Tiu chi dokumento kiel PDF-dosiero
Numero 8 - 2007 03 10
La Akademio de Esperanto prezentas en tiu chi Naua Oficiala Aldono 209 radikojn, kiujn ghi decidis oficialigi.
Kiam la Akademio oficialigas radikon, tio formale signifas, ke ghi aldonas tiun radikon al la Universala Vortaro, kiu estas parto de la Fundamento de Esperanto. Tio tamen ne signifas, ke la radiko farighas Fundamenta, char Fundamentaj estas nur tiuj elementoj, kiuj trovighas en la origina netushebla Fundamento. Praktike tia oficialigo havas la karakteron de forta rekomendo. Devige gvidi la lingvouzon la Akademio nek povas, nek volas, sed ghi esperas, ke ghiajn rekomendojn la uzantoj de la lingvo atentos kaj trovos utilaj.
En antauaj Oficialaj Aldonoj la radikoj kaj vortoj estis klarigitaj precipe per tradukoj en naciajn lingvojn, chefe en la kvin naciajn lingvojn de la Fundamento, sed ankau en aliajn lingvojn. Sed oni uzis ankau difinojn en Esperanto, precipe en la Aldonoj Sepa kaj Oka. En tiu chi Naua Aldono la Akademio elektis uzi nur difinojn en Esperanto sen tradukoj nacilingvaj, opiniante, ke nia lingvo nun estas sufiche matura por povi difini siajn proprajn vortojn. Multajn el la difinoj akompanas helpaj ekzemploj.
La oficialaj difinoj inkluzivas ghenerale nur la kernajn sencojn de la koncernaj vortoj. Multaj vortoj havas pliajn neoficialajn uzojn, kiuj diversmaniere bazighas sur la kernaj sencoj. Tio povas esti ekzemple sencoj fakaj au figuraj. En kelkaj okazoj ni tamen mencias ankau fakajn sencojn aparte atentindajn au klarigindajn, kaj iafoje ankau notindajn uzojn figurajn.
En la difinotekstoj ni uzas nur elementojn Fundamentajn kaj oficialajn (eventuale oficialigitajn en tiu chi Aldono). La solaj esceptoj estas kelkaj malmultaj propraj nomoj en ekzemploj kaj notoj.
Grava celgrupo estas la vortaristoj, al kiuj ni rekomendas prezenti unuavice la oficialajn sencojn de la koncernaj vortoj. Tiujn la vortaristoj tamen povas kompletigi per pliaj sencoj neoficialaj lau la celo kaj bezonoj de la koncerna vortaro. Kompreneble neniel necesos citi niajn difinojn lauvorte. Gravas la intencitaj ideoj.
Ni provis verki la difinojn per tiel facila lingvajho, ke ili taugu ankau por ordinaraj lingvouzantoj. La difinoj tamen enhavas laubezone ankau aldonajn precizigajn detalojn, kiuj celas unuavice fakulojn kaj vortaristojn, ekzemple sciencajn (ne-Esperantajn) nomojn de bestoj kaj vegetajhoj, kaj internaciajn landokodajhojn lau la kodo ISO 3166. En kelkaj lokoj la strebo al facila lingvajho kaj la evitado de neoficialaj radikoj necesigis elekton de esprimoj, kiujn fakuloj eble trovos neuzindaj. Temas ekzemple pri krustulo anstatau krustaco, penikshimo anstatau penicilo, kaj sangochelo anstatau globulo. Tion oni ne komprenu kiel kritikon kontrau la respondaj fakaj esprimoj.
Che verboj la transitivecon (kaj ghenerale la frazokonstruadon) ni montras nur per ekzemploj.
La Direktoro volas aparte danki al nia korespondanto Sylla Chaves, kiu preparis la originajn listojn de kandidatovortoj, kaj kiu provizis nin per multe da aldona materialo, el kiu espereble baldau rezultos pluaj Oficialaj Aldonoj.
La Naua Oficiala Aldono estis aprobita de la Akademio en Marto 2007. Vochdonis 33 el 45 Akademianoj (pli ol du trionoj). La limo por aprobo estis do 17 jesaj vochoj (duono el chiuj vochdonintoj). La kandidataj radikoj ricevis inter 33 kaj 23 jesojn. Sekve estis oficialigitaj chiuj 209 radikoj kun siaj respektivaj difinotekstoj.
La Direktoro de la Sekcio
pri la Ghenerala Vortaro,
Bertilo Wennergren
adrenalin/o. Hormono produktata de la surrenaj glandoj kaj sekreciata en la sangon okaze de mensa au korpa premo (danghero k.s.) por prepari la korpon al urgha agado, fugho, sindefendo k.s.: adrenalino akcelas la koran ritmon kaj altigas la sangopremon. Formulo: C6H3(OH)2-CH(OH)-CH2-NH-CH3.
agres/i. Ataki ne provokite; ataki kiel unua ne estante mem minacata de atako: agresi personon; agresi landon. agres/em/a. Chiam preta ataki, au inklina kutime ataki, ech ne provokite.
aidos/o. Akirita malsuficho de la imunsistemo. Grava malsano, kiu malfortigas la korpajn defendojn kontrau chiaj malsanoj, plej ofte transdonata per seksaj kontaktoj au infektita sango.
akupunktur/o. Kuracmetodo el la tradicia china medicino, kiu konsistas en pikado de difinitaj korpopunktoj per pingloj.
alergi/o. Malsano kauzita de forta reago de la imunsistemo kontrau substancoj, kiuj normale estas sendangheraj, ekzemple manghajhoj, poleno, polvo k.s.
algoritm/o (en matematiko, komputado k.s.) Aro da precizaj reguloj au preciza priskribo de la agoj farendaj por solvi problemon au atingi celon: algoritmo de obligado; la Euklida algoritmo; prezenti algoritmon per komputila programo.
ameb/o. Unuchela vivulo, sin movanta per shajnpiedoj (loboj au fadenoj de chelinterna substanco), vivanta en akvo, malseka tero au parazite en bestoj au homoj, ofte shanghanta sian formon. (Amoeba, Entamoeba k.a. parencaj genroj.)
amend/i. Shanghi parton de legho, rezolucio au simila teksto per formala proceduro: amendi leghoproponon; amendi rezolucion. amend/o. Ago amendi kaj ties rezulto (tekstoparto amende shanghita au aldonita).
anch/o. Maldika elasta langeto, kies vibrado kreas la tonojn che kelkaj instrumentoj, ekz. hobojo, klarneto kaj saksofono.
