Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto – No. 10
Fine de plurjara studado pri la landnomoj mi alvenis al kelkaj konkludoj, kiujn mi koncize prezentas chi-sube. Tiuj studoj bazighas sur historia studo de la demando — chefe en niaj institucioj — kaj sur kompara studo el 33 lingvoj; el ili 13 estas la 13 plej parolataj en la mondo kaj inkluzivas la chinan, la araban, la indonezian, la hindian, la bengalan kaj la japanan; ties parolantoj prezentas pli ol la duonon de la homaro. La 20 aliaj estas chefe la aliaj precipaj lingvoj de Europo.
1. Ne eblas starigi “universalan” sistemon, en kiu chiuj landnomoj estus derivataj de la landano-nomoj (la primitiva Zamenhofa sistemo de “Holandujo”, “Amerikujo” ktp jam de longe forgesighis), nek inverse, kvankam sufiche multaj, chefe aziaj, lingvoj perfekte praktikas tiun duan sistemon (“itali-homoj”, “rumani homoj” ktp). Ne eblas, char la internacia praktiko — al kiu alighis la Esperanta tradicio — distingas du procedojn de nomado: “lando/landanoj” kaj “homoj/homujo”.
2. La nuna Esperanta sistemo komence estis kompromiso, starigita sub la influo de L. de Beaufront, inter la primitiva Zamenhofa sistemo kaj la internacia duproceda sistemo. Bedaurinde tiu kompromiso bazighis sur etnologia principo: raso donas sian nomon al lando helpe de la sufikso -uj. Sed, kiel atentigis Grosjean-Maupin en memorinda Akademia memuaro, “raso estas mito”. Evidentas, ke la internacia lingvo devas apogighi sur lingvaj faktoj, t.e. sur internacieco lau la paragrafo 15a de sia Fundamento, kaj ne sur rapide evoluanta mito. Cetere la praktiko kondukis al iom-post-ioma malobservo de tiu etnologia principo fremda al la Fundamento; efektive la ghermo de tiu malobservo estis jam la dekomenca neapliko por la kelkaj landnomoj, kiuj internacie finighis per -land: Holando, Islando ktp (anstatau la holandoj, islandoj ktp). Per tiu etnologia principo ni konstruis apartan sistemon, ja duprocedan kiel la internacia, sed propran nur al Esperanto: tion farante, ni malobservis la paragrafon 15an kaj la internaciecon.
3. El la duopo “landnomo/landan-nomo”, la landnomo chiam estas la pli internacia. Ekz-e pluraj aziaj lingvoj uzas nur derivajhojn por nomi la landanon, sed ili konservas senshangha la internacian nomon de la lando: Itali-, Bulgari- ktp. Pli ghenerale la sufiksoj respondantaj al la Esperanta -an- estas tre diversformaj lau la lingvoj, dum la sufikso respondanta al la Fundamenta -uj- ekzistas en chiuj lingvoj tra la mondo sub la formo -i-. La fakto, ke tiu internacia -i- shtonighis en aziaj lingvoj, kiuj sisteme uzas derivitajn landano-nomojn, ne esence modifas niajn konsiderojn; la landnomoj finighantaj per -i- estas monde internaciaj, monde konataj.
4. La tiel nomataj “Akademiaj kondamnoj” de la tiam nova sufikso -io fakte estas bazitaj sur tendenca interpreto de pli frua Akademia teksto, publikigita sub Boirac. Se tiu erara interpreto devus esti ghusta, tio signifus, ke estas same kondamnindaj diversaj aliaj sufiksoj, i.a. la sufikso -enda, intertempe oficialigita de la Akademio.
5. La sufikso -io- estas plene konforma al la Esperanta strukturo. La fakto, ke ghi duobligas la sufikson -ujo, neniel faras ghin kontraufundamenta, ne pli ol la sufiksa uzado de -arbo estas kontraufundamenta, kvankam ghi tiel same duobligas tiun saman sufikson. Cetere la Antauparolo de la Fundamento klare aludas la metodon de “neologismoj kaj arkaismoj”, per kiu Zamenhof pli ol unu fojon montris, kiel la lingvo povas evolui: la historio demonstras, ke la Esperanto-komunumo ne trouzis tiun metodon! La kazo ech estas unika, kaj temas pri sufikso monde konata ekster Esperanto.
