstossene, ich allein ausgemustert... |
|
| 33. | 87 | Oni montras al mi leterojn, kiuj estas kvazau skribitaj de mi (Z. tradukis per Prezenco la germ. Imperf.) Man zeigte mir Briefe, die ich geschrieben haben sollte |
|
| 34. | 105 | chu ankau al mi estas permesite darf auch ich |
|
| 35. | 115 | nun chio estas malkashita nun ist alles verraten |
|
| 36. | 115 | via mangho estas pretigita deine Mahlzeit ist bereitet |
|
| 37. | 120 | la fadenbulo estas malligita der Knäul ist aufgelöst |
|
| 38. | 122 | sed mia animo estas savita aber meine Seele ist gerettet |
|
| 39. | 126 | vi sola estas kondamnita du allein bist verworfen |
|
| 40. | 127 | ne estas ja ankorau pruvite es ist ja noch nicht ausgemacht |
|
| 41. | 132 | la tuta vilagho estas alarmita das ganze Dorf in Alarm |
|
| 42. | 136 | perditaj estas ambau miaj filoj verloren meine Kinder beide |
|
| 43. | 137 | ankau mia Francisko estas perdita? auch mein Franz verloren? |
|
| 44. | 142 | shi estas trafita sie ist getroffen |
|
| 45. | 142 | ... tiujn, kiuj estas lacigitaj de la vivo die Lebensmüden |
|
| 46. | 144 | Por kio mi kashas vivon, kiu jam antau longe estas forprenita de mi? Was soll ich ein Leben länger verheimlichen, das mir schon lang genommen ist? |
II. A) estis -ata (No 47-49)
B) estis -ita (No 50-71)
1) Interese estas konstati, ke el la 3 ekz. de “estis -ata” la unua (47) resp. al germ. Imperfectum (1. Verg.); la dua (48) al germ. Perfectum (2. Verg.), la tria (49) al germ. Plusquamperf. (3. Verg.).
2) El la 22 ekz. “estis -ita” 15 resp. al germ. Imperf., 7 al germ. Perfectum.—8 estas elemento de konjugacio (germ. “werden”), 14 estas predikate uzataj (germ. “sein”).
3) Konstatu: por traduki la germ. Imperf. (1. Verg.), la germ. Perfectum (2. Verg.) kaj la germ. Plusquamperf. (3. Verg.) Zamenhof uzis jen “estis -ata” (47-49), jen “estis -ita” (50-71). Sin trudas do la necesa konkludo, ke por traduki tri germ. konjugaciajn tempojn la decidiga elemento en Esperanto estas nek -ata, nek -ita, sed nur kaj senvarie “estis”.
A) estis -ata
| 47. | p. | 76 | Vi estis tenata kiel filino de Moor Du wardst (= wurdest) gehalten wie Moor’s Tochter |
| 48. | 87 | Vi neniam amis, neniam estis amata Ihr habt niemals geliebt, seid niemals geliebt worden |
|
| 49. | 122 | chio estis por vi tiel bone konata es war dir alles so vertraut worden |
B) estis -ita
| 50. | p. | 7 | kaj malbenante la tagon, en kiu la unuan fojon estis balbutita al li la vorto “patro” und dem Tage fluchen, an dem ihm zum erstenmal “Vater” entgegengestammelt ward |
| 51. | 12 | Li estis elshirita el viaj brakoj, antau ol vi sciis... Er war aus deinen Armen gerissen, ehe du wusstest... |
|
| 52. | 18 | ghis la hundo estis enterigita bis der Hund beigesetzt war |
|
| 53. | 19 | tio estis ja parolita vire das war schon männlich gesprochen |
|
| 54. | 40 | Oni rakontas, ke vi estis farita inter viando kaj kreno man raune, du seist zwischen dem Rindfleisch und Meerrettig gemacht worden |
|
| 55. | 61 | vi estis jam kondamnita der Stab war schon über dich gebrochen |
|
| 56. | 62 | mi estis jam forvendita al la anatomio ich war schon an die Anatomie verkauft |
|
| 57. | 63 | kaj for! rapide kiel la vento mi estis malligita! und risch wie der Wind! ich war losgebunden |
|
| 58. | 68 | ghi estis bone dirita das war wohl gesprochen |
