Naskigho 1953-09-19
Naskighis en Kolkato (lando Barato, gubernio Okcidenta Bengallando). Unua universitata diplomo 1973, universitato de Kolkato, chefa studobjekto lingvistiko. Magistrigho (1976) kaj doktorigho (1980) pri la lingvistiko che Nov-jorka universitato, disertacio “La demandoj kaj la rilativaj kaj komplementaj propozicioj en bengala gramatiko”. Helpinstruis Esperanton en San-francisko (1978) kaj Barlastono (1988). Volontulis en la CO de UEA (1980). Instruis la lingvistikon en Melburno (1979), Kolkato (1980 kaj ekde 2006), Puneo (1980-89), Hajderabado (1989-2006), dekano de la skolo de humanistiko en la universitato de Hyderabad 2001-4, direktoro de ghia internacia programo “Studu Baraton” 2000-06. Chefaj verkoj inkluzivas la esperantigojn Primico (1977, el Robindronath Tagor), Mi juna (1989, el Manashi Das Gupta), Klera edzino (1995, en la serio Oriento-Okcidento, el Upendronath Gangopaddhae), Dormanta hejmaro (2006, el Manashi Das Gupta); la bengallingvan lingvistikan esearon Kathaar kriyaakarmo (1987); la anglalingvajn Projective syntax: theory and applications (1989), The otherness of English: India’s auntie tongue syndrome (1993), Explorations in Indian sociolinguistics (kun Jayant K. Lele kaj Rajendra Singh, 1995), After etymology: towards a substantivist linguistics (kun Alan Ford kaj Rajendra Singh, 2000), English at the crossroads: the postcolonial situation (kun Amares Datta kaj Udayon Misra, 2002), kaj pli ol 300 artikolojn. Honora membro de la Lingvistika Societo de Usono ekde 2004. Membro de la Akademio de Esperanto ekde 1983 kaj vicprezidanto ekde 2001. Prezidanto de UEA 2007-2010.