Numero 11 - 2009 04 15
La 15an de Marto 2009 la Akademio de Esperanto finis du vochdonadojn. Unu temis pri Listo de Rekomendataj Landnomoj ellaborita de la Sekcio pri la Ghenerala Vortaro. La alia temis pri du shanghoj en la statuto de la Akademio.
Estis aprobitaj kaj la proponitaj shanghoj de la statuto, kaj la proponita dokumento pri landnomoj.
La nova Listo de Rekomendataj Landnomoj estas ghisdatigo kaj revizio de decido el 1989. Ghi entenas nomojn de chiuj nunaj landoj, kiuj estas membroj de UN, kaj ankorau la nomojn de kelkaj pliaj landoj (inkluzive de tri landoj, kiuj malaperis au disighis post 1989). Jen mallongigita prezento de la rekomendataj nomoj:
Afganujo/Afganio; Albanujo/Albanio; Algherio; Andoro; Anglujo/Anglio; Angolo; Antigvo kaj Barbudo; Argentino; Armenujo/Armenio; Australio; Austrujo/Austrio; Azerbajghano; Bahamoj; Bangladesho; Barato (= Hindujo/Hindio); Barbado; Barejno; Belgujo/Belgio; Belizo; Belorusujo/Belorusio; Benino; Birmo; Bocvano; Bolivio; Bosnujo/Bosnio kaj Hercegovino; Brazilo; Britujo/Britio; Brunejo; Bulgarujo/Bulgario; Burkino; Burundo; Butano; Centr Afriko; Chado; Chehhoslovakujo/Chehhoslovakio; Chehhujo/Chehhio; Chilio; Chinujo/Chinio; Danujo/Danio; Dominika Respubliko; Dominiko; Ebur Bordo; Egiptujo/Egiptio; Ekvadoro; Ekvatora Gvineo; Eritreo; Estonujo/Estonio; Etiopujo/Etiopio; Fighio; Filipinoj; Finnlando; Francujo/Francio; Gabono; Gambio; Ganao; Germanujo/Germanio; Grekujo/Grekio; Grenado; Gronlando; Gujano; Gvatemalo; Gvineo; Gvineo Bisauo; Ghibutio; Haitio; Hindujo/Hindio (= Barato); Hispanujo/Hispanio; Honduro; Hungarujo/Hungario; Indonezio; Irako; Irano; Irlando; Islando; Israelo; Italujo/Italio; Jamajko; Japanujo/Japanio; Jemeno; Jordanio; Jugoslavujo/Jugoslavio; Kaboverdo; Kambogho; Kameruno; Kanado; Kartvelujo/Kartvelio; Kataro; Kazahhujo/Kazahhio; Kenjo; Kipro; Kirgizujo/Kirgizio; Kiribato; Kolombio; Komoroj; Kongo (Demokratia Respubliko Kongo, Kongo Kinshasa); Kongo (Respubliko Kongo, Kongo Brazavila); Kosovo; Kostariko; Kroatujo/Kroatio; Kubo; Kuvajto; Laoso; Latvujo/Latvio; Lesoto; Libano; Liberio; Libio; Lihhtenshtejno; Litovujo/Litovio; Luksemburgo; Madagaskaro; Makedonujo/Makedonio; Malajzio; Malavio; Maldivoj; Malio; Malto; Maroko; Marshaloj; Mauricio; Mauritanio; Meksiko; Mikronezio; Moldavujo/Moldavio; Monako; Mongolujo/Mongolio; Montenegro; Mozambiko; Namibio; Nauro; Nederlando; Nepalo; Nigherio; Nighero; Nikaragvo; Nord Koreujo/Nord Koreio; Norvegujo/Norvegio; Nov Zelando; Omano; Orienta Timoro; Pakistano; Palauo; Panamo; Papuo Nov Gvineo; Paragvajo; Peruo; Pollando; Portugalujo/Portugalio; Ruando; Rumanujo/Rumanio; Rusujo/Rusio; Salomonoj; Salvadoro; Samoo; Sankta Kristoforo kaj Neviso; Sankta Lucio; Sankta Vincento kaj Grenadinoj; Sanmarino; Santomeo kaj Principeo; Sauda Arabujo/Sauda Arabio; Sejsheloj; Senegalo; Serbujo/Serbio; Siberio; Sieraleono; Singapuro; Sirio; Skotlando; Slovakujo/Slovakio; Slovenujo/Slovenio; Somalujo/Somalio; Sovetio, Sovet Unio; Srilanko; Sud Afriko; Sud Koreujo/Sud Koreio; Sudano; Surinamo; Svazilando; Svedujo/Svedio; Svislando; Taghikujo/Taghikio; Tajlando; Tajvano; Tanzanio; Togolando; Tongo; Trinidado kaj Tobago; Tunizio; Turkmenujo/Turkmenio; Turkujo/Turkio; Tuvalo; Ugando; Ukrainujo/Ukrainio; Unuighintaj Arabaj Emirlandoj; Urugvajo; Usono; Uzbekujo/Uzbekio; Vanuatuo; Vatikano; Venezuelo; Vjetnamujo/Vjetnamio; Zambio; Zimbabvo.
La statutaj shanghoj koncernas la regulojn pri reelektado de Akademianoj kaj la metodojn de vochdonadoj, kiuj nun povas okazi ankau per elektronikaj rimedoj.
La novan version de la statuto kaj la plenan dokumenton pri landnomoj la Akademio baldau publikigos en sia TTT-ejo che http://akademio-de-esperanto.org.
La Estraro de la Akademio de Esperanto interkonsente kun la direktoro de la Sekcio pri la Ghenerala Vortaro: John Wells, prezidanto, Brian Moon, vicprezidanto, Probal Dasgupta, vicprezidanto, Renato Corsetti, sekretario, kaj Bertilo Wennergren, direktoro de la Sekcio pri la Ghenerala Vortaro.