AKTOJ de la AKADEMIO II 1968-1974
Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto – No. 10
PARTO OFICIALA
REKOMENDOJ DE LA AKADEMIO
.I. PRI LA REFLEKSIVO
En Majo 1971, sekve de raporto de la Direktoro pri la Gramatika Sekcio, D.B. Gregor, la Akademio, post zorga esplorado de la demando, oficialigis unuanime jenan regulon pri la refleksivaj pronomo kaj adjektivo; ghi esperas per tio pozitive kontribui al pli granda unueco de la uzado.
Regulo
I. La refleksivaj pronomoj (serio “si/sia”) rilatas nur la 3-an personon kaj resendas al la plej proksima subjekto, au singulara au plurala. Tiu subjekto ne chiam koincidas kun la gramatika subjekto de la tuta frazo, char novan subjekton povas enkonduki (1) infinitivo, (2) a-finajha participo kaj (3) substantivo de verba deveno, kiam ghi klare esprimas agon.
II. Iafoje la vera subjekto lasas sin vidi per enmeto de la vortoj “kiu(j) est-” ekz-e che apozicioj adjektivaj au substantivaj provizitaj per komplemento (ekz-e: “kastelo fama pro sia historio” — sed “li ekvidis sian fraton Benjamenon, la filon de lia patrino” t.e. Benjamenon, kiu estis la filo de lia patrino).
III. Ekzistas tradicie sankciitaj vortkunmetoj kaj frazeroj, en kiuj la refleksivo funkcias absolute, sen rilato al la agsubjekto, ekz-e “siatempe” ktp.
IV. Nekonformigho en iaj okazoj, se el tio rezultas pli granda klareco, estas tolerata.
Gvidaj Ekzemploj
| I. |
- Vi lavas vin kaj li lavas sin.
- Chiuj homoj akiras por si.
- Shi estas amata por si, ne por la doto.
- Shia propra patrino forpelis shin de si.
- Mia frato diris al Stefano, ke li amas lin pli, ol sin mem.
- Mia patrino plendas, ke shiaj filinoj faras chion por si, nenion por shi.
|
- Mi lavis min en mia chambro, kaj shi lavis sin en sia chambro.
- La infanoj serchis sian patrinon.
- Shi estas amata de siaj instruistinoj.
- Li promenis kun sia edzino; li kaj lia edzino promenis.
- Ili kondukis la kolegojn en sian loghejon anstatau iri kun ili en ilian.
- La patrino diras, ke shia filino venos kun sia infano.
|
| (1) |
- La sinjoro ordonis al la servisto vesti lin por la ceremonio.
- La sinjoro ordonis al la servisto vesti sin pli dece.
- La mizero kutimigis lin levi sin el la lito tre frue.
- Jozefo ordonis al siaj servistoj balzami lian patron.
- Li invitis la pentriston alporti unu el siaj pentrajhoj.
- La regho, konsultinte kun la chefministro, sendis voki sian kuraciston.
|
| (2) |
- Shi ekvidis viron staranta antau shi.
- Shi ekvidis starantan viron antau si.
- Li sidighis sur la segho prezentita al li.
- Li portis segheton refalditan sur si mem.
- Li estos kiel arbo donanta sian frukton en sia tempo.
- Li rekompencis la soldatojn batalintajn por lia savo.
- La pastro sentis la pekulon tushita de liaj admonoj.
- La jughisto opiniis la atestanton influata de siaj antaujughoj.
|
| (3) |
- Marta admiris lian fidon al shi (al M.).
- Marta admiris lian fidon al si.
- Shi kompleze audis la flatadon de shiaj amindumantoj.
- Shi ribelis kontrau la interveno de edzo en shiajn aferojn.
- Shi zorge observis la enportadon de siaj kofroj.
|
|
| II. |
- Li evitu la trinkajhojn por li tro acidajn.
- Chiu konas homojn nur por si indulgajn.
- Picasso vizitis muzeon, faman pro liaj pentrajhoj.
- Ili vizitis la muzeon faman pro siaj pentrajhoj.
|
| III. |
- Moki ies fidon al si mem.
- Oni komprenis liajn gestojn per si mem.
- Ni ne povas koni la realon en si mem.
- Metu chion en sian lokon.
- En chiu kranio estas sia opinio.*
|
* Vidu ankau p. 67
.II. PRI LA VORTO “PO”.
En Februaro 1974, sekve de raporto de la Direktoro pri la Gramatika Sekcio, H.A. de Hoog, la Akademio, post vastaj internaj diskutoj, oficialigis jenan rekomendon (el 43 membroj: 30 jes, 5 ne, 4 sindetenoj):
La Akademio malkonsilas la uzadon de la prepozicio “po”, por esprimi la rilaton indikitan per la frakci-streko en esprimoj kiel 30 km/h kaj similaj, kiel rektan eraron kontrau la ghusta signifo de tiu prepozicio, difinita de Zamenhof en unu “Lingva Respondo”.
Manke de specifa prepozicio por tia uzado, la Akademio lasas liberecon al fakuloj elekti inter la prepozicioj “en”, “je”, “por” au “sur” lau la cirkonstancoj, au uzi adverban formon, kiel “30 kilometroj(n) hore”.