Antarkt/o. La regiono kaj kontinento chirkau la suda poluso. Antarkt/a. Rilata al Antarkto; tia kiel (en) Antarkto: la Antarkta Cirklo; Antarkta klimato; Antarkta glacio.
antibiotik/o. Organika substanco produktata de mikroboj au hhemie sintezata, kiu povas malhelpi plimultighon de bakterioj kaj aliaj mikroboj, kaj ech ilin mortigi: penicilino estas vaste uzata antibiotiko; multajn infektajn malsanojn oni kuracas per antibiotiko.
anus/o. Malfermajho, kiu trovighas che la fino de la nutrokanalo, kaj tra kiu eliras la fekajhoj (komunuze nomata postajhotruo).
aperitiv/o. Trinkajho, ordinare alkohola, trinkata (kiel apetitvekilo) antau mangho.
are/o 1 Mezuro de surfaco: shi mezuris la areon de la kampo; la areo de la chambro estas 20 kvadrataj metroj; tiu lando havas areon de pli ol cent mil kvadrataj kilometroj. 2 Parto de surfaco; tereno: tie estas parka areo, kie oni povas promeni; kulturata areo.
Arkt/o. La regiono chirkau la norda poluso. Arkt/a. Rilata al Arkto; tia kiel (en) Arkto: la Arkta Oceano; la Arkta Cirklo; Arkta klimato.
asbest/o. Mola griza fibra minerala substanco, el kiu oni povas fari teksajhon izolantan kontrau varmego kaj fajro. [1]
aspirin/o. Medikamento uzata precipe kontrau doloro, febro kaj inflamo, konsistanta el substanco kun la hhemia formulo CH3-CO-O-C6H4-COOH.
avokad/o. Frukto de avokadujo, kun verda au bruneta shelo (el kiu oni povas ghin manghi), tre nutra, butereca karno, kaj unu sola tre granda malmola kerno. avokad/uj/o, avokad/arb/o. Arbo el tropika Ameriko, kies frukto estas avokado. (Persea americana.)
banked/o. Komuna ceremonia mangho kun multaj partoprenantoj (por festi au honori ion, ofte kun festparoladoj k.s.).
baskul/o 1 Aparato konsistanta el trabo, stango, tabulo au simila afero, kies unu ekstremajho levighas, kiam la alia malsupreniras. 2 Ludilo konsistanta el tabulo au stango, kiu estas ekvilibrigita sur mezpunkto, kaj sur kies ekstremajhoj povas sidi personoj alterne levighantaj kaj mallevighantaj lau la movo de la tabulo au stango. 3 Cirkvito, mehhanismo k.s., kiu analoge al baskulo 1 povas alterni inter du statoj.
beletr/o. Arta literaturo plezurocela au distrocela, precipe tia, kiu rakontas pri okazajhoj kaj personoj imagitaj. beletr/ajh/o. Verko beletra. beletr/ist/o. Beletra verkisto au specialisto.
bemol/o. Muziknota kromsigno, kiu montras malaltigon de tono: ♭.
beton/o. Konstrumaterialo, miksajho el sablo, shtonetoj, cemento kaj akvo.
bit/o. Pozicio de duuma cifero en duuma kodajho: kontrola parecbito; la tria bito de la nombroprezento; chi tia memorchelo povas enteni 32 bitojn; por prezenti tian nombron oni bezonas almenau 10 bitojn. bit/ok/o. Grupo de ok bitoj traktata kiel tutajho (kiel unuo en komputado k.s.). [2]
bizon/o. Sovagha remachanta parhufa bovosimila mamulo Nord-Amerika kaj Europa. (Bison bison, Bison bonasus.)
bluf/i. Shajnigi sin supera al kontrauulo por konduki tiun al eraro: ne timu lian minacon, char li blufas.
boac/o. Arkta remachanta mamulo portanta kornojn (en la Fundamento nomata norda cervo). (Rangifer tarandus.)
bradip/o. Centr-Amerika kaj Sud-Amerika mamulo, kiu pendas de arbobranchoj per la hokaj ungegoj de siaj tre longaj dufingraj au trifingraj membroj, kaj sin movas tre malrapide. (Bradypus.)
brit/o 1 Ano de Britujo. 2 Ano de la antikva indighena gento de Britujo 1. Brit/uj/o 1 Insulo en Europo, inter Francujo kaj Irlando. 2 Regno, kiu inkluzivas Britujon 1 kaj Nord-Irlandon. Internacia landokodajho: GB.
brokol/o. Speco de legoma brasiko, parenca al florbrasiko, kun kapo verda (che iaj specoj tamen violkolora au ech blanka) konsistanta el nefirma floraro. (Brassica oleracea italica.)
burokrat/o 1 Oficisto en administrejo (shtata), rigardata kiel parto de sistemo por regado kaj administrado. (Se oni parolas konkrete pri persono, oni preferas vortojn kiel oficisto, administranto, funkciulo k.s.) 2 (malshate) Persono, kiu rigore sekvas la administrajn regulojn kaj rutinojn, sed ignoras la bazan celaron de la laboro au la demokratian devon reagi al publikaj kritikoj. burokrat/ar/o. Tuto de la burokratoj 1 (en unu shtato k.s.). burokrat/ism/o 1 Sistemo de (kvazaua) regado fare de la burokrataro; administra sistemo, en kiu la burokratoj 1 havas tro da povo au influo. 2 (malshate) La procedo-troigaj tendencoj de burokrato 2; sistema flegado au apogado de tiaj tendencoj.
cic/o. Elstarajho che la mamo de homoj kaj aliaj mamuloj, tra kiu che inoj la idoj suchas lakton. cic/um/o. Longa cicoforma botelkovrilo kun truo che la pinto, tra kiu infano suchas lakton.
cirkumcid/i. Detranchi parton de la hauta refaldo, kiu chirkauas la kapon de peniso (la glanon) por lasi tiun libera (pro higienaj, medicinaj au religiaj kialoj): cirkumcidi infaneton.
champion/o. Venkinto en grava sportokonkurso (urba, landa, tutmonda...).
chasi/o. Baza framo de rada veturilo, portanta karoserion, motoron, aksojn, radojn ktp.
chimpanz/o. Senvosta simio homsimila kun grandaj elstaraj oreloj, kaj kun brakoj pli longaj ol la kruroj, malhelhara, vivanta en centra kaj okcidenta Afriko. (Pan troglodytes.)
chin/o 1 Ano de la chefgento de Chinujo. 2 (vastasence) Chinujano. Chin/uj/o. Lando en orienta Azio, che la Flava Maro, la Orientchina Maro kaj la Sudchina Maro, inter Rusujo kaj Birmo. Internacia landokodajho: CN.
defi/i. Inviti au provoki al batalo, konkurso k.s. prezentante sin mem kiel kontrauulon: defii boksan championon; defii iun batali; defii iun je/al batalo; defii amikon shakludi; (figure) shakludo defias la intelekton.
delt/o 1 La kvara litero de la greka alfabeto: Δ, δ. 2 Pli-malpli triangula ebenajho, kiu estas formita el materialo alportita de la akvofluo, kaj tra kiu disbranchighas rivero che sia enfluo en maron au lagon.
demografi/o 1 Scienco pri la konsisto de la loghantaro kaj pri ghia evoluo. 2 Informoj pri la nombro, konsisto kaj loka distribuo de la loghantaro, kaj pri tendencoj de ilia evoluo: demografio de la urboj; demografio de la kamparaj regionoj.
