Numero 6 - 2007 01 21
La Akademio de Esperanto jhus vochdone aprobis la jenan raporton de la Sekcio pri prononcado (33 akademianoj vochdonis jese, 5 nee kaj 1 sindetene).
La Akademio de Esperanto konfirmas sian pozicion, jam esprimitan en 1982, ke la ortografio de Esperanto, kiel ghi estas prezentita en la Fundamento de Esperanto, konformas perfekte al la karaktero de la lingvo, kaj ke neniu shangho estas necesa au dezirinda.
Nur kiam la cirkonstancoj ne permesas uzi la ghustajn supersignojn, kaj kiam pro apartaj bezonoj la Fundamenta anstataua skribsistemo (ch, gh, hh, jh, sh, u) ne estas oportuna, oni povas anstatauigi la supersignajn literojn per aliaj signoj au signokombinoj. Tian anstatauigon, kiam ghi estas nura teknika rimedo, ne celanta reformon de la ortografio de Esperanto, kaj kiam ghi neniel kauzas konfuzon, oni ne rigardu kiel kontrau-Fundamentan.
Ekzistas ankau aliaj cirkonstancoj, kiam nia lingvo estas prezentata alimaniere ol per la normala skribo, ekz. en stenografio, morse, brajle, per fonetika transskribo k.s., kaj kiam teksto Esperanta estas konservata au transsendata elektronike en cifereca formo lau diversaj kodsistemoj, kaj ankorau aliaj similaj okazoj. Ankau tiajn manierojn skribi, transskribi au prezenti nian lingvon oni ne rigardu kiel kontrau-Fundamentajn.
Geraldo Mattos
Prezidanto de la Akademio de Esperanto
. . .
La chi-antaua Akademia deklaro estas kompletigo de la jena rezolucio publikigita jam en 1982 ("Aktoj de la Akademio III 1975-1991”):
La Akademio de Esperanto notas kun forta malaprobo diversajn proponojn, inter si malsimilajn, shanghi au modifi la ortografion de Esperanto.
La Akademio konstatas, ke neniu ortografia shangho estas necesa au dezirinda, au en ligo kun modernaj presmashinoj au komputmashinoj, por kiuj ghia ortografio estas tiel same oportuna kiel la ortografioj de aliaj lingvoj, au pro ia ajn alia motivigo.
La ortografio de Esperanto estas integra parto de la historio kaj kulturo de tiu lingvo, kaj konformighas perfekte al la karaktero de la lingvo. Iu ajn ortografia shangho nur kompromitus la lingvon kaj ties tradicion.
Pro tio la Akademio de Esperanto konfirmas, ke la sola alfabeto de Esperanto estas tiu de la Fundamenta Gramatiko, al kiu aldonighas samloke jena rimarko: "Presejoj, kiuj ne posedas la literojn ch, gh, hh, jh, sh, u povas anstatau ili uzi ch, gh, hh, jh, sh, u."
Por la Akademio, ties Prezidanto,
William Auld
La estraro de la Akademio de Esperanto interkonsente kun la koncernata direktoro de la Sekcio pri prononcado: Renato Corsetti, Sekretario, Probal Dasgupta, Vicprezidanto kaj Direktoro de la Sekcio, Brian Moon, Vicprezidanto, Geraldo Mattos, Prezidanto.