Numero 3 - 2006 10 07
La Akademio de Esperanto laboras de Decembro 2003 pri oficialigado de vortoj en la Naua Oficiala Aldono (9OA). En Augusto 2006 la Sekcio pri la Ghenerala Vortaro finis sian laboron pri 9OA per Sekcia vochdonado, kiu rezultigis Raporton, kiu nun kushas che la Estraro de la Akademio. Pri tiu Raporto diskutos la Pleno, kaj poste sekvos lauplane tut-akademia vochdonado.
Kiam la Akademio oficialigas radikon, tio formale signifas, ke ghi aldonas tiun radikon al la Universala Vortaro, kiu estas parto de la Fundamento de Esperanto. Tio tamen ne signifas, ke la radiko farighas Fundamenta, char Fundamentaj estas nur tiuj elementoj, kiuj trovighas en la origina netushebla Fundamento. Praktike tia oficialigo havas la karakteron de forta rekomendo. Devige gvidi la lingvouzon la Akademio nek povas, nek volas, sed ghi esperas, ke ghiajn rekomendojn la uzantoj de la lingvo atentos kaj trovos utilaj.
En antauaj Oficialaj Aldonoj la radikoj kaj vortoj estis klarigitaj precipe per tradukoj en naciajn lingvojn, chefe en la kvin naciajn lingvojn de la Fundamento, sed ankau en aliajn lingvojn. Sed oni uzis ankau difinojn en Esperanto, precipe en la Aldonoj Sepa kaj Oka. En la projekto de 9OA uzighas nur difinoj en Esperanto sen tradukoj nacilingvaj. Multajn el la difinoj akompanas helpaj ekzemploj.
En la nun proponata Raporto pri Naua Oficiala Aldono la jenaj 209 vortoj kandidatas por oficialigo:
adrenalino, agresi, aidoso, akupunkturo, alergio, algoritmo, amebo, amendi, ancho, Antarkto, antibiotiko, anuso, aperitivo, areo, Arkto, asbesto, aspirino, avokado, bankedo, baskulo, beletro, bemolo, betono, bito, bizono, blufi, boaco, bradipo, brito, brokolo, burokrato, cico, cirkumcidi, championo, chasio, chimpanzo, chino, defii, delto, demografio, detektivo, dieso, diskriminacii, dizerti, drasta, drivi, ekologio, etikedo, etno, etnologio, etoso, eufemismo, eukalipto, euro, farcho, feki, festivalo, folkloro, foto, framo, frustri, furzi, galaksio, geno, genro, gicheto, glisi, grafiko, gujavo, hormono, ideologio, ikso, inflacio, insulino, ipsilono, Israelo, japano, jhazo, jhokeo, jhudo, kalcio, kampanjo, kancero, kanguruo, kapsiko, karoserio, kasedo, katapulto, kibuco, kimono, kiosko, klitoro, klono, kodo, kodekso, kohera, komenti, kompakta, komputi, kondomo, konekti, kooperativo, kramfo, kromosomo, kuo, kurzo, kvakero, kvorumo, lanchi, lasero, leukemio, limfo, magnetofono, majonezo, majusklo, mandarino, mango, manioko, mateo, matrico, melongeno, menstrui, mesagho, minusklo, miragho, modemo, muldi, nano, omagho, organika, orgasmo, pankreato, papriko, pavilono, penicilino, peniso, periskopo, persvadi, petalo, pico, pijhamo, pikniko, pingveno, pisi, poleno, polpo, prestigho, prostato, proteino, pubo, pulpo, pundo, radaro, radiografi, rakedo, reghisoro, rezolucio, roboto, ronghi, rotacii, ruleto, saksofono, salikoko, satelito, sesio, silicio, skani, skecho, skolto, specifi, spekti, stabila, stagni, statuto, stereofonio, stiri, stoko, strangoli, sugesti, shalti, shenoprazo, shoki, shtormo, taksio, tanko, tapiro, telepatio, teniso, testo, tonsilo, torturi, transistoro, treti, tribo, tukano, tumoro, unio, Usono, vagino, vakuo, valuto, vando, versio, virtuala, viruso, vitamino, vodko, vulvo, zipo.
En la Sekcia vochdonado pri la projekto de 9OA partoprenis 20 el la 32 Sekcianoj. 1 vorto ricevis 16 jesojn. 10 vortoj ricevis po 17 jesojn. 53 vortoj ricevis po 18 jesojn. La ceteraj ricevis po 19 jesojn. Unu Sekciano vochdonis sindetene pri chiuj vortoj. Sekciaj vochdonadoj estas libervolaj kaj ili ne estas regulitaj de la Akademia Statuto. Ili servas nur por prepari Raporton al la Pleno, kiu poste faras la efektivan decidon lau la Statutaj reguloj. La chi-antauaj vortoj do ankorau ne estas oficialigitaj. Ili farighos tiaj nur se ili estos aprobitaj en la preparata tut-Akademia vochdonado.
Detalaj informoj pri jam oficialigitaj radikoj trovighas en la TTT-ejo de la Akademio:
http://akademio-de-esperanto.org/akademia_vortaro/
http://akademio-de-esperanto.org/akademia_vortaro/klarigoj.html#klarigoj
La estraro de la Akademio de Esperanto interkonsente kun la direktoro de la Direktoro de la Sekcio pri la Ghenerala Vortaro, Bertilo Wennergren.