detektiv/o 1 Polica esploristo, kies tasko estas eltrovi la faktojn pri krimoj. 2 Privata esploristo, kiu provas eltrovi la faktojn pri krimoj au aliaj aferoj, ekz. komisie de privatulo.
dies/o. Muziknota kromsigno, kiu montras altigon de tono: ♯.
diskriminaci/i. Oficiale au efektive fari distingon inter personoj, tiel ke oni rifuzas al parto el ili rajton, kiun oni donas al aliaj el ili: diskriminacii eksterlandanojn; diskriminacii malplimulton; diskriminaciata popolo. diskriminaci/o. Ago diskriminacii: rasa diskriminacio; seksa diskriminacio; diskriminacio kontrau virinoj; diskriminacio lau agho; pozitiva diskriminacio.
dizert/i. Fughi el militservo kun intenco ne plu reveni al ghi: la soldatoj dizertis.
drast/a. Fortege, malmilde, rapide, radikale efikanta: drasta medikamento; drasta shangho; drasta kresko; drasta esprimo; drasta kontrasto (= kreanta fortan impreson).
driv/i 1 Flosi lau la pusho de akvofluo au vento (senstire, en alia direkto ol intencite, sen klara direkto): la shipo drivis pro motordifekto. 2 Deflankighi de la intencita direkto pro pusho de vento au akvofluo: la kuglo drivis pro la forta vento, kaj tial ghi ne trafis la celon. driv/o 1 Ago drivi. 2 Malrapida shanghighado au movighado en ia sistemo (sen klara celo au direkto): kontinenta drivo; lingva drivo.
ekologi/o 1 Reciprokaj influoj inter vivantaj organismoj kaj ties natura medio. 2 Scienco pri ekologio 1.
etiked/o. Peco de papero au alia materialo kun au por surskribo, alfiksita au alfiksebla sur au al io, por montri enhavon, specon, adreson ktp.
etn/o. Gento. Historie estighinta homgrupo, kies vivmanieron karakterizas komunaj trajtoj kulturaj, civilizaciaj au religiaj, kaj kiu konscias pri tiu komuneco. (Komunaj lingvo, lando au socipolitika strukturo estas ofta, sed ne nepra trajto de etno. Kontraste al gento, etno ne insistas pri deveno de komunaj prauloj, fikciaj au realaj.)
etnologi/o. Scienco pri la homaj etnoj kaj iliaj diferencoj (uzanta faktojn kolektitajn per etnografio); socia kaj kultura antropologio.
etos/o. Reganta humoro au spirita atmosfero kreata de cheestantaj homoj, chirkauajho, cirkonstancoj au artajho: la etoso en la oficejo estas strecha; la spektaklo/muziko kreis agrablan etoson.
eufemism/o. Evitvorto, evitesprimo. Vorto au esprimo uzata por mildeco anstatau dirajho, kiu povas esti rigardata kiel tro kruda, tro malagrabla, tro sankta au simile: “kushi” estas eufemismo por “seksumi”; “etna purigado” estas eufemismo por “popolmurdo”; la vorto “necesejo” estas eufemismo.
eukalipt/o. Chiamverda rapidkreska arbo indighena en Australio, kun tre alta trunko kaj kun folioj enhavantaj oleon fortodoran kaj seninfektigan, kreskigata por medikamenta kaj papera industrioj. (Eucalyptus.)
eur/o. Monunuo de Europa Unio: centono de euro estas cendo; ghi kostas dek eurojn kaj kvindek cendojn.
farch/o. Hakita (kaj spicita) viando, legomajho au fruktajho, kiun oni enmetas en la internon de kuirota manghajho. farch/i. Plenigi la internon de manghajho per farcho: farchi anseron per prunoj kaj pomoj; farchi tomatojn; bovo farchita per anasoj kaj kokinoj; farchitaj terpomoj.
fek/i. Eligi ekskrementon el la anuso: li fekas en la necesejo; la hundo fekis. fek/o. Ago feki kaj ties rezulto (fekajho). fek/ajh/o. Ekskremento eligita el la anuso.
festival/o 1 Renkontigho dedichita al arto (muziko, kino ktp.), ofte perioda kaj internacia: la Berlina Film-Festivalo; la Kultura Esperanto-Festivalo. 2 Amasa renkontigho kun parte festa karaktero: la Monda Festivalo de Junularo kaj Studentaro.
folklor/o. Popola tradiciaro arta kaj spirita (legendoj, kantoj, vestoj k.s.).
fot/o. Fotografajho. fot/i. Fotografi: foti iun; foti ion.
fram/o. Chefparto (trabaro) de objekto, portanta la aliajn partojn de la objekto: framo de mashino; framo de piano; framo de biciklo.
frustr/i. Senigi je kontentigo de bezono au deziro (tiel kauzante malagrablajn sentojn): la malhelpoj frustris shin; li sentas sin frustrita.
furz/i. Lasi eliri intestajn gasojn el la anuso, kutime kun malagrabla odoro, ofte kun bruo: la ebriulo senhonte furzis.
galaksi/o. Stelamaso (konsistanta tipe el inter milionoj kaj centoj da miliardoj da steloj) plej ofte aspektanta kiel spirala au elipsa nebula astro: nian galaksion oni nomas “la Lakta Vojo” au simple “la Galaksio”.
gen/o. Kromosomero, kiu regas biologian heredadon.
genr/o 1 Gramatika kategorio (precipe che substantivoj kaj pronomoj, sed ankau che aliaj vortspecoj), kiu almenau historie iel rilatas al la sekso de estajhoj au al distingo inter uloj kaj ajhoj: vira genro; ina genro; neutra genro. 2 Subgrupo de zoologia au botanika familio.
gichet/o 1 Fenestreto en pordo au vando destinita por interparoli au transdoni ion. 2 Apartigita spaco, en kiu oni priservas klientojn (en poshtoficejo, biletvendejo k.s.), ordinare kun ia barilo (fenestreto, vendotablo k.s.) inter la gichetisto kaj la kliento.
glis/i (pri aviadilo) Flugi (malsupren) sen uzo de motora forto: la aviadilo malrapide glisis al la tero. glis/il/o. Senmotora aviadilo, kies flugado dependas de aerfortoj kaj aerfluoj.
grafik/o. Arto au tekniko prezenti ion per desegnaj linioj: shi studis grafikon en la artlernejo; komputila grafiko estas nun populara. grafik/ajh/o 1 Bildo grafika: grafikajhoj ilustris la poemaron. 2 Desegnajho prezentanta fenomenojn au abstraktajn rilatojn per kurboj, surfacoj k.s., ofte kun nombraj indikoj: la grafikajho prezentis la dividon de la membraro lau profesioj. grafik/ist/o. Grafika artisto; profesiulo pri grafiko.
gujav/o. Frukto de gujavujo, tre aroma, ronda au longforma, rughe au flave verda, pomo-granda, uzata por konfitajho ktp. gujav/uj/o, gujav/arb/o. Arbo el tropika Ameriko, kreskigata pro sia frukto gujavo. (Psidium guajava.)
hormon/o 1 Substanco produktata de organo (ofte de glando), portata de la sango al aliaj organoj au cheloj por influi ties funkciadon. 2 Substanco en vegetajho, funkcianta analoge al hormono 1 (plej ofte influanta la kreskadon de la vegetajho).
ideologi/o. Idearo. Sistemigita aro da ideoj kaj idealoj de grupo politika, religia, socia k.s., tra kiuj la grupanoj rigardas la realon.
iks/o. La litero X, x.
inflaci/o. Ghenerala plialtigho de prezoj kaj malpliigho de la achetpovo de mono.
insulin/o. Hormono produktata en la pankreataj insuletoj, influanta la uzon de glukozo en la korpo, kaj uzata kiel rimedo kontrau diabeto.
ipsilon/o. La litero Y, y.