6. La sufikso -io nuntempe estas akceptita jam delonge de chiuj esperantologoj, almenau por akcesoraj uzoj, cetere plene konformaj al la internacieco, che landnomoj derivitaj ne de landano-nomoj, sed de aliaj nocioj: Algherio, Liberio, Kolombio ktp. Al tiuj chi ni aldonu nomojn derivitajn, sed nur el etimologia vidpunkto: Mezopotamio, Indonezio, Austrio ktp.
7. La sufikso -io, en pli ghenerala uzo (Francio, Germanio ktp), ekuzata en Esperanto jam chirkau 1900, do jam antau 70 jaroj, estas abunde uzata de pli ol 50 jaroj en chiaj Esperantistaj medioj. Certe, multaj aliaj detenas sin de ties uzado pro la konataj “kondamnoj”. Kaj tio estas sekuriga pruvo pri la morala potenco de la Akademio. Aliflanke la persisto de multaj per si mem dubigas pri la praveco de la iam faritaj “kondamnoj”. Efektive, apud multaj individuoj kaj redakcioj, almenau unu internacia organizo, sekvante Hodler, la fondinton de UEA, daure uzas nur ghin kaj rigardas -uj- kiel arkaisman por landnomoj. Evidentas, ke vojo al unueco de nia nomenklaturo povos pasi nur tra unu pordo—levo de la kondamno.
8. Tamen ekzistas diversaj troigoj en la uzado de -io fare de ghiaj subtenantoj, kaj tiuj troigoj ne estas la samaj che chiuj. Estas konsilinde eviti ilin, se ni volas atingi unuecon. Bazo de unueco, post fiasko de la diversaj sistemoj, povas esti nur la monda internacieco, alidire la apliko de la paragrafo 15a! La monda internacieco de tiuj propraj nomoj prezentas rimarkindan unuecon.
Mallonge, la aluditaj troigoj estas chefe:
– tendenco krei novan “universalan” sistemon per -i-derivado; ghi fakte arbitre transigas nomon de unu klaso al alia (ekz-e nepaloj, kanadoj loghantaj en Nepalio, Kanadio ktp);
– tendenco krei purajn esperantismojn por distingi landnomojn disde samnomaj geografiaj nocioj (ekz-e Panamio, Meksikio anstatau Panamo, Meksiko ktp). Landnomoj estas internacie pli gravaj: oni prefere distingu lau la manieroj proponitaj de la naciaj lingvoj mem (ekz-e per Meksikurbo ktp).
– ignoro de aliaj internaciaj formoj ol -i. Tiuj uzas derivadon chefe per -land- au per -istan-. Estas notinde, ke Zamenhof almenau unu fojon uzis derivadon per -mark, che Finn-marko (norvega provinco).
9. Por reatingi unuecon en la nomenklaturo, mi opinias, ke ni devas en unua stadio fari kelkajn pashojn:
| I. – |
|
||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|
| II. – |
|
La subskribinto intencas publikigi libron pri tiu temo; ghi revivigos la pensojn kaj farojn de eminentaj personoj, kiel de Beaufront, Boirac, Cart, Hodler, Privat kaj multaj aliaj, ne parolante pri Zamenhof mem. Ghi jhetos fortan lumon sur forgesitajn au ne tre konatajn faktojn, kaj proponos solvon al nia problemo, kune kun nova filozofio pri la Esperanta movado.
D-ro A. Albault
(Tiuj listoj principe limighas al tiuj nomoj, kiuj estis objekto de intensiva studo: entute 92 landnomoj kaj la respondaj landano-nomoj. Tiuj nomoj estis konservitaj pli pro sia lingva intereso, ol por geografia celado; ili rilatas al sendependaj shtatoj au al provincoj, al modernaj au antikvaj landoj).
a) Landano-nomoj (el ili derivighas landnomoj per la sufikso -uj-, au prefere per la sufikso -i- konforme al la internacieco).
