Post unua doktorigho en 1964-a pri Ekonomio en la Universitato de Romo, “La Sapienza”, kaj post kromaj studoj en la Universitato de Torino pri organizado, ek de la jaro 1974-a okupighis pri studoj pri lingvoj kaj aparte pri soci-lingvistiko, pri lingvo-planado kaj pri lingvo-politiko.
Laboris intertempe en itala banko.
Poste, ekde la jaro 1980-a, okupighas pri esploroj pri infana dulingveco kunlabore kun profesorino T. Taeschner de la Fakultato pri Psihhologio de la sama universitato. De 1992 ghis 2000 kunlaboras en la Eǔropa Kunlabor-Projekto por modelo de instruado de fremdaj aǔ duaj lingvoj al infanoj. De la universitata jaro 1991-92 kunlaboras kun la Fakultato de Psihhologio de la universitato "La Sapienza" de Romo kun instru-taskoj por la temoj: Observado de la Infana Konduto, Laboratorio pri Lingvo kaj Komunikado, Psihholingvistiko, kaj fine kiel profesoro pri Psihhopedagogio de Lingvo kaj Komunikado.
Verkis en Esperanto kaj en la itala pri Esperanto kaj pri socilingvistikaj kaj psihholingvistikaj temoj.