Por farighi Kanditato al la Akademio, Esperantisto devas plenumi plurajn kondichojn. La plej multaj rezultas el du artikoloj de la Statuto. Unu rezultas el la praktiko kaj tradicio.
Tiuj kondichoj estas jenaj:
1. Li/Shi devas esti proponita de almenau kvin Akademianoj.
2. Tiuj kvin Akademianoj devas reprezenti almenau tri malsamajn lingvojn.
3. La Kandidato sendu al iu Estrarano (precipe al la Prezidanto) leteron, en kiu li deklaras esti Kandidato. (Pli ol unu fojon montrighis, ke iu shatata amiko ricevis la necesajn subtenojn, sed tamen poste ne deziris partopreni en niaj laboroj kaj nete rifuzis la kandidatighon tiel afable proponitan. Tio estas agrabla por neniu!)
4. En la sama letero li deklaru, ke li estas "fidela al la Fundamento" kaj konsentas "konstante kunlabori en la Akademio".
Kiam iu Esperantisto plenumis tiujn kvar kondichojn, li fakte transiris la unuan etapon por esti efektiva Kandidato. Sed nenio urghas: la limo estas la 31-a de Decembro antau la elekto-jaro, post kiu dato neniu plu povas kandidatighi.
Tamen ni kutime ne atendas la unuajn kandidatighojn antau la 1-a de Oktobro; ghis tiam la alvenintaj kandidatighoj provizore dormos en dosiero che nia Sekretario. (Estas konsilinde sendi la tutan dosieron en unu fojo: 5 konformaj kandidatigoj, plus unu deklaro; ne utilas aldoni ion alian!)
Ekde la 1-a de Oktobro antau la elekto-jaro la Sekretario sendos demandaron al chiu Esperantisto, kiu sendis kompletan dosieron. En la komenco de Oktobro li sendos alian demandaron al la Kolegoj de la Eliranta Triono. Chiuj demandaroj devos reveni al li plej malfrue la 31-an de Decembro. Chiuj respondintoj ekde tiam farighos Kandidatoj por la elekto: iuj estos novaj Kandidatoj, aliaj estos niaj reelekteblaj Kolegoj (artikolo 4).
En tauga tempo speciala Akademia Cirkulero konigos la nomojn de la Kandidatoj kaj prezentos la respondojn de la Kandidatoj al la demandaroj. (Pro tio necesas, ke la materia prezento de tiuj respondoj estas kiel eble plej bona: la Sekretario nur kopios, kion oni sendos al li!)
Iom pli poste la dejhorantaj Akademianoj de la tri Trionoj estos invititaj al sekreta baloto.
Aliparte estus bone, ke chiu deziranta farighi Kandidato havigu al si la tekston de la pli fruaj Akademiaj decidoj (almenau la Aktoj de la Akademio I, II kaj III) kaj ankau la lastan redakton de la Statuto de la Akademio: ghi trovighas en Aktoj III, sed ghi estas ankau aparte havebla che la Sekretario).
La chi-antaua teksto estas el "Aktoj de la Akademio, III, 1975 - 1991 (Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto, n-ro 11)". La teksto estas tamen iomete ghisdatigita por la Reta publikigo.