El "Aktoj de la Akademio, III, 1975 - 1991 (Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto, n-ro 11)"
Tiu listo limighas al la geografiaj radikoj, kiuj estas necesaj por ke chiu povu kunmeti la tradukon de la oficialaj shtatnomoj de la Shtatoj-Membroj de la U.N. Tiu chi monda institucio efektive eldonis tian liston entenantan la oficialajn nomojn, kiujn la shtatoj donis al si mem: tiujn nomojn ili donis al la tri lingvoj angla, Franca kaj Hispana.
Tio signifas, ke en tiu listo ni ne donas kompleksajn nomojn de shtatoj; ekz-e, tie oni ne trovos Germana D.R. sed nur German-ujo / Germanio. Aliparte estas shtatoj, kiuj trudis apartajhojn de sia oficiala nomo al la internacia publiko. Tio klarigas la motivon, pro kiu ni listigis landojn ofte nomatajn Britujo / Britio, Salvadoro kaj Lanko sub jenaj formoj: (Grand-)Britujo / (Grand-)Britio, (El-)Salvadoro kaj (Sri-)Lanko. La interkrampajhon oni uzos au ne uzos lau la grado de oficialeco, kiun oni deziros doni al la teksto. Chiuokaze estos chiam rekomendinde formi simplajn ano-nomojn: Britoj, Salvadoranoj kaj Lankanoj.
La landnomoj apartenas al du klasoj: la chefa klaso estas tiu de Land-o -- Land-anoj; ghi entenas la grandan plimulton da nomoj. La dua klaso estas akcesora kaj koncernas nur malplimulton da nomoj; ghi estas la klaso de Hom-oj -- Hom-ujo / Hom-io / Hom-lando.
Fine, ni deklaru, ke tiu listo ne estis establita "ideale". Ni devis kalkuli kun la kutimoj, kiuj establighis dum nia centjara historio. Apartan problemon kreis al ni tiaj landnomoj, kiuj en la uzado apartenis al du klasoj; la Akademio devis tranchi la Gordian nodon, ne profite al unu nacio, sed ja por la monda profito de la tuta lingvo. Ghi pardonpetas apud tiuj, kiuj -- erare lau ni -- sentus sin vunditaj de la faritaj elektoj. Ni nur agis por la bono de la tuta lingvo.
Mallongigoj:
(FdE): la radiko aperas en la Fundamento de Esperanto.
(8): la radiko aperas en la Oka Oficiala Aldono al la Universala Vortaro.
*) La Letero de l' Akademio, n-ro 7, Aprilo - Majo - Junio 1989.
Tiu klaso de neutrale geografiaj nomoj (Zamenhof), de kiu oni povas unuece formi la nomon de anoj per la sufikso -anoj, konsistigas la chefan klason de landnomoj en Esperanto: ghi entenas la plej multajn el ili (ch. 130 el 165). Plie ghi obeas al la konstato de Boirac, unua Prezidanto de la Akademio: "La chefa kaj plej ghenerala maniero estas nomi primitive la landon kaj devenigi la nomon de ghiaj loghantoj per la sufikso -an ...; la alia maniero... estas dua, akcesora, sekve en okazo de dubo neniam preperinda" 1.
Afriko (8), Algherio (8), Andoro, Angolo, Antigvo, Argentino, Australio (8), Austrio [2], Bahamoj, Bangladesho, Barbado, Barbudo, Barejno, Belizo, Benino, Birmo (8), Bocvano, Bolivio (8), Brazilo (8) [3], Brunejo, Burkino [4], Burundo, Butano, Chado, Chilio, Domingo [5], Dominiko, Ebur-Bordo, Egipto [6], Ekvadoro (8), Fighioj, Filipinoj, Gabono, Gambio [7], Ganao, Grenado, Grenadinoj, Gujano [8], Gvatemalo (8), Gvineo (8) [9], Ghibutio, Haitio [10], Honduro, Indonezio, Irako (8) Irano (8) [11], Irlando (8), Islando (8), Israelo [12], Jamajko, Jemeno, Jordanio, Kameruno, Kampucheo, Kabo-Verdo, Kanado (8), Kataro, Kenjo, Kipro, Kiribato, Kolombio [13], Komoroj, Kongolo, Koreo [14], Kostariko (8), Kubo (8), Kuvajto, (Sri-)Lanko, Laoso, Lesoto, Libano (8), Liberio (8), Libio (8), Lihhtenshtejno, Luksemburgo, Madagaskaro [15] Malajzio, Malavio, Maldivoj, Malio, Malto, Maroko (8), Mauricio, Meksiko (8) [16], Monako, Mozambiko, Nauro, Nederlando (8), Nepalo, Neviso, Nighero, Nigherio, Nikaragvo (8), Omano, Pakistano (8), Panamo (8), Papuo [17], Paragvajo (8), Peruo (8), Principeo, Ruando, Salomonoj, (El-)Salvadoro, Samoo, San-Marino, Sao-Tomeo, Sejsheloj, Senegalo [18], Sent-Kristofo, Sent-Lucio, Sent-Vincento, Siera-Leono, Singapuro, Sirio (8), Sovetio [19], Sudano (8), Surinamo, Tajlando [20], Tajvano, Tanzanio, Tobago, Togolo, Tongo, Trinidado, Tunizio (8), Tuvalo, Ugando, Ukrajno [21], Urugvajo (8), Usono [22], Vanuatuo, Vatikano [23], Venezuelo (8), Vjet-Namo, Zairo, Zambio, Zelando, Zimbabvo.
