Por ke lingvo internacia povu bone kaj regule progresadi kaj por ke ghi havu plenan certecon, ke ghi neniam disfalos kaj ia facilanima pasho de ghiaj amikoj estontaj ne detruos la laborojn de ghiaj amikoj estintaj, ― estas plej necesa antau chio unu kondicho: la ekzistado de klare difinita, neniam tushebla kaj neniam shanghebla Fundamento de la lingvo. Kiam nia lingvo estos oficiale akceptita de la registaroj de la plej chefaj regnoj kaj tiuj chi registaroj per speciala legho garantios al Esperanto tute certan vivon kaj uzatecon kaj plenan sendangherecon kontrau chiuj personaj kapricoj au disputoj, tiam autoritata komitato, interkonsente elektita de tiuj registaroj, havos la rajton fari en la fundamento de la lingvo unu fojon por chiam chiujn deziritajn shanghojn, se tiaj shanghoj montrighos necesaj; sed ghis tiu tempo la fundamento de Esperanto devas plej severe resti absolute senshangha, char severa netushebleco de nia fundamento estas la plej grava kauzo de nia ghisnuna progresado kaj la plej grava kondicho por nia regula kaj paca progresado estonta. Neniu persono kaj neniu societo devas havi la rajton arbitre fari en nia Fundamento iun ech plej malgrandan shanghon! Tiun chi tre gravan principon la esperantistoj volu chiam bone memori kaj kontrau la ektusho de tiu chi principo ili volu chiam energie batali, char la momento, en kiu ni ektushus tiun principon, estus la komenco de nia morto.
Lau silenta interkonsento de chiuj esperantistoj jam de tre longa tempo la sekvantaj tri verkoj estas rigardataj kiel fundamento de Esperanto: 1.) La 16-regula gramatiko; 2) la « Universala Vortaro »; 3) la « Ekzercaro ». Tiujn chi tri verkojn la autoro de Esperanto rigardadis chiam kiel leghojn por li, kaj malgrau oftaj tentoj kaj delogoj li neniam permesis al si (almenau konscie) ech la plej malgrandan pekon kontrau tiuj chi leghoj; li esperas, ke pro la bono de nia afero ankau chiuj aliaj esperantistoj chiam rigardados tiujn chi tri verkojn kiel la solan leghan kaj netusheblan fundamenton de Esperanto.
Por ke ia regno estu forta kaj glora kaj povu sane disvolvighadi, estas necese, ke chiu regnano sciu, ke li neniam dependos de la kapricoj de tiu au alia persono, sed devas obei chiam nur klarajn, tute difinitajn fundamentajn leghojn de sia lando, kiuj estas egale devigaj por la regantoj kaj regatoj kaj en kiuj neniu havas la rajton fari arbitre lau persona bontrovo ian shanghon au aldonon. Tiel same por ke nia afero bone progresadu, estas necese, ke chiu esperantisto havu la plenan certecon, ke leghodonanto por li chiam estos ne ia persono, sed ia klare difinita verko. Tial, por meti finon al chiuj malkomprenighoj kaj disputoj, kaj por ke chiu esperantisto sciu tute klare, per kio li devas en chio sin gvidi, la autoro de Esperanto decidis nun eldoni en formo de unu libro tiujn tri verkojn, kiuj lau silenta interkonsento de chiuj esperantistoj jam de longe farighis fundamento por Esperanto, kaj li petas, ke la okuloj de chiuj esperantistoj estu chiam turnataj ne al li, sed al tiu chi libro. Ghis la tempo, kiam ia por chiuj autoritata kaj nedisputebla institucio decidos alie, chio, kio trovighas en tiu chi libro, devas esti rigardata kiel deviga por chiuj; chio, kio estas kontrau tiu chi libro, devas esti rigardata kiel malbona, se ghi ech apartenus al la plumo de la autoro de Esperanto mem. Nur la supre nomitaj tri verkoj publikigitaj en la libro « Fundamento de Esperanto », devas esti rigardataj kiel oficialaj; chio alia, kion mi verkis au verkos, konsilas, korektas, aprobas k. t. p., estas nur verkoj privataj, kiujn la esperantistoj ― se ili trovas tion chi utila por la unueco de nia afero ― povas rigardadi kiel modela, sed ne kiel deviga.
Havante la karakteron de fundamento, la tri verkoj represitaj en tiu chi libro devas antau chio esti netusheblaj. Tial la legantoj ne miru, ke ili trovos en la nacia traduko de diversaj vortoj en tiu chi libro (precipe en la angla parto) tute nekorektite tiujn samajn erarojn, kiuj sin trovis en la unua eldono de la « Universala Vortaro ». Mi permesis al mi nur korekti la preserarojn; sed se ia vorto estis erare au nelerte tradukita, mi ghin lasis en tiu chi libro tute senshanghe; char se mi volus plibonigi, tio chi jam estus shangho, kiu povus kauzi disputojn kaj kiu en verko fundamenta ne povas esti tolerata. La fundamento devas resti severe netushebla ech kune kun siaj eraroj. La erareco en la nacia traduko de tiu au alia vorto ne prezentas grandan malfelichon, char, komparante la kuntekstan tradukon en la aliaj lingvoj, oni facile trovos la veran sencon de chiu vorto; sed senkompare pli grandan dangheron prezentus la shanghado de la traduko de ia vorto, char, perdinte la severan netusheblecon, la verko perdus sian eksterordinare necesan karakteron de dogma fundamenteco, kaj, trovante en unu eldono alian tradukon ol en alia, la uzanto ne havus la certecon, ke mi morgau ne faros ian alian shanghon, kaj li perdus sian konfidon kaj apogon. Al chiu, kiu montros al mi ian nebonan esprimon en la Fundamenta libro, mi respondos trankvile: jes, ghi estas eraro, sed ghi devas resti netushebla, char ghi apartenas al la fundamenta dokumento, en kiu neniu havas la rajton fari ian shanghon.
