El "Studado pri landnomoj" en "Aktoj de la Akademio, III, 1975 - 1991".
Kiam oni legas "La Faraonon" sub la agrabla plumo de Kabe, oni ja bone komprenas, ke Egipto estas lando kaj Egiptanoj ghiaj loghantoj, nacianoj kun chiuj rajtoj au ne, ech se oni kutimis aliloke legi Egiptoj kaj Egiptujo / Egiptio. Eblas facile transiri de unu sistemo al alia kaj reciproke. Tial pli ol unu negis la ekziston de chia problemo: la kompreno ne estas endangherigita; maksimume tio povas naski agacon au elvoki polemikon inter defendantoj de ambau sistemoj.
Tio estas la tuta problemo, antau kiu frontas la Akademio: uzado de la samaj radikoj kun malsamaj signifoj. Apud tio, minoraj estas la problemeco de malsamaj sufiksoj, de malsama formo de kelkaj radikoj au ech de iom duba signifo de derivajhoj per -anoj ... Apud tio, la problemo de enuzigho de pli internaciaj formoj ankau devas esti relokita en sian ghustan lokon.
Oni tiel alvenas al la ideo, ke estus granda eraro flanke de la Akademio naski novan kampanjon de inkvizicio, kiel sub Cart, sub preteksto, ke la dua povus kompensi la unuan ... Male, ni kore akceptu la uzadon, ech se tre malsaman, de la diversaj Esperantistaj grupighoj kaj ni fidu ja la estontecon por glatigi la situacion. Intertempe ni ja studos lau kiuj mekanismoj estighis la diversaj formoj kaj tiel ni klarigos la nunan hhaoson. Espereble ni ankau povos interkonsenti pri iu rekomendota listo de tamen neoficialigotaj nomoj, kiujn ni diros normaj. La normajn nomojn ni proponos al tiuj, kiuj bezonas uzi formojn severe unuecajn; ekz-e, en juraj au diplomatiaj tekstoj. Ghuste kiel oni norme diras miozoto (Myosotis), sed tamen plu povas libere diri neforgesumino, tiel same oni norme diros Koreo (se tiel ni decidos), sed plu povos diri (se kaj kie oni tion faris) Koreujo / Koreio.