La verkon "Baza Radikaro Oficiala", BRO, la Akademio eldonis en 1974 kiel parton de "Aktoj de la Akademio II 1968-1974". La chi-postaj klarigoj estas cherpitaj el la "Enkonduko" de BRO.
BRO farighis parto de la nun ellaborata "Akademia Vortaro", kiu en tute provizora formo estas konsultebla en tiu chi TTT-ejo. Tie eblas esplori la enhavon de la nau ofteco-grupoj de BRO - precipe per la Serchilo de la "Akademia Vortaro".
Ekde Decembro 2007 la tuta "Aktoj II" kune kun la tuta BRO estas nun legebla en tiu chi TTT-ejo.
BRO difinas la trunkan au bazan vortprovizon de la lingvo, kaj rezultas el komparo de pli fruaj ofteco-listoj starigitaj lau tre malsamaj kriterioj kaj prezentighas sub formo de nau grupoj; la unua grupo konsistas el la plej oftaj elementoj, t.e. pli ghuste kaj principe el tiuj elementoj, kiuj aperas en plej multaj ofteco-listoj; en la naua grupo trovighas elementoj, chefe radikoj, kiuj aperas en nur unu el la ofteco-listoj. Alia karakterizo de tiu Baza Radikaro Oficiala estas, ke chiu radiko, kaj se eble chiu elemento, estas klasita lau sia signifokategorio substantiva, verba au adjektiva: tiel la Baza Radikaro Oficiala aperas kiel praktika komplemento al la "Konstatoj pri la Vortfarado, kiun la Akademio publikigis en la antauaj "Aktoj". Tiu radikaro estas la unua oficiala verko, kiu speciale kaj aparte prizorgas la signifokategoriojn. (Vidu ankau chi-poste pri la signifokategorioj.)
Por plene starigi la Bazan Radikaron Oficialan, kaj pli precize ties grupojn 7, 8 kaj 9, la Akademio devis samtempe oficialigi tutan vicon da vortoj, kiuj sekve formis parton de nova aldono al la Universala Vortaro: la 8-a Oficiala Aldono.
Tamen al la demando, chu tiu Baza Radikaro Oficiala estu severe atentata en la lernolibroj, kiuj ja tre diversas lau la pedagogiaj celoj de chiu autoro, ni nuance respondos jenon:
a) Verkanto de inica lernolibro povos enpreni, se li au shi tion deziras, la enhavon de ekzemple la kvar unuaj Grupoj; sed alia preferos enpreni 5 au 6 au nur 4;
b) la grupo 9 de malpli oftaj radikoj, pli ol la aliaj, rezultas el konsidero pri "disponebleco" kaj el apliko de la metodo de "interesocentroj"; sekvo estos tute normale, ke chefe el ghi oni cherpu pliajn radikojn por kompletigi la vortprovizon de difinita lernolibro. Sed kompreneble chiu autoro restos libera, sub propra respondeco, elekti diversajn radikojn enkau ekster BRO. Sed estas rekomendite esti treege shparema en tiaj aldonoj.
c) La tutan radikaron ni konsideras antau chio kiel helpilon, sed ne kiel leghon strikte observendan: en vivanta lingvo, kia estas Esperanto, alia konduto estus absurda. Oni pli-malpli, lau propra respondeco, instruu ghian enhavon: oni des pli severe atentu tiun ehavon, ju pli oni proksimighas al la "Grupo 1" de la pli oftaj elementoj.
Oni scias, ke la Akademio paralele studis la vortfaradon kaj establis tekston de "Konstatoj" ("Aktoj de la Akademio" 1963-67). Tiuj konstatoj agnoskas, ke la Universala Vortaro kaj ties Oficialaj Aldonoj ne estis redaktitaj kun la celo fiksi la signifokategoriojn de la radikoj. Tiun kategorion nerekte fiksas la uzado che Zamenhof kaj la bonaj autoroj.
Tamen por la grandega plimulto de la radikoj tiu kategorio estas evidenta: arbo, elefanto, patro, tablo estas substantivaj; bela, granda, nobla, tenera estas adjektivaj; bati, fari, marshi, ridi estas verbaj. En ili la finajho, vidpunkte de la signifo, estas senutila, pleonasma. Nur por kelkaj dekoj da radikoj eblas heziti; kaj por tiuj dubaj okazoj la alternativo plej ofte konsistas en tio, chu temas au ne temas pri verbaj radikoj.
Por tion decidi, ni apogis nin sur la § 3,2 de la Rekomendoj pri vortfarado ("Aktoj p. 69), kiu tekstas:
"2) kun radiko de verba kategorio la finajho -o havas la signifon de ago kaj konkreta manifestigho au rezulto de tiu ago; ekz-e: la kuro, la danco, la konstruo. Kontraste, ajh montras ion konkretan estigitan de la ago, dum ad havas la signifon de ago konsiderata en sia dauro, ekz-e: la dancado, la konstruado, la konstruajho."
Rezultas el tiu teksto, ke, se o-derivajho de radiko supozata verba neniam povas signifi agon, ghi tutsimple ne estas verba radiko.
Ekzemple, floro, pako, urino neniam signifas agon, sed male ion tute konkretan; sekve la radikoj flor/, pak/, urin/ ja ne estas verbaj sed substantivaj. Plie de tiuj substantivaj radikoj tute logike kaj facile derivighas la verboj flori, paki, urini. Kaj tio plene respondas al la preskriboj de Zamenhof en siaj vortaroj rusa, germana kaj franca kaj ankau al la uzado che la bonaj autoroj.
Ni notu tie chi, ke, por fiksi tiujn kategoriojn, la Akademio sin apogis, krom sur la oficialaj dokumentoj, ankau sur la laboroj de Eugen WÜSTER.