La « Fundamento de Esperanto » tute ne devas esti rigardata kiel la plej bona lernolibro kaj vortaro de Esperanto. Ho, ne! Kiu volas perfektighi en Esperanto, al tiu mi rekomendas la diversajn lernolibrojn kaj vortarojn, multe pli bonajn kaj pli vastajn, kiuj estas eldonitaj de niaj plej kompetentaj amikoj por chiu nacio aparte kaj el kiuj la plej gravaj estas eldonitaj tre bone kaj zorgeme, sub mia persona kontrolo kaj kunhelpo. Sed la « Fundamento de Esperanto » devas trovighi en la manoj de chiu bona esperantisto kiel konstanta gvida dokumento, por ke li bone ellernu kaj per ofta enrigardado konstante memorigadu al si, kio en nia lingvo estas oficiala kaj netushebla, por ke li povu chiam bone distingi la vortojn kaj regulojn oficialajn, kiuj devas trovighi en chiuj lernoverkoj de Esperanto, de la vortoj kaj reguloj rekomendataj private, kiuj eble ne al chiuj esperantistoj estas konataj au eble ne de chiuj estas aprobataj. La « Fundamento de Esperanto » devas trovighi en la manoj de chiu esperantisto kiel konstanta kontrolilo, kiu gardos lin de deflankighado de la vojo de unueco.
Mi diris, ke la fundamento de nia lingvo devas esti absolute netushebla, se ech shajnus al ni, ke tiu au alia punkto estas sendube erara. Tio chi povus naski la penson, ke nia lingvo restos chiam rigida kaj neniam disvolvighos... Ho, ne! Malgrau la severa netushebleco de la fundamento, nia lingvo havos la plenan eblon ne sole konstante richighadi, sed ech konstante plibonighadi kaj perfektighadi; la netushebleco de la fundamento nur garantios al ni konstante, ke tiu perfektighado farighados ne per arbitra, interbatala kaj ruiniga rompado kaj shanghado, ne per nuligado au sentaugigado de nia ghisnuna literaturo, sed per vojo natura, senkonfuza kaj sendanghera. Pli detale mi parolos pri tio chi en la Bulonja kongreso; nun mi diros pri tio chi nur kelkajn vortojn, por ke mia opinio ne shajnu tro paradoksa:
1) Richigadi la lingvon per novaj vortoj oni povas jam nun, per konsilighado kun tiuj personoj, kiuj estas rigardataj kiel la plej autoritataj en nia lingvo, kaj zorgante pri tio, ke chiuj uzu tiujn vortojn en la sama formo; sed tiuj chi vortoj devas esti nur rekomendataj, ne altrudataj; oni devas ilin uzadi nur en la literaturo; sed en korespondado kun personoj nekonataj estas bone chiam peni uzadi nur vortojn el la « Fundamento » char nur pri tiaj vortoj ni povas esti certaj, ke nia adresato ilin nepre trovos en sia vortaro. Nur iam poste, kiam la plej granda parto de la novaj vortoj estos jam tute matura, ia autoritata institucio enkondukos ilin en la vortaron oficialan, kiel « Aldonon al la Fundamento »
2) Se ia autoritata centra institucio trovos, ke tiu au alia vorto au regulo en nia lingvo estas tro neoportuna, ghi ne devos forigi au shanghi la diritan formon, sed ghi povos proponi formon novan, kiun ghi rekomendos uzadi paralele kun la formo malnova. Kun la tempo la formo nova iom post iom elpushos la formon malnovan, kiu farighos arhhaismo, kiel ni tion chi vidas en chiu natura lingvo. Sed, prezentante parton de la fundamento, tiuj chi arhhaismoj neniam estos eljhetitaj, sed chiam estos presataj en chiuj lernolibroj kaj vortaroj samtempe kun la formoj novaj, kaj tiamaniere ni havos la certecon, ke ech che la plej granda perfektighado la unueco de Esperanto neniam estos rompata kaj neniu verko Esperanta ech el la plej frua tempo iam perdos sian valoron kaj kompreneblecon por la estontaj generacioj.
Mi montris en principo, kiamaniere la severa netushebleco de la « Fundamento » gardos chiam la unuecon de nia lingvo, ne malhelpante tamen al la lingvo ne sole richighadi, sed ech konstante perfektighadi. Sed en la praktiko ni (pro kauzoj jam multajn fojojn priparolitaj) devas kompreneble esti tre singardaj kun chia « perfektigado » de la lingvo: a) ni devas tion chi fari ne facilanime, sed nur en okazoj de efektiva neceseco; b) fari tion chi (post matura prijughado) povas ne apartaj personoj, sed nur ia centra institucio, kiu havos nedisputeblan autoritatecon por la tuta esperantistaro.
Mi finas do per la jenaj vortoj:
La ideoj, kiujn mi supre esprimis pri la Fundamento de Esperanto, prezentas dume nur mian privatan opinion. Leghan sankcion ili ricevos nur en tia okazo, se ili estos akceptitaj de la unua internacia kongreso de esperantistoj, al kiu tiu chi verko kune kun sia antauparolo estos prezentita.