El "Aktoj de la Akademio, III, 1975 - 1991 (Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto, n-ro 11)"
Oficialaj Informoj de la Akademio de Esperanto, n-ro 4
Rekomendoj pri Landnomoj *
- Pro respekto al la tradicio, kaj en pacema spirito, ni deklaros, ke landnomo estas tauga, se chiuj au la granda plimulto senkonteste uzas la saman formon.
- En okazo de konflikto inter du au pluraj formoj por unu sama landnomo au ankau inter la uzo de kategorio au la alia por unu sama radiko, la Akademio rekomendas preferi la plej internacian landnomon kaj tiel obei al la 15-a Regulo de la Fundamento.
- La Akademio rekomendas konsideri, ke la signifo-rilatoj inter la landnomoj kaj la koncernaj landano-nomoj chiam estas principe la samaj, kiu ajn estas la kategorio de la landnomoj. Ekz-e, Angl-ujo / -io -- Angl-oj kaj en la alia kategorio Nederland-o -- Nederland-anoj.
- Principe estas malrekomendite nove formi nomon per iu internacia "sufikso" au sufikse uzata fremda vorto (-io, -(i)stano, ...), se la tiel ricevita landnomo ne jam ekzistas internacie.
Por la Akademio, ties Prezidanto
D-ro André ALBAULT
Rimarkoj de la Prezidanto:
1. Per tiuj rekomendoj la Akademio esperas marki la finon de la diseriga tendenco en la landnomoj. Devus instalighi tendenco al unuecigo farita sur sana bazo tradicia kaj Fundamenta.
2. Ni memorigas, ke la Akademio jam publikigis liston de 32 landnomoj kaj de 15 landano-nomoj en la Oka Oficiala Aldono al la Universala Vortaro (Aktoj de la Akademio, II, p. 13-14). Tiuj nomoj aldonighas al la kelkaj nomoj troveblaj en la Fundamento. Chiu disciplinema Esperantisto severe atentos tiujn listojn.
3. La Akademio ne intencas oficialigi pliajn nomojn. Sed char oni diversflanke petis tian pashon, ghi decidighis anstataue starigi liston de "normaj" landaj kaj landanaj nomoj, kiu povos subighi al revizio, kiam necesos.
A.A.
*) C. 149, Ald. F. Oficialaj Informoj de la AdE, n-ro 4, Novembro 1985.