Boris Grigorjevich Kolker naskighis la 15-an de Julio 1939 en Tiraspol (Moldavio, Sovet-Unio). Diplomighis pri la rusa kaj franca lingvoj en Kishineva Shtata Universitato. Laboris kiel instruisto en superaj pedagogiaj institutoj kaj tradukisto de scienc-teknika literaturo. Defendis doktoran disertacion en la Instituto de Lingvoscienco en Moskvo pri la temo “Kontribuo de la rusa lingvo al la formigho kaj evoluo de Esperanto”. Ekde 1993 loghas en Usono. Autoro de interlingvistikaj artikoloj kaj de tri popularaj Esperanto-lernolibroj, inkluzive la perfektigan kurson Vojagho en Esperanto-lando. Lernis Esperanton en 1957. Membro de la Akademio de Esperanto kaj Direktoro de ghia Konsultejo. Honora membro de UEA. Kunredaktoro de Monato. Vicprezidanto de la Internacia Ekzamena Komisiono de ILEI/UEA. En diversaj tempoj kunfondinto kaj kungvidanto de landaj Esperanto-organizajhoj de Sovet-Unio kaj Rusio, komitatano kaj chefdelegito de UEA. Multe instruis Esperanton, precipe koresponde kaj rete.