Naskighdato: 1949-11-08
Paul Gubbins, brito, studis lingvojn kaj doktorighis pri germana literaturo che Queen's University, Kanado. Li trejnighis kiel jhurnalisto sed dum multaj jaroj instruis la germanan che universitato en nord-okcidenta Anglujo. Nuntempe li instruas jhurnalismon che Staffordshire University, Anglujo.
Chefaj esperantaj verkoj: Kunvojaghu! (lernolibro: 1993; repr. 2006); Konto de l' vivo (teatrajhoj: 1998); Pasporto al la tuta mondo (vidbendo-dramo kaj instruilo: 1998-2005); Heksakloro unu komo tri (teatrajho: 2005); La Verda Ranaro prezentas ... (teatrajhoj: 2006); Zam- Zam- Zamenhof (teatrajho: 2006). Artikoloj pri E-literaturo aperis i.a. en Fonto; recenzoj i.a. en la revuo Esperanto.
Li redaktas la revuon de Esperanto-Asocio de Britio, La Brita Esperantisto, kaj kunredaktas la sendependan magazinon Monato. Li estas plurfoje premiita en la belarta konkurso LIRO (brancho “originala prozo”) kaj en la Belartaj Konkursoj de UEA (chefe en la brancho “teatro”). Li nun membras en la jughkomisiono de la BK-oj. Li respondecas pri staghoj kaj seminarioj en Barlaston, Britujo, kaj instruis che la Nord-Amerika Somera Kursaro en Vermonto kaj Kalifornio.
Ekster Esperantujo li interesighas pri katoj, fervojoj, muziko (klarnet-, saksofon- kaj bekflut-ludado; ankau la operoj de Gilbert kaj Sullivan), teatro kaj dormado.