El "Aktoj de la Akademio, 1963 - 1967 (Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto, n-ro 9)"
[...]
25. Novembro 1967
Petite de la Germana Esperanto-Asocio (DEB) "solvi la problemon de la pasivaj participoj lau Zamenhof", kaj de la unuanima komitato de UEA "kiel eble plej baldau" difini tiun solvon;
samtempe konsultite de la Unuigho Franca por Esperanto (UEF) kaj de la Esperanto-Unuigho de Germanaj Instruistoj (EUGI) pri la ghusta senco de kvar tipaj frazoj, kiaj povas trovighi en diplomatia, komerca, jura au politika dokumento, nome:
"Ni garantias, ke la domoj detruitaj dum la milito estos rekonstruataj en 1970" = do la garantiantoj estos kvitaj,
"Mi promesas, ke mia shuldo estos pagita la 9-an de Majo" =
"Ni asertas, ke la automobilo de s-ro X estis efektive riparata la lastan semajnon" =
"Via propono estis unuanime akceptita la 3-an de Junio" =
la Akademio, per 26 vochoj el 31 vochdonintoj (kaj 6 kromaj blankaj vochdoniloj) decidis kaj deklaras, ke en chiu el tiuj frazoj nur la senco A estas konforma al la tradicia lingvouzo de Zamenhof, kaj ke chia alispeca interpreto estas neoficiala. Tiu decido cetere nur konfirmas kaj kompletigas la rezulton de vochdono farita de la Akademio en Julio 1965 pri la senco de la pasivaj participoj en la Fundamento.
Chia eblo de dusenceco en la uzo de tiuj participoj estas do forigita per chi tiu decido kaj ni esperas, ke la autoroj de la lernolibroj de nun konsideros la chi-suprajn modelajn frazojn en la senco aprobita de la Akademio.
G. Waringhien Prezidanto
P. Neergaard,
A. D. Atanasov } Vicprezidantoj
R. Bernard Sekretario
D. B. Gregor Direktoro de la Gramatika Sekcio
[...]
El "Aktoj de la Akademio, III, 1975 - 1991 (Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto, n-ro 11)"
Dum la Unua Universala Kongreso en Bulonjo-che-Maro D-ro L. L. Zamenhof kun la tiama Esperantistaro estigis "Akademion" ghuste por kontroligi la evoluon de la lingvo per arbitracia Institucio: "Char la tuta esenco de lingvo estas bazita antau chio sur interkonsento, tial komuna ghisnuna uzado devas ludi en lingvo pli gravan rolon, ol seke teoria logikeco; oferi la unuan al la dua mi konsilus nur en tia okazo, se nia Lingva Komitato2 tion postulus".3
La uzado de la participoj montris la eblecon de du interpretaj teorioj same logikaj; sed tiu kun aspektaj valoroj estas la pli malnova, la pli beletra, kaj la fundamenta. Surbaze de detalaj studoj ankau la Akademio agnoskis la aspektisman signifon de la participoj, kaj neatento al tia decido devas esti konsiderata kiel lingva eraro.
Instigo al eraro au propagando por teorioj kontrauaj al la agnosko de la Akademio povas konduki nur al skismo kaj disdialektigho. Redaktoroj kaj recenzistoj, eldonistoj kaj libroservoj havas grandan respondecon pri la unueco de la lingvo.
Por la Akademio, ties Prezidanto
D-ro André ALBAULT
1) La Letero de l' Akademio, n-ro 7, APR - MAJ - JUN 1989, p. 2
2) Nun la Akademio de Esperanto, kiu "transprenis la celojn kaj laborojn de la antaua Lingva Komitato kaj de ghia Akademio" (Art. 1 de la Statuto).
3) Respondo 47, "Oficiala Gazeto Esperantista", 1911, p. 291.