° la internaciaj formoj estas respektive abisin- kaj indi-; abisenoj kaj hindoj prezentas akceptindajn asimilitajn formojn.
b) Landano-nomoj alimaniere derivitaj:
c) Landnomoj (el ili derivighas landano-nomoj per la sufikso -an)
a) Estas dubaj pro malghusta klasigo (efektive la radikoj nomas la landon au en chiuj lingvoj au en la granda plimulto el ili)
(la formo Japon- estus pli tauga)
b) Estas dubaj jenaj radikoj:
char pli internaciaj estas jenaj landnomoj:
c) La radikoj angloj kaj danoj estas tute bonaj, sed eblas heziti por la derivajho, char la latinaj nomoj Anglia kaj Dania akiris nur slavan internaciecon, kaj la plimulto el la lingvoj preferis aliajn formojn, nome England (Anglolando) kaj Anglotero por la unua, kaj Dan-marko por la dua.
—A.A.
En la antaua artikolo mi aludis pri listo de 92 landnomoj. Surbaze de tiu listo estis starigita glosaro en 33 lingvoj, el kiuj 13 estas la 13 plej parolataj en la mondo kaj kune reprezentas pli ol la duonon de la parolanta homaro (nome la lingvoj angla, araba, bengala, china, franca, germana, hindia, hispana, indonezia, itala, japana, portugala, rusa), dum la 20 aliaj estas aliaj ghermanidaj, latinidaj, slavaj au ceteraj europaj lingvoj, kaj ankau du neeuropaj (la korea kaj la turka). Multaj el niaj kolegoj min helpis en tiu laboro: mi varme dankas ilin pro ilia valora kontribuo. Aparta mencio estu pri nia bedaurata kolego D-ro Pumpr, kiu liveris modele sciencan laboron pri la chehha kaj slovaka lingvoj.
Tiu glosaro ebligas konatighi kun la reala internacieco de la landnomoj; ghi ebligas renversi falsajn opiniojn kaj mitojn pri tiu demando. Ni konsideros sinsekve la strukturon de la landnomoj rezulte de tiu internacia komparo, la radikojn mem de tiuj landnomoj funkcie de ilia internacieco, kaj fine statistikon, kiu ebligos mezuri iel tiun internaciecon sufiche homogenan kontraste al la hhaoso, kiu regas en la nuntempa Esperanto.
Ekzistas tri eblaj strukturoj: simpla, sufiksa kaj kunmeta. Kompreneble temas pri skema strukturo internacie rigardata; ekz-e ni konsideros, ke la franca “Finlande” estas kunmeta, kvankam eble franco tion ne konscios au ne agnoskos; nur tiel eblas fari utilan internacian komparon.
La sufiksa strukturo estas trovebla en chiu el la 33 lingvoj kaj koncernas, lau la lingvoj, nombron da landnomoj variantan inter 23 kaj 54 el la 92 de la listo. La sufiksoj alligighas al radikoj diverssignifaj (popolo, geografia nocio, propra homnomo ktp., kaj iafoje al radiko, kies signifon povas instrui nur la etimologio). En la granda plimulto de la lingvoj la sufiksoj estas vivantaj; en kelkaj ili estas rekoneblaj nur etimologie. Inter la sufiksoj, la sufikso -i- estas universala kaj trovighas en chiuj lingvoj; ghin vestas diversaj finajhoj kaj ofte pluraj en unu sama lingvo (ekz-e; -ie, ië, -ien, -ia, -ija ktp). La aliaj sufiksoj estas en neglektebla kvanto (ekz-e: -ei en la germana: Türkei ktp); unu escepto: la finajho -sko en la chehha kaj slovaka (en respektive 31 kaj 38 nomoj) kaj -ska en la serbo-kroata.
Plej uzas la sufikson -i- la lituana, la (moderna) greka, la pola kaj la rumana; poste sekvas la slavaj (rusa, bulgara ...), la sudaj latinidaj (itala, hispana) kaj la finna. Meze trovighas la ghermanidaj, la hungara kaj la araba. Malplej uzas la sufikson -i- la franca kaj neeuropaj lingvoj, kiel la japana, la hindia, la indonezia, la araba, la bengala, la turka, la korea kaj la china: tiuj lingvoj kontentighas per chirkau 30 nomoj finighantaj per la i-sufikso.
