Numero 2 - 2006 09 26
La prezidanto de la Akademio de Esperanto ricevis peton de la respondeculoj de la retejo lernu.net, ke la Akademio reviziu la tie trovighantajn kursojn. Char laustatute la Akademio havas inter siaj taskoj la taskon "revizii aperintajn verkojn kaj kritiki ilin el lingva vidpunkto", kaj char la temo ne klare kongruis kun la cheftemoj de la ekzistantaj Sekcioj, la prezidanto starigis specialan sekcion por revizii la enhavon de la koncernaj kursoj.
La Sekcio konsistas el Renato Corsetti (sekretario), Sergio Pokrovskij, Bertilo Wennergren (direktoro de la Sekcio pri la Ghenerala Vortaro) kaj Marc Bavant (direktoro de la Sekcio pri teknika vortaro). Chi-lasta estis elektita direktoro de la Sekcio.
La reviziado estas nur lingva: i.a. la Sekcio ne prezentas opinion pri la taugeco de la koncerna materialo por instruado. Krome ghi starigis al si kelkajn principojn, kiujn ghi sekvis en dubaj okazoj:
Post kontentiga laboro la Sekcio prezentis al la respondeculoj de la retejo lernu.net siajn detalajn komentojn pri du el la kursoj, nome Ana Pana kaj Ana renkontas. Krome, la Sekcio konsilis uzi pli klasikan stilon de interpunkcio, sed ne korektis la tekston chi-direkten.
La respondeculoj de la retejo prenis en konsideron la komentojn de la Sekcio, kaj rajtas informi la publikon, ke la koncerna kurso "estis lingve reviziita de speciala sekcio de la Akademio de Esperanto".
La estraro de la Akademio de Esperanto kaj la direktoro de la Sekcio pri faka lingvo, Marc Bavant