Eksterliste: Groenlando / Gronlando, Siberio.
1) Antauparolo al la "Plena Vortaro Eo-Franca kaj Eo-Esperanta" (1909)
2) Sed eblos diri: Austro-Hungario. Esence la radiko austr- signifas oriento; ghi aperas kiel mallongigo de Austrio en kunmetajhoj.
3) La chefurbo estas Braziljo, lau la Portugala prononco.
4) Faso (en Burkina Faso) ne tradukighas: ghi signifas hejmlando, patrio. Antaue: Supra-Volto.
5) Ni reprenis malnovan nomon, char transskribo de Dominicana konfuzighus kun anoj de Dominiko. -- Kp. noton 10.
6) Ekskluzive uzata en la chefverka traduko de Kabe, La Faraono. Ni preferu tiun formon omaghe al nia granda verkisto.
7) Pro peto de la Gambia Prezidento kaj interveno de Senegalo kreighis inter la du landoj konfederacio sub la nomo Senegambio (Decembro 1981).
8) Gujano, nova nomo de sendependighinta shtato (Guyana), kun chefurbo Georgtauno, eks-Brita Gviano (Guiana); apartenas al la regiono de Gvajanoj, kune kun Surinamo (eksa Nederlanda Gviano) kaj la Franca Gviano, krom la Venezuela kaj Brazila partoj de Gvajanoj.
9) Nomo de kvar shtatoj, el kiuj tri respublikoj: Res. Gvineo, Res. Gvineo-Bisauo (chefurbo: Bisauo), kaj Ekvatora Gvineo (antaue kaj respektive: Franca, Portugala kaj Hispana Gvineoj). La kvara estas monarkio: Papuo-Nov-Gvineo (Vd. noton 17).
10) Respubliko Haitio okupas la okcidentan parton de la insulo Hispaniolo, dum la Dominga Respubliko -- la orientan.
11) Kun la Persa lingvo (kaj la iama Persujo / Persio).
12) Kun la Hebrea(FdE) lingvo.
13) Ne konfuzu kun Kolumbio, Usona federala distrikto kun chefurbo Vashingtono.
14) Nomo monde internacia. La Korea etno nomighas Hanoj; sinonimo por la lando: Hanlando. Ne konfuzu Hanoj kun Hhanoj, chefgento de Chinio.
15) Kun la Malagasa lingvo.
16) Sed: urbo Meksiko au Meksiko-urbo (H. Ciudad de México; A. Mexico City ...).
17) Papuo-Nov-Gvineo rezultas el unuigho de Nov-Gvineo sub protekto de Australio kaj de Papuo, ankau nomita Australia Nov-Gvineo; cetere la tria parto de la sama insulo estas la Okcidenta Nov-Gvineo, nun Iriano (dependajho de Indonezio). En Papu-Nov-Gvineo estas parolataj ch. 700 lingvoj kaj unu komuna, la Bislama (Bichelamar au Melanezia pighino). Tieaj Europanoj parolas Angle.
18) Vd. noton 7.
19) Nepre utila pro sia derivajho: Sovetianoj; ghi estas mallongigo por Sovet-Unio, kies plena oficiala nomo estas: Unio de Sovetaj Socialistaj Respublikoj, kiun oni iafoje skribas sigle: U.S.S.R.
20) Iuj Tajoj estas nacianoj de aliaj landoj: Birmo, Laoso (Tajlaoj)...
21) La landnomo signifas proksimume: landlima lando. Tial estas eraro nomi per ghi la landanojn.
22) Tradicia mallonga nomo por Uniaj / Unuigitaj Shtatoj de Ameriko (U.SH.A).
23) Teritorio! Sed en Ekleziaj rilatoj kutimas uzadi: Sankta Segho Rim. de U.N.).
Tiuj landnomoj estas derivajhoj de landano-nomoj kaj estas diverse formitaj: per sufikse uzataj vortoj (-land-, -[i]stan-, ...) au per sufiksoj (-uj-, -i-). Tiu maniero formi landnomojn "estas dua, akcesora, sekve en okazo de dubo neniam preferinda" (Boirac [1]). La sufiksa -uj- "servas por elfari nomojn ... de landoj, sed nur kiam oni nomas landon per la nomo de la gento au nacio ghin loghanta" (Boirac 1). La sufikso -i- en tiaj kazoj povas anstataui la sufikson -uj-, sed principe "nur se tiel ghi formas internacian nomon" (Cart).
