La Universala Vortaro, kiu estas parto de la Fundamento de Esperanto estas la plej grava vortara verko de Esperanto, char la Fundamento estas la baza legho de la lingvo.
En la Antauparolo de la Fundamento, Zamenhof skribis jene:
[...] en korespondado kun personoj nekonataj estas bone chiam peni uzadi nur vortojn el la "Fundamento" char nur pri tiaj vortoj ni povas esti certaj, ke nia adresato ilin nepre trovos en sia vortaro. Nur iam poste, kiam la plej granda parto de la novaj vortoj estos jam tute matura, ia autoritata institucio enkondukos ilin en la vortaron oficialan, kiel "Aldonon al la Fundamento"
En 1909 la Lingva Komitato eldonis la Unuan Oficialan Aldonon al Universala Vortaro (1OA). Poste sekvis dum la jaroj 1919 - 2007 ok pliaj Aldonoj: 2OA - 9OA (vidu detalojn en la helpotekstoj de la "Akademia Vortaro").
La fruaj Oficialaj Aldonoj mem estas nuntempe malfacilege atingeblaj, sed multaj vortaroj (ekz. Plena Ilustrita Vortaro) indikas che chiuj lingvoelementoj ilian statuson: chu Fundamenta, chu “oficiala” (= ne-Fundamenta, sed poste aldonita al la Universala Vortaro), chu “neoficiala” (= nek Fundamenta, nek aldonita al la Universala Vortaro). Bedaurinde ne chiam la indikoj en vortaroj estas ghustaj.
La nuna konsisto de la Universala Vortaro estas konsultebla en tiu chi TTT-ejo sub la nomo "Akademia Vortaro".