El "Aktoj de la Akademio, III, 1975 - 1991 (Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto, n-ro 11)" - kun shanghoj lau vochdonado la 15an de Marto 2009.
(Redakta revizio de Oktobro 2009)
La Akademio de Esperanto -- mallonge indikota per la vorto Akademio -- estas sendependa lingva institucio, kies tasko estas konservi kaj protekti la fundamentajn principojn de la lingvo Esperanto kaj kontroli ghian evoluon.
La Akademio transprenis la celojn kaj la laborojn de la antaua "Lingva Komitato" kaj de ghia "Akademio", kaj daurigas la taskojn de tiuj Lingvaj Institucioj.
La Akademio esploras chiajn lingvajn demandojn, kiuj koncernas Esperanton. Ghi verkas vortaron de Esperanto kun difinoj en Esperanto. Ghi verkas teknikajn terminarojn, au kontrolas kaj aprobas tiajn terminarojn, verkitajn de aliaj autoroj. Ghi revizias aperintajn verkojn kaj kritikas ilin el lingva vidpunkto. Ghi povas doni premiojn al la autoroj de la plej bonaj aperintaj verkoj.
La Akademio defendas Esperanton kontrau konkurencaj sistemoj de lingvo internacia.
La nombro de la Akademianoj estu principe 45.
La Akademianoj konservas sian postenon dum 9 jaroj; ili estas reelekteblaj.
Chiun trian jaron unu triono de la membroj estas submetata al rebaloto. Por la tabelo de tiuj balotoj la membroj estas dividitaj en tri Grupoj lau siaj jaroj de eliro.
Se unu au pluraj postenoj farighas vakantaj inter du regulaj elektoj, la elekto por ties plenigo okazos che la sekvanta regula elekto: en tiu baloto, estos unue provizataj la 15 postenoj de la Grupo submetita al elektado; poste la vakantaj postenoj estos atribuataj al la elektitoj ricevintaj malpli da vochoj ol la 15 unuaj; se estas vakantaj postenoj en du Grupoj, oni krome zorgos, ke kandidato ricevinta pli altan nombron da vochoj estu elektita al la pli longa periodo da membreco.
Povas farighi Korespondantoj de la Akademio eminentaj personoj, kies okupoj au funkcioj ne permesas al ili regule partopreni en la laboroj de la Akademio, sed kiuj deziras doni al ghi la apogon de sia nomo. La Korespondantoj ricevas chiujn akademiajn dokumentojn kaj povas eventuale esti konsultitaj pri lingva demando rilata al ilia specialeco. Ili ne havas vochdonrajton.
Por farighi kandidato por la Akademio, esperantisto devas esti proponita de almenau 5 Akademianoj, kiuj reprezentu almenau tri malsamajn naciajn lingvojn. Tiu regulo ne aplikighas al la Akademianoj, kiuj venas al la fino de sia postenperiodo. Ili estas automate prezentataj al reelekto, kondiche ke ili deklaras sin pretaj denove kandidati.
Antau ol submeti kandidaton al baloto, la Prezidanto demandas lin pri lia agho, ricevita scienca kaj faka instruo, profesia kariero, scio de naciaj lingvoj, Esperanto-agado -- aparto pri publikigajhoj en kaj pri Esperanto -- fideleco al la Fundamento de Esperanto, kaj konsento konstante kunlabori en la Akademio. La Prezidanto, se la ghisnunaj verkoj de la kandidato ne igas tion superflua, ankau petas la opinion pri li de la Nacia Asocio au de alia kompetenta institucio en la lando au regiono, al kiu la kandidato apartenas. La Prezidanto komunikas al la elektontoj la ricevitajn respondojn de kaj pri la kandidato.
Kiel membroj de la Akademio estas elekteblaj la esperantistoj, kies kapabloj kaj agado sur la tereno de la Lingvo Internacia garantias ilian kompetentan partoprenon en la laboroj de la Akademio, t.e. chefe:
-- la sendiskute rekonitaj esperantologoj;
-- la eminentaj pedagogoj au leksikologoj, kiuj per siaj laboroj grave helpis al la instruado de Esperanto;
-- la autoroj, kies Esperantaj verkoj, originalaj au tradukitaj, efektive kontribuis sur la beletra, teknika au scienca kampoj al la kultura richigho de nia lingvo.
La membreco de la Akademio ne estas honora titolo, sed ghi postulas fidelan kaj konsciencan partoprenon en la laboroj de la Akademio.
La membroj de la Akademio estas elektataj de la Akademio mem per absoluta plimulto de la vochdonantoj. Se devas okazi rebaloto, char ne sufiche da kandidatoj ricevis la absolutan plimulton, en tiu rebaloto la relativa plimulto decidas. En okazo de nombroegaleco de la vochoj la Prezidanto havas decidan vochon.
Membroj de la Akademio povas esti eksigataj:
a) se ili kvarfoje sinsekve ne respondis leterojn au cirkulerojn de la Prezidanto, de la Estraro au la Direktoro de la Sekcio, al kiu ili apartenas;
b) se ili ne partoprenas en la vochdonoj au alimaniere klare montras sian nekapablecon au indiferentecon por la plenumo de sia ofico;
c) se ili agis publike au kashe kontrau Esperanto ghenerale au kontrau la Akademio aparte.
Pri eventuala eksigo la Akademio decidas, se eble post esploro de la klarigoj de la interesato, per absoluta plimulto de la vochdonantoj, se almenau du trionoj de la membroj vochdonis, alie per absoluta plimulto de chiuj membroj. En okazo de nombroegaleco de la vochoj la Prezidanto havas decidan vochon.