Israel/o. Shtato en okcidenta Azio, che Mediteraneo, sude de Libano, fondita en 1948. Internacia landokodajho: IL. [3]
japan/o 1 Ano de la chefgento de Japanujo. 2 (vastasence) Japanujano. Japan/uj/o. Lando en orienta Azio, insulocheno inter Pacifiko kaj la Japana Maro. Internacia landokodajho: JP.
jhaz/o. Muzikspeco kreita en la 1920aj jaroj en suda Usono, karakterizata chefe de improvizado kaj de sinkopa ritmo.
jhoke/o. Rajdisto en chevalaj vetkuroj.
jhud/o. Luktosporto dupersona, origine el Japanujo, en kiu oni provas faligi la kontrauulon per specialaj jhetoj, kruroblokadoj k.s.
kalci/o. Hhemia elemento, grizblanka metalo, kiu interalie estas parto de ostoj kaj dentoj. Simbolo Ca, atomnumero 20, atommaso 40,08.
kampanj/o 1 Serio da militaj manovroj kun difinita celo en iu regiono: la Ruslanda kampanjo de la Granda Armeo en la jaro 1812a. 2 Intensa publika agado por akiri subtenon de homoj por afero: la mediprotektantoj faris kampanjon por reutiligo de rubajhoj; elekta kampanjo. kampanj/i. Fari kampanjon: ili kampanjis por la maldekstra partio; li kampanjas kontrau la nova legho.
kancer/o. Grava malsano karakterizata de malnormala kaj danghera multobligho de cheloj: pulmokancero; mamokancero.
kanguru/o. Australia mamulo, kiu havas tre mallongajn antauajn krurojn, tre longajn kaj fortajn malantauajn krurojn, per kiuj ghi sin movas salte, kaj tre muskolan apogan voston, kaj kies ino havas ventran hautposhon, en kiu restas la idoj dum la unua tempo post la naskigho. (Macropodinae au pli vastasence Macropodidae.)
kapsik/o 1 Kreskajho, kiu produktas kapsikon 2. (Capsicum.) 2 Verda, rugha au flava longforma frukto de kapsiko 1, kun multaj semoj pendantaj interne, uzata kiel legomo kaj kiel spico: akra kapsiko; neakra kapsiko; el kapsiko oni faras paprikon. kapsik/et/o. Malgranda ordinare tre akra kapsiko 2.
karoseri/o. Ekstera (supra) korpo de auto au de simila veturilo, kontraste al eventuala chasio: memportanta karoserio (= karoserio sen chasio).
kased/o. Speciala skatoleto, kiu enhavas kaj protektas sonbendon, filmon au ion similan, kaj kiun oni povas, sen ghin malfermi, meti en aparaton por uzi tiun enhavajhon.
katapult/o 1 Malnova militmashino, kiu pafis shtonojn k.a. pere de longa strechita brako au pere de diversaj aliaj mehhanismoj. 2 Pafileto en la formo de Y, kun kauchuka shnuro (rubando), per kiu oni (precipe infanoj) pafas shtonetojn k.s. 3 Mehhanika aparato, por antauenjheti aviadilon for de la ferdeko de shipo, au glisilon for de la grundo.
kibuc/o. Speco de kooperativa vilagho Israela kun komuna havajho.
kimon/o. Japana tradicia vesto longa kun larghaj manikoj, portata kun largha zono el shtofo.
kiosk/o 1 Budeto por vendo de varoj (gazetoj, floroj, trinkajhoj ktp.). 2 Ghardena (Orient-stila) paviloneto nefermita che unu au pluraj flankoj.
klitor/o. Malgranda sentema organo che la antauo de la vulvo, grava en seksa plezuro che virinoj.
klon/o. Organismo au chelo, kiu estas gena kopio de alia organismo au chelo. klon/i. Estigi klonon (el organismo/chelo); estigi kiel klonon: kloni beston; kloni chelon.
kod/o 1 Sistemo de signoj au signaloj por prezenti mesaghojn au ordonojn: internacia marista signalkodo; Morsa kodo; sepbita kodo; gena kodo; chifro estas sekreta kodo. 2 Kodajho: poshta kodo; UEA-kodo; fonta kodo de programo (= fonta teksto de programo). kod/i. Esprimi ion en kodo 1: kodi mesaghon. mal/kod/i. Ekstrakti informon el koditajho: malkodi sendajhon. kod/ajh/o. Grupo da signoj, prezentanta koditan informon. [4]
kodeks/o. Libro, precipe antikva manuskripto, el falditaj kaj binditaj folioj (kontraste al libro rulforma). [5]
koher/a 1 (pri tuto) Tia, ke chiuj ghiaj partoj estas konsekvence, logike, harmonie k.s. interligitaj au interrilatantaj. 2 (pri parto de tuto) Tia, ke ghi konsekvence, logike, harmonie k.s. interligighas au interrilatas kun la aliaj partoj de la tuto. koher/i 1 Esti kohera: shiaj ideoj koheras; tiu parto ne koheras kun la resto. 2 (pri atomoj, molekuloj, eroj k.s.) Kuntenighi pro reciproka altiro: la grajnetoj de argilo koheras.
koment/i. Komentarii. Prezenti rimarkon, opiniesprimon au klarigon (pri okazajho, eldirajho k.s.): li komentis, ke tio estas rimarkinda; shi tute pravas, komentis apudstaranto; la funkciulo rifuzis komenti pri la propono; komenti novajhon; komenti decidon; komenti pri ideo; komenti pri libro; komentita Korano (= prinotita Korano). koment/o 1 Ago komenti. 2 Rimarko, noto, vortoj de komentinto. koment/ar/o. Komentario. Kolekto au serio da komentoj 2, precipe tiaj, kiuj celas komprenigi la malfacilajhojn de teksto au verko: eldono de Korano kun komentaro.
kompakt/a. Tia, ke ghiaj konsistigaj eroj estas tiel malvaste aranghitaj, ke ghi plene okupas sian volumenon, sen kavoj, poroj au truoj, kio malhelpas penetron de ekstera objekto en ghin: kompakta amaso; kompakta grundo; kompakta pulvoro.
