Atentu, ke la chi-sekvaj decidoj el la jaro 1988 ne plu validas. La Akademio ilin nuligis per nova decido en 2003.
El "Aktoj de la Akademio, III, 1975 - 1991 (Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto, n-ro 11)"
Ni konstatas, ke
a) en gravaj dokumentoj (Mondmapo, Poshatlaso, PIV) estas uzataj la landnomo Koreo kaj ghia derivajho Koreano.
b) en la protokolo de la 3-a kunsido de la "Lingva Komitato de KEA" (Korea Esperanto-Asocio), kiu okazis la 9-an de Aprilo 1984, estis alprenitaj decidoj. Ni citas:
- 1. "La esperanta landnomo de nia lando 'Dehanminguk' estas Koreujo".
- 2. "La esperanta gentnomo de nia gento estas koreo".
a) La "decidoj" de KEA nek estis prezentitaj al la Akademio, nek sankciitaj de ghi. Ili ne povas esti precedentoj por similaj decidoj nek esti oponitaj al decidoj de la Akademio.
b) La kontrasto inter punktoj a kaj b de § I montras, ke ni trovighas en tipa kazo antauvidita de la 2-a Rekomendo pri landnomoj; estas konflikto inter la kategorioj por unu sama nomo. Sekve por decidi chu Koreo nomas landon au homon ni devas obei la 15-an regulon de la Fundamento.
Ni konstatas, ke
a) ekzistas monda internacieco por la landnomo *Kore-: ghi koncernas ne nur la Latinidajn, Ghermanidajn kaj Slavajn lingvojn kune kun la ceteraj Europaj, sed ankau la Sanskritidajn kaj la Iranajn, ankau la Afrikajn kaj Aziajn, kiel ekz-e la Indonezia. Chiuj devenas de la nomo de Korea dinastio Gaoli, pri kiu raportis Marco Polo.
b) la sama nomo Gaoli estas plu uzata en kelkaj lingvoj Aziaj: nome, en la China Gaoli kaj en la Taja Kaoli.
c) la Koreanoj apartenas al unu sola etno, kiu nomighas sialingve: Han. Sur la bazo de tiu nomo la Sud-Koreanoj nomas sian landon ordinare: Hangug, t.e. "Hanlando", vorto kiu povus utili kiel sinonimo. Japanoj imitas tiun nomon per: Kankoku.
a) La formo Koreujo estas kontraufundamenta. La sola formo, kiu obeas la Fundamenton estas Koreo kaj ties anoj estas Koreanoj.
b) Ne povas esti oponita al tiu konkludo la fakto, ke unuece chiuj diras Japan-ujo / -io kaj Chin-ujo / -io. Al ili estas aplikebla la Rekomendo 1-a; cetere tie la internacieco ne estas unueca, nek monda. Ankau ne eblas oponi la fakton, ke oni diras Franc-ujo / -io por la Franca France: temas pri vortoj de la Fundamento kaj estas egaleco inter la internaciecoj de *Frans- kaj de *Franci- por la landnomo.
c) Nur tiel ni povas retrovi la unuecon de nia lingvo.
Ni konstatas ke
a) en la grava traduko de "La Faraono" de Prus (Kabe 1907-1908, reeldono en 1957) nia plej eminenta tradukisto konscie kaj konstante tradukis la Polan Egipt per Egipto. Ne eblas nei, ke tiu traduko apartenas al nia literatura tradicio kaj kune kun ghi la landnomo Egipto.
b) en la chiutaga tradicio oni uzas la formojn Egiptujo au Egiptio.
c) iuj volus distingi inter la malnova antikva Egiptujo kaj la hodiaua Egiptio, eble loghata de Egiptianoj.
a) La distingo inter Egiptujo kaj Egiptio malfaciligus la lingvon kaj ech la komprenon. Cetere la antikvaj Egiptanoj nomis sian landon Kemet, kiu povas liveri la nomon Kemeto ("Nigra Tero"); ili havis ankau diversajn bildajn nomojn, kiel, ekzemple, Novhi-Kah ("Sikomor-Tero") k.a., chiuj nomantaj la landon.
b) La kontrasto inter punktoj a) kaj b) de § I montras, ke ni trovighas en tipa kazo antauvidita de la 2-a Rekomendo pri landnomoj; estas konflikto inter la kategorioj por unu sama nomo. Sekve por decidi chu Egipto nomu landon au homon, ni devas obei la 15-an regulon de la Fundamento.
a) Ni konstatas, ke ekzistas monda internacieco por la landnomo *Egipt-: ghi koncernas ne nur chiujn Europajn lingvojn, sed ankau chiafamiliajn lingvojn tra la mondo. La etimo estas, tra la Latina Ægyptus kaj la antikva Greka, la Egipta urbonomo Haj-Hhu-Phtah, almenau lau la plej probabla hipotezo de la specialistoj.
b) La malmultaj lingvoj (Hinda, Bengala, Persa; Turka; Araba, Hebrea; Indonezia, Svahila...), kiuj uzas alian nomon, uzas unuanime la landnomon *misir au variantojn de tiu.
c) en chiuj lingvoj la nomo de la ano estas derivita (*Egipt-an-; *misir-an-).
a) La sola formo, kiu obeas la Fundamenton estas la landnomo Egipto; ties anoj estas Egiptanoj.
b) Obei la Fundamenton estas ankau omaghi al nia granda verkisto kaj tradukisto Kabe, de sia plena nomo Kazimierz Bein. Lia traduko estas ankorau aktuala.
c) Nur tiel ni povas retrovi la unuecon de nia lingvo ankau en la tempo.
Por la Akademio, ties Prezidanto,
D-ro André ALBAULT