En 1988 la Akademio de Esperanto faris decidojn pri la vortoj KOREO kaj EGIPTO. Tiuj decidoj estis unue publikigitaj en La Letero de l’Akademio, n-ro 7, Aprilo-Majo-Junio 1989, paghoj 2 k. skv., kaj poste en la Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto, No 11, Aktoj de la Akademio III, 1975–1991, paghoj 61–63.
La Akademio tiam deklaris i.a. jene:
La formo Koreujo estas kontraufundamenta. La sola formo, kiu obeas la Fundamenton estas Koreo kaj ties anoj estas Koreanoj.
La sola formo, kiu obeas la Fundamenton estas la landnomo Egipto; ties anoj estas Egiptanoj.
La Akademio tiam referencis al la 15-a regulo de la Fundamenta Gramatiko kaj al la 2-a Rekomendo pri landnomoj (Oficialaj Informoj de la Akademio de Esperanto, n-ro 4, Aktoj de la Akademio III, pagho 49), kiu tekstas jene:
En okazo de konflikto inter du au pluraj formoj por unu sama landnomo au ankau inter la uzo de kategorio au la alia por unu sama radiko, la Akademio rekomendas preferi la plej internacian landnomon kaj tiel obei al la 15-a Regulo de la Fundamento.
Reveninte al tiuj demandoj la Akademio nun konstatas, ke la 15-a regulo de la Fundamenta Gramatiko pritraktas, kiel “fremdaj” (internaciaj) vortoj kompletigu la vortoprovizon de Esperanto. La Akademio ankau konstatas, ke per si mem tiu regulo ne determinas, kiu ano de internacia vortofamilio farighu baza en Esperanto, kaj kiun el la internaciaj signifoj ghi havu. Tial uzado de la vortoj KOREO kaj EGIPTO kun genta au landana signifo ne malobeas la 15-an regulon, same kiel tia uzado de ekzemple la vortoj CHINO, JAPANO kaj PORTUGALO tiun regulon ne malobeas, malgrau la fakto ke por chiu el ili la internacie plej ofta signifo estas landa.
Sekve la Akademio de Esperanto nun deklaras, ke neniu el la landnomoj Koreo, Koreujo, Koreio; Egipto, Egiptujo, Egiptio malobeas al la reguloj de la Fundamento de Esperanto. Per tio la Akademio nuligas siajn antauajn decidojn el 1988 pri la vortoj KOREO kaj EGIPTO.
La Direktoro de la Sekcio pri la Ghenerala Vortaro
Bertilo WENNERGREN
La Prezidanto de la Akademio
Prof. Geraldo MATTOS
La chi-antaua nova decido pri KOREO kaj EGIPTO konsistigas shanghon de pli fruaj decidoj de la Akademio. En tiaj okazoj la Statuto de la Akademio postulas aprobon de almenau du trionoj de chiuj membroj. La nova decido estis aprobita en Marto 2003 per 30 jesaj vochoj (kun 2 neoj kaj 1 sindeteno). La nombro de la Akademianoj estis tiam 44.
Por kompleteco trovighas chi tie ankau la malnovaj ne plu validaj decidoj pri KOREO kaj EGIPTO.