|
| 59. | 69 | Kiel, Sinjoro? Al tio vi tute ne estis preparita? Wie mein Herr? darauf haben Sie sich wohl nicht gefasst gemacht? |
|
| 60. | 81 | tio chi estis bone dirita Das war wohl gesprochen |
|
| 61. | 87 | shi estis naskita burghulino sie war bürgerlicher Geburt |
|
| 62. | 88 | tio chi estis dirita! Da stand’s! |
|
| 63. | 88 | Kredeble oni rimarkis min jam sur la strato, char kiam mi venis supren, chiuj chambroj estis shlositaj Man muss mich von der Gasse bemerkt haben, denn wie ich hinauftrete, waren alle Zimmer verschlossen |
|
| 64. | 88 | miaj bienoj estis donitaj kiel donaco al la ministro meine Güter fielen als Präsent dem Minister zu |
|
| 65. | 88 | En la batalo inter honoro kaj amo shi decidis por la dua kaj mi estis savita Im Kampf zwischen Ehre und Liebe entschied sie für das Zweite und ich war gerettet |
|
| 66. | 99 | La naturo forgesis fari unu homon pli,—la umbilika shnuro ne estis chirkauligita ...die Nabelschnur ist nicht unterbunden worden |
|
| 67. | 117 | Kiel? Vi ne estis enterigita?—Mi estis enterigita. Was? Du bist nicht begraben worden?—Ich bin begraben worden. |
|
| 68. | 118 | Tiu chi homo malkashis al mi, ke mi estis kondamnita al morto Dieser Mann entdeckte mir, wie ich zum Tode verurteilt gewesen |
|
| 69. | 120 | Ankorau neniu mortemulo estis tiele honorita kiel vi! So ist noch kein Sterblicher geehrt worden wie Du! |
|
| 70. | 143 | Jam restas difektita, kio estis difektita Schon bleibt verdorben, was verdorben ist |
|
| 71. | 127 | Ve al vi, se chio estis kalkulita, se oni prezentos al vi la kalkulon ankorau en tiu chi nokto Weh dir, wenn’s nachgezählt worden wäre, wenn’s Dir vorgezählt würde diese Nacht noch. |
III. A) estos -ata (ekz. mankas)
B) estos -ita (No 72-82)—El tiuj chi 11 ekzemploj 8 respondas al germ. simpla Futuro (Futurum 1.) kaj 3 (No 78, 79, 81) al germana Prezenco (kiu tamen, lausence, esprimas Fut. 1.).
| 72. | p. | 9 | tiu iam mortos kaj estos forgesita der wird einmal sterben und vergessen werden |
| 73. | 30 | li estos rekompencita reghe er soll königlich belohnt werden |
|
| 74. | 68 | mi jhuras, ke li tamen ankorau estos pendigita ich schwöre darauf, er wird doch noch gehangen werden |
|
| 75. | 72 | viaj faroj estos pardonitaj ghis plena forgeso so soll die Strafe bis auf das letzte Andenken erlassen sein |
|
| 76. | 77 | centoble tio chi estos venghita wie das zehnfach und wieder zehnfach geahndet werden soll |
|
| 77. | 106 | kaj tiu amo neniam estos rekompencita.—Ne, en la chielo ghi estos rekompencita ihre Liebe wird ewig niemals belohnt.—Nein, sie wird im Himmel belohnt |
|
| 78. | 111 | Baldau chio estos plenumita bald ist alles erfüllt |
|
| 79. | 120 | ghis la vestoj estos rughege makulitaj bis euer aller Kleider scharlachrot gezeichnet sind |
|
| 80. | 128 | sed li estos malbele trompita aber er wird garstig betrogen |
|
| 81. | 141 | se unu estos perdita, ja ne estos io grava einen kann er leicht missen |
|
| 82. | 142 | kaj chio estos finita und dann wird’s vorbei sein |
IV. A) estus -ata (No 83-85)
B) estus -ita (No 86-90)—Ankau tie Zamenhof uzas jen -ata, jen -ita:
(85) estus aerumata — würde ausgelüftet
(89) estus pagita — würde bezahlt
A) estus -ata
| 83. | p. | 9 | se vi ne estus devigata nomi tiun filon via wenn Ihr diesen Sohn nicht den Euren nennen müsstet |