En tiu grupo la du sufiksoj estas egale uzeblaj; estas rekomendinde uzu nur unu saman en difinita teksto.
Albanujo / Albanio (8), Arabujo / Arabio (8), Belgujo / Belgio (8), Belorusujo / Belorusio, Bulgarujo / Bulgario (8), Chehhoslovakujo / Chehhoslovakio, Etiopujo / Etiopio (8), Francujo / Francio (FdE), Germanujo / Germanio (FdE), Grekujo / Grekio (8), Hispanujo / Hispanio (FdE), Hungarujo / Hungario (8), Italujo / Italio (8), Jugoslavujo / Jugoslavio, Mauritanujo / Mauritanio, Mongolujo / Mongolio, Norvegujo / Norvegio (8), Rumanujo / Rumanio (8), Somalujo / Somalio, Svedujo / Svedio (8), Turkujo / Turkio (FdE).
Eksterliste: Armenujo / Armenio, Estonujo / Estonio, Latvujo / Latvio (8), Rusujo / Rusio (FdE).
Danujo / Danio (8), Portugalujo / Portugalio.
Eksterliste: Anglujo / Anglio (FdE).
(Grand-)Britujo / (Grand-)Britio, Hindujo / Hindio [24].
Chinujo / Chinio, Japanujo / Japanio [25].
Finnlando, Svazilando.
Eksterliste: Skotlando [26].
Pollando, Svislando.
Afganistano.
Eksterliste: Kirgizistano, Uzbekistano.
24) En tiu federala lando estas parolataj ch. 14 oficialaj lingvoj shtataj (la Hinda, Bengala, Telugua, Marata, Tamila, Urdua, Gugharata, Malajalama, Kannada, Orija, Panghaba, Asama, Kashmira, Sinda) krom ch. 125 aliaj parolataj de 13% de la popolo. Plie du lingvoj estas federalaj: la Angla (parolata de 1% de la popolo) kaj la Hinda (ch. 30% de la popolo). Jam de pluraj jarcentoj la lando nomighas en la diversaj Hindiaj lingvoj Bharata, au lau misformighoj de tiu Sanskrita nomo; tiu oficiala nomo liveras sinonimon al nia lingvo: Barato. -- La rivernomo Indo naskis diversajn nomojn: Indonezio, ... kaj Indo-Europa (uzata jam de Cart kaj de Privat), Indo-Irana, ...
25) Sinonimo: Nipono.
26) Sed la Kanada provinco estas Nova-Skotio (Nova Scotia).
Surbaze de la normigitaj landnomoj kiu ajn povos mem formi shtatnomojn helpante sin per pliaj vortoj troveblaj en la vortaroj. Ekzemple, surbaze de la nomo German-ujo/German-io, eblos formi la shtatnomon Demokratia Germana Respubliko helpante sin per la vortoja demokratia kaj respubliko.
La plej multaj el tiuj "help-vortoj" jam estas Fundamentaj au Oficialaj. Tamen kelkaj ech ne estas registritaj en PIV: ili enkondukighos per si mem lau la kreskanta uzado. Aliaj trovighantaj en PIV meritus esti oficialigitaj, sed ni kontentighos enmeti ilin en anekso al la listo de normigitaj landnomoj: estas ja malfacile antauvidi daton de proksima Oficiala Aldono. Fine kelkaj derivitaj vortoj aperos ankau en tiu anekso, kune kun kelkaj propraj nomoj. Ni do havos la jenan liston plurpartan.
| dominio | Islamo | nomarko | soveto |
| federala | kooperativo | nomarkio | unio |
(kun la UNo-traduko al A.F.H.)
| duk-io | duchy | duché | ducado |
| emir-io | emirate | émirat | emirato |
| princ-io | principality | principauté | principado |
| regh-io | kingdom | royaume | reino |
| sultan-io | sultanate | sultanat | sultania |
(same kun tradukoj al A.F.H.)
| federativa | federative | fédératif(ve) | federativo (-a) |
| socialista | socialist | socialiste | socialisto (-a) |
| sendependa | independent | indépendant | indipendiente |
| unia/uniugita/unuighinta | united | unu | unido (-a) |
(kun tradukoj al A.F.H.)
| Hashima | Hashemite | hachémite | hachemito (-a) |
| Sauda | Saudi | saoudite | saudito (-a) |
| Ghamahirio | (el la Araba: Jamahiriyah, lando de amasoj) |
| Komonvelto | (el la Angla: Commonwealth, lando de komuna bonfarto) |
Por la Akademio, ties Prezidanto,
D-o André ALBAULT