komput/i. Plenumi algoritmon au programon, precipe per automata rimedo (komputilo). (La gramatika objekto, se ghi cheestas, indikas celatan rezulton: komputi la paskodatojn.) komput/il/o. Mashino por automata komputado. komput/o/scienc/o. Scienco pri komputado, precipe pri la automata komputado per komputiloj.
kondom/o. Elasta kaj tre maldika (kauchuka) ingo tenata sur peniso dum seksumado por malebligi gravedighon kaj infektighon.
konekt/i. Kunigi, interligi objektojn tiel, ke ili funkciu kiel partoj de unu tuto (de cirkvito, de komputila au telefona reto ktp.): shi konektis la komputilon kun la poshtelefono per kablo; tiu aparato funkcias konektite (al la Interreto, al komputilo), dum chi tiu, senkonekte (= autonome); chi tiu kablo konektas partojn de la cirkvito; la paciento estas konektita al artefarita reno. konekt/o 1 Ago konekti, konektado. 2 Stato esti konektita, konektiteco: mi havas (ret)konekton; konekto mankas; la konekto perdighis. mal/konekt/i. Chesigi, rompi konekton: malkonekti aparaton.
kooperativ/o. Societo posedata kaj regata de siaj membroj, kaj celanta helpi al la (ekonomiaj) bezonoj de la membroj per komuna entrepreno.
kramf/o. Forta kaj dolora neintenca kuntirigho de muskolo, momenta au daura.
kromosom/o. Fadeno el biologia hereda materialo, precipe genoj, trovighanta en la cheloj de organismoj (ordinare en la chelkerno): homoj havas 23 parojn da kromosomoj.
ku/o. La litero Q, q.
kurz/o 1 En borso (au borsosimila negocado) konstatita referenca prezo de valorpaperoj, valutoj au varoj: kurzo de akcioj; kurzo de nafto; kurzo en la nigra merkato. 2 Relativa valoro de du valutoj: la hodiaua kurzo de euro estas 1,33 dolaroj.
kvaker/o. Ano de la Societo de Amikoj, dogme liberala eklezio estighinta en Britujo en la 17a jarcento, en kies diservaj kunvenoj silenta meditado havas gravan rolon, kaj kiu estas konata ankau pro sia socia helpo-agado kaj pacismo.
kvorum/o. Difinita minimuma nombro de partoprenantoj en kunveno, necesa por validigi ghiajn decidojn.
lanch/i 1 Enuzigi (shipon, veturilon k.s.) je la unua fojo: lanchi shipon (= enakvigi ghin unuafoje post la konstruado); lanchi sateliton. 2 Prezenti (varon, verkon, ideon k.s.) je la unua fojo al publika uzado: lanchi gazeton; lanchi romanon; lanchi kampanjon; lanchi novan vorton.
laser/o. Aparato por produkti radion, konsistantan el elektromagnetaj ondoj (ekz. lumo) kun tre mallargha spektro kaj sama fazo: la radio de lasero povas esti tre mallargha kaj tre intensa.
leukemi/o. Speco de sangokancero, karakterizata de tro rapida produktado de blankaj sangocheloj, kiuj ofte estas nematuraj au misformitaj.
limf/o. Senkolora au flaveta likvo, kiu cirkulas en la korpo, portas nutrajhojn, oksigenon kaj blankajn sangochelojn al la cheloj, kaj forportas forigendajn materialojn.
magnetofon/o. Sonbendaparato. Aparato por magnete registri sonojn sur bendon, kaj reaudigi ilin.
majonez/o. Densa malvarma sauco el ovoflavo emulsie miksita kun oleo kaj ofte kun diversaj spicoj.
majuskl/o. Cheflitero, grandlitero. Tia litervarianto (en kelkaj alfabetaj skribosistemoj), kiu estas uzata precipe kiel komenclitero de frazoj kaj de propraj nomoj, ekz. A, B, C, CH. (La malo estas minusklo.) majuskl/et/o. Litero (en alfabeto posedanta majusklojn kaj minusklojn) majuskloforma sed malpli alta ol normala majusklo de la sama serio (proksimume samalta kiel la plej malaltaj minuskloj). majuskl/a 1 Skribita per majusklo(j); rilata al majusklo(j). 2 (en paleografio kaj tipografio, pri signaro) Tia, ke chiu signo (escepte de eventualaj kromsignoj) estas skribebla inter du paralelaj horizontaloj: majuskla signaro; majusklaj ciferoj; kodekso en la majuskla skribo de la kvina jarcento.
mandarin/o. Frukto de mandarinujo, speco de orangheto, tre suka kaj dolcha, kun bonodora, maldika, facile forigebla shelo. mandarin/uj/o, mandarin/arb/o. Arbeto, kies frukto estas mandarino. (Citrus reticulata.)
mang/o. Frukto de mangujo, maturstadie flava au orangha, kun tre suka, dolcha, aroma, flava karno kaj kun granda plata kerno. mang/uj/o, mang/arb/o. Tropika fruktarbo indighena en suda Azio, kies frukto estas mango. (Mangifera indica.)
maniok/o. Tropika arbusto au arbeto origine el Sud-Ameriko, kun tuberaj amelorichaj radikoj, kiuj estas mangheblaj post prilaboro: dolcha manioko; maldolcha manioko; tapioko estas farita el manioko. (Manihot esculenta.)
mate/o 1 Arbo maksimume dek metrojn alta, kies ledecaj folioj, sekigitaj au rostitaj, estas uzataj por infuzajhoj. (Ilex paraguayensis.) 2 Sekigitaj au rostitaj folioj de mateo 1. 3 Infuzajho el mateo 2. [6]
matric/o 1 Gravurita peco au muldilo, tenanta negativan reliefan formon, uzata por krei (per stampado au fandado) gramofonajn diskojn, prestipojn, medalojn, monerojn, autoplatojn au aliajn objektojn kun reliefa surfaco. 2 Tabelo el samspecaj matematikaj objektoj (ekz. nombroj): matrico el 200 horizontaloj kaj 300 vertikaloj; kvadrata matrico; adicio/multipliko de matricoj.
melongen/o 1 Neligneca kreskajho kun dentaj folioj, violetaj floroj kaj grandaj malhele violaj longformaj fruktoj (ekzistas specoj aliformaj kaj alikoloraj). (Solanum melongena.) 2 Frukto de melongeno 1.
menstru/i. Ellasi sangon el la utero dum kelkaj tagoj proksimume unu fojon en chiu monato: shi regule menstruas. menstru/o. Menstrua sangelfluo, monatajho: kiam estis via lasta menstruo?; shiaj menstruoj estas neregulaj; menstruoj okazas de la seksmaturigho ghis la definitiva menstrucheso.