La Estraro de la Akademio konsistas el:
-- la Prezidanto de la Akademio;
-- unu au du Vicprezidantoj;
-- la Ghenerala Sekretario-Kasisto, se eble salajrata.
Cetere la oficoj de la Estraranoj estas sensalajraj, sed la Estraranoj havas rajton je kompenso por necesaj elspezoj.
En la Akademio estas organizataj Sekcioj, kiuj studos la demandojn rilatajn al la specialaj lingvaj fakoj: gramatiko, ghenerala vortaro, teknikaj vortaroj, literaturo k.a. La Sekcioj povas esti kreataj laubezone kaj ilia nombro ne estas limigita.
Chiu Sekcio estas gvidata de Direktoro. Chiu Akademiano povas alighi al unu au pluraj Sekcioj, por kiuj li sentas sin speciale kompetenta au al kiuj li volas prefere dedichi siajn fortojn.
Komisiono estas tia organo de la Akademio, kiu plenumas aliajn taskojn ol la lingvaj. Ghi respondecas antau la Estraro. La Pleno aprobas la celon kaj funkciadon de difinita Komisiono kaj konfirmas la membrojn proponitajn de la Direktoro. Specialaj raportoj de la Komisiono informas la Plenon pri ghia agado. Direktoro de la Komisiono povas inviti al kunlaboro specialistojn ech el ekster la Akademio.
La membroj de la Estraro kaj la Direktoroj de la Sekcioj kaj Komisionoj estas elektataj de la Akademio por tri jaroj. Tiuj elektoj okazas chiun trian jaron tuj post la elekto de la triono de la Akademio. La elirantaj Estraranoj estas reelekteblaj. En okazo de intertempe vakanta loko en la Estraro la Prezidanto au Vicprezidanto tuj okazigas elekton. La intertempe elektita Estrarano estas submetata al rebaloto che la fino de la kuranta trijara periodo. Tio sama validas por la Direktoroj.
La Akademio povas starigi oficialajn rilatojn kun organizoj eksteraj, i.a. kun fakaj komisionoj de specialistoj kaj kun naciaj Esperanto-Institutoj, se tiuj rekonas ghian lingvan autoritaton kaj devigas sin submeti al ghia kontrolo la rezultojn de siaj laboroj.
La Akademio devas esplori demandojn prezentitajn al ghi de unu el la sekvantaj instancoj:
a) La Prezidanto au la Estraro;
b) La Direktoro de unu el la Sekcioj au Komisionoj;
c) almenau 5 Akademianoj.
La Akademio povas ankau esplori demandojn prezentitajn al ghi de iu esperantista organizajho, de unuopa persono au de grupo de personoj.
Se iu lingva demando apartenas al la laborkampo de iu Sekcio, la Direktoro de tiu Sekcio, konsultinte ties membrojn, ellaboras raporton, pri kiu vochdonas la Akademio. Se ne chiuj Sekcianoj samopinias, la raporto prezentu la diversajn vidpunktojn, kaj, post ghia komunikado al la Akademianoj, la Estraro lasu almenau dumonatan intertempon por la diskutado, antau ol vochdonigi la Akademion pri la konkludoj de la raporto.
Pri chiu studita demando la Akademio prenas decidon. La decidoj povas esti nuraj rekomendoj au malrekomendoj, au definitivaj aproboj au malaproboj.
La Akademio solvas la al ghi submetitajn lingvajn demandojn lau la principoj de la "Fundamento de Esperanto". Pri chiuj demandoj rilataj al lingvouzo ghi decidas per absoluta plimulto de la vochdonantoj, se almenau du trionoj de la membroj vochdonis, alie per absoluta plimulto de chiuj membroj. Se temas pri enkonduko de lingva novajho au pri shanghoj de pli fruaj decidoj de la Akademio au de la Lingva Komitato, la aprobo de almenau du trionoj de chiuj membroj estas necesa. En okazo de nombroegaleco de la vochoj la Prezidanto havas decidan vochon. Se lau la supraj kondichoj decido ne povas esti atingata, la demando estas submetata al nova vochdono. La vochdonoj povas okazi ankau per elektronikaj rimedoj lau tehhniko aprobita de la estraro.
Por diskonigi siajn laborojn kaj decidojn la Akademio publikigas "Oficialajn Informojn de la Akademio de Esperanto" en formo de cirkuleroj sendataj al la Akademianoj kaj al la esperantistaj gazetoj, kiuj deklaris, ke ili konsentas represi ilin.
Laubezone kaj lau la financaj rimedoj la Akademio povas ankau publikigi presitan kajeron kun la titolo "Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto".
La Akademio trovas siajn financajn fontojn en subvencioj de la Universala Esperanto-Asocio kaj de aliaj esperantistaj organizajhoj, kiuj volas subteni ghian laboron, kaj en donacoj de esperantistoj.
Chiujare la kontoj de la Akademio estas publikigataj en la Jarlibro de la Universala Esperanto-Asocio.
Proponi shanghon en la Statuto povas chiu Akademiano, kaj tiu propono devas esti submetita al vochdono, se almenau 4 aliaj Akademianoj ghin apogas.
Pri propono por shangho en la Statuto decidas la Akademio post raporto de la Estraro. Por esti akceptita, tia propono bezonas la aprobon de minimume du trionoj de la membroj de la Akademio.