HASZPRA Ottó (Budapeshto, 1928- ). 1946-51: univ. studento pri ekonomiko, sed pleje pri konstrukcia inghenierio. 1952-: dipl. konstrukcia ingh. 1967-: universitata dr., 1973-: akademia dr., 1994-: dipl. Europa ingh. Membro: 1983- de AIS, 1986-: de ISA Comenius, 1997- de la New York Acad. of Sc., 1998- de la Hungara Sc. Akad., 2004- de la AdE, kaj de pluraj hung. kaj int-nac. fakaj asocioj kaj komisionoj.
1951-56: asistanto, adjunkto de la Matematika Katedro de la Trafikteknika Universitato.
1956-79: esploristo, sekcigvidanto, instituto-gvidanto, konsilisto, sc. vicdirektoro de VITUKI (= Sc. Esplorcentro de Akvomastrumado). 1959: lernas Esperanton kaj tuj komencas vastan korespondadon pri faka aplikado. 1968-69: Ford-stipendiulo en Usono, survoje prelegas angle kaj Esperante en Usono-Meksiko-Havajo-Novzelando-Australio-Honkongo-Hindio-Etiopio-Austrio-Hungario, pli poste en 50 aliaj landoj, de Brazilo kaj Kubo ghis Chinio kaj Japanio, enkadre de studvizitoj, konferencoj kaj eksportlaboroj. Lia chefa esplortereno estis modeleksperimentoj pri planataj hidroteknikaj konstrukcioj. 1973-: Organizas dekjaran sciencan prelegserion en la klubo Konkordo. 1974-82: redaktanto de la Sciencaj Komunikajhoj. 1978-91: estrarano kaj vicprezidanto de la Hung. E-Asocio, 1986-89: estrarano de UEA, ambawloke responsa pri faka agado.
1979-96: profesoro de hidrauliko kaj parenctemoj, katedrogvidanto, institutdirektoro che la Budapeshta Teknika Univ. Plue membro aw gvidanto de nombraj fak-asociaj kaj akademiaj komisionoj. Krom fakverkista agado, chefe en la hungara kaj angla, li multe kontribuas al la esperantlingvaj fakliteraturo kaj beletra tradukado.
1996-: pensiulo, tamen aktiva, sed de 2005 pli kaj pli laboras nur por Esperanto (beletra tradukado, sc. esplorado, sc. verkado).
La nombro de liaj diverslingvaj publikajhoj (libroj, studoj, artikoloj, originalaj kaj tradukitaj) estas chirkaw 1000. Ties triono estas pri kaj por Esperanto (en Esperanto kaj aliaj lingvoj).