mesagh/o 1 Parola au skriba informo sendata al iu: nuntempe homoj sendas mesaghojn tra la Interreto. 2 (figure) Esenca ideo, kiun celas transdoni teksto, rakonto, filmo, agado k.s.: kio estas la mesagho de la Biblio por la nuntempa homo?; tiu filmo enhavas politikan mesaghon; la malbona traduko fushis la mesaghon de la autoro. mesagh/i. Sendi per mesagho: li mesaghis la novajhon al mi; ili ofte mesaghas inter si; per poshtelefono oni povas mesaghi tre rapide.
minuskl/o. Malcheflitero, etlitero. Tia litervarianto (en kelkaj alfabetaj skribosistemoj), kiu estas uzata en chiuj ordinaraj okazoj (en kiuj oni ne uzas majusklon), ekz. a, b, c, ch. (La malo estas majusklo.) minuskl/a 1 Skribita per minusklo(j); rilata al minusklo(j). 2 (en paleografio kaj tipografio, pri signaro) Tia, ke ne chiu signobildo estas skribebla inter du paralelaj horizontaloj: minuskla signaro; minusklaj ciferoj; minuskla skribo Karolida.
miragh/o 1 Optika fenomeno kauzanta tian iluzion, ke malproksimaj objektoj shajnas proksimaj pro devojigo de lumo trairanta varman aertavolon: la shajna lago en la dezerto estis miragho. 2 (figure) Alloga iluzio.
modem/o. Aparato, kiu transformas ciferecan signalon (ekz. de komputilo) en analogan au inverse, por transsendo per telefona reto, radio, elektra reto au simile: konekti komputilon al la Interreto per modemo.
muld/i 1 Fari objekton enpremante au fluigante molan substancon en ujon, kiu havas la deziratan formon: muldi medalon; muldi plastajn telerojn; (figure) muldi pensmanieron. 2 Reprodukti la formon de io per mola substanco, kiun oni poste malmoligas kiel ujon (por ebligi muldi 1): muldi per gipso vizaghon; muldi reliefon.
nan/o 1 Homo, kiu estas multe malpli alta ol normale (por la agho). 2 Besto au vegetajho, kiu estas multe malpli granda ol normale. nan/a 1 Rilata al nano. 2 Tre malalta/malgranda.
omagh/o. Esprimo au manifestajho de honora respekto al iu: la ekspozicio estas omagho al la jhus mortinta artisto. omagh/i. Esprimi honoran respekton: omaghi al Zamenhof.
organik/a. Rilata al la karbonkombinajhoj: organika hhemio. ne/organik/a. Rilata al chiuj substancoj aliaj ol la karbonkombinajhoj: neorganika hhemio.
orgasm/o. Pinto de seksa ekscitigho, karakterizata de fortaj sentoj de plezuro, de serio da muskolaj spasmoj, kaj che viroj ordinare de spermeljheto.
pankreat/o. Granda ventra glando (malantau la stomako), kiu sekrecias senkoloran sukon helpantan al digesto, kaj kiu ankau produktas hormonojn, interalie insulinon.
paprik/o. Spico (rugha, bruna au flava) preparata el sekigita kaj pulvorigita frukto de iuj specoj de kapsiko: hungara papriko; dolcha papriko; akra papriko.
pavilon/o. Aparte staranta (ofte ornamita) konstruajho (au tendo) en korto au ghardeno (ofte por uzo dum nur limigita tempo): ekspozicia pavilono; muzikpavilono; pavilono de tetrinkado.
penicilin/o. Antibiotiko origine ekstraktata el iuj specoj de penikshimo, nun sintezata.
penis/o. Ekstera vira organo, per kiu homoj kaj bestoj urinas kaj seksumas.
periskop/o. Rigardaparato kun speguloj aranghitaj en tubo tiel, ke la rigardanto povas vidi la chirkauajhon restante sub au malantau shirmajho: periskopo de submarshipo.
persvad/i. Igi iun iel agi per (insista) argumentado, petegado k.s.: shi persvadis min kuniri, kvankam mi ne vere volis.
petal/o. Iu el la aro de delikataj, koloraj, foliecaj partoj de floro, kiuj kune formas la korolon de la floro, kaj ekster kiuj trovighas la kalikfolioj.
pic/o. Italdevena manghajho el platigita (ronda) pastopeco kun surmetitaj tomatoj, fromagho kaj aliaj ingrediencoj, bakata en forno: pico kun anchovoj; pico kun shinko; funga pico; kvarsezona pico. pic/ej/o. Restoracio au simila ejo, kiu chefe vendas picojn.
pijham/o. Dormovesto el komforte vastaj jako kaj pantalono (ordinare en du pecoj, sed iafoje en unu kuna peco).
piknik/o. Senceremonia mangho plenaera, en la naturo, dum ekskurso k.s. piknik/i. Fari piknikon: ili piknikis sub arbo.
pingven/o. Mara birdo nigra-blanka, kiu ne povas flugi, sed uzas la flugilojn por tre lerte naghi, vivanta en la sudaj partoj de la tero, precipe en Antarkto. (Spheniscidae.)
pis/i (familiare) Urini: la infaneto pisis en pispoton; chi tie hundoj pisas. pis/o. Ago pisi kaj ties rezulto (pisajho). pis/ajh/o. Urino.
polen/o. Subtila flava polvo, kiu estas produktata de virseksa organo de floro, kaj kiu transportite al aliaj floroj (pere de vento, akvo, insektoj au aliaj bestoj) servas por la reproduktado de la kreskajho.
polp/o. Okbraka mara molusko, kapopiedulo kun po unu au du vicoj da suchiloj sur la brakoj. (Eledona, Octopus k.a.)
prestigh/o. Bona reputacio: la Kongreso levos la prestighon de nia afero en la okuloj de la mondo; la kompanio perdis sian prestighon pro la trompo. prestigh/a. Havanta prestighon; donanta prestighon al la posedanto, ricevinto, faranto k.s.: prestigha universitato; prestigha verko; prestigha auto; prestigha premio; prestigha ago.
prostat/o. Glando de viro kaj de multaj vir-mamuloj, trovighanta che la veziko, kaj produktanta parton de la sperma likvo.
protein/o. Substanco, kiu estas (apud sukeroj kaj grasoj) chefkonsistajho de chiuj vivajhoj, kaj grava parto de la manghajhoj de homoj kaj bestoj, konsistanta precipe el karbono, oksigeno, azoto, hidrogeno kaj sulfuro: ovoblankajho enhavas proteinojn kaj akvon.
pub/o. La malsupra parto de la ventro, che plenkreskuloj normale kovrita de haroj, kovranta la antauan parton de la koksosto. pub/ost/o. Antaua parto de la koksosto.
pulp/o 1 Fruktokarno. Mola, karneca parto de frukto au legomo. 2 Kuntenighema maso de mola vegetajha materio: pulpo de sukerbetoj; ligna pulpo (el kiu oni faras paperon). 3 Mola au duonmola parto de kelkaj organoj: denta pulpo (= interna parto de dento); liena pulpo.
pund/o. Monunuo de Britujo k.a. landoj: ghi kostas dek pundojn kaj kvindek pencojn.