La kunmeta strukturo estas trovebla en chiuj lingvoj kaj en nombro varianta, lau la lingvoj, inter 27 kaj 3. La plej kunmetemaj estas la ghermanidaj, tamen preterpasitaj de la hungara; meze trovighas la neeuropaj; la malplej kunmetemaj estas la latinidaj kaj la slavaj, la greka, la finna kaj la lituana.
La plej ofta kunmeto ekzistanta en chiuj lingvoj estas tiu per -land-; ankau -(i)stan- trovighas en chiuj lingvoj. Poste sekvas -mark-, trovebla en 12 el la 13 grandaj lingvoj de la mondo, kaj en 11 el la 20 aliaj lingvoj de nia laboro; ni chi-sekve raportos tiujn du nombrojn per jena skribmaniero: (12 + 11). mark- estas efektive trovebla ankau en jenaj neeuropaj lingvoj: china, araba, hindia, indonezia, korea. Ekzistas aliaj kunmetoj, sed en nia glosaro oni trovas nur unu el ili nome -ter-, kiu trovighas en 9 lingvoj (5 + 4)).
La simpla strukturo. Temas pri radikaj nomoj: ili finighas jen per konsonanto, jen per vokalo: plej ofte -a en la plej multaj lingvoj, sed ekz-e -e en la franca. Tiu strukturo koncernas, lau la lingvoj, 29 ghis 50 nomojn el nia listo de 92. La china kaj la franca venas chekape; sekvas la neeuropaj kaj la angla; meze trovighas la ghermanidaj kaj la sudlatinidaj; finas la vicon la slavaj, la hungara, la rumana kaj la lituana.
El la listo de 92 landnomoj, 74 prezentas senduban internaciecon. Aliparte la nombro de landnomoj konformaj al la internacieco varias, lau la lingvoj, de 45 al 71: la angla kaj la rumana estas chekape kun 71, sekvataj de la itala (70); poste sekvas la granda plimulto de europaj lingvoj—ech la hungara, la finna kaj la lituana—inter 67 kaj 60 kune kun neeuropaj lingvoj, la indonezia, la japana, la hindia kaj la korea; malpli favorataj inter la grandaj lingvoj estas la araba (54) kaj la china (45).
Kontraste, la nombro de landnomoj konformaj al la internacieco varias en Esperanto (jes! varias en Esperanto) de 37 al 65; ekz-e che UEA ghi estas 42, t.e. malpli ol en la china, dum che SAT ghi estas apenau pli granda, nome 54, t.e. ghuste kiel en la araba. Ni tamen notu tuj, por trankviligi la legantojn, ke tiu kontrasto devenas chefe el la misuzo de sufiksoj, kaj do estas relative facile nuligebla.
Efektive, plej ofte la radikoj uzataj en Esperanto estas ghuste la internaciaj forme kaj signife. Plej ofte, sed ne chiam: kelkaj estas nur forme konformaj al la internacieco; internaciece, oni nomas la landon mem per jenaj radikoj Chin- (9 + 15), Egipt- (8 + 18), Svis- (7 + 9). Ni parenteze notu, ke nur en kelkaj okcidentaj lingvoj svis- signifas ankau la loghanton.
Forme, oni hezitis kaj plu hezitas, sed Gvian- (6 + 7) estas la plej internacia, pli internacia chiuokaze ol Gujan- (1 + 5) kaj Gvajan- (2 + 4). La sola internacia formo konsiderebla estas Lituani- (11 + 7), dum Litovi-, nete tro artefarita (kio estas klimakso por propra nomo!) trovighas en absolute neniu lingvo; la radiko litov- trovighas nur en malmultaj slavaj lingvoj (rusa, ukraina kaj slovaka) sub la derivita formo litovec; bedaurinde la najbara formo Lietuva signas ne la landanon, sed ja la landon mem en la lituana kaj la latva! Cetere ech la lituanoj konas la internacian radikon dank’ al vortoj, kiel: lituanístika, lituanístas, lituanizmas ktp. Tiel same sola internacia formo estas Britani- (9 + l6); ghi estas derivebla de la ankau internacia britan-, dum Britio estas pura esperantismo kaj aliflanke unu el tiuj formoj, pro kiuj multaj levighis kontrau la internacia sufikso. La kunmetajho Dan-mark- (12 + 11) estas trovebla en la plej multaj lingvoj, dum Dani- estas nur slave kaj orient-europe konata, malgrau sia latina deveno.
