La Fundamento estis origine enkomputiligita en XML-a formo de Wolfram Diestel, kaj la versio prezentita chi tie estas bazita sur tiu XML-dosiero de Wolfram. Grandan dankon al li!
La efektiva Fundamento de Esperanto estis eldonita en 1905. Ghin verkis L. Zamenhof, kaj la kongreso en Bulonjo-che-Maro starigis tiun verkon kiel bazan leghon por Esperanto. Vidu pri tio la Deklaracion pri la Esence de la Esperantismo (la "Bulonjan Deklaracion").
La Fundamento estis deklarita kiel netushebla. Tio signifas, ke oni ne rajtas en tiu libro fari iajn ajn shanghojn. Ech la preseraroj en ghi devas resti netushitaj. (Legu pli pri tio en la Antauparolo de la Fundamento.) Tial oni eldonas la Fundamenton normale nur en faksimila (fotokopiita) formo. Rekompostado chiam riskus falsi la tekston.
Sed publikigo en la Reto ne povas (oportune) okazi per faksimilado. Bildo de teksto ne estas perkomputile traserchebla, nek legebla por blinduloj. La chi tie prezentita versio tial ne estas faksimila bildo, sed TTT-pagharo kun efektiva teksto. Por tio la tuta kompleksa plurlingva verko devis esti retajpita kun granda risko de eraroj, kaj tial la rezulta teksto preskau certe ne estas 100%-e egala al tiu en la vera papera Fundamento (precipe en la Rusa kaj Pola partoj sendube estas tajperaroj).
Tial necesas rigardi la chi-tiean Interretan version kiel nuran helpilon por legi la efektivan Fundamenton. La reta versio mem ne estas la Fundamento. En chia serioza uzo necesas kontroli, kio efektive estas presita en fidinda papera eldono de la Fundamento.
Publikigado en la reto, en komputila formo, estas io tute alia ol publikigado papera. Tial necesis dividi la Fundamenton en plurajn TTT-ajn "paghojn" (neniel egalajn al la efektivaj paghoj de la libra eldono). Ankau necesis aldoni chirkau la efektiva Fundamento aparaton de ligiloj por ebligi oportunan legadon. Estas espereble chie tute klare, kio apartenas al la Fundamento mem, kaj kio estas aldonajhoj ne-Fundamentaj.
En la chi-tiea versio de la Universala Vortaro estas aldonitaj ligiloj al la Akademia Vortaro che la diversaj radikoj kaj kunmetajhoj. Ankau en aliaj partoj de la chi-tiea versio de la Fundamento estas tiaj ligiloj che unupaj vortoj kaj vortopartoj, sed ekster la Universala Vortaro, aperas tiaj ligiloj nur che radikoj, kiuj ne aperas en la Universala Vortaro mem (en ties Fundamenta versio), kaj nur che la unua apero de tia radiko ("unua apero" signifas unuavice apero en la Gramatiko au en la Ekzercaro, sed kelkaj tiaj radikoj aperas nur en la Antauparolo). Reciproke estas en la Akademia Vortaro ligiloj al la samaj lokoj en la chi-tiea Fundamento.
En la unua eldono de la Fundamento estis pagho kun la titolo "TABELO DE LA ENHAVO". Tiu pagho ne apartenas al la Fundamento mem (vidu pri tio en la Antauparolo de la Fundamento). Tiu enhavtabelo tamen estas oportuna, kaj estas chi tie inkluzivita kiel helpilo. Sed anstatau la paghonumeroj de la originalo ghi enhavas ligilojn al la diversaj partoj de la Fundamento.
Normale, kiam oni publikigas ion kiel TTT-paghon, oni ne provu rekrei la tipografion de la papera eldono (libro, gazeto...). Oni laboru lau la ebloj, limigoj kaj bezonoj de la TTT-a medio. Sed la Fundamento estas escepta dokumento. Tial la chi-tiea versio de la Fundamento estas provizita per prezentaj indikoj (stilfolio), kiu provas rekrei, kiom eble, la tipografion de la unua eldono de la Fundamento. En modernaj TTT-legiloj la rezulto sur ekrano povas esti sufiche proksima al la originalo. La stilfolio tamen ne provas elekti tiparon. Uzighas la tipara agordo de la TTT-legilo de chiu leganto. Tio estas necesa, kiam temas pri teksto kun tia vasta repertuaro da signoj (kaj Latinaj, kaj Cirilaj). Provo trudi certan tiparon al la legantoj riskus fushi la prezentadon de iuj signoj. Efektive multaj legantoj trovos, ke ne chiuj signoj redonighas ghuste. Precipe oni rimarkos mankojn en la Rusaj partoj, char la teksto estas lau malnova Rusa skribo kun signoj, kiuj mankas ech en iuj tre bone ekipitaj tiparoj.
Sed la teksto estas tute bone legebla ankau en programoj, kiuj ne komprenas (au kiuj ignoras) la stilfolion. En tiuj legiloj la teksto prezentighas lau la propraj prezentoreguloj de tiuj programoj. Tiam redonighas la enhavo de la Fundamento, ne la aspekto.