radar/o. Aparato, kiu ebligas ekkoni karakterizajhojn de la pozicio kaj rapido de objektoj per reflektigho de elektromagnetaj ondoj.
radiograf/i. Fotografi (ekz. organon) per iks-radioj: radiografi pulmojn.
raked/o. Plata pilkobatilo, konsistanta el kadro kun reto de interplektitaj strechitaj shnuroj, kaj kun longa tenilo, uzata en teniso kaj similaj sportoj.
reghisor/o. Enscenigisto. Persono, kiu respondecas pri la arta formado de teatrajho, filmo k.s., kaj kiu gvidas la aktorojn ktp. dum la provoj, filmado k.s.
rezoluci/o. Formala, ofte decida au decidigocela, opiniesprimo pri difinita temo, spegulanta opinion de la plimulto inter la anoj de iu fakta au principa kunveno, konstatitan per vochdono au alia publike kontrolebla metodo, kutime post debato en tiu kunveno pri la temo.
robot/o 1 Mashino kapabla obei difinitajn ordonojn pri la maniero movighi kaj plenumi taskojn, uzata ekz. en fabrikoj por anstataui profesiulon en maniero pli efika, malmultekosta au sendanghera. 2 (en fikciaj verkoj) Mashino, plej ofte simila al homo (au besto), kapabla pensi kaj agi memstare. 3 (figure) Komputila programo kapabla esplori komputilan reton kaj trovi en ghi petitajn informojn.
rongh/i. Per la dentoj mordet(ad)i forigante pecetojn: ratoj ronghas la meblojn; sciuroj ronghas; mi iom ronghis la biskviton. rongh/ul/o. Tia mamula besto kiel ekz. muso, rato, hamstro, kastoro, sciuro au histriko, kiu havas po du grandajn chizilformajn tranchodentojn en la supra kaj malsupra makzeloj. (Rodentia.)
rotaci/i. Turnighi chirkau interna akso au punkto: la tero rotacias unu fojon en 24 horoj; la karuselo rotaciis rapide.
rulet/o. Hazardludo (ofte ludata en kazinoj), en kiu la gajniga numero estas montrata per halto de globeto sur unu el la fakoj de horizontale turnighanta rado.
saksofon/o. Blovinstrumento precipe jhaza, militista kaj dancorkestra kun ancho kaj plej ofte S-forma metala (latuna) tubo.
salikok/o. Malgranda senvertebra akvobesto, dekkrura krustulo. (Pandalus, Leander, Crangon, Paeneus kaj parencaj genroj.)
satelit/o 1 Astro rivoluanta chirkau pli granda astro. 2 Artefarita objekto rivoluanta chirkau la tero (au alia astro). 3 (figure) Urbo, regno au organizajho politike au ekonomie dependa de alia urbo/regno/organizajho. 4 (figure) Fihelpanto tute dependanta de iu; nedisigha fikunulo, al kiu oni komisias krimajn au malnoblajn taskojn.
sesi/o 1 Periodo de kunsidoj de parlamento, asembleo, jugha instanco, komisiono k.s.: ordinara sesio; eksterordinara sesio; la autuna sesio de la parlamento; la ekzamena sesio dauros de la 11a ghis la 25a de Junio. 2 Serio de universitataj prelegoj.
silici/o. Hhemia elemento, nemetalo bruna (en stato nekristala) au nigre griza (en stato kristala). Simbolo Si, atomnumero 14, atommaso 28,09.
skan/i. Plene kaj lauorde ekzameni, punkton post punkto, parton de spaco au surfaco: skani la chirkauon per radaro; skani libron kaj fotografajhojn per skanilo por prilabori ilin per komputilo. skan/il/o. Aparato por skani, precipe por ciferecigi optikajn bildojn.
skech/o. Mallonga sceno, kutime komika au satira, prezentata de unu au pluraj aktoroj, kaj kompleta en si mem.
skolt/o 1 Soldato, shipo, aviadilo k.s. elsendita por kolekti informojn pri la pozicio au forto de la malamiko, pri la irota vojo (de armeo), k.s. 2 Ano de la skolta movado, internacia junulara movado fondita en Anglujo en 1907. skolt/ism/o. La idearo de la skolta movado; tiu movado mem.
specif/i. Nome esprimi, detale difini, precize mencii: specifi postulojn; specifi regulojn; specifi celojn. specif/a. Havanta ecojn karakterizajn au unikajn por unu individuo au unu klaso; propra al individuo au klaso: la specifa stilo de pentristo (la stilo karakterizas ghuste tiun pentriston); la specifaj formoj de unu klaso de bestoj (nur tiu klaso havas tiujn formojn).
spekt/i. Atenti per vido, kaj eventuale ankau per audo, tion, kio estas prezentata: spekti filmon; spekti operon; spekti teatrajhon; spekti baleton; spekti sportan festivalon.
stabil/a 1 Ema firme restadi en sama pozicio au stato: stabila konstruajho; stabila situacio; stabila paco; stabila solvajho; stabila elemento. 2 Shanghighanta au evoluanta (nedraste kaj ne tro rapide) en glata, unudirekta, ekvilibra kaj antauvidebla maniero: stabila kresko; stabila evoluo; stabila ekonomio.
stagn/i 1 (pri likvo) Restadi senflua (kaj tial farighi malpura kaj malagrabla): akvo stagnis en truoj che la flanko de la vojo. 2 (pri agadkampo, entrepreno k.s.) Restadi senmova, senaga, malaktiva, ne evoluanta, ne progresanta k.s.: la komerco stagnas; la ekonomio stagnis; la movado stagnis; la membronombro stagnas.
statut/o. Fundamenta regularo de organizajho.
stereofoni/o. Sontekniko, kiu uzas du kanalojn por audigi sonon, kaj kiu tiel kapablas krei impreson de multaj dise situantaj sonfontoj.
stir/i. Direkti movighadon de veturilo: stiri auton; stiri shipon; stiri biciklon; stiri aviadilon.
stok/o 1 Disponebla kvanto da varoj, krudmaterialoj au fabrikitajhoj (tenata en provizejo). 2 (figure) Provizo, kolekto (de io havebla por uzo): vortostoko (= vortprovizo); shi havas grandan stokon da shercoj. stok/i. Teni en stoko; amasigi en stoko; aldoni al stoko: stoki varojn; stoki manghajhojn; stokata varo (= varo tenata en stoko/metata en stokon); stokita varo (= varo metita en stokon).
strangol/i. Sufoki per premo de la gorgho: strangoli homon; strangoli beston.
sugest/i 1 Prezenti, proponi (seninsiste) ideon por konsidero: mi sugestas, ke ni faru jene; sugesti solvon; sugesti respondon. 2 Kauzi aperon de ideo, pensigi: la simptomoj sugestas, ke li havas malarion; shia esprimo sugestis, ke shi estas kolera; la flugado de la birdoj sugestis novan ideon por flugmashino.
