Konsultejo
Akademio de Esperanto en 1999 starigis komisionon Konsultejo de
la Akademio, al kiu povas turni sin chiu Esperanto-uzanto per
difinitaj lingvaj demandoj por ricevi konsilon au rekomendon.
Demandojn pri vortfarado (novaj nocioj, terminoj) la komisiono povas
respondi relative rapide; che komplikaj gramatikaj problemoj kutime
dauras pli longe. La respondoj ne estas decidoj de la Akademio de
Esperanto, sed rekomendoj de la konsult-komisiono; tamen la Akademio
esperas ke utilas tiu chi rapida servo, pri kies manko ofte oni
plendis.
Kiel demandi al la Konsultejo?
Vi povas:
- uzi la demandoformularon (preferinde)
- sendi retposhton al “konsultejo” che “akademio-de-esperanto.org”
- sendi leteron al la direktoro de la Konsultejo: Boris Kolker,
2487 North Taylor Rd, Apt 11, Cleveland Heights, OH 44118, Usono
La Konsultejo ne povas akcepti demandojn per telefono.
Klare formulu la demandojn, kaj demandu konkrete. Bonvolu indiki che
urghaj demandoj, ghis kiam vi esperas ricevi respondon. Rapidan respondon ni
povas garantii nur al demandintoj, kiuj disponas pri ret-adreso au
telefakso.
La komisiono petas, nepre ne sendi bagatelajn demandojn, kiujn
povas respondi chiu sperta esperantisto, serchante en vortaroj kaj aliaj
konsult-libroj. (Vidu ankau sube la regularon.)
Membroj
Membroj de la komisiono (en alfabeta ordo de chefnomoj):
Marc Bavant,
Gerrit Berveling,
D-ro Renato Corsetti,
D-ro Paul Gubbins,
Miguel Gutiérrez Adúriz,
D-ro Boris Kolker,
Li Shijun,
Prof. Jouko Lindstedt,
François Lo Jacomo,
Anna Lowenstein,
Barbara Pietrzak
Otto Prytz,
Prof. Amri Wandel,
Bertilo Wennergren.
Regularo de Konsultejo de la Akademio de Esperanto
- Adreso por demandoj estas tiu de la direktoro; li akceptas
demandojn per ordinara letero, telefakso kaj interreto, sed ne per
telefono. Se oni faras demandon al alia Akademiano, tiu chi transdonu
ghin al la direktoro de la konsultejo.
- La direktoro analizas la demandon kaj en okazo de bezono (do se
li ne povas mem respondi, char ne estas tre simpla afero) transdonas
ghin - eventuale kun komentoj - al la komisionanoj. Por tio kutime li
uzas formularon kun vochdonilo. La komisionanoj klopodas respondi ene
de la indikita tempo al la direktoro.
- La direktoro sendas la demando-formularon per retposhto ne nur
al la koncernaj membroj de la komisiono, sed al chiuj rete atingeblaj
Akademianoj; ankau ili havas, kompreneble, la rajton interveni, kion
ili faru precipe kiam estas demando, pri kiu ili aparte kompetentas.
La komisionanoj ne ligitaj al interreto ricevas la formularon per
telefakso au ordinara poshto.
- La direktoro kolektas la respondojn kaj post la limdato
kalkulas la vochdonojn lau la reale ricevitaj respondoj (do inkluzive
de tiuj de ne-komisionanoj). Se egalas la nombroj de jesaj kaj neaj
vochdonoj, la direktoro povas submeti la demandon al dua decido.
- Se la komisiono trovas klaran decidon, la direktoro komunikas
tion al a) la demandinto, b) la komisionanoj kaj chiuj Akademianoj rete
atingeblaj, c) al Esperanto-gazetaro kaj gravaj movadaj instancoj
(precipe UEA). Por tiu komuniko la direktoro uzas formalan tekstumon
kun la karakterizo de la rekomendo, kiu ne estas decido de la Akademio
de Esperanto.
- Se la komisiono ne trovas interkonsenton, la direktoro au
denove submetas - kun komentoj - la demandon al la komisiono au
prezentas ghin al la koncerna sekcio au al la Pleno de la Akademio por
plia studado. Se la komisiono ankau en dua vochdonado ne trovas
pozitivan rezulton, la direktoro komunikas tion al la demandinto; la
direktoro mem decidas, chu pri la afero li informas ankau la adresatojn
nomatajn en punkto 5 sub litero c).
- La estraro de la Akademio decidas, chu aperigi rekomendojn de la
konsultejo en siaj cirkuleroj kaj en eventuale kreota publika
informilo.