Anna LĂ–WENSTEIN naskighis en Britujo en 1951. Shi laboris en la Centra Oficejo de UEA 1977-1981, kie shi redaktis la Jarlibron de UEA en 1981. Shi ighis membro de la Virina Komisiono de UEA en 1979. Shi estis fondinto kaj redaktoro de la revuo Sekso kaj egaleco 1979-1988, redaktoro de la facila parto de Kontakto (kaj krome verkinto de la listo de 1000 morfemoj uzataj en la facila parto) 1983-6. Shia plej konata verko estas La Shtona Urbo, historia romano, kiu aperis kaj en la angla kaj en Esperanto en 1999. En 2006 shi tradukis en Esperanton la humuran libron Ksenofobia gvidlibro al la italoj, kaj en 2007 shi redaktis la libreton Rusoj loghas en Rusujo kun kontribuoj de 17 esperantistoj pri landonomoj en Esperanto.