shalt/i. Ekfunkciigi aparaton per tiucela regilo (shaltilo), precipe tiel ke ghi komencu produkti sonon, lumon, varmon, akvon ktp. (la gramatika objekto povas indiki la aparaton au la produktatan efikon): shalti televidilon; shalti komputilon; shalti sonon; shalti lumon; shalti elektron. mal/shalt/i. Chesigi funkciadon de aparato per tiucela regilo (shaltilo). shalt/il/o. Aranghajho por shalti au malshalti: baskula shaltilo; butonshaltilo.
shenopraz/o. Spicherbo parenca al cepo kaj ajlo, kun blankaj floroj kaj longaj tubformaj folioj uzataj pro sia aromo en salato kaj aliaj manghajhoj. (Allium schoenoprasum.)
shok/i. Forte kaj malagrable surprizi au chagreni: lia konduto shokis min; la novajho shokis shin. shok/o 1 Ago shoki kaj ties rezulto. 2 (en medicino) Stato de korpa malforteco karakterizata de nenormale malgranda aktivado de la koro, pulmoj ktp. (pro difekto al la korpo au pro ekstreme malagrabla sperto).
shtorm/o. Fortega vento, ofte akompanata de pluvego au negho, malpli forta ol tempesto.
taksi/o. Auto, kiu kune kun shoforo estas luebla por veturado, normale provizita per aparato, kiu montras la shuldatan veturpagon en chiu momento.
tank/o. Kirasita batalveturilo, kiu movighas sur chenbendoj (raupoj).
tapir/o. Porkosimila mamulo el la ordo de neparhufuloj, kun dikaj kruroj, mallonga vosto kaj mallonga movebla rostro, vivanta en suda Azio kaj Sud-Ameriko. (Tapirus.)
telepati/o. Komunikigho inter mensoj per aliaj rimedoj ol la ordinaraj sensoj: la ekzisto de telepatio ne estas science pruvita.
tenis/o. Sporto, en kiu du ludantoj (au du paroj da ludantoj) per rakedoj alterne batas kaj rebatas pilketon trans reton strechitan inter la ludantoj. tabl/o/tenis/o. Tenisosimila ludo sur speciala tablo, en kiu oni uzas lignajn batilojn kaj tre malpezan plastan pilketon.
test/o. Ekzameno, mezurado au enketo por kontroli ion (ekz. nivelon de lernantoj, kvaliton de produkto, korpan sanstaton).
tonsil/o. Chiu el pluraj limfaj organoj en la gorgho chirkau la faringo, kiuj protektas kontrau infektoj, precipe la du palataj tonsiloj ambauflanke de la gorgho super la bazo de la lango: palataj tonsiloj; faringa tonsilo; tuba tonsilo; langa tonsilo.
tortur/i. Kruele turmentegi por eltiri konfeson (au alian informon) au por puni: torturi kaptiton; torturi krimulon.
transistor/o. Elektronika duonkonduka elemento uzata kiel signalfortigilo (analoge) au kiel shaltilo (ciferece), ordinare kun tri kondukiloj (la kurento che unu el la kondukiloj regas la kurenton tra la du aliaj).
tret/i. Piedpremi. Premi (forte) per la piedoj: treti iun/ion (per la piedoj); treti sur iun/ion; treti (vinberojn) en vinpremejo.
trib/o 1 Etna homgrupo (precipe se nomada au rigardata kiel primitiva) vivanta en komunumo. 2 Subdivido de zoologia au botanika familio (uzata por grupigi genrojn de grandaj familioj).
tukan/o. Birdo el tropika Ameriko, kun brilkoloraj plumoj kaj grandega, sed malpeza forta beko. (Rhamphastidae.)
tumor/o. Shvelajho au kreskajho en la korpo pro malnormala multobligho de cheloj, kiu povas esti sendanghera, se ghi kreskas malrapide kaj ne disvastighas, sed en aliaj okazoj povas esti danghere rapidkreska kaj invadema.
uni/o 1 Unuigho de landoj, kiuj konsentas pri komunigo de la tuto au parto de sia regpovo. Tia unuigho povas esti intershtata (ekz. Europa Unio en 1992) au unushtata (ekz. Sud-Afriko en 1910). 2 Asocio. Kultura, sindikata au partipolitika organizajho, forme analoga al unio 1, konsistanta el regionaj societoj.
Uson/o. Lando en Nord-Ameriko, inter Atlantiko kaj Pacifiko, inter Kanado kaj Meksiko. Internacia landokodajho: US.
vagin/o. Interna kanalo che virinoj kaj iuj bestinoj, kiun la peniso penetras dum seksumado; che virinoj ghi kondukas de la vulvo ghis la utero.
vaku/o 1 Kompleta foresto de materio. 2 Senaera malplena spaco.
valut/o 1 Mono au monsigno (devizoj, bankbiletoj, moneroj, akciaj kuponoj k.s.) cirkulanta en unu lando au grupo da landoj. 2 Fremda devizo (cheko au kambio). 3 Valoro de papermono rilate al la ora au arghenta metalunuo en valormetalbaza monsistemo.
vand/o. Interna, maldika muro au alispeca apartigajho dividanta iun spacon: vando de chelo; vando de chambro; vando de vagono.
versi/o 1 Prezento de afero el iu vidpunkto (normale kontraste al alia vidpunkto): shi rakontis sian version de la aventuro. 2 Formo, redakto au eldono de teksto, programo k.s. (normale kontraste al alia formo/redakto/eldono): mi konas nur la germanan version de la poemo, kaj ne la originan polan version; Petro uzas la novan version de la programo.
virtual/a. Kvazaua. Tia, ke ghi funkcias, efikas au impresas samkiel io, sed efektive estas io alia (plej ofte ne fizike reala): virtuala memoro; virtuala rapido; virtuala realo. (Tiu vorto, kiun virtuala gramatike priskribas, ekz. memoro, indikas tion, al kio la virtualajho similas.)
virus/o. Speco de infekta parazito, kiu estas pli simpla ol bakterio, kaj kiu povas reprodukti sin nur ene de kaj helpe de la cheloj de plurchelaj organismoj.
vitamin/o. Organika nutrosubstanco, kiu en tre malgranda kvanto estas necesa por la kreskado kaj sano de homoj kaj bestoj: manko de vitaminoj estigas malsanojn; oranghoj enhavas vitaminon C; olesolveblaj vitaminoj (A, D, E, K); akvosolveblaj vitaminoj (B, PP, C, P).
vodk/o. Brando el greno, terpomoj au aliaj kreskajhoj, senkolora kaj per si mem praktike sengusta, produktata precipe en Rusujo, Pollando kaj Svedujo.
vulv/o. La ekstera parto de la inaj seksorganoj che la eniro de la vagino, konsistanta el la klitoro kaj la vaginaj lipoj.
zip/o. Fermilo, konsistanta el du rubandoj kun malgrandaj (metalaj au plastaj) dentoj, kiuj interplektighas per shovado de movebla peco intera.