| 84. | 25 | kaj tiamaniere ghi estus achetata de granda amaso und so ging’s reissend ab |
|
| 85. | 64 | ...jen tial la aero, en la chirkauspaco de tutaj horoj, tiel malbonodoris, kvazau la tuta vestaro de Molohh estus aerumata ... ...drum stank auch die Luft stundenweit, als würde die ganze Garderobe des Molochs ausgelüftet |
B) estus -ita
| 86. | p. | 26 | alia regho estus tiel forsilentita…. mancher König überhüpft würde |
| 87. | 39 | tiam vi estus kovrita per oro dann solltest Du mit Gold überzogen werden |
|
| 88. | 73 | ...povus devigi plenumi sian vorton, ech se ghi estus donita al la Satano ...könnte sie zwingen, Wort zu halten, wenn sie es auch dem Satan gegeben hätten |
|
| 89. | 80 | En tia okazo almenau unu shvito estus pagita und so würde doch ein Schweiss bezahlt |
|
| 90. | 131 | Pli bone estus al li, se li neniam estus naskita Ihm wäre besser, wenn er nie geboren wäre |
V. A) estu -ata (ekz. mankas)
B) estu -ita (No 91-96)
| 91. | p. | 19 | Malbenita vi estu... malbenita mi estu... Verflucht seist Du... verflucht sei ich |
| 92. | 35 | ghi estu dekalkulita de via vivo sie werde Dir von Deinem Leben abgezogen |
|
| 93. | 36 | estu malbenitaj seid verdammt |
|
| 94. | 83 | ke estu permesite al mi farighi... dass ich werden dürfte |
|
| 95. | 99 | malbenita estu verflucht sei |
|
| 96. | 132 | ordonu, ke chiuj malliberuloj estu liberigitaj alle Gefangenen sollen los sein und ledig |
VI. A) esti -ata (No 97-101)
B) esti -ita (No 102-106)—Refoje, en la sama germ. konjugacioformo jen -ata, jen -ita. Kial?
| p. | (97) | esti respektata—respectiert zu werden |
|
| (102) | esti malbenita—verflucht zu werden...Kial? |
A) esti -ata
| 97. | p. | 26 | esti respektata de grandaj kaj malgrandaj von Gross und Klein respectiert zu werden |
| 98. | 44 | kiel dolche estas esti enlulata en la dormon wie süss ist’s eingewiegt zu werden in den Schlaf |
|
| 99. | 44 | jes, dolcha ghi estas esti enlulata ja, süss ist’s eingewiegt zu werden |
|
| 100. | 135 | Se li estos inda por esti nomata via filo Wenn er’s wert ist, Euer Sohn zu heissen |
|
| 101. | 144 | Chu vi pensas, ke pekegoj povas esti estingataj per pekego? Meint ihr wohl gar: eine Todsünde werde das Aequivalent gegen Todsünden sein? |
B) esti -ita
| 102. | p. | 31 | ghi estas dolcha esti malbenita de via patro! Diru, kion oni devas fari, se oni volas esti malbenita de li? es ist süss, von deinem Vater verflucht zu werden! Sprich, was muss man tun, wenn man von ihm verftucht sein will? |
| 103. | 54 | La nokto devis esti beligita per iu faro so musste die Nacht noch durch einen Streich verherrlicht werden |
|
| 104. | 68 | chiuj hundoj devas esti dechenigitaj kaj pelitaj en ilian mezon auch müssen alle Hunde los und in ihre Glieder gehetzt werden |
|
| 105. | 77 | kaj esti por chiam liberigita und auf ewig verschont |
|
| 106. | 143 | chi tio kompreneble devis esti pagita dies musste freilich bezahlt werden |
* * *
Che Zamenhof
a) “estas -ita” estas chiam prezenco; germ. chiam la helpverbo “sein”, neniam “werden”. Ghi do neniam respondas al germ. Perfectum (au simpla Preterito).
b) “estis -ita” respondas al germ. formoj de PASEO, t.e. Imperf. au Perfectum (simpla Preterito).
c) “estos -ita” respondas al germana Fut. I. (simpla futuro). Helpe de kunteksto ghi respondas ankau al Fut. II.
