Ruso, komputikisto, naskighis en Tashkento (Uzbekio) je 1949-12-15, nun loghas en Novosibirsko (Okcidenta Siberio). Finis Matematikan fakultaton de la Novosibirska Shtata Universitato. Posedas sciencan gradon “kandidato pri la sciencoj fizika-matematikaj”.
Esperantistighis en la jaro 1980a. Tradukis la romanon de M. Bulgakov La majstro kaj Margarita (1991), verkis Komputadan leksikonon. Kunlaboris en Ruslanda esperantisto (1993–1997), Monato (fakredaktoro pri komputado, 1996–1998), La Ondo de Esperanto (ekde 1997). Membro de la Akademio de Esperanto ekde 1995.