El "Aktoj de la Akademio, III, 1976 - 1991 (Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto, n-ro 11)"
La Akademio de Esperanto notas kun forta malaprobo diversajn proponojn, inter si malsimilajn, shanghi au modifi la ortografion de Esperanto.
La Akademio konstatas, ke neniu ortografia shangho estas necesa au dezirinda, au en ligo kun modernaj presmashinoj au komputmashinoj, por kiuj ghia ortografio estas tiel same oportuna kiel la ortografioj de aliaj lingvoj, au pro ia ajn alia motivigo.
La ortografio de Esperanto estas integra parto de la historio kaj kulturo de tiu lingvo, kaj konformighas perfekte al la karaktero de la lingvo. Iu ajn ortografia shangho nur kompromitus la lingvon kaj ties tradicion.
Pro tio la Akademio de Esperanto konfirmas, ke la sola alfabeto de Esperanto estas tiu de la Fundamenta Gramatiko, al kiu aldonighas samloke jena rimarko: "Presejoj, kiuj ne posedas la literojn ch, gh, hh, jh, sh, u, povas anstatau ili uzi ch, gh, hh, jh, sh, u".
Por la Akademio, ties Prezidanto,
William AULD
*) Teksto en la vochdonilo aldonita al C 131 (31 AUG 1980). La Cirkulero 132 (29-a de Januaro 1982) informis pri la rezulto de la pozitiva vochdono.
La chi-antauan Akademian rezolucion kompletigis deklaro en 2007: “Pri apartaj teknikaj bezonoj rilate al niaj alfabeto kaj ortografio”.