I.— La participfinajhoj havas nenian influon sur la tempojn de la konjugacio, nek sur la modojn, kiel montras la sekvantaj ekzemploj, kiuj, en sia paralela prezento, apartenas al la sama konjugacia tempo au al la sama modo kaj kiuj tamen tradukighas jen per -ata (kol. A), jen per -ita (kol. B).
| A | B | |||
|---|---|---|---|---|
| Imperf. | (47) | wardst gehalten | (50) | ward gestammelt |
| Perfect | (48) | seid geliebt worden | (67) | bin begraben worden |
| Fut. I. | ( °) | wird geliebt werden | (72) | wird vergessen werden |
| Kondich | (85) | würde ausgelüftet | (89) | würde bezahlt |
| Imperat | ( °) | seid geliebt | (93) | seid verdammt |
| Infinit | (99) | eingewiegt zu werden | (102) | verflucht zu werden |
Kiel, kaj lau kiu kriterio, ekspliki tion al lernanto?
(°) En tiu chi verko de Zamenhof ne ekzistas ata-ekzemploj por Fut. I. kaj Imperativo, sed estas memkompreneble, ke chiuj ata-ekzemploj el la aliaj kategorioj validas ankau en Fut. kaj Imperativo.
II.— En PREZENCO la ata- kaj ita-ekzemploj tre nete distingighas unu de la alia ankau en la responda germana teksto:
La ekz. 1-10 (ata) chiam respondas al germ. helpverbo “werden”
la ekz. .11-46 (ita) ” ” ” “sein”,
SED en PASEO, FUTURO kaj en chiuj modoj “ita” respondas jen al “werden”, jen al “sein”, kiel klare evidentighas:
| SEIN | WERDEN | |||
|---|---|---|---|---|
| Imperf | (56) | war verkauft | (50) | ward gestammelt |
| Perfect | (68) | sei verurteilt gewesen | (66) | ist unterbunden worden |
| Fut. I. | (82) | wird vorbei sein | (74) | wird gehangen werden |
| Kondich | (90) | wäre geboren | (86) | würde überhüpft |
| Imperat | (93) | seid verdammt | (92) | werde abgezogen |
Kiel ekspliki, ke formoj apartenantaj al sama konjugacia tempo au al sama modo, sed kiuj en la germana teksto diferencas per “sein” kaj “werden”, retrovighas en Esperanto sub la sama formo “ita”??
Chio tio shajnas, kaj efektive estas eksterordinare komplika, se oni serchas la eksplikon, kie ghi ne estas! Sed chio farighas simplega, se oni akceptas la gvidan fadenon:
| a) -ata = | “ago ankorau dauranta” au “ago ripetighanta ghenerale, kutime, k.s.”. “ata” respondas al la ideo “plu kaj plu” au “re-kaj-ree . . . ” |
|---|---|
| b) -ita = | konstato pri ago finighinta. —Nu, kiam oni povas diri pri ago, ke ghi estas (estis, estos . . . ) finighinta? Certe ekde la unua momento mem, kiam komencighas (-is, -os . . . ) la post-aga stato kaj ghuste tiun momenton montras Zamenhof en chiuj konjugaciaj formoj per la sufikso “ita” (germ. werden). Kiam ita estas uzata predikate, la tempopunkto estas nedifinita (ekzemple chiam en PREZENCO) kaj respondas al la germ. “sein”, “ita” respondas al la ideo “definitive”. |
| 1) | Oni rerigardu chiujn ekzemplojn (No 1-106) metante (mense) post chiu ata-ekzemplo la kontrolklishon “plu kaj plu au re-kaj-ree . . ” kaj Se surbaze de la samaj kontrolklishoj, oni tradukas el la germana (au kiu ajn alia lingvo), oni retrovos la sufiksojn ata kaj ita ghuste tie, kie ankau Zamenhof metis ilin! |
|---|---|
| 2) | Oni prenu kiel gvidilon la konjugacitabelon de L. E. MEIER (troveblan ghis hodiau en atistaj lernolibroj) kaj faru tradukon de “Die Räuber”. Oni konstatos proksimuman akordon kun la teksto de Zamenhof nur en PREZENCO, sed en la aliaj tempoj kaj en la modoj oni konstatos DEVION disde la Zamenhofa teksto je precize kaj kontroleble |
63,33%
Kiel malproksimaj ni estas de certaj statistikaj fantaziajhoj!
RAYMOND SCHWARTZ
S-ro Wilh. Wingen faris similan, same konkludigan laboron pri “FABELOJ DE ANDERSEN”. Ankau “La Rabeno de Bahharahh” kaj “Ifigenio” estas zorge esploritaj kaj konfirmas la chi suprajn konkludojn.
Kio nun estas la Zamenhofa lingvajho, ne plu estas pridubata.
R. S.