Se la internacieco estas neta en la granda plimulto el la nomoj, ghi tamen ne estas tia por 18 nomoj el la listo de 92: che ili 2, 3 au ech 4 formoj interluktas en proksimuma egaleco. Tia granda proporcio de dubaj formoj ne mirigu nin, char la listo entenas la plej konatajn kaj plej malnovajn nomojn; ni povas logike atendi, ke malpli konataj nomoj kaj nove nomitaj landoj ordinare tuj ghuas mondan internaciecon, cetere identan al la nacia nomo mem.
Feliche 14 el tiuj 18 dubaj respondas al Esperantaj formoj, kiuj el diversaj kauzoj povas esti konfirmitaj; ili apartenas al la pli-malpli uzataj jenaj: Birmo, Brazilo, Chilio, Francio, Germanio, Hindio, Hispanio, Laponio, Latvio, Libano, Nederlando, Norvegio, Skotlando, Svedio. La kvar ceteraj estas jenaj:
El tio oni konstatas, ke la du esperantismoj Japanio kaj Polio havas neniun subtenon en la naciaj lingvoj: oni trovas Polija nur en la latva (lingvo ne inkludita en la Glosaro), sed Japani- nenie! Poland- trovighas en la angla kaj en la aziaj lingvoj submetitaj al ghia influo. La radiko polon-, latina radiko, trovighas diverslingve en kunmetajhoj kiel polon-ism- ktp, shatinda konstato por internacia lingvo. Angli- kaj Portugali- estas nur slave kaj orient-europe internaciaj. Portugal- nepre estas la internacia formo: la alia estas neglektebla. Angli- estas la latina formo; ghin ne konservis okcidento; angloj donas al ghi alian pli limigitan signifon (ia provinco apud Londono); kaj tio parte klarigas, ke la batalo kontrau la nova sufikso havis fortajn radikojn en la britaj insuloj. Angloter- kaj “England” estas pli internaciaj: Angloter- eble estus la pli tauga, char aliaj insuloj havas la alnomon Tero. La dua formo malfacile enirus en Esperanton: Anglolando ne sufiche similus, dum Angllando, ja pli simila, surprizus pro la konsonant-akumulo, sed finfine ne pli ol en la Zamenhofa Finnmarko.
Oni ne povas negi, ke malgrau diferencoj la internacia nomenklaturo estas sufiche unueca tra la diversaj lingvoj kaj en mondaj kadroj: kiom da vortoj el la ordinara lingvo ghuas tian vastan internaciecon? Kontraste Esperanto, kiun Zamenhof nomis “la internacia”, prezentas nuran hhaoson por tiuj landnomoj, kiuj finfine estas propraj nomoj! Persone, mi opinias, ke ni povos eliri el tiu hhaoso nur per agnosko de la internacieco, alidire per apliko de la 15a regulo de la Fundamenta Gramatiko: chiuj aliaj reguloj pri landnomoj, unue ne apartenas al la Fundamento, due montris, dum longaj jardekoj, ke ne povas krei unuanimecon che la esperantistoj.
Nombroj bildigos tiun hhaoson.
Tiujn nombrojn mi eltiris el la nuntempa konkreta uzado en diversaj publikajhoj: nome P.I.V., la Mondmapo, la Poshatlaso kaj ankau publikajhoj de SAT kaj de UEA. La P.I.V. prezentas tiun apartajhon, ke ghi indikas diversajn formojn: kun -io, kun -ujo, kun -lando, au ankau radikajn formojn. El tiu verko ni eltiris du ekstremajn listojn: liston “internacian”, kiu kolektas la formojn plej similajn al la internaciaj (tre ofte, sed ne chiam, la -io-formojn), kaj liston “neinternacian”, kiu preferas la ujo-formojn k.a. La Mondmapo kaj la Poshatlaso ne prezentis problemojn, krom pri du-tri formoj kiel Persio/Persujo, kiuj ne enestis, kaj kiujn ni devis ekstrapoli. Por la publikajhoj de UEA, mi starigis liston lau la Jarlibro de 1971 kaj lau la revuo “Esperanto”. Tion saman mi faris por “La Monda Lingvo-problemo”, publikajho de la Centro de Esploroj kaj Dokumentado de UEA, t.e. C.E.D. Por SAT, mi uzis chefe la Jarlibron 1971-1972, sed ankau la gazeton “Sennaciulo” kaj la revuon “Sennacieca Revuo”.Tamen restis dubindajhoj kaj mankoj en tiuj tri listoj: mi do petis helpon de redaktoro D-ro Sadler por la du unuaj, kaj de redaktoro Bartelmes por la tria: ili chi tie estu dankataj pro sia komplezo.
En la chi-sekva tabelo po unu linio estas dedichita al chiu el tiuj sep listoj. Mi aldonis por komparo du pliajn liniojn: la “eklektika sistemo”, kiu kunigas la esperantajn formojn en uzado plej proksimajn al la internacia stato; mi almetis al ili la Egipto de Kabe (troveblan ankau en ekzemploj de P.I.V.), sed ne la Danmarko iam uzatan de UEA; aliparte esperantismojn kiel Britlando ktp, kiuj ebligas eviti samtempe -uj, -i kaj novajn radikojn. La dua plia linio estas la “internacia sistemo”, kiu diferencighas de la antaua per alpreno de kvin formoj pli internaciaj, ol la nun uzataj: Britanio, Chino, Danmarko, Lituanio, Sviso. Al tiu internacia listo sufichus alelekti kvar nomojn por Anglio, Japanio, Pollando kaj Portugalio, kiuj estas el la 18 dubaj formoj—ni vidis, ke la 14 aliaj povas esti konfirmitaj.
La tabelo donas kvin kolumnojn. La unua estas duobla: ghia unua nombro koncernas la nomojn konformajn al la internacieco; la dua nombro koncernas la 18 “dubajn formojn” kaj pli ghuste la nombro, en chiu listo, de nomoj konformaj al la 14 akcepteblaj en Esperanto. La dua kaj tria kolumno koncernas la nomojn uzantajn la sufiksojn -io kaj -ujo. La kvara kaj kvina donas la nombron da formoj kunmetitaj kaj radikaj.
Okazas, ke la “internacia sistemo”, obeanta la 15an regulon de la Fundamento, estas skeme tre simila al la nomenklaturo uzata en la rusa kaj la itala. Efektive la kvar nombroj 74 - 45 - 10 - 37 estas tre kompareblaj al tiuj de la rusa (63 - 46 - 9 - 37) kaj de la itala (70 - 46 - 9 - 37); kaj neniu negos, ke tia simileco estas konforma al la genio de nia lingvo. Tiu konstato donas helan punkton en la nuna malluma hhaoso de la landnomoj.
D-ro A. Albault
| konforma al internacieco |
-io | -ujo | kunmetoj | radikoj | |||
|---|---|---|---|---|---|---|---|
| PIV “neinternacia” | 37 | + | 6 | 18 | 43 | 6 | 25 |
| U.E.A. | 42 | + | 6 | 15 | 41 | 10 | 26 |
| Mondmapo | 49 | + | 6 | 19 | 35 | 5 | 33 |
| S.A.T. | 54 | + | 12 | 68 | 0 | 6 | 18 |
| PIV “internacia” | 61 | + | 14 | 57 | 0 | 9 | 26 |
| Poshatlaso | 62 | + | 13 | 57 | 0 | 10 | 25 |
| C.E.D. | 65 | + | 13 | 56 | 0 | 11 | 25 |
| “Eklektika” | 69 | + | 14 | 47 | 0 | 12 | 33 |
| “Internacia” | 74 | + | 14 | 45 | 0 | 10 | 37 |
| + | 4 | ||||||